Recenzoj de legataj libroj dum la januara sumoo 2017

Historio de la Esperanto-Movado inter la blinduloj 1888-2015
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) (B5 334 paĝoj)

De kelkaj jaroj mi estas membro de "Disvastiga Grupo de Esperanto", kies celo estas disvastigi Esperanton inter blinduloj kaj dissendi informojn al ili. Tial mi havas intereson pri blindulaj Esperanto-Movado kaj hazarde en Libroservo de la UK en Nitra mi trovis tiun ĉi libron.
La libro traktas la historion ekde 1888 ĝis 2015. Eĉ nun multaj blinduloj havas malfacilon en sia vivo, do kiam la socio ne komprenis la staton de blinduloj, kaj mankis teknologio por helpi ilin, la vivo estis des pli malfacila. Mi bone komprenis, ke en tiu situacio Esperanto ludis gravan rolon por ili kiel fenestro al la ekstera mondo kaj Esperanto kuraĝigis ilin. En tiu ĉi libro aperas tiuj, kiuj dediĉis sin al Esperanto kaj la blindula movado. Mi emociiĝis pro ilia vivo.
En la lasta parto de la libro mi unuan fojon sciis, ke en 2010 s-ro TANABE Kunio, japano, gajnis la unuan premion en la konkurso temanta pri "Vivo kaj verkoj de Vasilij Eroŝenko: ilia signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo". Mi trovis la tekston tre leginda, kaj konstatis, ke la vivo de Eroŝenko montras vojon al la blinduloj.
Dank' al la sumoo mi tralegis tiun ĉi ampleksan libron post 3 periodoj de la sumoo

HORIZONTO

Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn

La romano temas pri tre komplika periodo de la agado kaj vivo de esperantistoj en Rusio ekde la sanga Oktobra revolucio ĝis la 40aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam la Stalina registaro ekpersekutis esperantistojn, kaj la gvidantaro de SEU estis pafekzekutita. Sed Bronŝtejn prezentas la epokon tra sortoj de apartaj personoj. Mi dume tralegis nur trionon de la sescentpaĝa libro kaj scivolas, kiel evoluos peripetioj en la fino de la verko, kvankam la realan malgajan historion (ne literaturan) mi bone scias.

Vlostano

60 jaroj sur verda vojiro
eldonita de Vjetnama Esperanto-Asocio

Tiu ĉi libro estas memorlibro de la 60-jariĝo de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA). La 11an de decembro 2016 okazis tiu festo. Mi partoprenis en ĝi kaj ricevis tiun ĉi libron.
La libro konsistas el
1. Salutmesaĝoj el la mondo (Mark Fettes, Renato Corsetti, LEE Jungkee, So Jinsu, Hori Jasuo, Kanjo Kanev)
2. Kroniko de Vjetnama Esperanto-Movado
Laŭjare oni priskribas Esperantajn okazintaĵojn. Mi sciis, ke jam en 1897 venis Esperanto en Hindoĉinon.
3. Vjetnama terminaro
Klarigo pri vjetnamaj tradiciaĵoj, ekzemple Ao dai kaj Pho.
4. La vjetnama vojo al Esperanto, verkita de s-ro Nguyen Xuan Thu.
Li klarigas la movadon post la dua mondmilito.
En la vjetnama movado multaj junulinoj troviĝas, sed malmultaj junuloj. Kial? Eble multaj volas scii la kialon, do legu tiun ĉapitron.
5. Rememoroj pri VEA-60
Tiu ĉi ĉapitro estas skribita en la vjetnama lingvo, do mi ne povis legi ĝin.
6. Poezia VEA-60
Surprize mi trovis mian poemaĉon. Kaj fine denove estas mia eseo pri "Parkera kantado de La Espero".
7. Fotaro

Ekde la 2a Azia Kongreso okazinta en 1999 mi havis densan kontakton kun VEA, do mi legis tiun libron kun granda intereso. Legante ĝin, en mia kapo aperis diversaj okazintaĵoj, kiujn mi partoprenis. Mi esperas, ke la movado en Vjetnamio pli progresos, kaj por tio mi volas kontirbui pli kaj plu.

Horizonto

Aŭtuno en la Printempo de BA JIN

Temas pri novelo, kiu disvolviŝas ĉirkaŭ la amaj problemoj kaj duboj de ĉefrolulo Lin. Lin estas enamiŝinta de Rong kaj havas amikon Xu. La amo inter Lin kaj Rong estas tro dolĉema kaj pli poezia ol verŝajna; la amdiroj estas tute poeziaj kaj alportas la leganton al muzika orientaĵo. Kontraste la amiko Xu avertas Lin pri netaŭgeco de lia amfrenezo. Lin ne nur pensas nure pri sia amo kaj amatino sed ankaŭ forgesas gravan okazintaĵon, kiu kortuŝis sian familion, nome memmortigo de la frato de Lin, ankaŭ pro amproblemoj kaj forlaso farita de amatino. Dekomence estas la ombro de la memmortigo de la frato, sed ankaŭ laŭ la pludaŭro de la historio la ombro de la eblo, ke Rong forlasus Lin.

avellar

Filigranoj el Lumo de Divaldo Franco

Filigranoj el Lumo estas verko diktita de spirito de la pensulo Rabindranath Tagore al Divaldo Franco (brazila mediumo). En ĝi oni trovas malgrandajn tekstojn kaj poeziaĵojn de senegala beleco, kiu aparte parolas pri espero. Kun multaj instruoj, ĝi estas leginda libro, kies legado alportas pacon al nia animo.
Eble vi estas scivolema pri la enhavo de tiu libro, do mi sendas al vi tekston el ĝi:

"Kien alvenos mia penso, ĝis tie mi sendos al la mondo mian mesaĝon kronitan per kuraĝigo.
Ĉe la unuaj matenaj oscedoj de l' suno mi altigas mian amantan spiriton kaj direktas la ĉaron de l'horoj, kovrante la tagovojon per ĉarmoj kaj ĝojo.
Je ĉiu halto de mia marŝado mi serĉas unu estulon ne sciantan ami, kaj diras:
- Ekĝoju, vojiranto trista!
aŭ:
- Leviĝu kaj laŭdu la vivon, senkuraĝiĝinta homo!
Kaj mi iras antaŭen...
Nenie mi restas longan tempon, kvankam mi ĉiam revenas en la samajn regionojn kaj al la samaj personoj.
Mi kunportas ian amomesaĝon, kaj ankaŭ tiu mia mesaĝo iras ĝis tie, kien iras mia penso.
Nokte, kiam la timo silente iras sur la mallarĝa pasejo de l'tenebro, mi ankoraŭ sendas mian mesaĝon.
Mi trinkas la mildan likvoron el la kaliko de la steloj kaj benas la nokton.
Mi kolektas la meditaĵojn el la silenta nokta animo, kaj ebriiĝas."

Kelli (Katarina)

Belarta Rikolto 2013

Belarta Rikolto 2013 estas vere grava verko.
Dank' al ĝia legado, mi konis du belajn prozojn de Ewa Grochowska, la bona teatraĵo de Luiza Carol, enhavante belegan Bahaan preĝon, la tre interesa eseo de Jorge Kamacho, pri hajkoj en Esperanto, kaj la klera raporto de Humphrey Tonkin.
Mi estas feliĉa, ĉar mi profitis mian tempon en bona legado! Kaj mi jam aĉetis alian libron por legi en la estonto: Belarta Rikolto 2016.

PERSISTANTO

Proverbaro Esperanta de L.L. Zamenhof

Proverbaro Esperanta estas la unua kolekto de proverboj en Esperanto. Ĝin aranĝis Ludviko Zamenhof laŭ verko de sia patro Marko Zamenhof (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Ĝi enhavas 2630 proverbojn. Nia majstro esperantigis la verkon de sia patro, pro tio la proberbaro ne estis bone grupitaj kaj multaj.
Estas diversaj versioj de "Proverbaro Esperanta". La unua eldono aperis en 1910. Ekzistas ankaŭ eldonoj el 1925, 1961 (Stafeto), 1974 (Stafeto) kaj 1990 (eldonita en Ĉinio). Mi elektis la version alfabete ordigita kaj provizita de Indeksoj analiza kaj sinteza de C. Rogister, kiu estas elŝutebla de Interreto, kaj plie komparis ĝin kun la proverboj de aliaj fontoj (angla, germana kaj ĉina)
Zamenhofa proverbaro montras bonajn stilojn de proverboj kaj la belecon de Esperanto. Mankas al ĝi kritikaj pensoj, sed ili estas ĝenerale prudento de la popolo. La fontoj de zamenhofa proverbaro ŝajnas tre limitaj, pro la orienta kulturo estis praktike fremda al la origina verkisto (lia patro).

Kelkaj punktoj estas menciindaj:

1. La proverboj kun oro, arĝento, fero troviĝas multe, sed ne troviĝas la proverboj kun kupro aŭ bronzo, plumbo, diamanto, ktp..
* Colo da tempo valoras colon da oropeco, colo da oropeco ne povas aĉeti colon da tempo.
* Fortika kiel bronza muro kaj fera vando.
* Afirmi kun fera buŝo
2. En la elektitaj proverboj la riĉeco aŭ bunteco kun nombroj mankas. En la ĉina proverbaro nombroj estas ofte uzitaj, ne nur unu ĝis dek, ankaŭ mil, dekmil, miliono aŭ laŭvola numeroj kiel dek ok, tridek tri, cent ok, ktp..
* Ne zorgas pri triobla sep egalas dudek unu. (Ne zorgas pri kio estas tio, ne zorgas pri kio okazas).
* El la tridek ses artifikoj la plej bona estas forkuro.
* Irante triope unu el ili servas kiel mia instruisto.
3. Oni trovas pli ol mil proverboj kun "unu" en la ĉina proverbaro, tamen en la esperanta proverbaro oni legas nur kelkajn (kialoj por tio estas ke en Esperanto singularo ne postulas la vorteton unu).
* Tranĉi en du partojn per unu glavfrapo (ĉesigi ĉiujn rilatojn kun iu)
* Unu groŝo por unugroŝa varo (ju pli alta estas la prezo, des pli bona estas la kvalito).
* La honoro de unu generalo kostas dekmilojn da vivoj (ostoj).
* Unu vivo finiĝas, (siaj) cent ĉagrenoj finiĝas.
* Peni kovri la ĉielon per unu mano. (trompi la publikon, ekzemple)
4. La proverboj prezentitaj kun bestoj ne estas tiel multe kiel la proverboj en la ĉina tradicio. En ĉina estas multe da proverboj kun la 12 simbolaj bestoj de la jarciklo.
* Muso povas vidi nur je cola(eta) longo.
* Bova kapo tute ne rilatas al ĉevala buŝo.
* Tigra kapo kun serpenta vosto. (bona komenco kun malbona fino)
* Homo timas havi famon, kiam porko timas esti grasa kaj bela.

Lernanto de Esperantisto nepre legu la proverbaron esperantan de Zamenhof. Sur bazo de modeloj en tiu ĉi libro oni povas fari pliajn proverbojn laŭ sia nacio, sia profesio aŭ sia kulturaj fontoj. Krom la libro mi ankaŭ rekomendas legi la librojn "La Sentencoj de Salomono" kaj "La predikanto" en la Sankta Biblio tradukitaj de L.L. Zamenhof.

Abengo

Antaŭ du mil jaroj (Emanuelo, Psikografio de Fransisko Xavier)

Tiu libro Antaŭ du mil jaroj rakontas la historion de Sanatano, kies nomo estis Publio Lentulus. Li en la epoko de la kristanismo jarcento I, deklinis sin antaŭen de la mirakloj de Jesuo. Principe laŭokazis kun lia filineto, kiu havis malsanon nekuraceblan kaj Jesuo resanigi ŝin. Post tio, lin sekviĝanta el Jesuo Kristo.

ESPERIGA

Komunikado en amrilato ene de paro de (tradukita esperanten el la itala de Paola Tosato)

La libro Komunikado en amrilato ene de paro havas du aŭtorojn: Gianni Bassi kaj Rossana Zamburlin, kiuj zorgas pri la psikanalizo de la personoj de la paro, en amrilatoj kaj de la rilato gepatroj / gefiloj. Ili priskribas, ke la dialogo estas "arto" kaj la personoj devas aŭskulti sin reciproke, anstataŭ ol nur paroli kaj paroli !!!
"Aŭskulti" signifas respekti la ideojn de la alia homo, mediti pri liaj / ŝiaj vortoj kaj poste respondi. Fakte, tro da bruoj, tro da muteco, tro da vortoj estas la realaj danĝeroj, kaj multaj miskomprenoj venas de la voĉtono: la esprimo de la sentoj kaj de la emocioj estas ofte malfacila...!
Ofte ĝi estas tre grava diri "jes", sed alifoje, ĝi estas necesa diri "ne": la amrilato basiĝas sur la bona dialogo, kaj la sincereco, por komuniki ideojn kaj sentojn.
La komuniko kaj la eduko de la gefiloj ne estas nur kuno de reguloj: ĝi estas "interpersona rilato". La gepatroj estas malsamaj de la gefiloj: ili havas diversajn aĝojn, spertojn kaj vidpunktojn. La gefiloj povas havi problemojn: anoreksio, bulimio, obezeco, toksikodependo, alkoholismo, perturboj de la personeco....!
La rolo de la gepatroj estas helpi la gefilojn kunvivi en la mondo, instrui la demokration, la solidareco, diri iliajn ideojn, ĉiam respektante la aliajn personojn.

Karla

Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin

Tiu romano, unu el la plej famkonataj el Rusio, aperis en la serio "Oriento-Okcidento". Puŝkin, kiu ofte intervenas en la rakonto, verkis ĝin per 14 liniaj strofoj kun rimoj, kaj same estas en la traduko, do la stilo fluas:

Heroo nia alveturis,
vestiblen venis kun elan',
marmoraj ŝtupojn li trakuris,
ordigis harojn per la man'
eniris. Plenas la salono;
jam lacas la muzika sono,
mazurka regnas en la bal'. (1-a ĉapitro, strofo XXVIII = 28, p21)

Ni ĝuas la vivon en du belaj bienoj de la rur' (kamparo) kaj en la grandaj urboj Peterburgo kaj Moskvo de la 1820-1825-aj jaroj tra la diversaj sezonoj. Ni konatiĝas kun la dandy Eŭgeno, lia amiko Vladimir Lenskij, kaj la du najbaraj fratinoj Olga kaj Tatjana. Ĉiuj la francan lingvon, simbolon de eleganteco, nobleco, uzas perfekte. La duela sceno kortuŝas nin, tiom ĝi similas al la fatala (Puŝkin duelis plurfoje) kiu kaŭzos la morton de la juna poeto kelkajn jarojn poste. Aludoj al la vojaĝoj de Puŝkin ravas nin. La libro facile legeblas kiel estus proza romano, sed kun la rapideco de sleda vojaĝo. Poste oni havas la plezuron re- kaj re-legi partojn el ĝi kaj oni multe lernas pri diversaj modoj, eventoj, personoj, danke al la notoj je la librofino. La plezuro estas granda, la siluetoj en la desegnoj belaj, kiel la libro mem.

Alteo

La 15a, marto, 1928 de Kobajaŝi Takiŝi

Mi povis legi la libron La 15a, marto, 1928 dank al la novembra Sumoo kaj la januara sumoo.
Tiu ĉi libro estis verkita de Kobayasi Takizi. Li estis la plej eminenta verkisto de la japana revolucia literaturo. Prof. Nukina Yositaka tradukis ĝin en Esperanton. Nukina, la tradukisto, estis unu el plej eminentaj batalantoj por Esperanto kaj mondpaco. Tamen tiu ĉi libro estis tre malfacila por mi. Do mi legis la libron kun la originalo en la japana lingvo. Mi surpriziĝis, ke la originalo estis pli malfacila ol tiu ĉi libro. Mi opinias, ke Esperanto estas vere konvena lingvo.
Mi emociiĝis pro ĉi tiu verkaĵo, precipe pro tio, ke arestitaj laboristoj estis severe torturitaj de policanoj, sed ili neniam perdis fieron kiel laboristo. Kaj ĉiuj iom post iom progresis spirite, malgraŭ la severa situacio, en kiu tiuj estis senkaŭze mortigitaj.
En Japanio la nuna registaro intencas reakcie retiri popolanojn al tiu tempo. Mi opinias, ke tiu ĉi libro estas leginda en la nuna tempo. Ni devas klopodi kontraŭ la japana registaro por protekti niajn infanojn kaj nepojn.

Monto Daijuu

Kredu min, sinjorino de Cesar Rosetti

La romano estas verkita en 1950, pli ol 70 jarojn antaŭe. Cezaro Rosetti parolas pri sia vivo kiel bazarulo, vendisto de kuiriloj kaj pli-malpli utilaj aliaj objektoj en foiroj. Kun humuro li rakontas siajn traviva?ojn, iam feliĉaj, iam malfeliĉaj, sed ĉiam kun bonhumoro kaj optimismo.
En la merkata medio oni trompas unu la alian per diversaj artifikoj. Por la leganto en evoluantaj landoj, kie la leĝaro estas ne ankoraŭ perfekta tiu sinteno gardas sian aktualecon. Eĉ en la epoko de interreto, de tutmonda televido, de socia retejo, la konkurenco estas akra, kaj foje oni ne hezitas uzi sovaĝajn rimedojn kiel mensogoj kaj trompaĵoj por vendi siajn varojn. La aŭtoro supraĵe rakontas kiel li esperantistiĝis, kaj lia aserto pri la utileco de Esperanto ne estas konvinka.
La plej granda valoro de la verko sendube estas ĝia stilo ege flua, vigla, facile komprenebla kaj natura. La rakontado estas tre alloga, simple prezentita de la komenco ĝis la fino. Mi registris po 3 paĝoj, sed fakte legis la tutan libron.
Mi rekomendas ĝian legadon al ĉiuj sumoo-partoprenantoj.

rambutano

La plej belaj rakontoj pri hundoj de Elian-J. Finbert

La plej belaj rakontoj pri hundoj de Elian-J. Finbert estas bonega kaj belega libro! Ĝ i konsistas el malgrandaj rakontoj pri hundoj. Ĉiu rakonto estas reala. Iujn rakontojn la aŭtoro aŭdis de siaj amikoj, iujn rakontojn li trovis en gazetaro, iujn rakontojn al li sendis legantoj. Multaj el tiuj rakontoj estas nekredeblaj, la multaj estas tre tuŝantaj, la multaj estas tre gajaj. Kaj ĉiuj rakontoj estas tre interesaj!
Mi tre ĝojas, ke mi legis tiun libron. Ĝ i estas tre bonkora. Tia belega libro faras homojn pli kompatemaj kaj pli bonkoraj.
Elian-J. Finbert estas fama homo en Francio. Li verkis multajn interesajn librojn, li tenis popularajn seriojn de radio-elsendoj. Sed bedaŭrinde oni ne tradukis liajn librojn en la rusan lingvon. Rusoj tute ne scias tiun belegan aŭtoron! Tial tiu libro en Esperanto iĝis por mi granda eltrovo. Tiun libron tradukis la sperta franca esperantisto Roland Platteau. Teksto estas tre facila kaj tre komprenebla. Ĉi tie ne estas longaj kaj komplikaj propozicioj. Krom tio la libro havas kelkajn bonajn ilustraĵojn. Mi tre rekomendas legi tiun libron. Ajna homo povas simple trovi kaj aĉeti ĝin en Interreto.

Ceramikisto

Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton de Deck Dorval

En la januara Sumoo mi legis la libron Jaĥto veturas for... kaj veturigas la morton de Deck Dorval. Mi finlegis la libron, preskaŭ 200 paĝoj, kaj mi povas diri, ke mi tre ĝojis legi ĝin. Unue mi devas konfesi, ke la lingvo estis iomete malfacila, ĉar Dorval uzis multajn kaj diversajn vortojn, kiuj eble estas malofte uzataj. Ĉ u ĉiuj vortoj estis fundamentaj? pri tio mi ne certas, ĉar mi ne provis trovi ilin en la vortaro. La temo de la libro estas tre flua, do mi ne komprenis kiel pasis la tempo kaj kiel mi legis tiom da paĝoj ĉiufoje. Mi ne legas ĉiu tage en la Sumoo sed mi kutime legas pli ol mi promesis en unu tago. La samo okazis en ĉi tiu Sumoo mi eble legis la libron en kvar aŭ kvin fojoj, do eble mi legis 40 paĝojn averaĝe en ĉiu malfermo de la libro. La temo estas kvazaŭ tiu de Agatha Christie krim-romanoj kaj tre alloga. Mi sugestas tiun libron al ĉiuj kiuj volas konsulti la vortaron kaj lerni multajn novajn vortojn.

Vasil

Pri maljunuloj, la aĵoj kiuj pasas... de Louis Couperus

La holanda romano de Louis Couperus Pri maljunuloj, la aĵoj kiuj pasas... aperis unue kiel felietono kaj poste kiel libro en 1906. Ĝi rakontas pri granda maljuniĝanta familio, pri la rilatoj inter ili, pri gravaj memoroj kaj kaŝita vero, pri pasio, malamo, duboj kaj hezitado. Multo estas interparoloj, sentoj, kiujn la aŭtoro ĝuinde bone priskribas. La romanon esperantigis konata Esperanta aŭtoro Gerrit Berveling por serio Oriento-Okcidento sub aŭspicioj de UEA en Konsulta Partnereco kun Unesko.

Nebulino

Ĉu vi parolas Esperante?

Petro kaj Barbara tre gajaj kaj unikaj geedzoj. Ambaŭ estas Esperantistoj. Petro tre ŝatas korespondon kun alilandanoj. Kaj Barbara vizitadis Esperanto-kurson, kie diversaj viroj proksimiĝis al ŝi.
Iun tagon Barbara iris kafejon kun iu viro, Petro sentas ĵaluzon pri tio, kaj ĉiam ŝi sentas ĵaluzon pri lia korespondantoj.
La libro estas tre taŭga lernolibro.

Karasutengu

Vivo de Lanti de E. Bosboom

La libro konsistas el du partoj: biografiaj priskriboj laŭteme en diversaj ĉapitroj far Borsboom, kaj "Fredo", la aŭtobiografia fragmento de E. Lanti mem (paĝoj 179-251).
La franco Lanti estas pseŭdonimo de Eŭgeno Adam.
La enhavo reprezentas pecon da vigla kaj interesa Esperanto historio, ĉar Lanti estis fondinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). La Nederlanda verkisto donas historian fonon kaj mencias multajn personojn, okazaĵojn kaj anekdotojn, ĉio skribita en facila lingvo.

Mirtelo

La ŝtona urbo de Anna Löwenstein

Dum la nuna januara sumoo mi legis la unuajn 30 paĝojn de la libro La ŝtona urbo de Anna Löwenstein.
La unua parto de la libro temas pri la vivo de la antikvaj keltoj en Britujo, la dua parto temas pri la vivo de la sklavoj en la antikva Romo.
La paĝoj kiujn mi legis estas la rakonto de la ĉiutaga vivo de Bivana, kelta knabino, kun la priskribo de ŝiaj keltaj propraj moroj kaj kutimoj, kaj de ŝia unua renkontiĝo kun la romianoj, kiu estas en Britujo.
Mi tre ŝatis ĉi tiun rakonton, ĉar ĝi estas tre interesa kaj ĝi kaptis min, do mi volas daŭrigi la legadon de ĉi tiu libro dum la venontaj sumooj.

Ippolita

Ho, tomboj de l' prapatroj de Clelia Conterno Gugliemetti

Tiu ĉi libro de Clelia Conterno Guglieminetti tre plaĉis al mi: trafa lingvaĵo, eleganta stilo kaj rakonto de historiaj okazintaĵoj pri kiuj mi unuafoje legis. Vere mi multe lernis dum la legado ankaŭ rilate al la moroj kaj intimaj kutimoj kaj pensmanieroj de italoj, kiuj vivis en la antaŭa jarcento.

Luizeta

33 Rakontoj - La esperanta novelarto diversaj aŭtoroj

Mi sukcese tralegis la libron, sed mi devas koncedi, ke mi iomete elreviĝis - la nivelo de la rakontoj (krom kelkaj esceptoj) estas laŭ mia opinio mez- aŭ eĉ subnivela. La temoj kaj la stilo taŭgas pli por la historiistoj kaj literaturesploristoj ol por nuntempa leganto kaj legemulo.

Jindra

Araneaĵoj de Ivanichka Madgarova

Mi finis la legadon de la libro Araneaĵoj, 2016, de bulgara aŭtorino Ivanichka Madgarova- 64 p. hajkoj. De la tuta libro fluas tenerecon, bonecon, amon al la homoj kaj al la naturo. Jen kelke da hajkoj:
Arbo soleca -
ido de la naturo.
Migrulo laca.

Nuda heliko
senhejma en tretiko.
Polver' en Kosmo.

Vojeto blanka.
Frostotremas nudmerloj.
Kameno...kaj Ŝi.

Aĝulino

Nokto de la Galaksia Fervojo

Kiam mi estis junulo, mi legis la libron per japana lingvo, tiam mi ricevis fortan emocion. Sed preskaŭ mi forgesis la detalojn de la libro ĝis nun.
La psikologia priskribo pri ĉefrolulo Giovanni estas tre delikata, simpatia. La ideo de la aŭtoro "Vera Feliĉo por ĉiuj homoj" forte aperis en la libro.
Hodiaŭ mi denove legis la libron en japana lingvo, kaj trovis miajn mistradukojn multe.

Kazunoumi

PMEG

PMEG estas libro pri la gramatiko de Esperanto kaj estas tre ampleksa. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren kaj estas facila kaj klarlegebla, kaj montras multajn aspektojn kaj temojn pri nia bona lingvo. Mi antaŭe legis el ĝi iom post iom trans multaj jaraj, kaj ĵus antaŭ ĉi tiu sumoo, mi antingis ĝis paĝo 344an. Mi do komencis ĉe paĝo 345 kaj legis po 2 paĝoj tage.
La parto, kiun mi legis dum la sumoo, temas pri la sekvaj:
1. Neado
2. Demandoj kaj respondoj
3. Nombroj vortetoj
4. O-vortaj nombrovortoj
5. Miksitaj nombroj
6. A-vortoj nobrovortoj
7. E-vortoj nombrovortoj
8. Nuanciloj de nombrovortoj
9. Matematikaj esprimoj
Jen miaj notoj pri mia lukto dum ĉi tiu sumoo:

Masago

Jaroj post jaroj de Vladimir Opletaev

Mi kun intereso kaj plezuro legis rakontoj de Vladimir Opletaev pri sia biografio, pri esperantistiĝo, pri esperanto-movado en Uralo pro tio, ke la lingvo de aŭtoro estas bela, riĉa, esprimplena, kaj aparte pro tio, ke mi konas multajn personojn, kiujn Vladimir mencias. Estas interesa ankaŭ priscribo de vojaĝoj kaj ekskursoj de la aŭtoro, ligitaj kun UK en Lillo.

Oriolo

Morto de artisto de Anna Löwenstein

Ĉu vi ŝatas la romanan historion?

Morto de artisto estas pli granda ol sescent-paĝa romano. La libro temas pri la vivo de la roma imperiestro Nerono, (pK 54-68), pridiskutata personeco, unu el la plej kalumniataj el ĉiuj romaj imperiestroj.
La verkistino, per grava historia esplorado eĉ raportas pri la vivo de aliaj samtempuloj de Nerono kaj de iuj personoj de lia tempo.
Je la fino de la libro, Anna Löwenstein aldonas utilan suplementon: klarigoj pri la traktado de latinaj nomoj - Ĉu Romo aŭ Romio? - k.t.p.
Karaj partoprenantoj de la sumoo, ĉu vi volas bonan konsilon? Do, mi konsilas legi la interesan libron de Anna Löwenstein kaj mi kaptas la oportunon konsili ankaŭ la legon de la unua romano de la sama verkistino: La ŝtona urbo.

Ugo

Monatoj tra la mondo

Ĉar mi estas komencanto por la lingvo, mi povis nur provi legi unu paĝon tago. Tial, mi ne povis kompletigi la libron. Do, laŭ mia lernado ĝis nun la libro rilatas al la opinioj de la signifoj de la diversaj monatoj de la jaro vide de Finnlando, Francio, Japanio, Vjetnamio, Usono kaj Nepalo. La verkisto vojaĝas tra la mondo kaj priskribas pri ĉiu speciala festivaloj festis, pri homoj, lokoj ĉirkaŭ kaj aliajn agadojn eah monato dum sia restado.
Li parolas pri valentines tago sur februaro dum pasko sur marŝas, holi sur marto. Li ankaŭ parolas pri granda tago de japan dum en Vjetnam klarigas pri monatojn laŭ luna kalendaro kaj multaj pli. La libro asertas ĉiun interesan okazaĵojn de ĉiu monato ĉirkaŭ la mondo ke li vojaĝis raporto al lia leganto. La libro ĝis nun estas tre interesa kiel mi akiris por legi ĉion pri la klimato tutmonde kaj listoj de festivaloj festis laŭe ĉirkaŭ dum ankaŭ povas scii pri la homo, lia religio, tradicio kaj multaj pli ĉirkaŭ la mondo.
Tial, la libro estas granda ekzemplo de bone skribita raporto kaj oni povas facile lerni kaj scii pri preskaŭ la geografiaj, regionaj, klimataj, kontinentaj, kulturaj ktp diverseco ekzistanta ĉirkaŭ la mondo. La libro estas tre tre tre bona kaj mi ŝategas ĝin.
Kaj mi deziras kompletigi la libro baldaŭ.

Riĉa

Ruĝdoma Sonĝo

Mi opinias ke estas tre malfacile eĉ neeble traduki vortojn kaj vortogrupojn Kun ĉinaj karakterizoj kiuj abundas en la ĉina literaturo, precipe la klasika literaturo. Tiuj esprimstilo havas specifikajn literaturajn aŭ historiajn aludojn. La esprimo estas nur kelkaj ordinaraj ideogramoj sed la enhavo riĉa. Nun mi prenu vorton en la parto kiun mi jus legis kiel ekzemplo.
La esprimo "nubo kaj pluvo" (P. 86) signifas sekskuniĝon. Ĝi originas de rakonto pri Chu Huaiwang Reĝo Huai de la Chu Reĝlando?.
Alia ekzemplo: skrapi cindron (p.113)
Traduka eraro estis trovita: la nomo de la ĉambristino de Tanchun estas Shishu? ne Daishu (p.103). Fakte la nomo Shishu estas kun rafinita gusto: servi iun (mastron) legi librojn.

Diero

Julio Cezaro - Leginda, releginda klasikaĵo de Ŝekspiro

La konata dramo Julio Cezaro, de Ŝekspiro, meritoplene sidas inter la klasikaĵoj de la monda literaturo. Indas legi kaj relegi ĝin. Temas pri la eterna batalado por konkeri politikan povon. Kaj pri la ombraj vojoj de konspirado.
La rakonto estas relative simpla. Julio Cezaro intencas alpreni la pozicion de imperiestro en Romo, kun absolutaj povoj. Lia edzino provas atentigi lin pri danĝeroj kaj antaŭdiristo admonas, ke li atentu pri la "idusoj martaj". Li ignoras ĉion kaj iras antaŭen.
Dume, Bruto (lia nevo, kvazaŭ filo) kaj Kassio (tiel!) konspiras "por la bono de Romo". En la dua akto, Kassio demandas Bruton: "Ĉu vi vizaĝon vian povas vidi?" Kaj Bruto respondas: "Kassio, ne; l'okulo ne sin vidas, Krom per rebrilo, per eksteraj iloj." Jen subtile esprimiĝas la blindiĝo de la konscienco, necesa por politikaj manovroj.
Sekvas kurioza kverelo inter la konspirantoj, kiu finiĝas per interkonsento. Murdi la cezaron estas ilia komuna intereso. Alvenas la fama sceno, en kiu la ponardita Cezaro diras: "Et tu, Brute?"
La murdo starigas politikan malstabiliĝon en Romo. La popolo indignas, sed videble ne klare komprenas la politikajn movojn de la superuloj. Fine, la kontraŭaj flankoj decidos la aferon per milito. Bruto, la ĉefa konspiranto, malvenkas, kaj sin mortigas por eviti kaptiĝon. Montriĝas, ke konspirado kaj perforto ne estas ta?gaj vojoj al politika povo.
Kiel ĉiu Ŝekspira verko, ankaŭ ĉi tiu estas plena je filozofiaj kaj psikologiaj aludoj. Kelkaj estas neforgeseblaj. En la dua akto, ekzemple:
"Timul' mil fojojn mortas antaŭ morto;
Nur unu morton spertas la bravulo."
El la dua akto, sceno 3:
"... ĉar envio ĉiam
La postesignojn de la virto sekvas."
Kaj multaj aliaj citaĵoj eblas. Sed pli grava estas la spirito de la dramo: la stumbloj de moralo, kiam politika avido troviĝas en la areno. Aktuala temo!
Ĉi tiu libro proponas apartan ĉarmon. La Esperanta traduko publikiĝis en la jaro 1906, fare de Daniel Henry Lambert, sub la respondeco de Brita Esperantista Asocio. Mi legis ĝin kiel eLibro-n. Estas tre interese konstati, ke jam en tiu komenca tempo de la lingvo oni jam povis krei fluan, ritman, esprimoriĉan version de la nuancoplena verko de la Bardo.
Leginda, releginda klasikaĵo!

Posovo