Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2014

La foto albumo

La Foto Albumo estas interesa rakonto de la vivo de familio en Australio kun mallongaj ĉapitroj perfektaj por legi dum la Esperanto Sumoo.

Panda

Kiel ĉiuj katetoj de Agnieszka Usakiewicz

La libro sub titolo "Kiel ĉiuj katetoj" estas kolekto de rakontoj pri diversaj bestetoj. La rakontoj estas mallongaj kaj ĝojaj.

Lernantinka

Kelkaj faktoj pri la Budhismo de Gunnar Gallmo

Tio estas la libro kiun mi legis, verkitan de Gunnar Gallmo, el Svedujo. Li estas ankaŭ tradukisto eĉ konas la palian lingvon. Krome li mem estas Budhano kaj povas komenti al ni el Eŭropo-nekonataĵojn. En nuna Mondo la Budhismo estas grava religio en Azio sed ne nur tie ĉar nun vi povas trovi ĝin en ĉiu lando. Li priskribas la instruantojn, la instruojn kaj la instruatarojn.
Mi citas la kvin ekzercregulojn kiuj celas pli bonan kapablon: 1. ne mortigi aŭ lezi, 2. ne akapari nedonitaĵojn, 3. ne senplezure misagi. 4. ne mensogi. 5. ne ebriigi sin.
Estas akcentite: tiuj ne estas ordonoj nur reguloj kiujn ĉiu individuo aparte povas praktiki,ekzerci kaj akcepti. Laŭ mi tute akcepteblaj reguloj al ĉiu homo.
Ekster Azio Gunnar priskribas ankaŭ la landojn kie nun estas pli seriozaj Buhismaj organizaĵoj, kaj kiel kaj kiam tio komenciĝis Li ofte kritikas la fuŝojn en PIV rilate al la terminoj de budhismo. Sed helpas lia glosaro fine de la libro, tiel evititaj estas la miskromprenoj. Kvankam mi estas ateisto min interesas la diversaj religioj, iliaj teorioj kaj filozofiaj starpunktoj. La libro tre klare prikribas ĉion rilate al Budhismo.

Tero

Homarano de Aleksander Korĵenkov

La libro estas interesa. Ĝi priscribas esploradon pri la vivo kaj agado de L. Zammenhof, kaj liaj internaj bataloj kiel homorano kaj la homo kiu suferis multe, ĉar li apartenis al la malfeliĉa juda popolo.

Montaro (Lidija Jerofejeva)

Fakso sl ls savinto aŭ Luizo IV de Lajos Körmendi

La ĉefa heroo estas unu knabeto, kiu travivis kelkajn gravajn operaciojn jam kiel kvar - kvin jara. Do li povus rigardi malbone, malagrable la mondon, tamen ne. La libro malgraŭ ĉio ne rakontas pri sufero, sed pri vivĝojo kaj amo rilate la vivon. La aŭtoro registris diversajn aferojn, kiujn faris Luizo la IV-a. Oni perceptas bonhumoron, am-soifon, kuriozajn meditadojn de sia filo pri grandaj demandoj de la ekzisto, liajn spritajn lingvajn inventaĵojn, bonan humoron. La vivoforto radianta inunde el al infano ravas la tutan familion. Okazas ke eĉ la supermezure morma humor-etoso de la aŭtoro ŝanĝiĝas. Temas pri nefinebla taglibro - romano.

Sunfloro

En la ombro de Alberto Ejnŝtejno de Desanka Ĝuriĉ-Trbŭoviĉ

Kaj iom pri la legita libro "En la ombro de Alberto Ejnŝtejno" de Desanka Ĝuriĉ-Trbŭoviĉ. Tradukis ŝin kelkpersona teamo: Agnesa Eremija, Pribislav Marinkoviĉ, Ljiljana Popoviĉ, Tereza Kapista, Dimitrije Janiĉiĉ
Temo tre interesa, pri la edzino de la fama sciencisto, vivanta en lia ombro malgraŭ, ke ŝi mem estas talenta matematikistino kaj ĉiujn matematikajn kalkulojn por pruvi la fizikaj laboroj/malkovroj de la edzo ĝuste ŝi faris. Sed neniu scienca laboro de A.E. estis subskribita de li kaj ŝi. Nur li estis tiu "granda". Tamen iasence li agnoskis ŝian kontribuon redonante al ŝi duonon de la ricevita Nobel-premio. Laŭ priskribo de la aŭtorino, Milica, la edzino de A.E. estis iom stranga virino, kvazaŭ ŝi mem ne dezirus, ke homoj (inkluzive ŝia edzo) amu ŝin. Multaj homoj estimis, admiris ŝin, sed ŝi estis tre fermita kaj fakte neniu sciis multe pri ŝi mem, ŝiaj deziroj ktp. Ŝi neniam parolis al neniu pri sia familia vivo, pri siaj sentoj kaj travivaĵoj. Tio probable iasence kaŭzis, ke fine la edzo, gaja kaj societema turnis sin al aliaj virinoj kio finiĝis per divorco de la geedzoj. Malgraŭ tio Milica plu amis lin, atente observis liajn sciencajn atingojn, kiuj tre gajigis ŝin. Eĉ kiam ili jam estis divorcitaj kaj vivis aparte, ŝi plu helpis al la edzo pri matematikaj kalkuloj, konfirmantajn liajn atingojn, se li tion petis. Ŝia vivo estas plena de peno kaj zorgoj financaj kaj psikaj por eduki du iliaj filoj, el kiuj unu estis menslezita. La edzo ne multe interseiĝis pri ili.
Tio estas tre mallonga resumo de la libro. Sed ... mi ne scias, ĉu la libro originale estas ne tro bone redaktita, ĉu traduko fuŝigis ĝin. Tiom da eraroj gramatikaj, stilaj kaj simple neglekte skribitaj vortoj (sen unu litero, ŝanĝitaj literoj - "stranga/srtanga" ) mi ankoraŭ renkontis en neniu libro. Kaj ŝajnas, ne nur ŝajnas, sed ja tradukis ĝin famaj esperantistoj! Ĉu pro tio, ke estis kelkaj tradukantoj, neniu fakte ne tralegis la tuton por elimini erarojn? Tre fuŝe estis uzita refleksivo, ne ĉiam korekte akuzativo, iujn frazojn mi devis legi kelkfoje por rekapti sencon. Ankaŭ kronologio de la vivelementoj estas iom komplika, ne kohera. Mi tre ne ŝatas kritiki ion aŭ iun ajn, sed bedaŭrinde, malgraŭ mia bonvolo, mi ne povas skribi bonan vorton pri tiu traduko.

Burdo

Eseoj memore al Ivo Lapenna de Carlo Minnaja

La amplekso kaj la seriozeco de la verkaro timigis min, do mi promesis legi nur po 5 paĝoj tage, sed fakte mi legis kun intereso la tutan libron, do averaĝe po 34 paĝoj tage. Multe da konataj esperantistoj verkis omaĝe al Ivo Lapenna, interalie: Carlo Minnaja, Günter Becker, Marjorie Boulton, John Wells, Juan Régulo Péres, Christer Kiselman, István Szerdahelyi, Baldur Ragnarsson kaj kompreneble Birthe Lapenna kiu tiom fieras pri ilia amrilato, multe citas sian grandan homon kaj enmetis en la libron 25-paĝan foto-kajeron pri li kaj ŝi (do, jam 25 paĝoj tre facile "legeblaj"!). Kelkaj paĝoj ne estas pure hagiografecaj, kaj estas interese ĉar honeste. Ekzemple, la tre konata Reinhard Haupenthal skribas pri iliaj interŝanĝo de leteroj: ...Konfliktoj kaj proponoj, ...la Rompo, ...Reproksimiĝo. La ĉapitroj kiuj plej interesis min estas tiuj de Klaus Perko: Ivo Lapenna - La Juristo (16 paĝa), tiu de Ralph Harry: Esperanto: Internacia Lingvo por Internacia juro - La rolo de Ivo Lapenna (9-paĝa), kaj tiu de Zofia Banet-Fornalowa: Ivo Lapenna - La Artisto (25 paĝa) ĉar ili estas jam sufiĉe longaj, ampleksaj, riĉenhavaj en internacia perspektivo.
Bibliografiaj Notoj pri Ivo Lapenna, Bibliografio de juraj artikoloj de Ivo Lapenna, La Parolado de Prof. D-ro Ivo Lapenna en la Program-komisiono de Unesko la 4-an de decembro, 1954 (kia luktado por sukcesi en Montevideo!), Prelego de Lapenna: la Grandeco de D-o L. L. Zamenhof kaj 3 Festparoladoj de Ivo Lapenna, Indekso de personoj enkadrigas la tuton.

Anne Jausions

Amaro de Sten Johansson

La novelaro Amaro konistas el 30 rakontoj, el kiuj la plejmulto estas tre mallongaj: 4 - 8 paĝoj. Sed estas du pli grandaj, nome Amaro kaj Lunovario.
En la unua rolas 11 personoj, kiuj sinsekve rakontas ion pri sia rilato kun la antaŭa aŭ sekvonta rolulo, au kun ambaŭ. Brila ideo, laŭ mi.
La dua situas grandparte sur la luno, kie loĝas kolonio de homoj.
Ambaŭ rakontoj estas verkitaj en klara, facile legebla lingvaĵo, do rekomendinda, ankaŭ por ne tre spertaj legantoj. (Supozeble ĉiuj rakontoj legindas, sed tiujn mi ne legis, do ne povis prijuĝi).

Katinjo, Nederlando

La aventuroj de Ŝerloko Holmso de A. Conan Doyle: 12 noveloj kun diversaj tradukistoj

Ĝuinda libro, kiun mi rekomendas al estontaj partoprenantoj en la sumoo. La rakontoj pri Sherlock Holmes estas ĉiam relegindaj, eĉ se oni jam konas ilin. La tradukoj, faritaj de ok malsamaj homoj, estas bonaj kaj flue legeblaj..

Anna (Anna Lowenstein)

Silento de Endoo Ŝuusaku

Ĉi tiu romano pritraktas la ĉeeston de la kristanismo en Japanio dum la 17-a jarcento. Temas pri misiistoj el Eŭropo, ĉefe el Portugalio, kaj pri Japanaj kristanoj.
Ĝi donas bildon de lando kaj kulturo, kiu estas tute ne konata al la plejmulto de la okcidentanoj, do pro tio ĝi estas interesa libro. Ĝi ankaŭ skizas nekonatan bildon de budhismo: multaj okcidentanoj imagas, ke tiu religio/filozofio estas la plej pacama de la mondo; Silento montras, ke ankaŭ tiu filozofio/religio uzas perforton kaj devigas kristanojn konvertiĝi. La lingvaĵo kelkfoje estas iom ne kutima, sed ne ĝena.

Paradizo ŝtelita de Trevor Steele

Ĉ i tiu sufiĉe ampleksa verko pritraktas la malaperon de la originalaj enloĝantoj de Tasmanio. Strange: mi ĝis nun neniam pripensis tiun aferon. Kompreneble mi aŭdis kaj legis pri tiaj popoloj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, sed ne pri tia popolo en Tasmanio. En nia parto de la mondo ĝi ne estas temo – malprave; verĉajne, ĉar ili jam tiom longe estas for. Leginda libro do, certe por ekhavi ian ideon pri la historio de Tasmanio.

La lastaj infanoj de Oldrovalo de Pausewang

La libro estas skribita en bona lingvo kaj estas lerte tradukita de lerta esperantisto, Joachim Giessner, iama prez de IFEF.
La libro forte kontraŭas la uzon de nuklea forto en la mondo. Okazas granda katastrofo en Germanio, kiam ĝi ankoraŭ estis dividita en okcidenta kaj orienta partoj. La libro vive rakontas pri la eventoj, kiuj okazas al familio, kiu irus vizita la geavojn. La traduko aperis omaĝe al la 100-jara jubileo de esperanto. ŭi estis eldonita en Högsby, kie mi tiam loĝis. Samtempe aperis Fratoj Leonkoro de Astrid Lindgren, libro, kiun mi tradukis. Mi estis iom envolvita ankaŭ en la aperigo de la libro de Pausewang.
Mi forte rekomendas tiun libron, grava temo, interesa "rakonto" en bona, facila lingvo. Novaj esperantistoj bone povas legi tiun libron.

Koboldo (Kerstin Rohdin)

Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker

La libron mi legis en la 2014 septembra Sumoo estis "Vojaĝo en Esperanto-Lando" de Boris Kolker. Ĝi estas bonega libro por progresantoj en esperanta lingvo. Sed ne estas nur simpla lernolibro aŭ legolibro. Ĝi ankaŭ instruas la historion kaj kulturon de Esperanto. La libro enhavas eseojn pri la esperanta historio, kaj multaj eltiraĵoj el gravaj verkoj de gravaj verkistoj, multaj poemoj por tiuj, kiuj ŝatas poezion, rakontoj, kaj partoj de prelegoj de gravaj Esperantistoj ktp. Tio, ke multe gravas, estas la oranĝkoloraj notoj, de kie oni povas fari por si mem longan liston de gravaj libroj por legado. Laŭ mi la libro valorus eĉ pli, se oni lernas ĝin en klaso kun instruisto, kaj plenumas la ekzercarojn post ĉiu de la 26 lecionoj.

Amike, Vasil Kadifeli

Krestomatio de Esperanta literaturo de Dr Szerdahelyi István

Mirinde detala kaj tre fidinda krestomatio; la aŭtoro montras al ni ekde la plej unua agado de L.L. Zamenhof, kiel disvolviĝis la literaturo en Esperanto; li donas enkondukojn, citojn el famiĝintaj eseoj, citojn el literaturaj verkoj mem - originale verkitajn en Esperanto same kiel tradukaĵojn. Ankaŭ troviĝas citaĵoj el literaturaj studoj pri la tradukitaj aŭtoroj. Ktp ktp. Vere inda universitata studolibro, bedaŭrinde preskaŭ ne konata plu. La eldono - kiel siatempe en Hungarujo kutime okazis ankaŭ en aliaj fakoj - estas sur tre malmultekosta papero. Valorus la penon, se iu povus meti la tuton (3 volumoj) en la reton.

Gerrit Berveling

Rakonto sub la lito de Antoaneta Klobucar

Tiu 120 paĝa libro enhavas 19 rakontojn, kies aktoroj estas malsamaj bestoj: sciuro, erinaco, elefanto, kato. urso, leporo, muso, erinaco, simio, kato, rano, raŭpo, kaj talpo; diversaj birdoj, de pasero, anaso al struto. Tiuj bestoj aktoras en tre interesaj rakontoj, kiuj celas eduki geknabojn pri bona sintenado, singardemo kontraŭ danĝeroj kiel trafiko, helpemo al aliuloj, lernemo, lukto kontraŭ egoismo, mallaboremo ktp. Menciindas, ke la libro estas rezulto de familia kunlaboro: la patrino verkis, la patro tradukis esperanten kaj la filino (12 jara) ilustris per belaj koloraj desegnaĵoj. La leganto havas okazon lerni la nomon de diversaj bestoj, kaj aprezi la uzadon de karesaj sufiksoj -njo kaj -ĉjo, samkiel la oportunan elekton de kromnomoj.

Nguyen Xuan Thu el Vjetnamujo (Rambutano)

Estis la unua fojo ke mi partoprenis la Esperantan Sumoon pri librolegado. Mi decidis legi minimume po 15 paĝojn ĉiutage, do dum la 15 tagoj sume 225 paĝojn. La unua libro, kiun mi legis estis "Ekstremoj" de M. Fernandez, J. Camacho, G. Neves kaj L. Dek kaj poste mi legis "La kisa malsano" de Claude Piron.

Ekstremoj de M. Fernandez

Nu, oni jam sufiĉe laŭdis la lingvon/stilon uzatan, do mi ne faras tion - al mi cetere pli gravas la rakontoj. Parte ili ŝajne nur celis ŝoki aŭ rompi tabuojn aŭ ludi per la lingvo - tion mi ankaŭ ne trovis tre interesa. Sed kelkaj rakontoj tre plaĉis al mi kaj/aŭ tuŝis mian koron, ekzemple "Malfidelo", "Kolonelo Sanz" kaj "Alba" de M. Fernandez kaj "Pli bone malfrue" kaj "La letero" de L.Dek.

La kisa malsano de Claude Piron

Amuza rakonto, favora al Esperanto, malfavora al la angla - do iel tipe esperantista

Amike, Sunjo

Fundamenta Krestomatio de L.L Zamenhof

Mi rekomendas tiun ĉi libron al tiuj kiuj volas sin amuzigi legante librojn samteme altigi nivelon de esperanto. Ĉar preskaŭ ĉiu esperantisto scias ke la libro estas ege valora kaj leginda. Mi estas ege kontenta pro ke mi elektis ĝustan libron por la septembra sumoo. Tamen mi ne finlegis la libron ĉar ĝi havas 446 paĝojn. Iam Esperanto estis kritikita de la homoj ke ĝi estas lingvo sen literaturo sed ĉi libro montras ke Esperanto estas la lingvo plena je literaturaĵo. Libro enhavas ekzercojn, fabelojn kaj legendojn, anekdotojn, Rakontojn, Poeziojn, Artikolojn, ktp.

Esploristo (Pradip Ghimire)

Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton

Tiu ĉi verko enhavas 52 variajn ĉapitrojn, kun versaĵoj, fabeloj, proverboj, noveloj. La lingvaĵo helpas al la leganto ekzerci la konstruadon de frazoj, por kreskigi leg-, skrib- kaj parolkapablojn. Se ni pripensas la frazon, "Bona lernolibro devas devas esti interesa", tion Marjorie Boulton lerte atingis. La 52 ĉapitroj estas plenaj de mirindaĵoj kaj rakontoj pri homaj atingoj kaj kuriozaĵoj el la tuta mondo. La leganton igas streĉe atenti, miri, kortuŝiĝi kaj vidi.
Por rekomendi la libron jen plia citaĵo: "Per plezuro Faktoj kaj Fantazioj portas al progreso".

Kun miaj plej amikaj salutoj, Anjo

Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias

la verko estas sufiĉe plaĉa, bonstila kaj sen lingveraroj. Ĝi temas pri adoleskanto, edukita en perforta etoso, batita de sia patro. Pro tio, kvankam inteligenta, li estas ege timema kaj penas strarigi rilatojn al kamaradoj kaj koramikinoj. Tamen iam li malkovras Esperantujon kaj ties junularajn renkontiĝojn. Tio plibonigos sian vivon.

Elinjo