Recenzoj de legataj libroj dum la septembra sumoo 2020

Pordoj, legolibro de skeĉoj kaj ekzercoj de Stefan MacGill

Laŭ ideo de ĉi tiu paĝaro legita lastfoje, mi persone komprenis, ke temas pri nemodifita ĝenerala gramatikaĵo.
Tiu esperanta fundamento estas tuto de diversaj gramatikaj stiloj enhavantaj regulojn kaj ĉeestinda principo. Tio estas, neniu rajtas modifii aŭ reĝustigi nenion pri la konceptita regularo. Komprenu, ke neniu lingvo povos funkciis sen fundamenta regulo. Ĉi tiuj tutmondaj lingvoj enhavas siajn proprajn stilojn gramatike kaj signojn.
Zamenhof L.L. reproduktis tiun gramatikaĵon en 3 pliaj ruslingvaj broŝuroj el kiuj ĉefe la unua estis tradukita al aliaj lingvoj, fidele. Tamen, dum 1905, kiam okazis Universala Kongreso Francie, ĉe Bulonjo sur maro. Ni komprenu, ke nia forpasinta D-ro Zamenhof proponis al la kongreso projekton de la Deklaracio pri esenco de Esperanto, kiu estas akceptita post diskutado, dum kiu oni forigis du paragrafojn.

Honoré Sebuhoro (DR Kongo)

Ne kredu ĉion, kion ví pesas de Valerija Sipos

Libro bona kaj utila, ne tro komplika. Dum legado mi mute pensis pri si mem. En kelkaj paĝoj oni montras, kiel funkcias homa pensado, cerbo. Lingvo de libro estas ne tro scienca, do taŭgas por ĉiuj (krom infanoj).

Hirundo (Ĉeĥio)

Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov

Mi legis libron pri Doktoro Zamenhof. Nun mi estas al la fino de la libro kaj ĝi temas pri la morto de nia kara doktoro.
Al la fino de ia vivo, li volis skribi lastan artikolon. Ĝia titolo estis Pri Dio kaj pri senmorteco, ĉar al la fino de sia vivo, Doktoro Zamenhof kredis denove. Li ne povis fini sian artikolon, ĉar li estis tro laca kaj mortis la 14an de aprilo 1917.

Tits (Belgio)

Vivo de Zamenhof de Edmond Privat

La Vivo de Zamenhof estas biografio verkita de sia samtempulo Edmond Privat, kiu aperis unuafoje en 1920. Li avertas nin, ke ĉi tiu verko ne temas pri Esperanta historio, nek rakonto pri la movado Esperantista, kiun ni probable scias. Lia celo estis skizo de la vivo kaj penso de Zamenhof, kaj laŭ mi, li atingis tiun celon.
Legi biografiojn estas kiel stari sur la ŝultroj de giganto kaj, Privat atingas ĉi tiun efikon per sia verko. Krome, La Vivo de Zamenhof, proponas al ni tuja gvido por, almenaŭ, ŝanĝo en individua konduto, je konservi pacon kaj rigardante homaron je familio.
Mi partoprenas, ĉi tie, iujn pripensojn, kiujn proponis la legado de la libro, por la nuna momento, en kiu ni vivas, kie temoj pri naciismo, patriotismo, rifuĝintoj, rasoj kaj religioj kondukas nin al la pripensoj proponitaj de Zamenhof antaŭ la unua mondmilito, nome:
"Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj."
"Lando apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj."
"Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj."
"Patriotismo estu nur servado al regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj."
"Lingvo estu ne celo, nur rimedo."
"Uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj."
"Kun alikredaj homoj agu laŭ etiko."
Leginda por la nuna momento!

Lemosac (Brazilo)

Ne okazinta amo de Lena Karpunina

Recenzeto 1
Tiun novelaron mi elektis, ĉar mi konis la verkistinon persone dum pluraj jaroj. Ŝi naskiĝis en 1963 en Kaluga (RUS) sed post multaj jaroj en Duŝanbe ŝi venis al Berlino en la jaro 1993, kie ŝi studis gemanan lingvosciencon kaj edziniĝis al la tre aktiva berlina esperantisto Gerd Bussing. I.a. ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto (2010-2013). Post unujara serioza malsano ŝi bedaŭrinde jam forlasis nian mondon la 4-an de novembro 2013.
Ŝ i skribis multajn novelojn, kiuj estis premiitaj en diversaj kategorioj, kiel ankaŭ montriĝas en la kolekto, kiu nomiĝas Neokazinta amo (2007, eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo).
Lena sukcesis prezenti la karakterojn kvazaŭ propra biografio kaj simplas imagi, kiel aspektas kaj moviĝas la rolantaj personoj. Dum la maja sumoo 2020 mi tralegis du plenajn novelojn. Ambaŭ temas pri homoj, kiuj preskaŭ enamiĝis, sed ne sukcesis pro diversaj kialoj. Mi supozas, ke la tuta libro temas pri tiu konstelacio, pro tio ankaŭ la nomo de la novelaro. Ambaŭ noveloj ludis en Ruslando, kie Lena bone konis la cirkonstancojn.
Necesas daŭrigi la legadon!

Recenzeto II
Finfine, per la tria Sumoo, kiun mi partoprenis dum mia vivo, mi sukcesis tralegi tiun ĉi tre kortuŝan kaj interesan libron ĝis la fino. Tio okazas sufiĉe malofte, ĉar mi kutime uzas Esperanto-librojn por varbado kaj aliaj ekspozicioj.
Dum la legado mi konstatis, ke ĝi konsistas el du partoj, kiuj antaŭe ne videblis. La unua parto estis didiĉita rekte al la vivo de Lena, kiel ŝi pasigis junaĝon kun rilatoj al Berlino - krom iu rakonto pri vojaĝo de paro foren, kie tiu travivas diversajn aventurojn.
La dua parto okupiĝas pri la patro de Lena, kiu kiel junulo estis enkacerigita dum la stalina epoko. Laŭ mi tiu ĉapitraro estis precipe kortuŝa, ĉar oni sentas sin kvazaŭ mem malliberulo. Certe tiujn aferojn iom post iom rakontis la parto al Lena. Neimageble, kielmaniere la kaptitaj homoj devis "vivi". Mi supozas, ke eĉ tiu esprimo estas tro bona por la umado sub tiaj fihomaj cirkonstancoj. Estas bonŝancaĵo, ke ni ne devis travivi tiajn kruelaĵojn. Ĝojiga afero je la fino de la libro estis, ke la patro de Lena liberiĝis pro la morto de Stalin. Sed tamen ekestis novaj problemoj - kie loĝi, kielmaniere vivteni ... Minimume li sukcesis ŝanĝi la restadon en la frosta Siberio al pli varmaj regionoj.
Konsilinda kaj -enda libro por ĉiu ŝatanto de noveligita historio!

Ronaldo (Germanio)

Frosta Nokto de Bakin

La romano situas en Chongqing, la militempa ĉefurbo de Ĉinio dum la dua mondmilito. Ĝi priskribas la periodon de la lastaj monatoj de tiu milito. La Japanoj okupas grandajn partojn de Ĉinio kaj homoj timas kaj pripenas fuĝadon al aliaj partoj de la lando.
Ĉefrolanto estas Weng Wenxuan, simple Xuan, 35-jara viro, kiu laboras kiel korektisto ĉe libroeldonejo. Li apenaŭ pergajnas sufiĉe por vivteni sian familion. Li suferas je ftizo, malsano en tiu tempo ne tre facile kuracebla. Lia patrino estas la dua ĉefrolantino; ili loĝas en la sama loĝejo. La edzino, Shusheng ankaŭ loĝas tie. Ŝi laboras ĉe banko, sed estas pli for ol la vera laboro postulas: mondumaj aferoj laŭ la patrino. La patrino malŝatas, eĉ malamas la bofilinon. Cetere, ili ne estas laŭ leĝaj geedzoj, do ŝi nomas ŝin "la konkubino". Ĉe ĉiuj tri ĉefrolantoj ni legas tre ofte la tielnomatajn internajn monologojn: la persono pensas en si mem, sed ne eldiras kion li pensas.
La paro havas filon, Xiaoxuan, kiu estas en internulejo, kiu nur dufoje monate venas hejmen. Ege malbabilema knabo.
Xuan pli kaj pli baraktas kontraŭ sia malsano. Kelkfoje li uzas ĉinajn medikamentojn, kelkfoje okcidentajn, sed la medikamentoj estas ne sufiĉe efektivaj. La patrino amas, eĉ adoras la filon, la edzino amas sian edzon, sed la du virinoj daŭre kverelas. Xuan fakte devus elekti inter la du virinoj, sed ne faras elekton, ne kuraĝas tion.
Pro la milito la banko translokiĝas al alia urbo, kaj Shusheng hezitas inter kuniri aŭ resti. Ŝi tamen iras, pergajnas tie pli ol antaŭe - kaj ŝi jam havis multe pli da mono ol la edzo - kaj skribas multajn leterojn al Xuan kaj sendas ĉiumonate monon al la familio.
Kiel okcidentanino, kiu absolute ne scias multe pri Ĉinio, mi miris pri tri faktoj:
* Oni aŭdas ĉiam ĉi tie, ke la ĉinoj neniam trinkis kafon antaŭe, nur teon. Certe, hejme ili ne kafumas, sed en restoracio kelkfoje jes.
* Por fuĝi al la alia urbo Shusheng bezonas bileton pro flugi. Mi miras, ke en tiu tempo simplaj civitanoj jam flugis. En Eŭropo laŭ mi la fuĝintoj neniam faris tion per flugmaŝinoj - kaj ankaŭ nuntempe ne.
* La kolektivo en tuta Azio estas pli grava ol la individuo - ĝis nun. Tamen Shusheng elektas por si mem, por iom da libereco kaj feliĉo.
Laŭ lingvaĵo kaj enhavo la verko estas sufiĉe simpla kaj bona kaj pro tio ankaŭ rekomendinda al komencantoj. La libro havas 300 paĝojn, do tio estas iom multe por komencantoj, kvankam oni povas dividi la legadon super pluraj SUMOOj.

Katinjo (Nederlando)

Sen familio de Hector Malot

La verko Sen Familio estas bone konta en Japanio, sed mi sciis nur ĝian nomon kaj ne havis intereson pri ĝi, sed kiam mi aŭdis, ke koreino Ana Sonĝanta tradukis la verkon en Esperanton kaj eldonis ĝin, mi decidis aĉeti ĝin, ĉar mi opinias, ke esperantistoj laŭeble helpu Esperanto-eldonadon.
Mi elektis la libron kiel legaĝon dum la 65a Esperanto-Sumoo. Mi komencis legi ĝin la 13an de septembro, kaj mi estis tuj absorvita de ĝi. Kutime, kiam mi komencas legi la libron, ni bezonas iom da tempo por kompreni la situacion kaj alkutimiĝi al la stilo, sed ĉi-foje mi havis nenian malfacilon. Krome mi havis avantaĝon pri la mapo de Francio, ĉar dum 6 jaroj inter 2008-2013 mi prelegadis en diversaj lokoj en Francio, do en mia kapo estas ĝia mapo. Tamen por aliaj legantoj, se estus mapo de Francio, sur kiu estas skribita la itinero de Remi (heroo de la romano), tio helpus ilin kaj la libro fariĝus pli interesa.
La heroo Remi estis trovita sur la strato en Parizo kaj vartita en fora kamparo, sed jam post la dua ĉapitro li estis prunteprenita de la vojaĝanta spektaklisto Vitalis kaj ekvojaĝis. Vitalis estis tre bona homo, instruante al li muzikadon kaj eĉ skribadon kaj kalkuladon, tial Remi kreskis inteligente. Ili vojaĝadas de loko al loko, okazigante spektaklojn surstrate, kaj dume okazadis diversaj aferoj, foje malbonaj, kaj fine malfeliĉe Vitalis mortis pro malvarmo kaj malsato.
Poste Remi mem vojaĝadis kun knabo, eble orfo, Mattia kiel fratoj kaj komencis serĉi siajn gepatrojn. Ili vojaĝis eĉ al Anglio kaj tie "trovis" siajn gepatrojn, sed .... Tiamaniere lia vojaĝo estis plena de aventuroj kaj plena de renkontiĝoj kun bonaj aŭ malbonaj homoj. Mi kompreneble sciis, ke fine li havos feliĉan vivon, ne mortante survoje, sed en ĉiuj ĉapitroj mi fariĝis ĝoja aŭ malĝoja, esperante, ke li estos savita el malfacilego, sed post kiam unu malfacilon li venkis, denove aperis alia malfacilo, do mi ne povis ĉesi legi. Dume mi lernis diverajn aferojn pri Francio en la 19a jarcento, vojaĝante kun Remi kaj Mattia en tiutempa Francio.
Mi rekomendas al ĉiuj esperantisoj legadon de tiu ĉi libro.

HORI Jasuo (Japanio)

Surklifa de Serĝo Elgo

Surklifa de Serĝo Elgo komencas per akcidento en kiu aŭtomobilo falas en abismon, la ŝoforo mortas. Ŝajne nur tragika akcidento, sed la polica inspektoro baldaŭ suspektas ke ĉio ne estas tiel simpla. Poiome li trovas fadenojn, kiuj gvidas al solvo de pliaj misterioj.
Agrable legebla libro en bona Esperanto.

Anneke Buys (Nederlando)

Mallongeco de la vivo de Lukio Aneo Seneko

Multaj antikvaj romanoj gurdadis, ke la vivo estas tro mallonga kaj tiun libreton Seneko sendis al iu virhomo Paŭlino (Pompeius Paulinus?) ĉirkaŭ la jaro 49 post Kristo por pripensigi lin, "ke la vivo estas mallonga nur, se sian tempon oni uzas ne celkonscie aŭ senchave". Plej multo da homoj ne plene nek vere profitas sian vivon sed kvazaŭ revas ĝin kaj senkonscie malŝparas tion plejvaloran, kion ili neniam povos reakiri: sian vivotempon. Dum la tuta vivo sklavigitaj de siaj pasioj, deziroj, ambicioj aŭ malvirtoj, ili fine vekiĝas tuj mortontaj kaj vekrias pro la "mallongeco" de la vivo...
Seneko skribis antaŭ du mil jaroj ke "postulus tro da tempo elnombri ĉiujn unuope, kies vivon konsumis tabuloludado, pilkoludo aŭ zorgo pri sunbaniĝo ... kiuj okupiĝas pri senutilaj literaturaj studaĵoj". Tio ankoraŭ plene validas por nuntempuloj distrataj de diversaj videkranoj, turniroj de pilkosportoj, ĉirkaŭmonda amasturismo, plej novaj kaj laŭmodaj konsumaĵoj, klaĉraportoj pri vivoj de tiel nomitaj "famuloj", k.t.p... Ne ŝanĝiĝis la homa naturo!
Vera saĝulo scias paŭzi por rompi tiun frenezan kirlaĵon kaj ne plu esti movata teatro-pupeto. La eminentaj filozofoj de la pasinteco estas liaj ŝatataj kunuloj. Li ĉiutage pritaksas sin mem kaj la okazintaĵojn laŭ iliaj konsiloj kaj ekzemploj por bone mastri sian vivon. Li konscias ke li estas mortema kaj la diino Fortuno ŝanĝiĝema; tial li ne plu prokrastas al fora tempo de maljuneco tion, kion li esperas kaj deziras fari, ĉar li ne scias kiom longe li vivos sed tamen bone scias, ke tiu fina parto de lia vivo estos la plej malonga, malfacila kaj malagrabla.

Urso (Francio)

Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj plus aliaj noveloj de Pío Baroja

Tiu libro estas kolekto de verkoj diverstempaj, ĝenerale mallongaj, krom la lasta kiu donas la ĉefan titolon al libro.
En la mallongaj rakontoj ĉefe reliefigas tristaĵojn de la vivo en Hispanio dum la fino de la XIX kaj komenco de la XXa jarcento.
La ĉefa novelo havas strangan formon, ĉar ĝi havas leteran formon, sed tiu formo disolvíĝas en numerigitaj ĉapitroj, kie la protagonisto rakontas pri sia vivo, ĉefe pri sia vojaĝo, kaj deviga restado, pro komenco de la intercivitana hispana milito, en Parizo. Li montras ĝenerale pesimisma vidpunkto, kiu ŝanĝiĝas, kiam trovas la amon de junulino.

Natxo (Hispanio)

Sen familio de Hector Malot

Mi legis la libron Sen familio verkitan de Hector Malot kaj tradukitan de Ana Sonĝanta. Ĉiun matenon mi legis la libron en necesejo kaj sekve ĉiun vesperon televidante aktualan Japanan Sumoon. Mi komencis ekde ĉapitro 1 "En la vilaĝo" ĝis la ĉapitro 5 "Ek survoje".
Bedaŭrinde mi tute ne komprenis tiu ĉi enhavon, ĉar la frazo estis malfacila por mi kaj aperis sinsekve multaj vortoj, kiujn mi ne scias. Mi sentis, ke post la Esperanto-Sumoo mi devos relegi la libron dum multa tempo por kompreni ĝian enhavon.
Pere de la Sumoo mi memoris multajn vortojn. Dankon al la Sumoo!

Lumo (Japanio)

Poemo de Utnoa de Abel Montagut

ATENTON! ĉefverko de unuaranga kvalito! Mi opinias, ke la legado de tiu epopeo en si mem jam valoras la penon de la lernado de Esperanto!
Temas pri renkontiĝo inter eksterteranoj, la kolonio nomata Naje, kaj la tera tribo nomada de Noa, tiu homo mem, kiu konstruis la arkeon en la Biblio. Kompreneble ne decas rakonti la epopeon de tiuj du civilizoj kaj ĉiujn okazantaĵojn! Legu! Legu! Tiu epopeo starigas la trafan kaj nun aktualan demandon: ĉu elimino de la homa raso far la vivmedio de la tero aŭ far alia civilizo?!!
Al mi ege plaĉas la stilo de la aŭtoro, kaj lia maniero plibeligi kaj glori Esperanton. Krom la disvolviĝo de la epopeo en si mem, al mi aparte plaĉas la komparoj de iliaj travivaĵoj kaj pensoj de la roluloj kun vivoj de sovaĝaj bestoj.

Jen ekzemplo de kelkaj versoj 15 silabaj:
Samkiel leopardo senzorge kuŝas en ombroj
ĉe lago kie trinkas ĝia idaro ludema,
kaj ili ne rimarkas, apud la bordo petolaj,
ke larĝenuka kobro tra herboj ruze glitadas;
je l'susurado sibla, ĝi streĉe levas orelojn
kaj ungojn eltirinte antaŭ serpenton aŭdace
saltas kaj komenciĝas lukto kun ŝanco varia,
same ŝancelaj pensoj en Uttu rampis animen (Uttu estas Noa)
kaj tiam li replikis al kamarado ĉi-vorte:
... Elkorajn gratulojn al la aŭtoro Abel Montagut, kaj bonan legadon al vi de tiu trezoro de la Esperanta kulturo.

Telemo (Francio)

Sen familio de Hector Malot

Mi legis, ĉapitro V(En sakgalerio), dum la Septembra Sumoo. Legis mi kun eĉ larmoj kortuŝite pro la profunda amo de rilatantoj al orfo, Remi, hundo Capi k.a. La scenejo estis antaŭ ĉ. pli ol 150 jaroj, nome pli ol ĉ. 30 jarojn antaŭe, kiam Zamenhof mem aktivadis. Tiaman situacion de mizera vilaĝo kaj Parizo en Francio mi povas facile supozi. Mi certas, ke originala verkisto, Hector Malot, estis fidela, ĝentila, humanisma, amema al subprematoj, tion certe ankaŭ tradukistoj mem same sentis. Mi tamen estis tre, tre ĝenata pro multaj malfacilaj vortoj sinsekve aperantaj, kiujn mi neniam povos rememori. Mi tre tre admiras pri la talentaj tradukantoj. Ĉiuokaze mi nun rememoras la frazon de Zamenhof en la Unua UK en Boulogne sur mer, "Ni kunvenis hodiaŭ ne angloj kun francoj, ne koreoj kun japanoj, sed homoj kun homoj".

Samo (Japanio)

Silento de Endoo Ŝusaku

Mi legis Silento ĝis la tria ĉapitro.
Post la civila milito de Ŝimabara, al la Romkatolika Eklezio venis jena raporto: Patro de la Eklezio, Ferreira Christvaxo estis torturita pendigite en truo, kaj ĵuris konvertiĝon en la urbo Nagasako.
Francis Garrpe kaj Sebastian Rodrigo estis tute nekredebla, ke ilia estimata instruisto Ferreira malvenkis antaŭ herezoj kvazaŭ hundo. Do, ili volis iri al al Japnio por vidi propraokule la fakton. Post kiam ili venkis malfacilon, finfine ili povis enŝteliĝi en fiŝista vilaĝo nomatan Tomogi kun gvidisto Kiĉiĵiro. Du patroj estis bonvenigita de la kaŝitaj kristanoj. En Gotoo multaj vilaĝanoj kaŝe venis al Rodrigo por bapto kaj konfeso.
Mi adrimis la vivriskan agadon de du patroj. Mi pensis, kial la vilaĝanoj povis kredi al kristanismo profunde malgraŭ la muro de lingvo, kaj kial multaj kredantoj martiriĝis.

Mateno (Japanio)

Vojaĝo de senhejma hundo Saburoo de HORI Jasuo

Ĉi-foje mi legis Vojaĝo de senhejma hundo Saburoo-n verkitan de HORI Jasuo.
Ĉefrolulo senhejma hundo Saburoo renkontiĝis kun Japana piedvojaĝanta grupo en urbo Pokhara, Nepalo, kaj akompanis ilin al montaro Annapurna. Do, iam ĝi nomiĝis Saburoo kaj sekvis ilin ĝis la fino de la vojaĝo, poste ĝi venis al Japanio de Kathmandu.
En la libro Saburoo rakontas pri aspektoj de Japana vojaĝo kaj pri diversaj spertoj en Japanio.
Ĉi tiu libro interesis min. Sed en la kvara ĉapitro mi estis frapita de nepala junula afero en Fukuŝima, ĉar li rilatis al la procedo de nuklea centrala akcidento dum unu jaro.

Granda Kampo (Japanio)

Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj

En la libro la monda eksploaristo kaj bona esperantsito Tibor Sekelj rakontis pri siaj ekstraordinaraj travivaĵoj en ne kutimaj landoj aŭ regionoj de la mondo. Ekzemple, li fariĝis sorĉisto kaj manĝas ne ordinaran menuon. Li vizitis la vilaĝon de kanibaloj. Li donis geografiajn aŭ geologiajn rekontojn, ekzemple, en subtera rivero, ĉe volkano, pri glacio de Klimanĝaro, aŭ sur la insuloj ĉe la fino de la mondo. Estas ankaŭ kulturaj raportoj pri lerni Jogano, vivo en mongola jurto, aŭ banado ĉe hindiaj sanktaj riveroj. Tamen mankas al li iu ajn raportoj en Japanio, Koreio, aŭ Ĉinio. Rezume, iliaj rakontoj estas tre strangaj kaj neordinaraj. La rakontoj aperas bonaj al turistoj, sed iom supraĵe. Eble, la aŭtoro fanfaris iom pri siaj travivaĵoj por eltiri la legantaron.
Pri lia travivaĵo en mongola jurto li diris:
"La plej interna parto de la jurto estas la plej estimata.,.... En la meza parto de la fono iam troviĝas budhanan altaro, sed nuntempe (eble en ja 1960-1975-aroj) tualettablo kun duflankaj kaj unu meza speguloj. En iliajn kadrojn estas enŝovitaj bildkartoj kun fotoj de Lenin, Stalin, Prezidento Cedenbal, kaj iu kvazaŭ hazarde forgesita Bildo de Budhao, ankaŭ ĝuanta grandan estimon, precipe inter virinoj".
Al tio mi volas mencii, ke mi mem partoprenis en la 6a Azia Esperantokongreso 2009 en Ulanbatoro kaj poste havis la ŝancon viziti la jurton kun iu mongola esperantisto. Mi scias, ke la mongoloj ne plu montris la bildojn de Stalin, Lenin, aŭ ajn de komunismaj gravuloj en la estimata placo de siaj jurto. Ili montras suprize la bildon de Dalaj Lamao anstataŭe en la jurto.
Mi devinas, ke lia vizito al Mongolio aŭ kelkaj landoj estis pagita de la registaro, pro tio lia raportoj povis enhavi propagandon kaj ne havas la liberecon doni malbonajn raportojn aŭ kritikojn. Fakte en la rakontoj pri siaj travivaĵoj li rare aŭ tute ne menciis pri la socia maljusteco, homaj rajtoj. Bedaŭrinde.
Por esperantistoj la libro estas tre bela, ĉar Tibor Sekelj skribis en tre bela stilo de esperanto. Libroj kiel Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj estas raraĵoj de la Esperantujo.

Abengo (Tajvano)

La krimo de Katrina de Sten Johansson

Ĉi tiu libro rakontas pri Katrina, kiu estas sveda virino. Ŝi vojaĝas de Svedio al Germanio por viziti sian amikon. Lia nomo estas Bruno. Antaŭ ol ŝia vojaĝo, Katrina sonĝis, ke Bruno kisis sin, kaj ŝi volas ke tio okazos reale. Sed, kiam ŝi alvenas ĉe Bruno, ŝi renkontas Francesca, kiu loĝas kun Bruno. Katrina malkontentas pri tio, kaj faras krimon!
La lingvo en la libro estas facila, kaj taŭgas por komencantoj. La paĝoj enhavas la signifojn de mafacilaj vortoj. Mi ĝuis legi ĝin. Estas tri libroj pri Katrina, mi legos la aliajn!

Heliko (Anglio)

Insulo, viroj kaj amo de Sissi Kaipurgay

La libro Insulo, viroj kaj amo de Sissi Kaipurgay estis originale verkita en la germana. La libro estas pri geja romanco en la insulo Amrum, Lutz jam malkovris, ke li estas geja, sed Roman trovas tion dum la rakonto, ĉar li seksalogas por la unua viro.

Rai (Brazilo)

La Litomiŝla tombejo de Karol Piĉ

La libro provokas diversajn sentojn. Ĉar mi devenas el Pollando, mi bone komprenas priskribatajn de li amarajn postmilitajn tempojn en Ĉeĥio. Simile estis en mia lando. Li tre bone priskribas nuancojn de homaj sentojn, reagojn, sed ... lia lingva eksperimentado, enkonduko de multaj novaj afiksoj, prepozicioj, eĉ la radikoj tre malhelpas en flua legado kaj ĝuado de la lingvo, de la rulado de la libra enhavo. Mi ne estas lingvisto kaj mi ne rajtas opinii pri la ĝusteco aŭ malĝusteco de tiuj "novismoj". Tamen al mi ne plaĉas enkonduko de novaj prepozicioj tie, kie la malnovaj tute bone servas por literaturo kaj ĉiutaga uzo de la lingvo. Krome, ofta enrigardo en ampleksan glosaron rompas la pensoĉenon de la leganto.
La ĉefrolanto de la libro estas esperantisto el la urbo Tomiŝlo, kies tri ĉefaj amoj estis la Lingvo, la Urbo kaj la Virino(j). Origine estis Virino, mi aldonis "j", ĉar la ĉefrolulo ŝajnas esti obsedita de sekso de infaneco tra adolesko, universitataj kaj militaj jaroj, adolto, mezaĝo kaj maljuneco. Tiu troa okupiteco pri sekso iom ĝenas. Pro ripete priskribataj detaloj, ofte la samaj. Sed eble nur mi tiel prenas/sentas tion. Krom tiuj amo/amoro priskriboj la ĉefrolanto havas kompreneble aliajn vivproblemojn, suferojn. En postmilita Ĉeĥio la vivo de iu, kiu ne apartenis al "reĝimo", ne estis facila.
Plej plaĉas al mi lia (de la ĉefrolanto) amo al biciklado, kiun li tamen ne alkalkulas al siaj tri grandaj amoj. Ĝi estas nur portempa amo. Dume aliaj liaj amoj daŭris dum la tuta vivo. La aŭtoro bonege pentras per vortoj vidatajn de sur la biciklo pejzaĝojn, sentojn de la biciklanto.
La libro sendube interesa, sed ne plej facila por la legado, tamen leginda.

Burdo (Pollando)

50 fabeloj de Ezopo de NAKAGAKI Koĵiro

50 fabeloj de Ezopo estas mallongaj klasikaj rakontoj el Fabelaro. Ezopo instruis per siaj Fabloj ĉie la popolanojn. Tiuj rakontoj estas interesa legaĵo por esperantistoj, El kiuj mi estas netedigita leganto.

Alta (Vjetnamio)

Legolibreto X de Jindřiška Drahotová

Mi tre dankas je via letero pri via urbo ĉe limo inter E?ropo kaj Asio. Mi elektis nun malnovan libreton de mia instruistino Jindřiška Drahotová, kiu estis eldonita en jaro 2015, Legolibreto X, en tempo de mia komenca legado en Esperanto. Tiun libron mi legis en la jaro 2015 nur malfacile kaj nur mallongajn artikolojn kaj nun mi legas lerte paĝon post paĝo: Preĝo de arbaro, Esperanta eliksiro, Historio de Adamo kaj Evo, Vojaĝo de esperantisto Votoček, Kunveno kun anĝelo de Esperanto, Rakonto pri prezidento Beneš (nia dua prezidento de Ĉeĥoslovakio) kaj poste mi volas daŭrigi legadon de tiu libo ĝis fino. Mia instruistino rakontis min ankaŭ, ke esperantaj geamikoj el urbo Jekateringburgo volis uzi artikolon el Legolibretoj - por teatraĵeto - pri sonĝo sur teraso de penziono ESPERO en Skokovy, en kiu aperis Zamenhof. Ĉu vi scias pri tio?
Post serio de Legoribretoj sekvas serio de Legaĵoj. Mi jam legis dum sumoo-legado kelkajn kaj ankaŭ skribis recenzon.

Plumeto (Ĉeĥio)

Ne serĉu la murdiston! de Julian Modest

Bona kaj alloga krimromano kun facila kaj flua lingvo sed ankaŭ originale verkita en Esperanto. En socio, en kiu regas korupto, hipokriteco, avido kaj malĉasteco. Ne nur krimromano sed ankaŭ pri moralo de homoj. Precipe tiuj, kiuj havas potencon... Ĉu ili devas sekvi la leĝojn kaj esti justece? Vere krimromano, kiun mi malfacile demetigas.

Tara (Danio)

Esperanto por mi - 16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner


Bildo rakontas pli multe ol skribaĵoj. Krajondesgnitaj bildoj de 16 esperantistoj alportas konkretajn imaĝojn de iliaj personecoj ktp. Cetere mi remarkis, ke multaj inter grandaj esperantistoj devenis de eŭropaj landoj. Eble ĝi signifas, ke eŭropanoj ĉiame bezonas komunan lingvon por eviti batalojn kaj kompreni kun aliaj nacioj aŭ etnoj. Ne por ambicio sed por amikeco Esperanta agado devas esti daŭrigata. Artistoj havas eblecon kiel bona esperantisto pli ol profesiaj. Koran dankon pro via prizorgo.
(desegnita per Ms Excel baze de bildo de portoreto de s-ino Plötner)

Hidemaru (Japanio)

Buŝo plena je tero de Branimir Ŝĉepanoviĉ

En la jaro 2012 dum la Ronda tablo de Tibor Sekelj en Subotica donacis Tereza Kapista al mi maldikan libreton de Branimir Ŝĉepanoviĉ. La libreton Buŝo plena je tero ŝi eldonis en Beogrado en 1994. El serba lingvo tradukis ĝin Antonije Sekelj. La aŭtoro estas serba verkisto kaj scenaristo. Li naskiĝis en 1937 en Podgorica, ĉefurbo de Montenegro. Ekde 1954 li verkas prozon, kiu estas mondkonata kaj tradukita en pluraj lingvoj. Kelkaj el liaj prozoj estas publikitaj en literaturaj elektoj kaj antologioj. Ses filmoj estis faritaj surbaze de liaj scenarioj. Li ricevis kelkajn premiojn. En 1964 li ricevis premion por la libro Buŝo plena je tero. La tradukisto kaj eldonistino estas konataj en Esperanto-mondo, Antonije Sekelj estis pli aĝa frato de Tibor Sekelj kaj Tereza Kapista estis konata kiel aktivulo en la Movado en diversaj landoj en Afriko kaj Azio.
Libreto Buŝo plena je tero allogos jam unuavide per sia formo. La aŭtoro ne amasigas vortojn kaj ne malŝparas ilin, alineoj estas mallongaj, okulfrapaj kaj rakontaj. Sur unu flanko estas soleca homo kun sia malfeliĉa vivo kaj duaflanke estas grupo de nekonataj homoj, kiujn regas psikozo de amaso.
Al la leganto forte influas kelkaj priskribitaj scenoj kaj ili povas esti komprenataj kiel alegorio aplikanta al nuna pandemia epoko. Homoj kuras kaj ne scias kial, ili persekutas homon sen kaŭzo kaj grega ideo decidas. Antaŭ ili kuras sennoma homo, malfeliĉa viro, kiu deziras sole morti en naturo sub la monto Prekornica. La aŭtoro alternas rolojn inter persekutistoj kaj persekutato. La rezulto estas pli granda objektiveco kaj la teksto akiris dinamikon.
Kiel aldono en la libro estas publikigita fragmento el prozo HONTO, kiun tradukis al Esperanto Lucija Borĉiĉ, kroata esperantistino, tradukintino kaj vortaristino. Fine de la libreto estas "Notoj pri aŭtoro", en kiu estas nomumitaj verkoj de la aŭtoro. La verko Buŝo plena je tero estis tradukita en 24 lingvojn kaj ĝis la jaro 1994 en Jugoslavio ĝi aperis en 11 eldonoj en pli ol 100 000 ekzemploj.
La libreton mi proponas al legantoj, kiuj ŝatas pretendeman prozon, kiuj interesiĝas pri komplika homa vivo.

Montarano (Slovakio)

Tutmonda Sonoro de Kalocsaý

La poemoj el la dua volumo de Tutmonda Trezoro ekde Keats ĝis TE Hanh (p. 411-563) min kuntrenis ĝis la fino de la tekstoj (plus eksterkalkule la notoj pri la aŭtoroj). Impresaj, kvankam pluraj ebskuraj. Sed mi admiras ankaŭ la tradukinton Kolomano Kalocsay.

Rob (Nederlando)

El la maniko de Reto Rossetti

La fratoj Rosseti fariĝis klasikuloj en nia lingvo. Cezaro Rossetti famiĝis precipe pro la romano Kredu min, sinjorino!. Reto Mario Rossetti verkis poemarojn, esearon, redaktis antologion de rakontoj, tradukis al Esperanto Otelo, de Shakespeare, kaj mem originale verkis ĉi tiun El la Maniko, kiu enhavas 15 rakontojn de variaj tipoj, jen humurajn, jen tragikajn, jen psikologiecajn, jen detektivecajn. Sed ĉiuj havas komunan trajton, nome ili estas ĉiam atentokaptaj kaj surprizigaj. Aparte plaĉis al mi Francisko la fuŝulo, kiu rakontas la historion de junulo, kiu kreskis kun sento de senvaloreco kaj, ĉiam sub la ombro de pli memfida kaj aplomba amiko. Sed post kelkaj jaroj, fine Francisko trovis sian ĝustan vojon...
La plej amuza teksto en la tuta libro sendube estas La Esperanta vortludo, per kiu la aŭtoro ridigas la leganton per vere kuriozaj ĵongloj, kiuj fine montras, kiel viva estas nia lingvo.
Sed la plej mirinda kvalito de la prozo de Reto Rossetti estas lia stilo. Kia spontaneco! Kia preciza uzado de la lingvaj rimedoj! Legante, oni havas la impreson, ke li ĉeestas antaŭ ni kaj per verva voĉtono laŭte rakontas. Subtilaj emocioj trovas sian precizan esprimiĝon, tiel ke la rakontoj sonas al la leganto vigle emociaj. Ni citu ekzemplon. Temas pri du fratoj, kiuj ekskursas bicikle; unu el ili, Moŝ, tamen antaŭen impetis sur deklivo, kaj postlasis sian fraton:
"La biciklanta figuro de Moŝ, jam tute malgranda, finis la unua etapon de la descendo. Ĉu nun li rerigardos? Sed ne: la longa deklivo ebriigis Moŝ, ekscite li volis provi, ĉu lia impetumo sufiĉas por traporti lin sur la malgranda leviĝo de vojo, kiu sekvis. Senpene la zumanta maŝino ĝin venkis, baŭme sin levis sur la ponteton ĉe la vojkrono kaj vive sin lanĉis sur la duan etapon de la deklivo."
Ekzistas tiuj, kiu opinias, ke verkado de rakontoj estas ia malpli grava literatura ĝenro, kompare ekzemple kun romanoj. Mi pensas, ke tio estas mispritrakto. Legante El la maniko, oni facile konstatas, kiom da arto necesas por vere talenta rakontado de nelongaj historioj.
Nepre legenda libro.

Posovo (Brazilo)

Konvena kamuflaĵo de Trevor Steele

Mi finlegis Konvena kamuflaĵo de Trevor Steele - kiu tiun libron ne konas nepre legu ĝin: kia mirinde multflanka vivovojo estas la vojo, kiun tiu sinjoro iris: MIRAKLE! 270 paĝojn.

Tradukisto (Nederlando)

Esperanto por mi - 16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner

Ĉi tiu estas mia kvara fojo partoprenante la Sumoo-Esperantan legadan movadon. Mi tre ĝojas scii pli pri Esperanto-parolantoj el ĉiuj kontinentoj de la mondo kiel: esperantistoj en Eŭropo: Francio, Ukrainio, Pollando, Germanio, Slovakio, Hungario, Bulgario, Aŭstrio; Ameriko: Kanado, Azio: Japanio, Vjetnamujo, Nepalo, Israelo ... El ĉi tiuj 16 esperantaj domoj, la plej maljuna estas Elena Popova, Bulgarino - naskita en 1936 kaj eklernis Esperanton el jaro 1959. Mi supozas, ke la plej juna estas Vjetnama Esperantistino - Nguyen Thi Phuong Mai. Mi tre dankas s-inon Helga Plotner - Germana Esperanto-Domo, ke li dediĉis sian pasion al portretado de 16 portretoj de Esperanto-parolantoj tra la mondo.
Mi konstatas, ke ĉiu homo venas al Esperanto alimaniere, sed ĉiuj havas unu komunan aferon: Ili havas grandan amon por Esperanto, entuziasme partoprenas Esperanto-movadojn kaj ĉiam volas Esperanto disvolviĝos en la mondo per la devizo "Paco kaj Amikeco".
Mi sentas min proksima al s-ro Stano Marĉek, la slovaka Esperanto, mi bedaŭras, ke mi ne povus renkonti lin pli bone dum mia studado en Slovakio el 1985 ĝis 1998. Se mi scius s-ron Marĉek pli frue, mi povus paroli kun li Esperanton. Li povas fariĝi mia Esperantan instruisto.
Mi ankaŭe fieras koni sinjorinon Phuong Mai, vjetnaman esperantison. Homoj samnaciaj kiel mi. Mi renkonis kaj parolis kun ŝi multe da fojoj en mia lando. Ŝi estas tre bela kaj amikeca.
S-ro Hori Jasuo, japana esperantisto, kiun mi havis la okazon ekkoni ĉe la Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Danang en 2019, donis al mi iujn dokumentojn en Esperanto. Mi legis iujn esperantan librojn de s-ro Hori Jasuo.
Mi sentas min iom malĝoja, ĉar mankas junaj esperantistoj, ĉu hodiaŭaj junuloj interesiĝas pri Esperanto? Kiel disvolvigas Esperanton, Esperanto pli kaj pli meritas sian nomon "Internacia lingvo".
Mia nomo estas Phung Manh Tien, naskita en 1965, konstrua inĝeniero, mi loĝas kaj laboras en Ho Chi Minh-Urbo, Vjetnam. Nuntempe mi estas la prezidanto de la Esperanta Asocio de Ho Chi Minh-Urbo, membro de la Komitato de la Vjetnama Esperanta Asocio. Mi antaŭĝojas ekkoni multajn Esperanto-parolantojn tra la mondo, por ke mi povu pliboniĝi mian Esperanton kaj interŝanĝi sperton kun ili pri manieroj disvolvi Esperanton de tie povas kontribui al disvastigado de Esperanto en mia urbo kaj lando. Mia retadreso estas dr.phungmanhtien@gmail.com .

Tieno (Vjetnamio)

Raportoj el Japanio, Esperanto por mi - 16 esperantistoj portretitaj de HORI Jasuo, de Helga Plötner

Mi finlegis la libron Raportoj el Japanio 23 kaj poste mi legadis la duan libron Esperanto por mi - 16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner.
En Raportoj el Japanio mi plej interesiĝis pri la raporto pri "Problemo de 80 jaraj gepatroj - 50-jaraj gefiloj", ĉar nemalmultaj miaj najbaroj havas ĉi tiun problemon. Baldaŭ tio fariĝos "Problemo de 90 - 60". Mi surpriziĝis pro tio, ke multaj reagoj venis el diversaj landoj al s-ro Hori. Tiu ĉi problemo ne nur estas la japana, sed ankaŭ la monda. Ĉu ne troviĝas vojo al solvo? Por solvi la problemon, ni devas ŝanĝi la socion.
Mi finlegis ankaŭ la libron Esperanto por mi. La portretoj de Helga estas tre lertaj kaj bonegaj. Mi sentis kvazaŭ la portretitoj alparolus min. Kaj mi tre emociiĝis pro iliaj eseoj. Plurajn homojn el ili mi trovis en la alia libro Vojaĝo en Esperanto-Lando. Se ankoraŭfoje mi legos la rilatajn tekstojn en tiu ĉi libro, mi pli bone komprenos ilin ol antaŭe.

Monto Daijuu (Japanio)

Ne nur leteroj de plum-amikoj de Marjorie Boulton

En nur 63 paĝoj Marjorie Boulton majstre prezentas la verkistojn de la unua kaj dua periodo de Esperanto kaj de la sekvantaj jaroj ĝis januaro1981 (dato de la ĝisdatigo kaj eldono). Ŝi koncize analizas iliajn ĉefajn verkojn. La legado de la libro estas tre agrabla kaj instrua spicita de anekdotoj, oni ne enuas!
Jen ŝia takso de la Kabeado de Kabe: Nur Kabe ial forlasis la aferon kaj li forlasis ĝin nur post servoj tiel kolosaj, ke li antaŭpagis sian pardonon (p 14).
Kompreneble legante la libron novaj esperantistoj kaj eĉ kleraj veteranoj lernos multe pri la tiel nomataj Budapeŝta skolo kaj Skota Skolo.
Mi malkovris la satiriston Boris Mirski, kiu verkis amuzan fabelon... pri kokino kiu kredas, ke inkubatoro ne povas kovi ovojn kaj produkti sanajn kokidojn, same kiel multaj homoj kredas,ke lingvo kreita, kiel Esperanto ne povas naski artverkojn (p 25).
Interesa persona konfeso de Marjorie Boulton: ...estis la kvalito de la esperanta poemaro, kiu igis min mem esperantisto (p 22), kaj sur paĝo 51: "Eterna bukedo" (de Kalocsay) restis dum pluraj jaroj la libro, kiun mi plej ofte utiligis por montri al kleraj pridemandantoj, kion kapablas Esperanto en la manoj de majstro.
Certe legante tiun libron vi notos plurajn titolojn de legindaj verkoj, kiujn vi legos dum la venontaj Esperanto-sumooj.

Atrebato (Francio)

Uzino 2 (elekronika revuo) Redaktisto: Franko Luin

Uzino 2 - Ĉi tiu libro enhavas aron de elĉerpitaĵoj kaj mallongaj beletroj, kiuj estis skribitaj aŭ tradukitaj en Esperanto. En tiu aparta revuo, Uzino 2, la plimulto de la verkoj okazas en la Nordaj Landoj. Uzino 2 estas dediĉita al la memoro de John Lundgren, la fama Sveda Esperantisto, kiu vivis dum la fruaj jaroj de la dudeka jarcentro kaj tradukis multajn verkojn en tiu libro.

Jonel (Anglio)

La Evangelio Laŭ Spiritismo de Allan Kardec

La libro enhavas "la principojn de la Spiritisma Doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado de la superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj".

Beto (Brazilo)

Vojaĝo de senhejma hundo Saburo de HORI Jasuo

Skribi per okuloj de la hundo interesis min. La hundo "Saburoo" bone komprenis diferencon inter Nepalo kaj Japanio. Fakte hundo estas saĝa animalo, mi pensas tiel. Ĉi tiu libro havas taŭgajn paĝojn por legi dum 15 tagoj.

Kitanisiki (Japanio)

La nanoj en domo kun granda zelkovo de Inui Tomiko

La ĉambro de nanoj ne havas aertruon, tial Juri proponis fari aertruon al Tecu, do li volonte faris la aertruon. La plano malnove havis ankaŭ Jukari. Sed Tecu plendas al Juri, ke Juri alportas glason da rakto al nanoj, ĉar nuntempe en Japanio lakto malmultiĝas pro milito.
Nanoj po 5 jaroj aĝas unu aĝon, tial la nanoj ankoraŭ estas junaj. Iam Rovin (la filo de nano) vidas bildlibron pri bestoj, sur kiu estas desegno de tigro, kiu treege plaĉas al li, kaj li ĝoje desegnas tigran bildon lerte.
La nanoj en la mondo ekzistas nanoj nur siaj, kaj homoj nur ekzistas ĉi-hejme loĝantaj homoj, tiel ili kredis. Sed iam Rovin ekpensas "mi volas vidi ekstermondon". Kaj li defias iri eksteren, kaj sukcesas pri tio, kaj ekstere li fariĝas amiko kun la kolombo Jahei, kaj li sukcesas, ke li rajdas sur Jahej kaj flugas en aeron.
Ĉi tiu rakonto estas reala kaj fantazia rakonto. Severa realo kun fantazio enmiksiĝas en ĉi tiu rakonto. Pro tio mi sentas embarason. Sed tio estas tre interesa.

Karasutengu (Japanio)

La Asocio de Ziko van Dijk

Mi legis La Asocio. Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA de Ziko van Dijk. Tio estas, mi legis 198 paĝojn el la entute 546 paĝoj. La unua parto temas pri la biblioteko de UEA. Legi tion estis tre interesa por mi, ĉar la biblioteko de UEA estis komence kreita de Hector Hodler en Ĝenevo (mia urbo). La dua parto estas historia superrigardo de UEA mem, t.e. la svisa periodo (1908-1934), la skismo post la Stokholma UK en 1934, la kunfando kun la Internacia Esperanto Ligo (IEL) en 1947 (oficejo en Britujo), la roterdama periodo (1955 ĝis nun). La aŭtoro pridiskutas multe la statutojn de UEA. Ŝajnas, ke la ĉefa diskutado estis la rilato kun la landaj asocioj, kaj iliaj pezo en la komitato kaj la estraro de UEA. Nuntempe, UEA estas pli malpli federacio de landaj asocioj.

Kriketo (Svislando)

Imperiaj Ambicioj de Noam Chomsky

Noam Chomsky klarigas al ni kiel sin kondutas Usono al aliaj landoj, kiujn ĝi volas subpremi por kontroli krudmaterialojn aŭ strategian geografi-pozicion. Sammaniere agas la koloniaj ŝtatoj tra la mondo, sed Chomsky prenas ekzemplon ĉe sia propa lando, Usono, tra la XXa jarcento, kaj komence de la XXIa. En tiu fia laboro la graveco konsistas kredigi ke oni nepre agas por la bono de la lando atakota aŭ atakita, kaj por la monda paco!... Jen la fonto de perfortoj tra la mondo. Pli kaj pli. La gvida principo estas ke la nura vojo por gajni sekurecon estas "ekspansio", ekspansio en la kosmon, kaj finfine per la posedaĵo de ĝi.
Subprematuloj sin defendas piedon post piedo, kuraĝe kaj vivriske.
En Usono kaj Eŭropo, iuj konsciiĝantuloj demandas: "Kion mi povas fari por helpi al justico. Chomsky repondas: "Kiu deziras ŝanĝi la mondon, tiu bezonas faradi tagon post tago la enuigajn simplajn taskojn: kolekti kelkajn homojn, kiuj interesiĝas pri unu ideo, konstrui pli kaj pli grandan organizaĵon, efektivigi la sekvantan etapon, sperti malsukceson, kaj fine atingi ion. Tiel ŝanĝiĝas la mondo.

Shanjo (Francio)

Malfermita animo de Ivanichka Magharova

La libro Malfermita animo de Ivanichka Madjarova el Bulgario tre plaĉas al mi. La rakontoj en ĝi estas plenaj kun amo al la homoj kaj inter la homoj. Tiuj rakontoj meritas ni legu ilin. Mi rekomendas la libron al la legantoj.
La libro estas vendata de UEA.

Aĝulino (Bulgario)

Vagabondo kaj sinjorino de Walther Kloepffer

Mi deziris legi ĉi tiun libron, ĉar la titolo scivoligis min. Mi planis legi po 2 paĝojn tage sed mi legis la tutan libron dum la sumoa periodo.
La libro estis skribita en 1930. La rakonto ankaŭ okazas dum la sama epoko en Germanio, Svislando kaj Franco.
La verkisto priskribis pejzaĝojn, famajn urbojn. Li parolis pri valoroj, antaŭjuĝoj laŭ la aspekto de homo. Mi opinias ke la personoj estas karikaturitaj sed la intrigo instigis min legi la libron senĉese.

Ludino (Francio)

La Kristnaska kanto de Charles Dickens

La Kristnaska kanto de Charles Dickens estas mallonga romano de fantasia ĝenro, kiun denuncas la malriĉecon, la infan-ekspluatadon kaj la analfabeteco, kiuj al la mezo de la 19-a jarcento karkterizis plejparto de Eŭropo. La romano havas teatran strukturon kun kvin aktoj. Ĝi estas malsupreniro al la infero, kie la sinjoro Scrooge redemptis sin per bona koro, dormata pro doloraj spertoj. La romano estas iom malfacila por komencanto- kiel mipro la lingvo, sed legeblas helpe de bona vortaro.

Angela (Italujo)

Avinjo de Peter Hartling

Nora, la tradukanto de tiu germana romano estis konato mia. Do despli granda estis mia plezuro legi tiun libron. Ĝi estas dediĉita al infanoj, tamen ĝi estas tute konsilinda ankaŭ al maljuniĝantaj plenkreskuloj.
Diversaj temoj estas analizitaj laŭ la vidpunkto de infano kaj de avino: sentoj de juna orfo, memoraĵoj de avino, ferioj, ŝatokupoj, amikeco, malsano..., kiuj komprenigas al ni la diversajn intergeneraciajn konfliktojn.
La plej pripensenda frazo, kiun mi ŝatas kaj kiu resumas la verkon estas (p.65): "Se mi ne devus zorgi pri tiu uleto, mi atentus pri miaj malsanetoj, mi plendus, mi nervozigus la najbarojn. Do evidente Kalle (la knabo) estas mia medikamento".

Joga (Francio)

Nesenditaj leteroj el Japanio de Spomenka Stimec

Ĉi tiu libro havas la rakontojn de la spertoj de aŭtoro en la vojaĝo en Japanio dum la jaro, de 1988 ĝis 1989. La aŭtoro vojaĝis de sudo al nordo en Japanio. Ŝi renkontis multajn esperantistojn kaj tranoktis ĉe ilia domo. Ŝi vidis diversaĵojn per siaj okuloj kaj pensis per si mem. Ŝi profunde komprenis japanajn aĵojn kaj skribis siajn proprajn impresojn intelekte. Mi kun intereso trovis kelkajn japanajn konatojn en ĉi tiu libro. Ja, ĉi tiu libro estas bona libro por kompreni Japanion.

Osho (Japanio)