Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2014

Ĉu vi kuiras ĉine de Claude Piron

Bonega verko de Claude Piron subskribita pere de lia kaŝnomo Johan Valano. Rakonto kiu temas pri adventuro de policista detektivo. Tre bona kaj flua uzo de la lingvo. Mi pensas ke la jena frazo el la libro mem estas la resumo de tiu libro: "Tiel agis Petro Ervin. Per subtila penstrudado al malfortaj psikoj, li kondukis unu personon al bruligo de granda magazeno kaj alian al murdo de la unua"

Vasil Kadifeli

La blinda birdo de Istvan Nemere

Okazis ternacia kongreso de ĵurnalistoj kiun ĉeestis blankuloj kaj nur unusola negrula-ĵurnalisto. Sven Viborg el norda lando de Eŭropo konatiĝis kun tiu negrulo Govan Dyebo kaj ili fariĝis amikoj.
La negrulo parolis pri Laborista Fronto, pri diktaturo. Aŭdiĝis la difino ke la verkistoj kaj poetoj estas la menso de la mondo, la saĝuloj kies vortojn oni devas atenti. Apelo por ke ĉiuj ŝanĝu pensmanieron. Ĉiu monado bezonas gvidantojn. Kvazaŭ la homoj estas blindaj birdoj kiuj ne povas enaeriĝi sen apenaŭ unu vidanta birdo kiu kondukus ilin ekflugi.
La romano havas parton kiam la blankulo devas savi sian negran amikon preskaŭ je kosto de propra vivo.
La romano pruvas ke ni povas kompreni la aliajn se ni estas pretaj per malfermitaj okuloj kaj koro ekscii pri alies sufero. Belega ekzemplo de grada amikeco.

Luktista nomo TERO

La fratoj Leonkoro de Astrid Lingren

  Mi pardonpetas al plenkreskuloj, mi, avo sur la sojlo de okdekjaro, legis   porinfanan libron. Jes, legis kaj knabe ĝuis. Mi ĝuis pro simpleco, pro bela   stilo, pro bona traduko, pro interesa impliko, pro multe de tio. Jes, mi   scias ke libro kiun mi legis estis verkita de konata aŭtorino de PIPI   LONGŜTRUMPO Astrid Lingren, jes li verkis tion kiam ŝi estis en miaj jaroj,   jes ĉi tie parolas pri morto kaj postmorto, jes mi ĉion tion scias, kaj   tamen mi ĝuis, mi travivis belecon kiujn donacis al ni bona verkistino kaj   bona tradukistino.

  Mi legis libron LA FRATOJ LEONKORO. Vere, bela libro de konata   autorino. Ĝi estis verkita por geinfanoj, eble estas parte infane naiva,   simpla, kun herooj nigro-blankaj, sed tamen libro kun animo, libro de kiun   mi rakontos al mia nepo tra kelkajn jarojn.

  Herooj de libro estas du fratoj: Ĝonatano, pli maljuna, bela kiu aspektas   kiel princo el fabelo, kaj lia malsana, pli juna frateto Karlo de kiu frato   nomiĝas Biskoto. En libro ekzistas, apud nia planedo, en la lando malantaŭ   steloj alian mondon, ekzistas du valoj: Ĉerizo-valo kaj Dornrozo valo. Ekzistas ankaŭ bela rivero, altaj montaroj, ekzistas diktatoro Tengo, perfidulo Joso, militistoj kaj homoj kiuj ŝatas liberecon. Ekzistas ankaŭ malliberejo, malhela Katlo-kaverno, grandan akvofalo kaj multaj homoj, amikoj kaj malamikoj. Fratoj de Leonkoro, kompreneble, estas kuraĝaj, rapidaj, lertaj, ili venkis monstron, liberigos Dornrozan valon.

Do, ĉi tio estas libro pri herooj kaj monstroj, pri bono kaj malbono, pri beleco de libero kaj libero de beleco. Tio estas fabelo en kiu ĉio estas povebla. Tiu la lasta libro de Astrid Lindgren estas ankaŭ tre bone tradukita en Esperanto. Tradukantino travivis ĝin kiel sian rakonto-fabelon. Ni aldonos, super la traduko kunlaboris mia iama konato el fervojo, Joachim Giessner. Libron tre bone ilustris Ilon Wikland. Se mi estas bone informita, ĉi tio estis UEA libro de jaro por infanoj.

Mi travivis apartan agordon - mi rete kontaktis kun tradukistino, ankaŭ sumoo-luktistino. Mi bedaŭras ke libro frue estis tradukita en serba, ĉar mi deziris traduki ĝin el Esperanto.

Dank al Dio ke ekzistas tiaj belaj libroj kaj tiaj bonaj esperantaj tradukistoj. Ankaŭ, ke ekzistas sumoo-legado, tiu bona ideo pri Esperanto-legado.

Ĉielarko (Dimitrije JANIČIĆ, Serbujo, Beogrado)

Fabeloj de la verda Pigo de Louis Beaucaire

Mi ege ŝatas tiun ideon de sumoo. Ĝi helpis min parolu flue esperanton. Mi tre ŝatas la fabeloj "De la stranga historio de Notulas". Kiel mi ankaŭ estas ĝemelino, sed ni ne estas kiel Otto kaj Anna. Mi nun finis.

Aleksandrino (ALEXANDRINE OMBA TSHAMENA, DRKongo, Kinŝaso)

Por infanoj

La teksto parolis pri iu feino kiu edzidiĝis iu junulo, sed estis malfacile por la junulo, ĉar li neniam povis elparoli ŝian nomon. Fine ili edziĝis. En la vivo, ami iun ne estas problemo, kia ajn estos maniere de la persono.

Espero (HOPE MBOYO-SOMBO, DRKongo, Kinŝaso)

La infanoj en la arboj de Gudrum

La libro parolas pri la familio santana kaj ilia vivo, la familio santana estas tre malriĉa,do ni devas esti kuraĝa en la vivo.

Kristovivo (Christvie NGONGO-MBUANGI, DRKongo, Kinŝaso)

Kontraŭ Majstro Ĉerizo de Kardinalo Jakobo Biffi

Kardinalo Jakobo Biffi, aŭtoro de la libro "Kontraŭ Majstro C^erizo" ekiras el "La aventuroj de Pinokjo", por fari profundan analizon de la homa animo. Pinokjo estas lignpeceto, kiu fariĝas marioneto parolanta. Li renkontas multajn personojn kaj situaciojn kiuj simbolas trompiluzioj, tentoj, timo kaj malbono (= la Kato, la Vulpo, la Lando de la Ludiloj, la "amiko" Meĉo, la marionetisto Fajromanĝulo...), saĝeco, konscienco kaj bono (= la Grilo Parolanta, la Limako, Ĝepeto, la Bela Knabineto kun bluaj haroj...).
Majstro Ĉerizo, kontraŭe, simbolas materiismo, kiu ne lasas (aŭ ebligas) spacon al la sentoj kaj al la spiriteco. Post multe da sufero, pentofaro kaj konscio, Pinokjo finfine fariĝas knabeto vera: el morala vidpunkto, la aŭtoro klarigas al ni ke la homo, per la negativaj spertoj, aŭ la suferoj de la vivo estas, finfine, kondukata elekti bonon kaj elaĉeti sin.

Karla el Romo

La Trezoro de Arabaj Proverboj kaj Anekdotoj de Husejn Al-Amily

"La Trezoro de Arabaj Proverboj kaj Anekdotoj" de Husejn Al-Amily, eldonita de UEA estas tiu libro kiun mi volonte rekomendas al esperanta legantaro pro la kialoj:
1. La proverboj estas aranĝitaj laŭ konvenaj kapvortoj kaj listitaj laŭ la aboca ordo. La anekdotoj estas ankaŭ same aranĝitaj.
2. Belaj bildoj de araba kaligrafio kvazaŭ en ĉiuj paĝoj. Kelkaj eĉ estas en koloro.
3. La fontoj de kelkaj proverboj estas menciitaj en ŝlosila vorto kiel hadiso, korano, persa, turka aŭ kurda.
4. Se la proverbo aperas malfacila por ordinara leganto, taŭga noto estas donita.

Kelkaj ekzemploj de la arabaj proverboj donitaj en la libro:
1. Se vi estas amboso, eltenu. Se vi estas martelo, frapu.
2. Viaj amikoj estas tri: via amiko, la amiko de via amiko kaj la malamiko de via malamiko.
3. Struto estas nek birdo nek kamelo. (Kiam oni petis al ĝi flugi, ĝi diris, ke ĝi estas kamelo; kiam oni diris al ĝi, "Do, portu!" ĝi diris, ke ĝi estas birdo.)
4. Dio neniam fermas pordon sen malfermi alian. (persa)
5. Ne ĵetu sagojn kontraŭ amiko, ĉar eble vi trafos vian amikon.
6. Laboro daŭras horon, tamen (sen ĝi) ĉagreno daŭras jaron.
7. Religiano fanatika pri sia religio estas iu sen religio. (Sadi)
8. Se vi ne estas stelo en ĉielo, estu kandelo sur la tero.
9. Vojaĝanto estas benita laŭ sep manieroj: malantaŭen oni forlasas ĉagrenojn, antaŭen oni vidas novajn lokojn, oni renkontas novajn amikojn kaj lernas pri novaj manieroj, la scio pri aliaj popoloj kaj landoj pliĝas, oni faras gajnon, la koro amuziĝas, kaj ree hejme oni ricevas varman akcepton kun festeto. (El antikva poemo)
10. Tenu vian langon, krom en kvar okazoj: veron diri, falsaĵon malkovri, favorobn danki, kaj konsilon doni.

Pliaj notoj:
En la legita libro, proverboj de hadiso estas multe donitaj. Kurioze ne aperas la vorto "hadiso" en PIV, kaj en Vikipedio estas la kapvorto "Hadito". Laŭ la aŭtoro de la libro Hadisoj estas tradiciaj rakontoj pri eventoj dum la tempo de la Profeto Muhamado. Laŭ Vikipedio hadito en islamo signifas tradiciitajn mesaĝojn, kaj profanajn kaj religiajn, aŭ simple ĝi estas "tradiciaĵo". Jen kelkaj ekzemploj de hadiso:
1. Lernu ekde la lulilo ĝis la tombo. (hadiso)
2. Venki malbonon per bono estas bono, rezisti malbono per malbono estas malbono. (hadiso)
3. Aĉetu la Venontan Mondon per ĉi tiu monto kaj tiam vi gajnos ambaŭ. (hadiso)
4. Kiu silentas antaŭ la vero, tiu estas silentema diablo. (hadiso)
5. La stomako estas la hejmo de malsano. (hadiso)
6. Kiu pardonas, al tiu Dio pardonos. (hadiso)
7. Perlabora vivteno estas la plej granda ĝihado. (hadiso)
8. Puremo estas du trionoj de la kredoj. (hadiso)
9. Vivi malŝpareme detruas la benojn de prospero. (hadiso)
10. Ne faru viajn stomakojn tombejo de bestoj. (hadiso)
En ĉi tiu libro la aŭtoro prezentis ĉirkaŭ 3000 proverboj kaj anekdotojn el diversaj epokoj de la araba kaj islama kulturoj, kiuj montras al ni la econ, spriton kaj la apartajn esprim-manierojn de la popoloj apartenantaj al tiuj kultimoj.

Bedaŭrinde en la libro la proverboj en la Korano ne estis nur rare prezentitaj, kaj iliaj ĉapitro (suro) kaj vers-numero ne estis menciitaj.

Abengo


Abengo en Vjetnamo

La blinda birdo

La libro temas pri skandia verkisto, kiu post la konatiĝo de negrulo el suda afriko dum internacia kongreso de verkistoj sciigas ke la nigrulo estis enkarcerigita pro liaj ideoj. Li decidas helpi lin kaj iras al la suda afriko. Li ne sukcesas en lia intenco sed la restado en la suda afriko tre influos sian estontan laboron de verkisto.

kore Grazia

Rakontoj ne nur ŝercaj

La libro konsistas el kelkaj rakontoj, kaj la ŝercaj intrigoj estas interesaj sed en ili iomete da malfacilaĵajn esprimojn mi trovis.

Goenkai

Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton 

Mi tre ŝatis tiun libron, ĉar ĝi estas ege riĉa laŭ la vortoprovizo kaj la diversaj temoj. La ĉapitroj plejofte temas pri lando aŭ popolo. Unue la aŭtorino mallonge prezentas tiun ĉi geografie kaj sociologie antaŭ ol distri nin per fabelo el ?iaj popolrakontoj. Alifoje, ŝi puŝas la leganton pripensi gravajn temojn aŭ donas konsilojn ekzemple pri plumamikeco. Fine, ĉiu ĉapitro entenas kelkajn novajn proverbojn kaj oni trovas ankaŭ versaretojn pri gramatikaĵoj, enigmojn kaj vortludojn. Ja estas bonaĵoj por ĉiuj gustoj!

Alauda

La spleno de Prizo de Charles Baudelaire  

Pri la mondfama poeto Charles Baudelaire oni diras ke lia poezia lingvo estas la plej prozproksima, kiun poeto iam uzis. Li ne estas romantika naturamanto, li bezonas la rasta etoson de grandurbo. Li kunmetas zorge elektitajn vortojn, lia frazo, ĉiam eleganta, ofte kantas kelkfoje eĉ odoras. Libro nekutima, priskribas profundan homan senton kaj percepton.

Sunfloro

Novelaro de Lusin  

La libro "Novelaro" de Lusin estas ... iu povus diri, ke enua. En apartaj rakontoj nenio grava okazas, ili simple priskribas diversajn flankojn de la vivo, de unuopaj homoj. Tamen por mi la libro estas interesa, ĉar ĝi prezentas la ĉinajn realaĵojn en tempo post falo de la lasta imperiestro kaj transformigo de la sistemo en republikan. La tempo probable tre malfacila, en kiu ne ĉiuj povis "sin retrovi". Krome la ĉina kulturo larĝe komprenata diferencas de la nia, eŭropa kulturo kaj tio ankaŭ estas interesa en tiu libro.

Mi kore salutas vin, dankas por kunlaboro. Dorota

Kiel akvo de l'rivero de Raymond Schwartz  

La verko konsistas el tri ĉefaj ĉapitroj:
Facila vivo (kun tri subĉapitroj: a) Landlimo, b) Parizo kaj c) Berlino).
La uragano leviĝas (kun same tri subĉapitroj: a) Antaŭsigno, b) Disonancoj kaj akordo kaj c) Hejmen!).
Kaj oni rekomencis (kun la lastaj tri subĉapitroj: a) Tra la mondo iris forta voko, b) Marseille, kaj
c) Ebenaj akvoj).
Tiu ĉi mejloŝtono de nia literaturo, la unuan fojon aperis en 1962, ĉe J. Régulo, La Laguna.
Franca junulo veturis al Berlino por lui ĉambron ĉe familio Geist, kiu havis tri infanojn. Unu el ili estis jam fakte junulino, baldaŭ edziniĝonta, kaj du filoj, kiuj ankoraŭ frekventis lernejon. La du knaboj lernis la francan lingvon de tiu franca junulo Pierre Touchard, kiu alvenis el Parizo.
La aŭtoro kun tre bona stilo, humuro priskribas la tutan historion, kiel integriĝis Pierre ne nur al la familio, sed ankaŭ al la cirkonstancoj en la tiama Germanio, ene de ĝi de Berlino. La eventoj disvolviĝis inter 1913 kaj 1946. Fakte temas pri la 1a kaj 2a mondmilitoj, kaj pri la rilatoj inter Francio kaj Germanio. Kiel tra- kaj pretervivas Pierre la du mondmilitojn? Kio okazis kun la familio, ĉe kiu li instruis la francan al la du knaboj?

Mi varme rekomendas legi tiun ĉi romanon de Raymond Schwartz
Anjo

Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra   

Temas pri grava temo, milito en afriko, el vidpunkto de vundita leutenanto, kiu pli alte taksis poezion, ĉefe tiun de Blaise Cendrars, ol danĝeron de la minoj. la verko, kvankam fama, ne placis al mi ĉar konfuza pro la troaj iroj kaj retroiroj en la daŭro de la rakonto. Plie mi opinias, ke la leutenanto ja rajtis riski sian vivon por poezio, sed ne tiujn de siaj subuloj!

Elinjo

1. Vivprotokoloj, ĉiutagaj vivoj, rakontitaj de esperantistoj, 1991-2008 (218 paĝoj) de Ulrich Becker kaj Zdravka Metz 

Tre interesa libro, kaj ege taŭga por Sumoo, ĉar: "la intervjuoj ... estas en la plej multaj kazoj transformitaj al pli facile legeblaj prozaj rakontoj" kaj enhavas nur kelkajn paĝojn, do estas facile finlegi kompletajn raportojn ĉiutage.
Esperantistoj, ĉu konataj kiel Probal Dasgupta el Barato, Mao Zifu (en la libro: Tageto) el Ĉinio), Krešimir (Barkovic) el Kroatio, ĉu nekonataj, rakontas pri sia vivo. Ili vivas ankaŭ en Rusio, Kostariko, Pakistano, Usono, Japanio, Alĝerio, Ĉeĥio, Francio, kaj pluraj en Kanado aŭ Kroatio, ĉar Zdravka Metz (kroatino) kaj ŝia kebekia edzo Normando vivas en Kebekio. La intervjuitoj estas tre diversaĝaj. Se kelkaj, sufiĉe nombraj, faris elstaran studadon kaj ofte vivadis en diversaj landoj kaj scipovas diversajn lingvojn, kelkaj estas tute simplaj homoj. Estas ekzemple interese ricevi ateston de Alĝeriano. Tutmaniere, la rakontoj, la vivmanieroj estas tre diversaj.

2. Hunda Haŭto de Fatos Kongoli 

La legado de Vivprotokolo estas tiom agrabla, ke mi rapide finlegis la libron, kaj daŭris per Hunda Haŭto de Fatos Kongoli, el Albanio. Malpli agrabla legaĵo, la etoso estas morbida, prema, kaj ofte ripetiĝas la vortoj "ebriiĝi, fiki, morti, Hadeso (la dio de Infero), prema sonĝo, koŝmaro, pediko, dupo". La stilo estas monotona. La ĉefrolanto, kromnomita Hunda haŭto sentas sin kapabla pri nenio. Ĉiam la personoj timas, jes ja temas pri la Albanio de la antaŭ 1991-aj jaroj, en la epoko de la diktatoro Enver Hodza (Hoxda, Hodja). Nur kiam oni finlegas tian libron, oni pli aprezas ĝin, ĉar la diversaj puzleroj sinkompletiĝas kaj estas kompreneblaj. Kaj mi tralegis ĝin denove!
Mi devas konfesi, ke se ne estus persono kiu laboris por tiu libro kaj donacis ĝin al mi pro alia laboro mia, mi ne havus la kuraĝon finlegi ĝin. Sed laŭdire, romanoj de Fatos Kongoli estas tradukitaj en multe da lingvoj. Do, bone scii pri alilingvaj literaturaĵoj.

Entute mi legis pli ol 356 paĝojn.

Alteo (Anne JAUSIONS)