Temas pri kolekto da artikoloj verkitaj kaj produktitaj de la aŭtoro mem cele al la Esperanta Retradio, kiu sisteme kaj regule, ricevas valorajn kontribuojn el nia kompetenta kaj sindonema esperantisto, kies kono kaj flueco en Esperanto oferas al ni valorajn instruojn kaj lecionojn.
Valoras la penon akiri tiun libron.
Amike, Fonto (Brazilo)
La libro Arne, la ĉefido, rakonto el la vikinga epoko, de Leif Nordenstorm, eldono de 2005, estas malgranda romano (iom pli ol 110 paĝoj) tre bonkvalita kaj interesa. Ĝi rakontas pri la juna Arne kaj lia vivo en vikinga vilaĝo en Svedio en la 9-a jarcento. Do, tiel ni ekkonas kelkajn vikingajn kutimojn kaj la ĉiutaga vivo de tiu tempo. Ĝi montras kiel estis la vivoj de la liberaj homoj kaj de la sklavoj. Ili vivas de malsimilaj manieroj, kaj estas reguloj pri la rilatoj inter ili. Kelkaj sklavoj estas kristanoj. Post venis al la vilaĝo fremduloj, kiuj volas prediki pri Kristo ĉe reĝo Björn. Tio helpas Arne kompreni, ke la religio de la sklavoj ankaŭ povas esti de liberaj homoj. La scivolemo de Arne pri la nova religio, la fakto de lia avino estis ekssklavino kaj la ebleco de iĝi sklavo pro marpirataj agoj kaŭzis al Arne gravan pripensadon pri kio estas vera libereco kaj pri la rilatoj kun aliaj homoj, liberaj aŭ ne. Unu el la plej interesaj ideoj estas, ke valoras la penon esti obstina, aliokaze la homo estas sklavo sub tio, kion aliaj deziras ke li faru. Finfine, Arne permesas sin liberan pensadon pri la vivo, krom la kutimoj kaj la reguloj de sia tradicia societo. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo
Kuraĝo (Brazilo)
Tiu libro, organizita de la fama brazila esperantisto Ismael Gomes Braga, estis eldonita de Brazila Spiritisma Federacio en 1987 (dua eldono). La eminenta aŭtoro estis la franca matematikisto kaj sciencisto Carlo Bourlet (foto), kiu fondis la gazenton La Revuo en 1906.
Monumento de Carlo Bourlet estas bona kaj instruanta legindaĵo. Ĉiu ĉapitro povas esti legata aparte, kaj tiel la verko estas kolekto de sendependaj artikoloj, kiu tre utilas por studo ĉefe pri stilo. En Brazilo oni ofte uzas tiun libron kiel modelon por superaj Esperanto-kursoj.
Ismael elprenis artikolojn de Bourlet publikigitajn en La revuo, kiuj aperis en la rubriko Babilado, sub la titoloj sekvantaj: La evoluado de Esperanto, La granda inkvizitoro, Natura evoluado de Esperanto, Internacia Kongreso de la perioda gazetaro, Ni legu la esperantan literaturon, La morto senkompate vundas la esperantistaron, La Kvina Internacia Kongresso de la Matematikoj, plendoj kaj konsiloj al la Akademio, Pri la vortfarado en Esperanto kaj Ni agu ekster nia rondo.
Tiujn artikolojn Ismael organizis libroforme kaj nomis la verkon Monumento de Carlo Bourlet. Ismael mem skribis la antaŭparolo kaj metis en la libron ankaŭ jenajn tekstojn: Carlos Bourlet mortis, de Gabriel Chavet; Carlo Bourlet, funebra parolado de Julius Gluck; Rememoroj al Therese Bourlet, verkita de Fernando Duviart; Parolado de D-ro Zamenhof super la tombo de Carlo Bourlet.
Carlo Bourlet estis klera kaj kompetenta esperantisto kaj havis riĉan stilon, tial li donis al la esperantistaro altkvalitajn artikolojn, kiujn li aperigis en la gazeto La revuo.
Ĉiu esperantisto fieros posedi ĉi tiun belan kaj legindan verkon.
Euripido (Brazilo)
La libro estas por progresantoj, konsistanta el 30 paĝoj. La legaĵoj estis pli bonigitaj, la ekzercoj modifitaj, laŭ la pli bonigitaj tekstoj.
Estas konsilita lingvonivelo B2, por plibonigi parol- kaj skribo-stilojn. Ankaŭ la gramatikaj ekzercoj estas por certigi la gramatikajn konojn, sed ne nur. La 1a ekzerco, ĉe ĉiu paĝo konsistas el demandoj pri la legaĵo mem. Sekvas adidaktikaj ekzercoj.
En unu paĝo, en la 30a estis entute ŝanĝita la legaĵo, ĝia titolo estas: Pri denaskaj esperantistoj, la dua legaĵo estas teatraĵo: Akto unua, sceno dua (Liza, Anto, Saŝo), Sceno tria (Saŝo, Liza), Sceno kvara (Anto, Liza, Saŝo). La ekzerco, ĉefe ĉe tiu ĉi paĝo estis modifitaj laŭ la du legaĵoj.
Mi mem kontribuis al la teatraĵo trifojojn. William Auld verkis eminentan lernolibron al tiuj, kiuj deziras pli altigi sian lingvo novelon kaj konojn de diversaj verketoj pere de ĉi tiu libro.
Anjo (Hungario)
Resumo de la legita parto: La famekonata aŭtoro, Julio Baghy, dediĉas sian verkon al la novaj adeptoj. Lia deziro estas proponi al ili "simplan legolibron", instruhelpilon kun biografia karaktero - eventoj, okazintaj al la esperantistoj en Siberio. En tiu parto estas la konata poemo Al nia lingvo sur p.16. La libro aperis unue en Budapeŝto, 1937. Poste estis reeldonita en Verona, Italio, 1978.
La Revanto (Bulgario)
Antaŭprintempo (pole: Przedwio¶nie), la lasta romano de ¯eromski, konsistas el tri partoj: Szklane domy (Vitraj domoj), Naw³oæ kaj Wiatr od wschodu (Vento el oriento). En ĉi tiu Esperanto-sumoo, mi legis la unuan parton, kiu sekvas ĉi tiun resumon.
Ĝi rakontas pri la vivo de Cezary Baryka, juna Poluso, kiu troviĝas en Bakuo kiam la rusa revoluciulo eksplodas kaj de tie iris al Pollando renaskiĝanta post la unua mondmilito.
En ŭi tiu unua parto, la romano parolas pri seniluziiĝo de Cezary, ĉar li malkovras, ke Pollando ne similas, kion lia patro diris pri vitraj domoj.
Gravas mencii, ke per la legado de ĉi tiu romano, la Esperanto-sumoo komunumo ankaŭ partoprenas de la 100-jara jubileo de la Sendependeco de Pollando.
Lemosac (Brazilo)
Mistero minora: Aneta estas virino en la libro estas unu el la plej grava ĉar la viro amas ŝin forte sed ŝi havas tro da sperto ol li en multaj aferoj de la vivo laŭ mia opinio.
La libro povas esti pli por adoleskantoj ĉar oni trovas kelkajn situaciojn kiujn ni almenaŭ faris iam en nia vivo.
Mi devas diri, ke ĝis nun, la libro estas tre interesa, mi devas daŭrigi la legadon. Mi ŝategis partopreni en tiu ĉi Esperanto-sumo kaj mi esperas en la sekvanta
Aurum (Dominika Respubliko)
En la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono (2018), Miguel Fernández prezentis en "Aŭtora Duonhoro" sian tradukon de ĉi tiu interesa teatraĵo. Ĝi tiel vekis mian scivolemon, ke mi tuj rapidis al la libroservo por aĉeti mian ekzempleron. Mi ne pentis.
Ha, Karmela! estas politika libro. Tamen, sendepende de tio, ke ĝi estas "maldekstrula" verko, ĝi meritas legadon fare de ĉiu homo, kiu revas pri pli justa kaj homama mondo. Ĝi ne pledas specife por tiu aŭ alia politika tendenco, sed simple por iu pli digne homa mondo. Kontraŭ perforto, kontraŭ krueleco, kontraŭ malaltigo de la homeco.
La intrigo estas simpla sed tre interesa - kaj "komike tragika". Paro da popolaj aktoroj, Paŭleno kaj Karmela - estas invititaj de la militistoj de Francisco Franco, okaze de la civila milito en Hispanujo, por prezenti teatraĵon omaĝe al tiu reĝimo. Devige ĉeestos la spektaklon ankaŭ militkaptitoj de la kontraŭa flanko, nome soldatoj el pluraj
landoj de la mondo, kiuj volontule sin prezentis por batali kontraŭ la fortoj de Franco. Ĉi tiujn kaptitojn oni ekzekutos en la sekvonta tago! Sed en la fino de la dramo, Karmela alprenas surprizajn sintenojn...
La dramo okazas en du aktoj kaj epilogo. Ĝi komenciĝas naive, evoluas al komikeco, poste al kruda pikaresko kaj fine al kortuŝa tragiko. Evidentiĝas protesto kontraŭ diktatoreco, fanatikeco kaj milito. Elstaras la ideo, ke patriotismo estas tute relativa koncepto. La homaj figuroj de Paŭleno kaj Karmela delikate reprezentas la animon de popolo,
kiu simple emas vivi sian vivon pace, laŭ sia natura inklino kaj siaj tradicioj, preter la fremdaj ordonoj de sintrudaj aŭtoritatuloj.
La traduko estas flua, natura, vigla kaj sentoplena. Kompetigas la tekston multaj piedpaĝaj notoj, kiuj helpas la komprenon de la historiaj situacioj. Krome, Miguel Fernández malfermis la volumeton per riĉenhava enkonduko, kiu perfekte informas al la leganto la cirkonstancojn de la verko.
Jen valora legaĵo, por kiu mi dankas la eldonistojn kaj la tradukiston. Kaj precipe al nia mirinda lingvo Esperanto, ĉar en la portugala lingvo mi probable neniam legus ĝin.
Posovo (Brazilo)
Mi legis eseon pri la Esperanto-patro kaj la vera patro de s-ro Hori. Mi sentis lian respekton al ili. Mi opinias, ke danke al tiuj homoj kiel ili, Esperanto disvastiĝis al la mondo.
Mi legis alian eseon Pupoj de Knabina Tago. En ĝi aperas svisa lernantino Emma. Ŝi estas tre ĉarma kaj mi volas, ke ŝi fariĝu la unua svisa pupfaristo de japanaj pupoj!
Mi estas komencanto kaj mi ne povas skribi sufiĉe pri mia impreso. Pardonon. Sed mi ĝuis la libron kaj pasigis ĝojan tempon. Dankon!
Maki-kei (Japanio)
La advokato Utterson kaj la kuzo Richard Enfield parolas pri la amiko d-ro Henry Jekyll, kiu konas kaj frekventas strangan kaj malbonan personon: S-ro Edward Hyde.
Ili (Utterson kaj Enfield) decidas enketi pri li, ĉar d-ro Jekyll nomumis lin kiel heredanto. Intertempe multaj hororaj mortoj okazis kaj la advokato malkovris teruran veron:
D-ro Jekyll kreis medikamenton, kiu liberigis la malbonan personecon: li eksperimentis ĝin sur li mem kaj li fariĝis s-ro Hyde. Sed kiam li komprenis, ke li ne povis plu refariĝi normala, li decidis memmortigi sin.
Tiu ĉi rakonto simbolas la lukton inter la bono kaj la malbono, la lumo kaj la mallumo, ĉar ofte la homa animo estas fascinata fare de la peko kaj de la malobservo.
La intrigo estas tre riĉa de faktoj. La priskribo de la personoj kaj de la lokoj stimulas la fantazion, en kiu legas tiun ĉi fascina rakonto.
Karla (Italio)
Marina ĉe la limo de Sten Johansson
La rolantoj estas malpli multnombraj ol en la antaŭa libro Marina: la sveda Marina, ŝia dana edzino Helle, la du adoptitaj gefiloj: Tom (Anton) kaj Letti (Leticia). Apenaŭ estas citita la antaŭa generacio. Jen Tomas, la pacperanto (tiun rolon havis la plenkreskulino Marina antaŭe). Unu el liaj du filinoj: Moa. Membroj de la Norda Fronto (naziaj junuloj).
Ankaŭ la sinteno de Marina ne estas sama: en la unua libro, ŝi kvietigis Tomason, en tiu ĉi, ŝi estas ĉiam turmentita (pri la amrilato, kaj ĉefe pro Anton.)
Dum okazinta proceso la defend-argumentoj de la advokatoj ŝajnas al mi tre simplaj, la sinteno de la suspektatoj en la tribunalo, tute neverŝajna.
Estas skribite ke tiu romano povas esti legata tute sendepende de la antaŭa. Tio devigas la verkiston fari oftajn aludojn al la pasinteco por klarigi la sintenon de diversaj rolantoj.
La etoso plej ofte estas tre griza, ĉefe pro la sinteno de Anton kaj la zorgoj de Marina. Helle ne estas tre simpatia. Ŝi provas eduki Antonon per admoneston, sed eskapas el la problemoj: "ŝi legas danan leĝeran romanon de Hanne-Vibeke Holst […] Ni prefere donu prioritaton al ni mem. […] Marina rigardas ŝin. Kiel ŝi povas esti tiel indiferenta?".
Pri kiu limo temas? Ne kiel ĉe Marjorie Boulton (Virino ĉe la landlimo) pri interlanda limo, kvankam la familio loĝas en Malmö, kaj Helle ĉiutage veturas al Kopenhago kaj aliflanke "vere transiris ĉiujn limojn". Sed ĉefe pri la limo de tio, kio estas nervoze eltenebla por Marina.
Anton, kiu naskiĝis en Brazilo de brazilanino, ripetas ke li estas svedo, kaj ke la aliaj rasoj estas forĵetindaj fekaĵoj. Li adoptas rasistan sintenon eĉ rilate sian duonfratinon, pli brunhaŭtan. Li abomenas la eksterlandanojn, la enmingrintojn, la samseksemulojn, la nearjanojn. Li malpermesas al siaj patrinoj eniri lian ĉambron kaj li algluis sur ties vando:
REKONKERU LA PATRUJON! PURIGU LA NACION DE LA NIGRA FEĈO! "Feministoj estas nenaturaj. La virinoj naskaj, do ili zorgu pri la infanoj kaj la hejmo. Tio estas laŭ la naturo. Tiel faras la bestoj."
La romano aludas multe da nuntempaj eventoj: la olimipiajn ludojn en Rio-de-Ĵanejro, la dekkvarjarajn norvegajn ĝemelajn kantistojn Marcus kaj Marinus, la atencon faritan de Anders Breivik en Oslo kaj sur la insulo Utoya en 2011, tiujn en Nico, Berlino, Londono kaj Stokholmo.
Jen svedaj kutimoj: studsistemo por eniri universitaton, deviga alternativa puno, ekzemple per servo en la kafeja artmuzeo (sub la respondeco de desegnista iranino, kaj danke al tiu persona kontakto, la sinteno de Anton komencas evolui). Nomadlernejoj por laponoj kaj eskimoj.
La fino estas malfermita. La stilo, la dialogoj, ege simplaj. Ne temas pri grandioza verko, sed facile legebla. Denove problemo pri: ĉu familio povas resti longe stabila? Kiel agrabla junulo povas esti allogata de naziismo? Kiel pritrakti lin?
Alteo (Francio)
Mi atingis ooooo ooooo ooooo, parte releginte 150 paĝojn el la finna epopeo Kalevala (de la finna kuracisto Lönnrot, en majstra traduko de E. Leppäkoski, n-ro 4 de la Serio Oriento-Okcidento el 1964 kaj 1985; la pliparto el mia prezento de finna literaturo en la ĵusa Malferma Tago de la Centra Oficejo)
kaj la tutan "Vitaminojn optimume apliki" de Helmut Lasarcyk, en traduko de Klaus Friese. (Sen la indekso, ja valorega, kaj kelkaj germanlingvaj paĝoj, mi legis 125 minus 8 paĝojn). Mi tute konvinkiĝis pri la gravaj konsiloj: ofte necesas grandaj dozoj de vitaminoj - neniam motigaj! - certe vitamino C, savantaj kontraŭ eĉ kancero.
Ke la fipotenco de la farmacia industrio sufokas informojn, mi jam eksciis rilate puran kokosoleon. Tre valoras la resumo sur la lasta paĝo 114, la tabelo de sanprofitiga efiko de la vitaminoj A, B (8 formoj), C, D, E, K pri 22 afekcioj (p. 106) kaj ĝenerale la indikitaj resaniĝaj kazoj, kie la tradicia medicino devis rezigni.
Bedaure, kontraste kun la preskaŭ perfekta Kalevala, malgraŭ la tre plaĉa aspekto, la lingvouzo estas tre mankhava: necesus provlegado de sperta esperantisto. Sed la enhavo preskaŭ forgesigas tiun lingvo-doloron.
Rob (Nederlando)
Mi finlegis la libron La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson post du jaroj.
Nils estis sorĉe ŝanĝita en koboldon, kaj fariĝis fingreton, poste povis kompreni eldirojn de bestoj. Nils ekkomecis vojaĝon kun sovaĝaj anseroj de suda al norda Laponio inter marto kaj novembro. Mi ĝuis la mirindan vojaĝon.
Feliĉe la laste li vokis kiel "Patrino kaj Patro, mi estas granda, mi refariĝis homo" post la patrino brakumis lin en hejmo. Tamen adiaŭo sen vortoj kun la anseroj!
Jarfino (Japanio)
Tre interesa libro, amuza legaĵo, tamen serioza, se oni pripensas pri societo tute malsama ol la nia.
En Kazohinio la hinoj (la tieaj homoj) ne havas monon, eĉ ne scias, kio estas mono. Tamen al ili ne mankas varoj, ĉar ili ricevas senpage la bezonantajn varojn kaj laboras cele al la bono de la tuta societo.
Maria (Brazilo)
Monumento de Carlo Bourlet temas pri la giganta laborado por la triumfo de unu el la plej noblaj aspiroj el la homaro - la reciproka interkompreno kaj sekve la kunlaborado kaj kunfratigo de la tutmonda homa familio - al kiu li dediĉis sian neelĉerpeblan energion.
La libro estas kelkaj paĝoj de la Direktoro (Carlo Bourlet) de LA REVUO. BABILADO estis ĉiama titolo de liaj artikoloj en LA REVUO. Tiaj "babiladoj", ĉiam riĉaj je instruo kaj majstre verkitaj. Carlo Bourlet agadis samtempe en la tuta mondo,
kies perfekteco permesas al ni konsili la studadon en tiuj ĉi paĝoj kiel modelon de stilo ne nur por komencantoj, sed ankaŭ por progresintoj. La artikoloj de tiu libro estis elektitaj de ISMAEL GOMES BRAGA.
Avellar(Brazilo)
Mi finlegis la libron Raportoj el Japanio 21. Mi interesiĉis kaj emociiĝis pro diversaj eseoj en tiu ĉi libro. Ekzemple "Esperanta vojaĉanto Hori Ŝooiĉi" estis tre interesa. Prof. Hori Ŝooiĉi estas patro de la verkisto de tiu ĉi libro, s-ro Hori Jasuo. Mi opinias, ke lia patro en la ĉielo tre ĝojas pro sia filo, ĉar la filo laboradas grandege en Esperanta mondo.
Due mi emociiĝis pro la lasta eseo de tiu ĉi libro "Genio de Esperanto kaj genio de Sasaki revivigis Mozion en la nuna mondo". Verkisto s-ro Hori skribis jene. "Mi legis po kelkajn paĝojn ĉiun tagon kun plezuro kaj finlegis tiun ampleksan libron kun 474 paĝoj". Mia impreso estas unufraze "Genio de Esperanto kaj genio de prof.Sasaki revivigis Mozion en la nuna mondo" same kiel li.
Antaŭ 5 jaroj mi legis ian tradukaĵon de "Streta vojo al fora interno". Tiutempe mi estis vera komencanto de Esperanto. Tamen mi povis legi ĝin en la Esperanta sumoo. Ĝi estis tre malfacila por mi. Sed mi klopodis kaj klopodis por legi ĝin. Finleginte ĝin, mi tre kontentiĝis, eĉ admiris min mem, ĉar mi neniam legis ĉi tiun verkon en Japana lingvo. Sed mi povis legi tiun malfacilan,
malnovan, faman Japanan literaturon per Esperanto. Tradukisto de ĝi estas prof. Sasaki Teruhiro. Nun mi sentas, ke nia sperto estas mirakla kaj Esperanto havas grandan forton. Ankaŭ la Esperanta sumoo havas grandan forton.
Monto Daijuu (Japanio)
Jen mia malgranda recenzo de mia legado de Juna Amiko. Mi legis Juna Amiko - revuo por komencintoj kaj lernantoj. La legaĵoj estas en tre simpla lingvo, kvankam ili estas tre kleraj tekstoj. Mi legis multajn tipojn de legaĵojn. Estas vere ĝojo legi ĝin. Ne estas nur por la infanoj kaj junaj legantoj sed por ĉiuj.
Nikhil (Barato)
Neniam, pasintence mi legis brazilan verkon, dum ĉi-foje mi iomete provelegis parton de Nenifara Vivo per Esperanto. La tradukaĵo, ho, malfermigas mian okullimon. Kaj kun granda emociĝo mi parolas pri ĝi, kvankam mi legis nur malmulte da paĝoj senkapable kaj neeble komentas ion precize.
Tiu verko temas pri la simpla kaj naiva vivo de brazilanoj en la kamparo. La aŭtoro priskribas aspektojn de la brazila naturo, de la praarbaroj, de la varieco de plantoj kaj bestoj. Godogredo Rangel estis tre talenta brazila verkisto.
La tradukinto, Benedicto Silva, tre modesta homo, jam tradukis plurajn brazilajn verkojn. Li estas kompetenta tradukisto.
Samekiel la tradukisto B Silva diris, en la verko, kvazaŭ la verkisto proklamas sian senkondiĉan amon al Arto, fiksi mirklon sur la paĝoj de la libro. Kaj Silva entute sukcesas rekomendi la originalon esperante al publiko tra la mondo.
Ding (Ĉinio)
Jen impreso pri la libro: iom nebula, iomete malorda, sed ne enua fabelo. Me ne vere kalkulis nombron de paĝoj, do lastan paĝon mi nepre tralegos.
Valerio (Rusio)
Iam mi vojaĝis al la praarbaro de Amazono per ŝipo. Tiam nia rivero subite kreskinta kaj pli frue la fluegis. Kaj fundo de nia ŝipo truiĝas pro subakva trunko kaj alfundiĝis. Ni tuj fuĝis el la ŝipo al la riverbordo kaj ni rimarkis, ke ni ĉiuj estis malsataj. Sed ni havis neniun nutraĵon. Poste indiana knabo aperis antaŭ ni, la knabo nomiĝis "Kumeŭaŭa".
Mi kune kun Kumeŭaŭa fiŝkaptis, tio estas tre interesa. En la arbaro duope ni vidis diversajn sovaĝajn bestojn kaj birdojn kaj fiŝojn, kiuj estas hurlanta simio kaj tukano kaj kolibroj kaj jaguaro kaj elektra angilo kaj piranjoj kaj rajo. Do ni revenis la bivakan lokon kun amaso da fiŝoj, kiuj tre ĝojigis ĉiujn.
Post vespermanĝo Kumeŭaŭa elpensadis la manieron por tirigi nian ŝipon, sed por tio mankis longa ŝnurego. Do Kumeŭaŭa montris la manieron por fari ĝin. Kiam ni preskaŭ elfaris la ŝnuregon, iu sinjorino el pasaĝeroj demandis al li: - Kion signifas tiu du nigraj rondoj sur viaj vangoj? Kaj li respondis pri tio, ke tio signifas plenaĝulon en lia tribo.
Kaj li rakontis, kiel oni ricevis la rondojn en lia tribo. Tiu rakonto tre emociis nin, ĉar por ricevi la rondojn, oni devas tre suferi kaj devas ricevi severan ceremonion. Fino.
-Mi havis la impreson-
Mi neniam sciis pri la tribo en Amazono, sed pro la libro mi nun eksciis kaj emociiĝis pri tio. La tribanoj nepre ĉiutage ĝuas la naturon en ĝangalo sed mi nepre ne povus vivi en la ĝangalo, ĉar mi nepre sentus multe malagrablan.
Karasutengu (Japanio)
Tre plaĉis al mi denove malkovri tiun poezian kaj filozofian fabeleton. La esenco ne estas nevidebla per la okuloj, oni bone vidas nur per sia koro, kaj amata rozo estas unika. En tiu belega historio mankas laŭ mi inaj personoj.
Anino (Francio)
Ne surprize kun tiu aŭtoro, Pajleroj kaj stoploj de William Auld estas vere leginda. Jen bonega kolekto da diversaj prozaĵoj el la jaroj 1948 ĝis 1990 - eseoj, rakontoj, tradukoj, artikoloj pri libro-kulturo - el kiuj eble la rakontoj estas la malpli sukcesaj, sed tamen legindaj pro la lerta lingvaĵo. La stilo estas modela; pluraj el la nefikciaj eroj enhavas konsilojn, kritikon aŭ admonojn pri la uzo de Esperanto, kiuj multrilate daŭre validas. Oni legu kaj lernu!
Punkto (Britio)
"Mi estas ateisto, sed mi kredas, ke oni devas kredi je Dio" - diris la aŭtoro en intervjuo. Kaj malgraŭ tiu konstato ŝajnas, ke li tamen iasence polemikas kun tiu kristana Dio, prezentante Lin en diversajn ĉielajn ĉirkonstancojn kiel ekzemple en rakonto "Striki en la ĉielo ne eblas" aŭ en alia rakonto, en kiu Dio cerbumas pri kloniĝo de si mem.
Kvazaŭ li ŝpurus diajn intencojn kaj per ili kaŝitajn leĝojn de la naturo. Tamen tio kondukas lin rifuzi akcepti la kreitan mondon kiel Dio-verkon.
Ĉiuj rakontoj montras al ni groteskajn trajtojn de la mondo kaj la homa naturo. Iujn estas lime de absurdo, aliaj prezentas nigran humoron kaj la sovaĝan homan naturon - malfortecon, fragilecon, bestian malicon, abomenon. Ĉiuokaze la homa surtera pilgrimvojo estas plena de dornoj kaj maljustaĝoj. Estas tre malfacile klasifiki tiun libron al iu ajn genro.
Burdo (Pollando)
La titolo de la libro estas La 15a, marto,1928 verkita de Kobayasi Takizi. Tradukanto esperanten estas Nukina Yositaka, iama profesoro de la Fremd-lingva fako de Koobe-Universitato. Pli fora antaŭjaroj ĝi estis tradukita en la rusan, germanan, francan, anglan kaj ĉinan. La titolo, la jaro 1928, estas ĝuste antaŭ 10 jaroj ol mia naskiĝjaro, 1938.
Tiam furioziĝis faŝismo en Japanio, kaj la titolo montras la tagon, kiam oni ĝenerale landskale arestis ĉ. 4000 personojn.
Kaj en la libro Takizi priskribis la kruelegan torturon. Tiu aresto okazis laŭ la Leĝo por Publika Ordo. Oni ĝin aplikis jaron post jaro pli vastigante, ne nur al komunistoj, sed ankaŭ al liberalistoj, socidemokratoj kaj fine religianojn: kristanojn, budhanojn kaj multaj esperantistoj. Oni bone konas la aferon de Oomoto.
Kobayasi Takizi mem estis arestita tuj post la tagmezo de 20a de februaro 1933 kaj je la 45a minuto post la 7a posttagmeze de la sama tago li jam ne estis vivanta.
Mi nun rememoras la murditon s-ron Khashoggi, saudi-arabianan ĵurnaliston, kiu estis mortigita en la ambasadorejo en Turkio. En la mondo eĉ nun okazas ie tiaj abonenaĵoj. Reĝisoro Michael Moore diris, ke demokratismo estas nur eĉ simpla papero, ĝi dependas al agado de popolo mem. Jes, tio estas vero, mi kredas.
Samo (Japanio)
Mi legis la libron La Malgranda Sorĉistino, ĝis 42a paĝo.
En iu nokto malgraŭ malpermeso ŝi, la Malgranda Sorĉistino, rajdis sur la blokmonto. Ŝia enŝteliĝo estis trovita. La granda sorĉistino ŝin kaptis kaj punis.
Post la afero ŝi decidis, ke ŝi fariĝu bona sorĉistino kaj studu ĉiutage sorĉilibron. Poste ŝi povis fari ĉiujn gravajn sorĉ-artaĵojn. Ŝi havis korvon, kiu kapablis paroli. Tiu ĉi korvo, Abrakso, helpis ŝin por fariĝi bona sorĉistino.
Nun mi havas grandan intereson pri iliaj interparoloj kaj ŝia bonfaro.
Mateno (Japanio)
Ĉi-foje mi legis 3 pecojn el Kvar fabeloj de Miyazawa Kenzi.
Ĝi estas la libro paralela kun teksto esperanta kaj japana. Tial, kiam mi ne povis kompreni esperantajn frazojn, mi nepre vidis la japanajn frazojn.
Kaj pri esprimo de traduko en Esperanton el japanaj lingvaj onomatopeoj, mi estis konvinkita.
Granda Kampo (Japanio)
Mi finiĝis tralegi la libron Raportoj el Japanio, kiu estis skribita de Hori Jasuo. Mi sentas, ke li elektis tre interesajn temojn okazintajn en Japanio pri nunaj aŭ nalnovaj diversaj aferoj, konsultante detale pri tiuj ĉi enhavoj. Li prezentadis kaj opiniis diversajn aferojn. Speciale en ĝi mi estis interesita de aferoj pri "Morto en digno", "Stirado en ebrio", "Hansen-malsano en Japanio", "Hundoj kaj katoj en Japanio", "Lulilo de cikonioj". Tiuj ĉi enhavoj estis tre ŝokaj aferoj por mi.
Lumo (Japanio)
Dum la 55a Sumoo, mi legis la rakonton Printempa pluvo; unu el 19 mallongaj rakontoj de la libro La horloĝisto de Djen Bjen Fu. Tiu ĉi libro konsistas el 19 vjetnamaj mallongaj rakontoj en la periodo 1945-1964, ĝi estas tempo, kiam Vjetnamio travivis longan militon kaj preparis batali denove.
La ĉefa persono de la rakonto estas Thu, bonlerta lernantino, atendante esti vokita por studi eksterlande (ĝi estis bonega honoro por la bonlertaj gelernantoj de Vjetnamio tiutempe, ĉar ili estis donitaj stipendioj kaj la tuta kosto de la universitato).
Sed la usonanoj estis elektintaj ĝuste tiun momenton por okazigi la eskaladan militon kontraŭ Nord-Vjetnamio. Poste, ŝia pliaĝa frato ĵus ricevinta la ordonon revini al la armeo. De tiam, la usonaj bombadoj estas pli oftaj kaj iĝis pli kaj pli proksimaj.
Thu sentis, ke ŝia forveturo, en tiu ĉi momento, similis al egoismo, alĝo for de la malfaciloj kaj mankoj al kiuj estis elemantaj ŝiaj karuloj. Do, ŝi decidis resti. Oni akceptis ŝin en la milita medicina lernejo. Kaj poste ŝi fariĝis militkuracistino.
En la milito ĉiam estas surprizoj, hazarde unu el la tre gravaj vunditaj soldatoj, kiujn ŝi kuracis, estas ŝia frato. Post resanigi la vundon, li revenis al la fronto kaj petis al sia fratino, ke ŝi ne sciigas iliajn gepatrojn, pro lia vundo.
Kaj Thu ankaŭ iros al fronto, ŝi prenis kelkajn tagojn reveni hejmen por adiaŭ saluti siajn gepatrojn. Kiom multe ĝenis forlasi sian patrinon, sed Thu sentis malpezigita, kiam ŝia patrino decidis inviti parencinon, kiu ankaŭ havis infanojn ĉe la fronto, por resti kun ŝi.
Kaj la patrino memorigis sian filinon (tiam ŝi sciis, ke ŝia filo ankaŭ estis ĉe la fronto) "Vi ambaŭ klopodu bone konduti. Estu trankvilaj! Zorgu pri nenio hejme!".
La forirantino kunportas en sia koro la karajn bildojn de sia patrino. Denove la printempa pluvo pluvas, iom post iom pli urĝa, pli vigla kiel paĝoj de batalirana armeo.
Jadluong58 (Vjetnamio)
Interparola konduto de Edmond Privat, estis skribita jare 1935 kaj publikita pere Eldonis Literatura Mondo, Budapest.
En la libro havas 18 artikolojn, kiujn montras, ke la psikologia kampo ne estis sufiĉe atentada antaŭe aperis tiun libron.
Estas malfacile fari recenzon, ĉar necesas skribi multe por analizi malsamajn 18 artikolojn.
Ili parolas pri edukado, kulturo, religio, societo, kontrolo kaj protekto, moralo, militoj, revolucioj, paco, internaciaj politikoj, ktp... de Eŭropo kaj ambaŭ de la aliaj landoj.
La Homaranismo, kreita de LL Zamenhof, certe povis helpi, se ĉiuj popoloj konis ĝin. Homaranismo estis la revo de LL Zamenhof, por pli bona mondo!
Thuler (Brazilo)
La Libro de la Spiritoj estas Spiritualisma Filozofio, enhavanta "La Principojn de la Spiritisma Doktrino", pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj, kolektitajn kaj ordigitajn de Allan Kardec...
Ca-Laz (Brazilo)
Stellan Engholm (1899 - 1960) estas svedo, kiu esperantistiĝis en 1920. Li iĝis talenta Esperanta verkisto, instruisto, propagandisto de Esperanto, eminenta tradukisto de svedaj verkoj, kunlaboranto de "Literatura mondo", fondinto de "Malgranda revuo". Al liaj originale verkitaj romanoj apartenas "Al Torento" (1930), "Homoj sur la Tero" (1932), "Infanoj en Torento" (1934), "Vivo vokas" (1946).
En 1935 Stellan Engholm skribis en "Revuo Orienta" pri sia dua libro el la Torento-trilogio: "Ke la libreto konsistas el izolitaj faktoj ankaŭ estas laŭintence. Mi ne volis fari romanon, por ke mi ne skribu tro multe da sensencaj aŭ malgravaj aferoj. Tial mi verkis nur bildojn, aludojn... la libro estas intencita nur kiel skizo."
Sed se pretendema aŭ kritikema leganto ne trovas apartajn artajn kunligojn en la romano, la tutan historion kunligas tamen ĝiaj kvar protagonistoj:
Ajna, Alda, Arne, Jahono - geinfanoj el la sveda feruzina urbeto Torento, kiuj amikiĝis en la frua infanaĝo kaj por multaj jaroj iĝis kamarada grupo, kies evoluon de ordinaraj infanaj rolludoj ĝis politikaj diskutoj kaj socianiĝon la aŭtoro sekvas paĝon post paĝo kaj detale prezentas la tutan bildaron de iliaj travivaĵoj surfone de familiaj kolizioj kaj sociaj kolapsoj.
Ilia adoleskiĝo trafis la periodon de ekonomiaj krizoj kaj stagnadoj post la unua mondmilito. La geknaboj scivole rigardas en sian estontecon, por ili gravas la demando: kio estos ili. Arne havas talenton pri desegnado, li volas iĝi pentristo, sed la malriĉeco de la familio ĉiam baras kaj estingas liajn revojn. Johano certas, ke iam li estos bona laboristo de feruzino.
Ajna posedas kaj elmontras ecojn de pedagogo, kaj eble ŝia profesia tereno estos edukado. Alda, kiu tre frue adoptis socialistajn ideojn de la gepatroj, povas iĝi socia aganto. Foje ŝi diris responde al la demando pri la estonteco: "Mi volas labori, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas". Tiuj ĉi ideoj povas kvazaŭ kvintesence karakterizi la idealojn de la tuta nova postmilita generacio.
Stellan Engholm zorge konturas karakterojn de la geknaboj kaj en tre realisma maniero montras, kiel evoluas ilia spirita mondo influata de sociaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, komplikaj familiaj konvencioj, amikaj interrilatoj kun homoj de pli aĝaj generacioj. La aŭtoro aparte emfazas tre gravan teman linion: amikecon de la geknaboj kaj kun okdekjara maljunulo el Torento kaj kun Alekso - elektristo, erudicia homo,
rezonema saĝulo, kiu iĝis ilia sentrudema vivinstruisto kaj kiu kompletigas la familian edukadon per moderaj liberalaj kaj vivpraktikaj ideoj. "La plej agrabla estis, ke Alekso neniam kondutis kiel plenaĝa protektanto. Li ĉiam estis unu el ili, kiel kamarado". Jam dum la unua renkontiĝo kun la infanoj li diras al ili vortojn, kiujn oni povas konsideri humanisma programo por ilia memevoluo: "Neniam timu la homojn,
vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Restu fidelaj al la voko el via interno kaj iru antaŭen al la bela revo. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras, kaj eble la memoro estos iel valora por vi".
Engholm estas pasia adoranto de la patrolanda naturo, kaj li tiel majstre, plenemocie, ame kaj plastike kreas kortuŝajn bildojn pri naturbelaĵoj ĉirkaŭ Torento, ke oni kredas la aŭtoron ĉerpi la emociojn el siaj propraj intimaj spertoj kaj travivaĵoj. Per liaj okuloj la legantoj ĝuas belegan mondon konsistantan el densaj arbaroj kaj arbaraj padoj, altaj montoj, purakvaj lagoj, golfoj kaj riveretoj borderitaj de ŝtonmuraj zonoj.
Eĉ altaj fumantaj briktuboj de uzinoj en Torento ne povas fuĝi inspiran imagon pri la lando, en kies sino la infanoj havas originan konfidon al la fascina naturo malavare favoranta ilin.
En la postmilitaj 20-aj - 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la intereso pri Esperanto en eŭropaj landoj estis tiomgrade alta, ke Stellan Engholm ne povas preterlasi ankaŭ ĉi tiun temon, kaj la kvaropo el Torento iĝas aktivula kerno de junulara esperantista klubo kaj eĉ gvidas lecionojn por samaĝuloj. Sed la klubo estas prezentita en la romano nur skize, kvazaŭ ĝi esus nur preteksto por plie reliefigi kaj nuanci kapablojn de la kvaropo.
La gejunuloj, kiuj restis post kurso sen instruisto, ripetis tian rutinan vojon, kian iras ĉiuj novaj senspertaj kolektivoj: ili interŝanĝas leterojn kun eksterlandaj korespondantoj, iomete legas kaj ekzercas sin per babilado. Ĉu la klubo havas iujn realajn perspektivojn? Bedaŭrinde la aŭtoro tion ne malkovras al legantoj.
Ankaŭ la sorto de la infanoj sursojle de ilia memstara vivo ne estas travidebla. La romano finiĝas per la sceno de forveturo de Arne en la ĉefurbon, kie li eklernos en pentrolernejo. Ĉu eble por kompreni kaj prognozi la eblan estontan vivovojon de aliaj geknaboj necesas atente relegi la tutan libron? Mi invitas vin al la legado de ĉi tiu verko, kiun karakterizas facila stilo kaj agrabla lingvaĵo kun eta kromgusto de la epoko, de kiu nin disigas jam ok dekoj da jaroj.
Vlostano (Rusio)
La Pupo estas tipa romano de la 19a jarcento, kiel romanoj de francaj verkistoj (Balzac - Zola).
Oni starigas al si la demandon: kial skribi tiel dikan libron por tiel simpla romanintrigo? Sinjoro Wokulski, la ĉefa rolulo de tiu romano, enamiĝas al fraŭlino Izabela. Povus esti simple, sed estas ne!!! La koketulino, aristokratino ne volas edziniĝi al tiu galanteria riĉa komercisto Wokulski.
Do temas pri klasdiferenco inter la burĝoj kaj la aristokratoj en Varsovio (kaj certe en la mondo - La temo estas universala).
Alia grava rolulo de tiu romano estas sinjoro Rzecki, fidela komizo de la komercisto, brava homo, amiko, kiu volas helpi la posedanton de la magazeno, sian amikon.
Tiu libro estas vere de sia epoko en E?ropo. La komizo kredas, ke iu napoleonido refoje konkeros la kontinenton! Tiu komercisto estas eksterordinare romantika! Ia Donkiŝoto. Kaj ties komizo ia Sanĉo Panso, ankaŭ romantikulo sed malpli!
Kial tiu titolo La Pupo? Mi lasas al vi la plezuron trovi!
Kiu ĉapitro plej plaĉis al mi? La ĉapitro "Tempus fugit, aeternitas manet" (en la latina "tempo pasas, kaj eterno daŭras" ekde paĝo 542). Tiam la romantikulo finfine komprenas, ke tiu amo al la koketulino vane manifestiĝas. Liaj okuloj terure malfermiĝas!
Per kelkaj partoj de la libro, oni komprenas, ke la politika situacio en Eŭropo fariĝas tre malbona, kaj, pro diversaj aliancoj, eksplodos iam terura milito! Oni atendis 24 jarojn post la publikigo de la libro en 1890.
Tiu libro prezentas du jarojn 1878 - 1879 el la vivo de Varsovio. En la loka socio, kaj do en la romano "ŝvebas kontraŭjudaj haladzoj" (kiel skribite en la postparolo paĝo 647)
Por mi estas interese, per tiu romano, senti la atmosferon de tiu epoko en Varsovio, kiam Ludoviko Zamenhof estis 19 jara. Mi komprenis kial nia majstro, kiam juna, sentis la haladzon (eble fetoron) de malamikeco ĝuste en tiu epoko. Ĉu iele la lingvo Esperanto povis kontraŭstari tiun abomenan politikan situacion?
Certe ne - eble tial li kompletigis per siaj aliaj pensoj (hilelismo - homaranismo). Sed estis tro malfrue! Lia alvoko al la diplomatoj en 1915 estas pli klarvida. Indas legi kaj relegi la tekston de Zamenhof "Post la granda milito, alvoko al la Diplomatoj", jen la konkludo:
"Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj".
Fino de mia recenzo
Mi forgesis aldoni, ke la traduko estas perfekta! La libro estas tre bone tradukita de tre lerta kaj fame konata pola Esperantisto Tomasz Chmielik. Plie estas multaj notoj, kiuj ebligas legadon por ĉiuj, ĉie en la mondo! Kaj la libro en si mem estas belega: bela papero, bela kovrilo! La eldonitaĵo estas preskaŭ perfekta: kuŝas nur kelkaj tajperaroj.
Telemo (Francio)
Tiu libro proponas originalajn novelojn en Esperanto. La aŭtoro, Tim Westover, kunportis la leganton ĝis la limo de la normala vivo, eĉ iomete fore.
La realeco flirtas kun la eksterodinara mondo. Neniam oni scias kiam (aŭ ĉu) oni fakte trapasas la limon.
La legado estas agrabla, poeziema. Mi ĉefe ŝatis la novelon, kies titolo estas: la parodibirdo.
Ludino (Francio)
La dua parto de la libro enhavas rakontojn de Michail Ĉobanov por infanoj. Li traktas plejparte temojn de la reala vivo: Ĉion, ĉion oni povas vidi, Sur la transa bordo, En junio.
Fakte li rakontas travivaĵojn de sia infanaĝo. Li tuŝas la interrilaton homo-animalo en iuj verketoj. Kortuŝas La lasta leciono kaj Kie estas Avo Frosto. Emociigas tre multe la eta eseo La rideto de la estonta patrino.
Estas leginda verko ne nur por infanoj, sed ankaŭ por plenkreskuloj.
La historiisto (Bulgario)
Verse reversi estas kolekto de elstare modernaj poemoj de Benoit Philippe. La poemoj ne celas facilan amuziĝon, sed invitas al serioza legolaboro. Ju pli da tia laboro, des pli da leganta kontento.
Promene (Germanio)
En Nederlando, Imperestrio vivas en kastelo kun sia familio, korteganoj kaj lakeoj. Temas pri lojaleco de lakeoj, intrigoj de tiuj, kiuj volas regi anstataŭ la Imperestrio. Tiu libro estas simplstile verkita sed havas grandan vortprovizon. Ĝi estas interesa por mezbona nivelo de esperantisto.
Ludino (Francio)
La libro enhavas 118 originale verkitajn Esperantajn poemojn, 3 tradukitajn brazilajn himnojn, centon da aliaj brazilaj poemoj esperantigitaj. La temoj kaj stiloj varias: amo, paco, mizero, malespero, maljusto, feliĉo... Certe ĉiu poezioamanto en ĝi trovos ion por si.
Troviĝas en la Parnaso ankaŭ fotoj pri kaj biografioj de la verkistoj, trakdukistoj, tradukintoj. Laŭ la fotaro trideko el la centtrideko de la verkistoj/tradukistoj estas virinoj.
La leganto povas ankaŭ studi mapon pri Brazilo same kiel glosojn kaj fotojn pri brazilaĵoj. Tial tiu ĉi libro estas ankaŭ fonto por elĉerpi sciojn pri la grandega lando kaj la vivo en ĝi.
Estis granda plezuro legi kelkajn poemojn kaj biografiojn ĉiuvespere dum la novembra sumoo 2018. La parnasanoj ne eksterigas sin el la sortoj de aliaj homoj,kelkloke ili vorte esprimas siajn opiniojn pri la socio kaj politiko. Mi kuraĝas citi el Rekviemo de Leopoldo Knoedt, en mezuro konata de finnoj:
Plumbe pendas nigra nubo
super seka trista tero,
vivo velkis, restas rubo,
pesta polvo en aero.
Naskis nubon lasta larmo,
penta ploro, tarda tombo,
ĉion ĉirkaŭvolvis varmo
el la ega brulo bomba.
Havis homa menso multon:
saĝon, scion klivi kernon,
havis homo same stulton,
forĝi sian finekstermon.
Nebulino (Finnlando)
Ĉi tiu libro estas kolekto de multaj mallongaj skribpecoj, aranĝita je tri partoj: Tra la vivo, Tra la lingvo, kaj Tra la literatura. Ĉar la temoj kaj stiloj estas diversaj, oni sendube povos trovi artikolojn kiuj estos taŭge por harmoniĝi kun la interesoj kaj lingva nivelo de iu leganto. Ekzemple, la artikolo, Esperanta Poezio, tre interesigis min, malgraŭ la fakto, ke mi mem tute ne ŝatas la poezian literaturan formon!
Jonel (Anglio
Laŭ la biografio de bakterio, ĝi informas, kiel ĝi procedas ene de la organismo, kie ili ŝatas loĝi kaj kiel ĝi procedas por esti vivanta, kie ĝi povas pli vivadis. Ankaŭ ekstere de la organismo, ĝi estas vivanta:
en malpuraj lokoj, eĉ en puraj lokoj, ĝi povas esti, ekzemple riveroj, lagoj, malpuraĵoj, kadavroj. Estas informitaj kelkaj landoj, kie ĝi pli agas, eĉ kaŭzante epidemion.
La rakonto informas, kian penadon suferas la homaro por sukcesaj medikamentoj por mortigi ilin de la medio, por fini diverstipajn epidemiojn en la tero. Do tiu libro estas tre interesa por ni kaj scienca pri tiu danĝereco, kiun rondiras nin.
KLARIGO:
1. La Flava Rivero, je 5464 kilometrojn longa, estas la dua granda rivero en Ĉinio.
2. JANGZI-Rivero kun longo de 6300 kilometroj estas la plej granda Rivero en Ĉinio.
3. La Perla Rivero estas granda rivero en suda Ĉinio, kiu longas je 2129 kilometroj.
4. Fiŝpeceta rizkaĉo estas matena manĝaĵo ŝatata de Guhangdong-provincaj loĝantoj. Oni ĝin preparas, aldonante krudajn fiŝpecetojn en rizkaĉon boligitan.
Se la krudaj fiŝoj entenas parazitojn aŭ bakteriojn, la manĝinto facile malsaniĝos. Bone mi resumas, ĉar estas longa sciado por la homaro.
Elisia (Brazilo)