Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2017

Fundamenta Krestomatio

Krestomatio enhavas modelojn de bona kaj taŭga lingvostilo. Mi bone komprenas ĝian intencon, tamen mi trovis kelkajn rakontojn ege malfacilaj, kaj nur helpate de mirinde bona sistemo de Sumoo mi povis daŭrigi legadon.
Troviĝis multaj nekonataj vortoj kaj nefacile kompreneblaj esprimoj. Kiel Auld, la kompilinto diras, "Ne miru, se vi trovos tiom da "stiloj" kiom da aŭtoroj, la diverseco, alivorte la riĉeco, de la lingvo Esperanto estas super mia antaŭsupozo. Mi klopodis de tempo al tempo reveni al la naŭa eldono de Fundamenta Krestomatio, kiu estis eldonita en 1922, kaj en ties flavigitaj paĝoj, sentis konsolon, legante pli klare kompreneblan, kaj por mi ŝajne pli facilan skribadon".
Dank al la invito al la Sumoo, mi havis ŝancon eklegi longe konservitan libron.

Majo (Japanio)

Paroladoj de D-ro L.L.Zamenhof

En la hodiaŭa vespero Esperanto-Sumoo por m estis finita. La libro "Paroladoj de d-ro L.L.Zamenhof" eldonita de Japana Esperanta Librokooperativo estis malfacila por mi, do komence mi sentis, ke mi ĉesu traduki tiujn ĉi paroladojn, tamen mi retropensis kaj daŭre pacience tradukis ĝin. Mi bone komprenis, ke interna ideo de la Esperantismo estas tre grava por ni esperantistoj kaj mi legis paroladon de la unua kaj dua kongresoj esperantistaj, kiuj okazis en Boulogne kaj Geneve.

Lumo (Japanio)

La vilaĝo, al kiu blovis la vento

Oomori Kazuyoshi verkis la bildlibron La vilaĝo, al kiu blovis la vento, ĉar lia avo rakontis al li veran historion pri savo de la korea ŝipo.
La 12an de januaro 1900, unu drivanta ŝipo venis al la vilaĝeto Tomari. Danke al la savado fare de vilaĝanoj, 93 koreoj estis savitaj. Vilaĝanoj fervore helpis koreojn dum ok tagoj. Neniom funkciis lingvoj, sed dum la akceptado koreoj kaj vilaĝanoj povis interkompreniĝi unu la alian. Ili povis kunsenti unu la alian en la fundo de siaj koroj. En la mateno de disiĝo, koreoj kaj vilaĝanoj larme ĝisrevidis kvazaŭ familie. Tio okazis ĝuste inter la du militoj Japan-Ĉina (1894) kaj Japan-Rusa (1904). Indiferente al raso kaj nacianeco vilaĝanoj dediĉis sian tutan energion por savi la vivon de koreoj. La vivo estas la plej kara el ĉio. Se tutmondaj homoj unue pensos, ke la vivo estas la plej kara el ĉio, oni povos ekstermi militon. Mi elkore esperas tutmondan pacon.

Mateno (Japanio)

Katrina malaperis

Kiam mi vidis la titolon Katrina malfruas, mi ne komprenis, kion signifas tiu vorto "malfruas". Sed en "Katrina fruas kaj malfruas", mi komprenis pri "malfruas". Tio estas, ke la fila nasko de Katrina tro fruis, tial renkontiĝo de Katrina kun sia patro malfruas. Komence mi ne komprenis, kion signifas "malfruas" sed en la fina ĉapitro mi komprenis.

Granda Kampo (Japanio)

La danĝera lingvo

Esperanto estis submetita ekde sia naskiĝo en diversaj malfacilaĵoj: Cara cenzuro, konkuro kun diversaj aliaj planlingvoj kaj la unua mond-milito k.a. Sed ĝi progresis trans baroj kaj baroj. Kiel dirite de Claude Piron ĝi estas "la bona lingvo". Ĝ i naturaleĝe kreskis-as-os. Tio estas mia kredo.

Samo (Japanio)

La ŝtona urbo de Anna Löwenstein

Mi tre ŝatis ĉi tiun libron, kaj rekomendus ĝin al aliaj. La rakonto estas interesa, kaj mi ankaŭ lernas iom pri historio dum la legado. Ĝi ne enhavas multajn neologismojn (fakte intence enhavas preskaŭ nur fundamentajn kaj oficialajn radikojn), do estis pli facile komprenebla kaj legebla ol aliaj libroj, iujn mi antaŭe legis dum sumooj, sed tio tute ne limigis la aŭtoron. Tiuj du aferoj kune kreas romanon, kiu vere povas ensuĉi la leganton, kaj rezulte mi kelkfoje legis pli ol mi devis dum la tago. Foje mi havis la senton, ke la aŭtoro "diris pli ol montris", do mi volis havi pli da detaloj pri iuj situacioj aŭ tempoperiodoj, kaj kelkaj scenoj kaj personoj estis tre antaŭvideblaj. Sed, entute estis bona libro, kaj mi planas legi aliajn de Anna Löwenstein estontece. Nur poste mi konstatis, ke ĝi estas traduko.

Miaŭ (Germanio)

Tango de Georgo Karaslavov

Mi legis la libron Tango de Georgo Karaslavov, Sofio, BG, 1988, po 5 paĝoj tage. La novelo estas belarta verko de la socialisma - realisma literaturo, dividita je tri partojn. La herooj de du mondkonceptoj kontraŭstaras inter si per siaj ideaj- politikaj kaj moralaj- psikologiaj karakterizoj.

La Revanto (Bulgario)

La tuta Esperanto de Henrik Seppik

La Tuta Esperanto, kiel la propra nomo informas, estas gramatika libro, por progresintoj kaj gvidilo por kursestroj, skribita de Henrik Seppik. Ĝi instruas pri la solvoj de gramatikoj problemoj, kio okazas precipe pere la malperfekta pronuncio.

Thuler (Brazilo)

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne

Ĉi tiu libro estas jam malnova romano. Jules Verne publikigis ĝin en 1873. Ĉefrolulo estas Fileas Fogg, kiu ĉirkaŭvojaĝas la mondon dum okdek tagoj, kune kun sia nova, juna servisto Transpasul'. Ankaŭ "kunvojaĝas" detektivo Fiks, supozanta, ke Fogg estas krimulo kaj ŝtelisto.
Ili vojaĝas per diversaj specoj da ŝipoj, trajnoj, fiakroj eĉ elefanto. En tiu tempo unuafoje en la historio tia maniero de vojaĝado estis ebla, dank'al la Sueza Kanalo kaj la finkonstruado de fervojoj tra Hindujo kaj Usono. (Imagu: nun oni povas fari tian vojaĝon ene de kelkaj diurnoj!)
Ĝi estas ege interesa libro, ĉar ĝis preskaŭ la lasta ĉapitro oni ne scias, ĉu Fogg alvenos ĝustatempe en Londono. Li faris tiun vojaĝon post vetado kun kvin amikoj.
La libro estas facile legebla, kvankam estas sufiĉe multe da teknikaj terminoj pri plantoj, trajnoj kaj ŝipoj. Vortaro do estos bezonata. Tre rekomendinda libro.

Katinjo (Nedrelando)

Imperativoj de la Vivo de Huberto Rohden

La libro Imperativoj de la Vivo, Huberto Rohden, temas pri vojo por esplori sian internan mem. Skribita sur la fronto de la templo de la Orakolejo de Delfo estas moto: "Konu vin mem", kaj Rohden en mallongaj ĉapitroj rekomendas la purigan medikamenton al la laca homo, droninta en la materialismo ĉiutaga. Rekomendinda!

Lemosac (Brazilo)

La senmorta piano

La senmorta piano estas rakonto, bazita sur la historio de antikva piano. La aŭtorino estas Hana Karmi, edzino de Avner Karmi, tre granda muzikisto, kiu trovis tiun ĉi "antikvaĵon" en tre malbela stato, sed li sukcesis redoni al ĉi novan kaj belan aspekton. La patro de Avner Karmi (Avraham) ofte rakontis pri tiu ĉi piano, kiu havis "voĉojn de anĉeloj", sed neniu konis, kie ĉi nun estis !
Laŭ li, en tiu ĉi piano vivis la animo de la "Harpo de la Reĉo Davido".
Post multaj jaroj, finfine, la piano troviĉis en Kvirinalo (en Romo), riĉa de mirindaj skulptaĵoj: floroj, keruboj, leonoj, birdetoj kaj la vizaĉo de Guido d'Arezzo, la inventinto de la mizik-notoj.
La emocio de Karmi estis grandega: la instrumento nun havis alian nomon, ĉar ĉi posedis nur ĉielajn sonojn: la "Harpo de Jerusalemo".

Karla(Italio)

La Prediko sur la monto de Huberto Rohden

La Prediko sur la monto estas mesaĉo de Jesuo. En tiu verko Huberto Rohden interpretas la Sanktan Tekston kiel invito al homa memkonscio, li skribis, "Se la Evangelio estas la koro de la Biblio, La Prediko Sur La Monto estas la animo de la Evangelio". La plej grava dokumento pri spiriteco kiel ĉin titolas Mahatmo Gandhi, ankaŭ diris li, "Se estus perditaj ĉiuj sanktaj libroj de la homaro, kaj savita nur La Prediko Sur La Monto, nenio estus perdita. Leginda libro!"

Leila (Brazilo)

Fluas la rivero Jodo de Utuki Ŝuho

La verko estas eldonita kaj kompilita de iu-loka societo en Osako, Japanujo. Ĉi konsistas el kolektiĉo de japana tradiciaj rakontoj kaj modernaj rakontoj en Takacuki, Osako. Modernaj rakontoj traktas ĉefe rakontojn dum la dua mondmilito (Azia Pacifika milito).
En antaŭa parto de la libro, kiu kolektas tradiciajn rakontojn, ni povas sciiĉi pri karaktarizo de Japana nacio. Kaj en malantaŭa parto, la malfacilegan situacion de japanoj kaj koreoj dum la milito ĵus antaŭ la kapitulaco, kaj ankaŭ epizodojn post la milito ĉi rakontas rilatigante ilin al la historio de subtera konservejo de Takacuki (TAĈISO). Per ĉi tiuj rakontoj vi povas koni pri la naturo de Japano, mi pensas.

Hidemaru (Japanio)

La Hobito de J.R.R. Tolkien

Oni eklegas la verkon "La Hobito aŭ tien kaj reen", oni tuj plonĝas en ravega mondo ekpartoprenante kune kun la hobito, Bilbo Baginzo, kaj gnomoj de ties neimageblaj aventuroj. Verkita de J.R.R. Tolkien, kun 223 paĝoj, La Hobito, samkiel aliaj verkoj de tiu aŭtoro, magie ekkaptas nian atenton pro siaj mirindaj fantaziaj personoj kaj aventuroj. Mi konfesas, ke ne estis tre facile al mi legi ĉi apartan verkon, ĉar estis multaj vortoj kiujn mi ne konis en ĝi. Do, mi ofte bezonis uzi vortaron dum la legado, spite tio mi treege plezure legis kaj, iom post iom, tiu libro allogis min, ĝis la punkto, ke mi forgesis temi nur pri fabelo.
Ĵus mi finis mian legadon, tuj mi sopiras pri tiu magia mondo plena de raviteco. Tiu legado plenigis min de plezuro, kaj riĉigis mian vortprovizon.

Katarina (Brazilo)

Raportoj el Japanio: Fukuŝima katastrofo de HORI Jasuo

Ni aĉetis la libron okaze de nia ĉeesto al prelego de HORI Jasuo en Bretonio - Francio. Tiu libro respegulas la ĉiutagan vivon en Japanio post la grandega tsunamo kiu okazis en Japanio la 11an de Marto 2011. La vintro komencis malaperi eke de marto 2011 kaj japanoj atendis kore la ekfloron de sakuroj. Subite ektremis, tremis kaj eĉ tremegadis teron en gubernio Mijagi. La libro priskribas kiel ĉiutage iom post iom japanoj malkovris grandan katastrofon faritan unue de grandega tsunamo sed tuj poste de teknikaj problemegoj okazitaj en nukleara elektro-fabriko FUKUSHIMA. Pli ol 27000 homoj mortis aŭ malaperis sed ĉefe multaj terenoj estis perditaj dum dekoj da jaroj por produkti nutraĵojn al homaro... Per tiu libro, oni anime sentas la porlongatempan danĝeron al kiu la homaro submetas sin uzante nuklearajn fabrikojn por produkti multe da elektro.

Velŝipinto (Francio)

Rasho-mon, La Kristo de Nankino, Skolopo de AKUTAGAWA Ryu-nosuke

Tiuj 3 verkoj estis relative facile legeblaj.
Pri Rasho-mon
Antaŭ ĉirkaŭ 1200 jaroj, Kioto malprosperis pro tertremoj, fajregoj kaj malsategoj. Rasho-mon estas skribita pri homa egoismo, ke oni krimas por sia vivo
Pri La Kristo de Nankino
Mallonga verko pri bonkora prostituitino, Jin-hua, 15-jara, kiu kredas Kristanismon. La esprimo estas delikata, iom komika, kaj oni povas tralegi kun intereso.
Pri Skolopo
Famaj verkistoj, obstina Tolstoj kaj naiva Turgenev, la diferencoj inter la 2 verkistoj estas skribitaj atenteme, tre interesaj.

Kazunoumi (Japanio)