Recenzoj de legataj libroj dum la maja sumoo 2021

Marta de Eliza Orzeszko

Marta, barakta virino antaŭ pli ol cent jaroj.
Marta, verkita de pola verkistino Eliza Orzeszko (1841- 1910), estas romano antaŭ pli ol cent jaroj, tradukita de nia majstro Zamenhof. Je la komeneco ĝi jam allogas mian legecon: "La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ĉercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, kore konsentas ĉiuj."
Estas libro pri sorto de virino.
Marta naskiĝis nobela, sed post la sinsekvaj mortoj de la patro kaj edzo, ŝi falis en malriĉecon kaj devigite eliris el la familio por panlabori. Tamen ŝi, kvankam estis bone edukita, sed havis nenian povoscion. Ŝi malkapablis perlabori en kia ajn cirkonstanco ---- familia instruistino, kudristino, libortradukinto, vendistino..., krome, la tradicia penso degradigi virinon starigis antaŭ ŝi obstaklojn sur ŝia vojo vivteni sian filineton. Ŝi fiaskis provi diversajn laborojn kaj por la malsana filineto kaj malsato, malvarmo de la familio, ŝi decidis riski ŝtelon, konsekvence ŝi renkontis persekuton de policistoj, nenion povis fari ŝi fine mortis kuŝante sub la radoj de omnibuso tirata de ĉevaloj!
Ĉi-tiu romano mem probable estas destinite forgesebla de la epoko, inkluzive de la esprimmaniero --- plena de doktorino kaj instruo, tamen la arda pasio prisavis la rakontadon, por ke ŝi estu potenca kaj afekta.
La pionira literaturaĵo karakteriziĝas per simplaj vortoj, flua rakontado kaj kapabla esprimado. Ĝi meritas legi denove en hodiaŭo.

Yu (Ĉinio)

Ne tiel, sed tiel ĉi! de F. Faulhaber

Ne tiel, sed tiel ĉi, kvankam eldonita en 1965, povas sendube esti ege utila por multaj esperantistoj, kiuj proponas esti komencantaj verkistoj aŭ tradukistoj.
La libro detale traktas serion de demandoj, kiuj probable ĉiam estos ŝtono de falpuŝiĝo por multaj generacioj de esperantistoj, ekzemple simpleco, klareco kaj sonoreco de la stilo, kaj ankaŭ demandoj pri neologismoj. Instruante per kontrastoj, li celas veki guston por bona stilo.
F. Faulhaber ofertas praktikajn konsilojn por akiri bonan stilon, kie la ekzemploj uzitaj estis prenitaj el la ekzistanta literaturo.

lemosac (Brazilo)

Rakontaro de Genĝi de Murasaki-Ŝikibu

Rakonto de Genĝi estis verkita de virina verkisto Murasaki-Ŝikibu jam antaŭ 1000 jaroj. Ĝi estas tre ŝatata rakonto por la postaj generaciuloj, kaj kleraj homoj nepre legis ĝin. Tamen ĝi estis skribita en arkaika stilo, tial nuntempaj homoj ne komprenas ĝin. En lernejoj lernantoj legas parteton de la rakonto, sed multaj ne havas intereson pri ĝi kaj ne volas plu legi la tuton. Ankaŭ mi apartenas al tiu neklera grupo kaj neniam antaŭe legis ĝin, nek originalan, nek tradukitan en la modernan japanan lingvon. Mi honits pro tio, do mi aĉeits la nove aperintan tradukon en Esperanton kaj eklegis, sed ĝi estas ankoraŭ malfacila, do por eksterlandanoj estas malfacile kompreni la enhavon.
En tiu tempo estis kutime, ke nobelulaj geedzoj loĝis aparte, kaj edzoj vizitis sian edzinon en ŝia domo. La heroo de la rakonto Genĝi estis juna kaj bela altrangulo kun multaj talentoj, krome li tre amis virinojn. Li serĉis junulinojn, vizitis ilin kaj havis amrilaton. Por mi estas tre malagrable legi tian amrakonton. Mi komencis legi la rakonton en marta sumoo, kaj ne volonte mi daŭre legis ĝin ankaŭ en majo. Mi decides finlegi ĝin en julio por mia kleriĝo, ne por mia ĝuo.
La rakonto estas eĉ por mi ne bone komprenebla, ĉar multaj kaj diversaj nomoj aperas. Krome por eksterlandaj legantoj estos ĝene kompreni vestaĵojn, meblojn kaj aliajn kutimojn tiutempajn. Se anticipe estus klarigoj pri tiuj kutimoj kaj bildoj de domoj, ĉambroj kaj vestaĵoj, estus pli bone.
La traduksisto Belmonto tradukis la rakonton kun granda klopodo kaj tion mi aprezas, sed mi ne povas rekomendi la libron al sumooistoj, kiuj ne havas specialan intereson pri la antikva japana literaturo.

Horizonto (Japanio)

La lasta Kokjuu-ludisto kaj aliaj tri rakontoj de Niimi Nankiĉi

Ĉi-foje mi legis la rakonton "Floraba vilaĝo kaj ŝtelistoj" (sekvo) en la libro. Ĝia originalo estis verkita de Niimi, sed la tradukisto Hori pensis, ke la rakonto devas havi sekvon, tial li mem verkis tiun parton.
En la originalo aperis 5 ŝtelistoj. Unu estas la ĉefo kaj la aliaj 4 estas liaj disĉiploj tute ne spertaj. Fine de la originalo la ĉefo estis arestita kaj la aliaj estis liberigitaj kaj ekforlasas la vilaĝon. La sekva rakonto komenciĝis je tiu momento.
Tiuj kvar havis sian propran profesion antaŭ ol ili fariĝis ŝtelistoj. Ili decidis ne forlasi la vilaĝon kaj reveni al ĝi. Tie ili, profitante sian eksan profesion, ekdediĉis sin al la vilaĝo. La rakonto estas tre interesa kaj bonega.

Maekawa (Japanio)

Dek tagoj de kapitano Postnikov de Mikaelo Bronŝtein

Mi ŝatis legi la romanon Dek tagoj de kapitano Postnikov de Mikaelo Bronŝtein. La formato estas originala, fakte estas du historioj:
- la dektaga ŝipvojaĝo de Kapitano Postnikov al Usono en aŭgusto 1910, por partopreni en la sesa universala kongreso de Esperanto. Li vojaĝis en la sama ŝipo kiel L. Zamenhof kaj la konversacioj inter ili estas priskribitaj en la romano.
- la vivo de Postnikov kaj la disvastiĝo de la rusa Esperanta movado, precipe en Sankt-Peterburgo, inter 1909 kaj 1911.
Estas aldonitaj multnombraj artikoloj el la tiamaj rusaj ĵurnaloj, priskribante kaj la okazintaĵojn pri la Esperanta movado, kaj diversaĵojn okazintajn tiutempe.
La artikoloj estas dulingvaj, la originala (ĉefe rusa) versio, kaj la esperantlingva traduko.
Tre bona romano, mi rekomendas al ĉiuj legi ĝin!

NikoDim_F38 (Francio)

Falantaj Muroj de Trevor Steele

Mi ellegis la libron Falantaj muroj. En la libro krom la titolita estas 4 mallongaj rakontoj: Maŭricio 1967, Hispanio 1971, Brazilo 1977, Interna Aŭstralio 1933. "Muro" signifas muron, kiu estis en la urbo Berlino. En 1989 la muro estis faligita. Post la tempo aŭtoro vojaĝis en Sovetunio, Kievo, Litovio, Polando, Germanio, Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Tiamaj liaj spertoj estas raportitaj en tiu ĉi libro. La raportoj estas tre interesaj, precipe sperto en Ĉeĥio estas ekster mia supozo. Sed Esperanto savis lin, kiel? Kaj ankaŭ rakonto pri malfacile kredebla resaniĝo pere de iu religio en Brazilo estas interesa.

Ibukijama (Japanio)

Bagatelaro de Johan Hammond Rosbach

Mi legis la libron Bagatelaro de la norvega verkisto Johan Hammond Rosbach, eldonita en Oslo en la jaro1951, do tempo preskaŭ antikva, tamen temo de apartaj rakontoj tute ne estas antikva nek arkaika. La rakontoj estas diverstemaj, do estas malfacile priskribi ĉiujn kune kaj resumi, sed priskribi ĉiun el ili aparte - tio kreus novan libron/libreton. Sed mi kore rekomendas la libron, ĉar vere estas interesa. Unu el rakontoj estas ĝuste Bagatelaro, en kiu la aŭtoro asertas, ke bagateloj estas la plej gravaj, plej esencaj eroj de la vivo. Eble efektive tiel estas?
Ĉiu el la noveletoj rakontas iun bagatelaron.

Burdo (Pollando)

La Senditoj diktita de Andreo Ludoviko

Diktita de la spirito Andreo Ludoviko al la mediumo Chico Xavier, el la portugallingva originalo tradukis Gonçalo Neves, eldonejo Lorenz
La Senditoj estas la dua libro de la serio pri la vivo en la spirita mondo diktita de Andreo Ludoviko. Nur ĉi tiu serio enhavas dektri librojn. Chico Xavier jam verkis pli ol 400 librojn. Mi tre ŝatas scii pri la vivo en la transtombo.

Maria (Brazilo)

Vojaĝo al Vjetnamio de HORI Jasuo

Estas tre interesa travivaĵo en Vjetnamio, vojaĝo tre proksime kaj kun la loĝantoj de la lando; tiamaniere ni lernas multon. Kaj la ideo kunporti biciklon por pli bone kaj pli interese vojaĝi estas mirinda ideo. Ni mem ricevis de Hori Jasuo biciklon, kiu venis rekte de Japanio kaj kiun ni donacis poste al iu, kiu bezonis ĝin. Tiel la biciklo havis multajn vivojn!

Pomarbanino (Francio)

La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry

Honeste ĝi estas mia dua vico legi ĉi tiun libron. La unua vico estis kiam mi legis ĝin en mia denaska lingvo. Tiam, mi estis ankoraŭ unu eta knabo. Mi ne sciis tute la mesaĝojn. Laŭ mi, ĝi estis kiel la rakonto de la malhidratiĝula piloto. Ĝi plenis kun la fantazioj.
Nun, mi relegas denove la libron, sed Esperante. Unufoje, ĝi estis malfacila, ĉar la kunmetitaj vortoj estis ne kutima. Mi legis ĝin malrapide por kompreni ĝin. Kiel la plenkreskulo, mia vido ŝanĝas. Ĝi certe estas la libro por plenkreskulo. Multe da paraboloj kaj bonaj valoroj tie, kaŝitis, kiam mi legis ĝin kiel la knabo. Kelkajn frazojn mi memoras, precipe la frazoj diritaj de la vulpo:
1. Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed se vi malsovaĝiĝos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo.
2. Oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj.

Mi pensas... ke mi volas legi ĝin ree venontvice. Ĝi estas la sentempa libro.

Luptondro (Indonezio)

Sed homoj kun homoj, UK 1905-2005 eldonita UEA

Ni povas ekscii la historion de la monda Esperanto-movado kaj ĝian ĝenerala-trajton. Tamen la literoj estas tre malgranda, tre ĝena por maljunuloj.
Unue mi rimarkis, ke antaŭ la 1-a UK en Bulonjo fluis kompreneble la longa antaŭhistoria periodoj: ĉiuj esperantistoj estis nur preskaŭ rusaj kaj poste venis francaj, poste internaciaj, kaj disvastiĝis al angloj, germanoj, tamen nur en Eĵropo.
Due mi rimarkis, ke la 3a- UK en Kembriĝo, 1907, Alta Protektanto, Duko de Britio ĉeestis, la 4a-UK en Dresdeno, 1908, Alta Protektanto, la Tria saksa reĝo ĉeestis, la 5a-UK en Barcelono, 1909, Alta Protektanto, Reĝo de Hispanio ĉeestis.
Mi tre miris, ke en tia lulila stadio de la Esperanta Movado tiaj reĝoj sidis sur UK, tiel ke se estus en Japanio, imperiestra familio ĉeestus. Okaze de japanio la 50a-UK en Tokio Alta Protektanto estis Ĵuĵi Ŝibuta, Prezidanto de la Japana Akademio.
Trie temas pri la evoluo de partoprenantoj en UK. Jen la statistiko de aliĝintoj:
1a UK-688, 2a-1200, 3a-1400, 4a-1430, 5a-1300, 10a-3739, 20a-1494, 30a-1602, 40a-1687, 50a-1710 (Tokio), 92a-1901 (Jokohamo), 100a-2698. Intertempe okazis la unua mondp-milito kaj la dua mndo-milito. Certe tio influis multe. Tamen travideble la nombro de partoprenantoj ne draste evoluis. Ekz. vidu en Tokio kaj Jokohamo.
Kvare tiu libro ne nur traktis la oficialan jarlibron, sed ankaŭ enhavas diversajn kovrindajn aŭ malkovrindajn bagatelaĵojn. Ekz. en la unua kongreso oni intencis ludi teatraĵon, "la Edziĝo Kontraŭvola de la franca baroka aŭtoro Moliere", kies Esperantigita traduko venis el la presejo nur 15 tagojn antaŭ la kongreso. La aktoroj intencis esti diversnaciaj kaj poste oni devis hasti distribui la tekston al diversnaciaj ludontoj. Ili revenante hejmen manĝante, promenante devis lerni, lernadi sian rolon. En la kongresa tago ili ĉiuj ne povis akurate kolektiĝi kaj ne povante antaŭekzercon ili plenumis la prezentaĵon.
Kvine la kovrilo de la libro estas fotaĵo de la kongresanoj inkluzive de kalva Zamenhof. Ĉiuj damoj surmetis sur sin ĉapelon. Multaj viroj ankaŭ surmetis sur sin ĉapelon. Aliaj viroj estis kalvaj. Tio signifas, ke preskaŭ ĉiuj kongresanoj estis maljunuloj. En ĉiuj UK, la unua kaj ĝis nun partoprenantoj konsistis el preskaŭ maljunujoj, ĉar nur maljunuloj havis kaj monon kaj tempon, tiel mi vidas. Retrovide mi mem estis tia, ĉar en mia okazo mi neniel povis ferie dum 1-2 semajne dum mia juneco.
Sese interalie mi interesiĝis pri la 50-a UK en Tokio,1965. La ginekologo Yagi Hideo, kiu fariĝis UEA-prezidanto en 1962, iniciatis inviti Tokia-UEA kongreson. Mi tre miras, ke li fariĝis UEA-prezidanto, kiam japana Esperanto- Movado estis en la pionira tempo. Kiel kuraĝa kaj talenta li estis! Tamen tre beda?re li mortis pro apopleksio en 1964, ne povis reale sperti la Tokian UK, 1965.

Samo (Japanio)

Silento de Endoo Ŝuusaku

Finfine mi legis la libron Silento.
Ĉar Rodrigo pensis, ke li en la karcero aŭdis la ronkadon de la gardisto ĉiutage, li koleris la maldiligentecon de la gardisto. Ĝi ne estis la ronkado, sed mizera muĝado de kredantoj pendigitaj en truoj. Kaj oficisto diris, "Se vi ne konvertiĝus, oni ne povus liberigi vin." Tuj poste Rodrigo tretis la tret-bildon. Tiam la Kristo, kiu daŭrigis silentadon ĝis nun, diris, "Vi rajtas treti, rajtas treti. Vi ekzistas por esti tretata."
Post lia konvertiĝo, Rodrigo diris al Kiĉiĵiroo, "Kiu povus aserti, ke fortuloj ne suferis pli multe ol malfortuloj?" Li ankaŭ diris, "Mi amas la Kriston en formo alia ol la antaŭa. Por ke mi sciu la amon, necesis ĉio ĝis nuna."
Mi pensis, ke Rodrigo ne forlasis sian kredon, sed havis novan kredon. Mi ankaŭ supozis, ke Kristo riproĉis neniun kaj pardonis al Rodrigo, Ferreira kaj Kiĉiĵiroo. La religia kredo estas libera. Nun en la mondo ni havas diversajn religiojn. La diferenco de religio ne kaŭzu militon, mi deziras.

Mateno (Japanio)

Mia 20-jara vivo kun karega panjo de YAMAMOTO Akiko

En Mia 20-jara vivo kun karega panjo, estas skribite, kiel katido Ĉibi venis al la hejmo de panjo kaj nutradiĝis ĝe la hejmo. En la libro, maldekstre estas ilustraĵoj desegnitaj pri diversaj esprimoj de katido Ĉibi. Ankaŭ koloriĝo estas bela kaj donis plezuron al mi.

Granda kampo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot

En la ĉapitro XI Lemi renkontis Arthur kaj lian patrinon. Kaj li vojaĝis kun ili sur la boato. Lemi kaj lia trupo donis spektaklojn al Arthur. Lemi prizorgis la bestojn kaj ne maltrankviliĝis pri manĝaĵo kaj kuŝejo.
Li diris sur la boato kun sinjorino Milligan kaj Arthur, ke li estis plej feliĉa de sia infaneco ĉe ili. Kaj Arthur ne kapablis reciti fablon, sed Lemi helpis al Arthur sukcesigi lin. Sed Lemi pensas, ke ĉi tiu vojaĝo proksimiĝos al fino, devos reveni al la antaŭa vivo.
Mi imagas, ke Lemi renkontos al diversaj homoj ĝis la renkonto kun lia mastro Vitalis elkarcerigita. Denun tio plezurigos min.

Granda Kampo (Japanio)

Sen Familio de Hector Malot


Mi legis la libron Sen Familio tradukita de s-ino Ana Sonĝanta. En ĉiu tago mi legis 2 paĝojn kaj tralegis la 3 ĉapitrojn, XIX: Lise, XX: Ĝardenisto, XXI: Familio disigita. Do mi finfine atingis la finon de unu parto, kiu estas duo de ĉi tiu libro. Ĉi tiu enhavo estas jena.
En la survojo al ŝtonminejoj de Parizo, lia mastro Vitaris ne povis marŝi pro sia laceco kaj malvarmo, Remi kaj Vitaris sidiĝis kaj dormis antaŭ la pordo de iu gardenisto. En sekvanta morgaŭo bedaŭrinde Vitaris mortis. Poste Remi sciiis, ke lia mastro estis plej fama itala kantisto, tamen nun estis povra maljunulo. Tiam Remi estis sola ĉe la morto de lia mastro.
Feliĉa sorto venis al Remi. Li havis novan familion pere de ĉi tiu patro de ĝardenisto, Remi kaj Lise, kiu estas malpliaĝa firino, fariĝis tre bona familiana amiko. Remi laboris kaj vivis tro facile kun ĉi tiu familio, sed ne daŭris. En iu tago forta vento ekblovis kaj falis la plej densa hajlofalo. Per ĝi en la granda forcejo ĉio estis rompita kaj restis sennombraj disrompitaĵoj. Patro aĉetis la ĝardenon kaj estis konstruita domo pruntedonita de vendisto. Granda katastorofo okazis en tiu ĉi ĝardenisto, patro de familio. Li estis enkarcerigita pro nepagipovo de la mono. Malfacila sorto ree atendis lin.
Familio devis esti disigita. Filoj kaj filinoj de patro iris al ilia onklo kaj onklino. Tamen Remi ree estis sola kaj revojaĝis metinte la balteon de la harpo sur sia ŝultron.

Komence mi ne povis facile legi ĉi tiun nobeloj, tamen ĉi-foje de tempo al tempo mi facile povas legi ĉi tiun libron "Senfamilio". Mi sentis, ke ĉi-foja enhavo vokis intereson al mi. Mi ekstreordinare povis legi ĝin ne multe konsultante vortaron. Dankon pro Esperanto-sumoo!

Lumo (Japanio)

Loulan de Inoue Yasushi

Mi legis la libron Loulan de Inoue Yasushi, tradukita de Miyamoto Masao kaj eldonita de JEI.
Enkonduke estas skribite: Regno Loulan debutis en la Orienta historio ĉ. 120 a.K. kaj malaperis ĉ 77 a.K, tial ekzistis en la historio apenaŭ dum 50 jarojn. La legantoj tuj sentas sin en la mezo de la vasta fremda regiono, kiu estas ĉirkaŭita de la altaj montaroj kaj senlima dezerto, ofte atakita de la sabla ventego, kaj apud la bordo de la vaganta lago Lopnor.
Mirinde estas pacienco de la tradukinto trakti nomojn ĉinlingvajn de la personoj kaj lokoj. Por ili, eĉ aparta broŝuro akompanas la libron aldone al la glosaro. Persone mi preferas la duan rakonton, titolitan Fremdregionano kiu temas pri Ban Chang, kiu dediĉis plejparton de sia vivo al la servo en tiu regiono. rakonto ĉiam de la vidpunkto de la Han Dinastio eble fariĝus tute alia, se vidite de la malfortaj regnoj de la regiono aŭ eĉ de Hunnoj, kiuj estas bildigitaj kiel ferocaj batalantoj.

Majo (Japanio)

Ilustrita Frazeologio de Sabine Fiedler

En nia Suita Esperanto-societo, en semajna kunsido ni studas uzante Zamenhofan Proverbaron, kaj tiu libro de frazeologio ŝajnas tre utila, kiel aldona lernolibro, por trovi eŭropecajn esprimojn, kiuj baziĝas sur Greka mitologio, orakolo, ktp. Kune kun tre amuzaj ilustraĵo de Pavel Rak.
Surprizis min trovi citaĵon de Fujimoto Tacuo, kiu menciis la nomon, Miyamoto Masao en la artikolo.

Majo (Kapanio)

Murdo en la parko de Julian Modest

La verkisto estas bulgara kaj li skribas en Esperanto, ne estas traduko.
La romano estas malgranda (78 paĝoj), facile legebla, agrabla detektiva romano.
Rapide, oni scias kio okazas:
- virino estas mortpafita
- oni konas la murdisto
sed oni ne scias kial. La komisaro Silikov kondutas la enketon.

martinesperanto38 (Francio)

La lasta kokjuu-ludisto kaj aliaj tri rakontoj de NIIMI Nankiĉi

Tiu japana aŭtoro NIIMI Nankiĉi naskiĝis en 1913 kaj li mortis juna en la aĝo de 29 jaroj, do li ne verkis multe, sed krom la rakontoj li verkis infanajn kantojn, poemojn, tankojn, hajkojn kaj dramojn. En la urbo Handa estas lia muzeo.
Mi vere ĝuis legi tiujn kortuŝajn rakontojn. Pro la unua treege kortuŝa rakonto mi havis larmojn en miaj okuloj, mi ploris kaj kunsentis kun la lasta kokjuu-ludisto.
Pro la dua kortuŝa rakonto "Kruro de terkulturisto kaj kruro de pastor" mi miris, kunsentis kaj finfine ridetis kaj ridis laŭte. Pro la tria rakonto "Florarba Vilaĝo kaj ŝtelisto" venis surprizoj kaj bona enhavo. Legu mem. Al mi tre plaĉis tiu libro. Gratulon al la tradukisto kaj eldonisto.

Helli (Germanio)

La Magia Ŝipo (Ĉina fabelo)

Literaturo de la tuta mondo estas plena de fabeloj. Sed eble ne multe tradukitaj en Esperanton. La Ĉina fabelo tradukita esperanten de iu nekonata aŭtoro. Li ege bele tradukis ĝin. La temo de la fabelo plaĉos al ĉiu . Uhang Shjauh estas la heroo, kies patro mortis kaj li loĝas kun vidvina patrino perlaborante terkulturadon kaj kolektadon de brulligno. Iun tagon li akiris unu paperŝipon, kiu estas aktuale magia shipo. Ĝi povas rapide grandiĝi. Kaj malgrandiĝi, kiam estas necese. Dum inundo la ŝipo helpis ilin multe. Li ankaŭ savis la vivon de aliaj bestoj, ekzemple serpentego, formiko kaj abelo. Li ankaŭ savis Ghang San, kiun li akceptis kiel frato. Sed la frato estis tro avida kaj vere aĝulo kaj planis lin mortigi. Sed vane. Li ne povis. Fine li estis vere kaj sufiĉe punita. La heroo vivis post tiam feliĉe kaj trankvile kun la nova edzino kaj patrino.
La rakonto estas multe riĉa kun diversaj elementoj de Fabelo. Oni povas legi ĝin por la ĝoj kaj ankaŭ por praktigi la internacia lingvon. Multe ni povas lerni el ĉiu tiu fabelo. Sed en lernejo nuntempe oni ne instruas tion. Bedaŭrinde.

Riko (Barato)

En la lumoj de ekmiroj, Travagado Inter poeziaĵoj de la mondo tradukitaj de Roland Platteau

Roland Platteau estas membro de nia Esperanto-klubo en Arras. Mi bone konas lin. Li tre ŝatas poezion, kaj laŭ mi, li elektis la plej belajn!
Kelkaj poemoj estas famaj, en franclingvo, aliaj tute ne, ankaŭ aliaj germanaj mi lernis dum mia junuleco. Aliaj poemoj estas polaj, egiptaj, ĉinaj, bengalaj,...ktp, esperantigitaj el la angla aŭ la franca traduko.
Mi tre ĝuis legi ĉi tiujn versojn, mi vere ŝatis kaj trovis la sentemon de la aŭtoroj kiujn mi konas; por la aliaj, mi malkovris ĝin... Kaj ankaŭ tiun de Roland, rilate al la stilo kaj la rimoj de la aŭtoroj.
Estas tre bela libro.

Ĵoel (Francio)

Elektitaj paroladoj kaj prelegoj de Ivo Lapenna

Mi legis nur parton de tiu libro. Estas interese legi prelegojn, kiuj okazis dum diversaj kongresoj kaj klarigojn ekzemple pri la kultura valoro de la internacia lingvo, pri esperantismo, pri internacieco de Esperanto.
Dankegon por via prizorgo kaj laborego.

Rivero (Francio)

Septembre, sur strate en Tokio de Katou Naoki

S-ro Mamija Midori skribis en la Antaŭparolo por La Esperanta versio jene;
En septembro 1923, trafis Tokion senprecedenca tertremego. Pereis 105 mil homoj pro urba incendio en kelkaj tagoj. Poste,en la kaosa stato, japanaj popolanoj kaj soldatoj sendistinge masakris en sia kolero sennombrajn laboristojn koreojn kaj Ĉinojn. La libro priskribis tiun Ĉi masakron neforviŝeblan de la japana historio. Tiu Ĉi afero estas ne pasinta, sed aktuala.
Mi finlegis libron, "Septembre, sur strate en Tokio" en la maja sumoo. Ĉi tiu libro estas malĝoja kaj malklara, sed ĉi profunde pensigis kaj emociigis min. Ĝi estas ne novelo sed dokumento laŭ esploroj kaj aŭskultadoj de maljunuloj. Certe jes "La fakto estas pli romaneska ol fikcio."
Finleginte mi sentis timon kaj konsciencriproĉon jene:
Ordinaraj civitanoj facile fariĝis mortigistoj pro falsa onidiro en granda katastrofo, kaj poste aŭtoritatoj ruze utiligis tion.
Estas fono, ke japanoj ofte havas diskrimacian senton kontraŭ koreoj, Ĉinoj kaj alilandanoj. Jen estas rasismo. Mi hontas pro mia seneduko kaj mi devas pardonpeti ilin.
Plej grava vidpunkto estas ne antaŭ jarcenta afero sed ankaŭ nuna. Antaŭ 2 jaroj mi kaj s-ro Hori tradukis japanan novelon Krabŝipo en Esperanton. Mi opinias, ke la plej grava vidpunkto estas same kiel Krabŝipo. En la 11an de marto 2014, verkisto Katoo Naoki verkis tiun libron. Mi elkore dankas lian klopodon. Dume mi estimas s-ron Mamija Midori, kiu tradukis ĉin Esperanten en 2019.
Ĉar se mi ne renkontiŝus kun la tradukita libro, mi neniam scius historion de grava fakto antaŭ jarcento.

Monto daijuu (Japanio)

Dinamika Lago Biŭa al la mondo de Takao JAMAGUĈI

Kiel homo, kiu diplomiĝis rilate al fi?mastrumado - lagoj tre interesas kaj inspiras min. Speciale tiuj lagoj venas en mian fokuson, kiuj havas tre apartan situon kaj historion. Nenion mi scius pri tiu unika lago, se mi ne estus lerninta Esperanton kaj ankaŭ certe ne venus al Japanio, kie situas tiu lago. Samtempe mi iomete bedaŭras, ke mi jam dufoje estis en Kioto kaj ne staris ĉe la bordo de la lago Biŭa aŭ eĉ ŝipekskursis tie. Mi supozas, ke temas pri kaŭzo reveni tien iam ajn por viziti ankaŭ la lagon.
La libro montras multajn detalaĵojn pri la disvolviĝo de la lago, kiu havas jam aĝon de 4 milionoj jaroj kaj migris de la sudo al la nuntempa loko trans tre diversaj stadioj.
Ne estas miraklo, ke konserviĝis kelkaj specioj de fiŝoj, kiuj nur vivas en tiu ĉi lago, do estas endemaj. Sed ne nur tiuj estas protektindaj, sed ĉiuj fiŝoj. Pro tio necesas racia fiŝkaptado kaj evito de enmetado de "fremduloj".
La libro demonstras impresoplene, ke akvo pli kaj pli gravas en la mondo, ne nur en Japanio aŭ en la priskribita ekzemplo de Ĉinio. Mi timas militojn kaŭze de estonta manko de dolĉakvo en pluraj regionoj de la mondo. Sed ĝi ankaŭ povas fariĝi valoraĵo aŭ trezoro de tre malmultaj homoj, kiuj decidos pri la uzebleco kaj la prezo de la restintaj akvoresursoj.
Interesa aspekto en la libro estas, ke la aŭtoro komparas nutraĵojn rilate al la enhavo de akvo por demonstri, ke Japanio importas ĉ. 64 miliardojn tunojn da akvo dum jaro. Neimageble granda amaso.
La libro tre legindas kaj bone demonstras, ke ni mem povas fari multe por konservi la naturajn resursojn por niaj posteuloj.
Ankaŭ jam en Germanio dum la someraj monatoj okazas, ke riveretoj tute sekiĝas aŭ manko de oksigeno mortigas tutan vivon en ili.
Dankon al la teamo de la tradukintoj de tiu ĉi libro el la japana lingvo al Esperanto.

Ronaldo (Germanio)

Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja, Giorgio Silfe

Libro estas sufiĉe granda, do mi ankoraŭ ne legis ĝin ĝis fino (nur ĝis 80a paĝo). Mi trovis en ĝi multajn informojn ankoraŭ al mi ne konatajn. Ŝajnas ke ĝi pli taŭgas por plenkreskaj homoj (infanoj povus enui), kaj necesas granda vortprovizo por flua kaj facila legado. Sed lingvo komprenebla, bone legebla, homo kiu ŝatas ne nur amuzaĵojn, povas ĝoje legi.

Hirundo (Ĉeĥio)

Paulus Fondinto de Trevor Steele

Tridek jaroj post la krucumo de Jeŝu, lia pli juna frato Ŝimeo, nun maljunulo, rakontas pri la vivo de nova apostolo, Paulus. La aŭtoro interesiĝas pri la intelektaj ideoj de Paulus pli ol pri liaj emocioj. Tio estas prezento de la vivo de Paulus, bildo pri lia grava kontribuo al la disvastigo de la frua eklezio. Li kaj ne Jeŝu estis la fondinto de la religio, kiun ni nun nomas kristianismo.
(El recenzo de Anna Löwenstein pri tiu libro en Beletra Almanako n-ro 40.)

AkseloVoino (Germanio)

La fenomeno Esperanto de William Auld

  Pri la libro La fenomeno Esperanto de William AULD mi eksciis el Interreto. En iu   artikolo pri la libro min atentigis citata strofo de poemo Sensenca lingva ludo de   Julio Baghy:
  Jam onta ulo onas en la nuna,
  mil eroj iĝos unu aro kuna,
  sed oblaj aĉaj ecoj de l' praulo
  en posta ido foros ĝis la nulo.
  (La tutan poemon oni povas legi en http://verkoj.com/lauteme/klasika/julio-  baghy/autuna-foliaro/).
  Per ĉi tiu versaĵo W. Auld demonstris diversecon de uzado de afiksoj, prepozicioj   kaj finaĵoj. Tiu ekzemplo ekinteresis min. Mi esperis trovi en la libro pli multe   interesajn faktojn pri Esperanta beletro. La papera libro havas tian avantaĝon   kontraŭ la cifereca formata, ke ĉi-lastan oni ne povas rapide foliumadi kaj ricevi almenaŭ supraĵan impreson pri la libro. Nome tia-formatan libron de W. Auld mi havis.
Mi elektis ĝin por Esperanto-Sumoo sen ajna kompreno pri ĝia enhavo. Mi ne trovis en ĉi tion, kion atendis. La libro skize konigas la leganton pri historio de la lingvo, ĝia gramatiko, eblecoj verki en Esperanto kaj esperantigi beletraĵojn ktp. La aŭtoro per nerefuteblaj argumentoj montras, ke la internacia lingvo neniel koncedas al naciaj lingvoj, sed kontraŭe, ofte ĝi estas eĉ pli avantaĝa ol ili. Laŭ mia opinio la libro estas utila kaj interesa por komencantaj esperantistoj. Tamen pli spertaj esperantistoj povus ekpensi, ke la aŭtoro agitas por Esperanto inter esperantistoj. Aliflanke, ĉiam indas refreŝigi sian memoron.
La libro estas eldonita okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto. Oni planis traduki ĝin en naciajn lingvojn por plua prezentado de Esperanto al la ekstera mondo, tamen ĝi estas aperigita nur en kelkaj lingvoj. Kompreneble, la lingvaĵo de la libro estas bonega. Ja William AULD estis la Majstro de la Vorto.

Ganto (Litovio)

Nepivaj vortoj de André Cherpillod

Malgraŭ ne entute, sed certe utila al verkemuloj kaj tradukistoj estas tiu libro de André Cherpillod enhavanta liston de 6800 vortoj "el kiuj kelkaj povas esti utilaj" skribas li surkovrile. Li ankaŭ listigas aron da gravaj vortaroj en kiuj troviĝas la vortoj, krom tiuj vortoj uzitaj de gravuloj de nia movado inter ili C. Piron, E. Privat, W. Auld, A. Grabowski, R. Rosseti, K. Kalocsay, G. Waringhien kaj eĉ Zamenhof mem. Jen interesa vort-specimeno:
Asasini (= murdi) BS HL OJ PI SK Sin (Uzataj mallongigoj)
BS - Esperanto-Germana Vortaro
HL - Esperanto-Korea Vortaro
OJ - Nova Esperanto-Japana Vortaro
PI - Esperanto-Pola Vortaro
SK - Esperanta Serbokroata Vortaro
Sin - Esperanto-Slovena Vortaro.
Do simple venas mi al la konkludo, ke vortoj neutilaj ne trovus lokon en tiom da gravaj vortaroj de Esperantujo kaj en verkoj de famaj esperantistoj. Pliriĉigo de vortprovizo ĉiam bonvenas. Tion evidentigas en iu ajn lingva nivelo, la partopreno en Esperanto-Sumoo.

lima-ko (Brazilo)

Donace al vi de Phil Bosmans

La verkinto, Phil Bosmans, estas eble kristano, mi supozas, Li skribis ĉi tiun libron por ke homoj povas vivi bone kaj feliĉe. La ŝlosilo estas amo. Ĉi tiu libro konsistas el 9 malgrandaj paroloj. En iu parto li skribis anĝelon vivanta. Eble kristanoj facile komprenas tion. Sed mi, maldiligenta budhano, ne povas kompreni anĝelon.

Osho (Japanio)

Vojaĝo de Onia de Kim Onnuri (Onia)

En ĉi tiu libro, Onia priskribas ŝiajn spertojn dum du longaj vizitadoj en Japanio. Krom priskribante pri la diversaj urboj, kiujn ŝi vizitis, ekzemple, Fukuoka, Nagasako, Tokio, kaj multaj aliaj, Onia ankaŭ verkis pri la multaj aktivoj, manĝaĵoj, kaj, super ĉioj, la multaj esperantistoj, kun kiuj ŝi pasis libertempon. Ŝi ilustris la libron kun multaj feliĉaj kaj amuzigaj desegnoj. Tiu libro ĝojas al mi kaj mi rekomendas ĝin same kiel malpeza legantaĵo.

Ĝonel (Anglio)

Lasu min paroli plu de Claude Piron

La Ege bona libro. Mi eĉ ne imagis, ke uzinte simplaj vorton oni povas esprimi tiom multe da senco. Brave elektitaj kaj brile priskribitaj vivaj okazajoj. Nun la libro estos mia nepre releginda libro.

Valerio (Rusio)

Sekreta taglibro de Julian Modest

La libro havas kvazaŭ du intrigojn. Unu estas pli privata kaj enhavas la evoluon de knabo al plenkreskeco, kun amikoj, interesoj kaj enamiĝoj de junulo ĝis lia surpriza fino sub tute aliaj nomo, laboro kaj amo en alia lando. La dua intrigo estas politika, la aŭtoro priskribas la misfarojn de la stalinismaj sistemoj kaj la ribelon kontraŭ tio, la kruelaĵojn kontraŭ la ribelantoj, la timon kaj kuraĝon de la civitanoj. La lingvaĵo de Modest estas flua, korekta, la frazoj estas mallongaj kaj simplaj. Oni povas facile legi kaj kompreni. Tipe de li estas, ke pri homoj li ĉiam mencias la okulojn trovante plej variajn metaforojn. Aldone li mallonge mencias la haŭton, hararon. Mi ŝatintus, ke la libro havus pli da paĝoj, por ke la homoj en la unua intrigo estu pli individue priskribitaj. Kelkpaĝe mi demandis min, ĉu la aŭtoro forgesis iun homan rilaton sur la vivovojo, kie la protagonisto paŝas antaŭen kaj evoluas lia neevitebla sorto. La tuta graveco de la dua intrigo malkaŝiĝas en la fino. La du intrigoj estas sufiĉe lerte interplektitaj. Avide mi ellegis la libron pli rapide ol mi intencis. Tial dum la lastaj tagoj de la maja sumoo mi legis kelkajn eseojn el la libro Ni kaj Ĝi (de Waringhien kaj Kalocsay). Ankaŭ ili tre plaĉas al mi, kvankam la nivelo de la lingvaĵo postulas pli grandan vortostokon kaj malpli rapidan legadon.

Nebulino (Finnlando)

Beletra Almanako, N-ro 39 (Oktobro 2020) - 14a jaro

Laŭ mia plano mi sukcese legadis sumoo-libron, precipe mi intencas legi po ol 5 paĝoj ĉiutage, sed rezulte legadis ĉirkaŭe 8-9 paĝojn, kaj mi komplete legadis unu volumon, kiu konsistas el 143 paĝoj. Kaj tie poemo, mallonga rakonto, intervjuo ktp suraperis, la punkto estis ege kontenta por mi, ĉar plue mi gustumis samtempe etosojn de azio aŭ eŭropo en la legita libro. La legado donas ne nur ĝojon, sed ankaŭ meditindaĵon al legintoj. Post sumoo ĝenerale mi havas pli fortan deziron, en kio mi volas pli bone kompreni esperantaĵojn, kiel estis esperantistoj en antaŭa epoko, kion ili sonĝis per Esperanto, kial la animoj amis Esperanton tiele, tiom ili oferis sin por tio k.a. Mia demando kaj scivolo pli kaj pli multiĝas kaj profundiĝas, kaj mi plenigas iom post iom tian individuan soifon sola per Esperanto-Sumoo.

Majo (Koreio)

Mr. Tot aĉetas mil okulojn de Jean Forge

Mr Tot aĉetas mil okulojn fakte estas krimromano. Rolas kelkaj interasaj personoj: mr Tot mem, riĉulo, kiu fakte nenion faras mem. Detektivo Viskarbeto, kuracisto Kivikas, sinjorino Marion Lafond, Fernanda Berger, tajpistino. Ekzistas amrilatoj, kiel kutime en romanoj, ankaŭ en krimromanoj. Kio estas por mi kiel 21-jarcenta persono vere ege interesa, estas la fakto ke Mr Tot per tiuj mil okuloj spionas la gastojn en sia hotelo Modern. En 1931 verŝajne malmultaj povis elpensi ion tian: ankoraŭ ne ekzistis televidiloj - aŭ televizoroj, kiel ili nomiĝas en ĉi tiu libro. Kaj certe ne ekzistis io kia interreto aŭ Vifio. Jean Forge do - eble? - jam antaŭvidis interesajn aferojn, aŭ nur imagis ilin - tion mi ne scias. Fakte estis por mi iom ŝoke, ke jam antaŭ 90 jaroj iu elpensis tion.
Ankaŭ ekzistas filmo pri la temo, Die 1000 Augen des Dr Mabuse. Ne Jean Forge mem faris tiun filmon, sed Fritz Lang en 1960.
La libro estas certe rekomendinda, ankaŭ por komencantoj, ĉar ĝi estas preskaŭ sen neologismoj. Sed versajne ĝi estas ege malfacile havebla.

Katinjo (Nederlando)

Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton

La libron Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton mi ricevis jam antaŭ multaj jaroj. Kelkfoje mi komencis ĝin legi, sed ĉiam finis en la unuaj 2-3 ĉapitroj.
Por la maja Sumoo 2021 mi promesis legi po 5 paĝoj tage, sed poste pensis, ke mi eventuale sukcesu finlegi la tutan libron... Nu, fine mi legis 26 ĉapitrojn, duonon de libro. Da paĝoj estis 212 (inkluzive de la liberaj aŭ ne tute plenaj). Se por Sumoo gravas nur la promeso, do mi legis 75 paĝojn. La dua duono de la libro ja restos por sekva E-sumoo :-).
Kiel mi jam aludis, la libro enhavas 52 ĉapitrojn, unu por ĉiu semajno de la jaro.
Ĉiu ĉapitro komenciĝas per legaĵo el alia parto de la mondo, ofte enigita per priskribo de la koncerna lando kaj ties interesaĵoj. Al mi pleje plaĉis la fabeloj, kaj el inter de ili Ili Volis Sekigi la Maron el Kamboĝo, kiu konfirmis, ke la diligenteco kutime estas rekompencita. Enestis ankaŭ primovadaj artikoloj, ekz. pri la Magnetofona Servo, aŭ kiel skribi al siaj plumamikoj (PLUM!amikoj - ja historiaĵo por junaj esperantistoj).
Plu enestas Novaj Proverboj, kiujn Marjorie Boulton komencis krei aldone al la Zamenhofa proverbaro. Jen unu ekzemplo: Ne gravas haŭtkoloro; gravas manoj, cerbo, koro.
Al mi tre plaĉis la Versaretoj temantaj pri gramatikaĵoj: korelativaj, refleksivaj, akuzativa...
La ĉapitroj ofte finiĝis per mistajpaĝoj aŭ mallogikaj frazoj, kiel la jena: Ni avertas ĉiujn transportistojn kaj civitanojn kiuj prizorgas bovojn ke estas malpermesite al ili resti en stacidomoj aŭ vagonaroj ebriaj.
Se vi volas ekscii pli, elektu tiun ĉi libron kiel vian sekvan legaĵon - vi certe tion ne bedaŭros!

Fejfi (Slovakio)

La Verdaj Donkiĥotoj de Julio Baghy

Tiu 175-paĝa libro de Julio Baghy (1891-1967) enhavas la romaneton Paŭlo Paal kaj 9 priesperantistajn satiraĵojn La Rondo familia. Mi legis kun plezuro.
Paŭlo Paal estas juna malriĉa kamparano, kiu prilaboras la teron de frua mateno ĝis vesperiĝo. De post la morto de la gepatroj li ankaŭ ame zorgas pri siaj junaj gefratoj. La longaj horoj de laborado malsanigas lin. Pro eraro de la kampara kuracisto li estas sendata al sanatorio.
Tie kleraj samĉambranoj kaj hazarde renkontita juna blinda "moŝta fraŭlino" profunde ŝanĝos lian vivovojon instigante lin al legado, lernado kaj kulturiĝo. Ekde tiam li ne plu forlasas la regulan ĉiutagan studadon kaj legadon. Li eĉ lernas la brajlan alfabeton kaj ties skribon per punka tabuleto. Li ankaŭ malkovros la lingvon Esperanto, kies studo kondukos lin rekte al kluba ĉeesto kaj agado (trafa okazo por Julio Baghy por majstre satiraĵumi la ekcesojn de la verdstelaj fanatikuloj).
Reveninte hejmen Paŭlo Paal estas tute alia "homa homo", kompreneble ne komprenata de la krudaj kamparanaj kolegoj. Li ne povas rifuzi la amindumaĵojn de la filino de la plej riĉa terposedanto, kiu absolute rifuzas la edziĝon de sia filino kun tiu malriĉa koto-ulo. La geedziĝo tamen okazas. Sed la daŭra legado kaj studado de la edzo apud ne klera edzino ne alportos feliĉon al la paro.
Mi lasas al vi la plezuron malkovri la modernan finon de tiu interesa romaneto. Vi ankaŭ aprezos la satiraĵojn de La Ronda Familio. Mi esperas, ke via kluba etoso ne samas!
La libro aperis en la jaro 1933. Mi legis la duan eldonon de 1996, kiu enhavas interesan enkondukon de Marjorie Boulton. Mi nur Kritikos la bindaĵon de mia volumo: la paĝoj tro facile disgluiĝas.

Atrebato (Francio)

La Fremdulo de Albert Camus

Mi legis kun granda plezuro tiun verkon de la fama franca verkisto: Albert Camus (1913-1960). La stilo de Camus estas simpla, mallongaj frazoj kun tre ofta konstru-maniero: subjekto-verbo-komplemento-punkto. Michel Duc Goninaz mirinde bone elfrancigis la romanon.
La ĉefa rollanto de la verko, Meursault, vivas en la urbo Alĝero, en Alĝerio, tiatempe franca kolonio. Li estas homo simpla, sincera, naiva, kiu ne kapablas havi sentojn.
Komence de la unua parto Meursault ricevas per telegramo la mortanoncon de la patrino, kiu vivis en maljunulejo. Dum la funebra ceremonio, li ne ploras, ĉar li ne volas ŝajnigi ĉagrenon, kiun li ne sentas. La morgaŭon li retrovas siajn kutimajn plezurojn, li iras naĝi kaj spekti filmon de Fernandel (amuza famkonata franca aktoro) kun Marie, lia amikino. Kiam Marie petas, ke li edzinigu ŝin, li respondas, ke tio ne vere gravas sed tamen akceptas sen iu ajn emocio. Li frekventas fiajn amikojn, kaj kun ili, iun tagon dum promenado sur la strando por defendi unu el liaj amikoj, li mortpafas unu alĝeranon per kvar kugloj de revolvero.
En la dua parto de la libro, estas arestita kaj pridemandita. Liaj diroj naivaj sed sinceraj perturbas la juĝistojn. Dum la juŭista procezo, la juĝistoj neniam alludas al la mortpafita alĝerano, kies nomon oni ne konas, li restas "la fremdulo". Meursault estas kondamnita esti senkapigita ne vere pro la krimo sed pro la sensentemaj pensoj al la patrino dum ŝia entombigo; Tiel la aŭtoro montras la absurdecon de la Justeco.

Jogo (Francio)

La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry

Nuntempe ni konstatas, ke la interagado inter socioj postulas konstantan dialogon ĝi ofte ne efektivigas inkluzive civitanojn, kiuj estas en baza publika edukado.
Ni ankaŭ konstatis, ke aliro al literaturo, ĉu en gepatra lingvo aŭ fremda lingvo, estas forestas el la klasĉambro, same kiel, en plej multaj lernejoj, spacoj kaj fizikaj kaj tempolimoj por ĉi tiu scio estas limigitaj aŭ ne ekzistas, do, en ĉi tiu dokumenta laboro nia komenca celo estas prezenti la gravecon de fremda literaturo en la klasĉambro de mezlernejo kaj publika lernejo por poste analizi la lingvan ekvivalenton de almenaŭ:
4 famaj frazoj el la verko La Eta Princo de la franca verkisto Antoine de Saint-Exupéry, inter la hispana kaj rusa tradukoj de la verko, prenante kiel fontotekston, la tradukonkondukita en la brazila portugala. Ni povis intui la evidentan rezulton de ĉi tiu laboroĉar ĝi estas analizo de ekzakte malsamaj realaĵoj, tamen ni kredas tionfari la analizon de rus-hispanaj tradukoj estis procezo de riĉigo kajmatureco por la diplomiĝinto en IT.
Ni kredas, ke literaturo, ĉu en denaska aŭ fremda lingvo, alportas tre gravajn kvalitojn al la socio, kiu havas aliron al ĝi, kvalitojn kiel: gusto por legado, bona nivelo de agado en parola kaj skriba lingvo, leksika ekspansio, sen fidi je la stimuli kreemon kaj lerni fremdan lingvon.
En ĉi tiu verko ni proponas prezenti la gravecon de porinfana literaturo en fremda lingvo por niaj lernantoj de baza kaj publika lernejo, same kiel ni skizis la defion analizi almenaŭ 4 el la plej famaj frazoj en lafabelo La Eta Princo. tradukita al la hispana kaj rusa. Ni kredas je evidenta rezulto, sed eksperimenti kun ĉi tiu procezo malfermos ŝancojn por informado kaj lingva matureco por la aŭtoroj.

Ŝatantino de Castro Alves (Brazilo)

Kie estas amo, tie estas Dio de L. Tolstoy

Ĉar la libro estis interesa mi finis legi mian libron. Do, jen ankaŭ la recenco kaj miaj pensoj pri la libro "Kie estas amo, tie estas Dio" de Leo Tolstoy:
Kie estas amo, tie estas Dio estas fablo de Leo Tolstoy, kiu estas tre fama verkisto kaj plej konata pro la romanoj Milito kaj Paco kaj Anna Karenina. La libro estas pri botisto nomata Martino Avdeiĉ kiu vivis malfeliĉan vivon. Li loĝis en la ĉambreto kun sola fenestro kie li nur povis vidi la piedojn de la homoj kiu pasis en la starto. Li perdis sian edzinon kaj vivis kun sia filo antaŭ ol li perdis la trijara infano. Li vivis sola kaj ne kredis en Dio.
Unu tago, maljunulo venis ĉe Martino kaj Martino diris pri lia malfeliĉa vivo. La maljunulo diris al Martino ke necessas vivi por Dio ne estas por Li mem. Kaj Martino estis fascinita pri ĝin, ĉiu tage, li legis la biblion kaj plu kaj plu kredis en Dio. Okazis unu nokto, li audis Dio eskpiris ke Li venos morgaŭ.
Martino atendis por Dio veni sed nenie estis Dio. Kvankam, Martino renkontiĝis tri personojn. la unua, Stepanovic maljunulo kiu deŝoveli neĝon, la dua, fremda virino, malbone vestita kun sia infano. la tria, Maljunilo, pomoj komercistino kun infano kiu provis ŝteli ŝiajn pomojn. Martino invitis ĉiujn ĉe lia ĉambreto kaj servis al ili manĝon, ankaŭ Martino preĝis por ili kun amo.
Finfino, Dio neniam venis ĉe Martino. sed, la tri personoj kiu Martino helpis aperis ĉe lia ĉambreto Ili diris ke kiam Martino helpis ilin Martino helpis Dio.
La libro estas varma libro. Kaj ĝi diras al ni la plej simplan mesaĝon: esti bonkora al aliaj homoj.

Malik (Indonezio)

Belestro sed ne el katedro de Gaston Waringhien

La libro konsistas el diversaj laŭtemaj ĉapitroj, el kiuj mi plukis kelkajn.
Ekzemple, en tiu pri Fabeloj de Andersen subtitolita "La Demono de la preseraroj", Waringhien rakontas, ke li entuziasme notis novajn vortojn aŭ dirmanierojn kiujn Zamenhof uzis en la traduko de tiu verko. Tre plaĉis al li: orvelki, kaj li volis ornami per ĝi la artikolon oro de sia Plena Vortaro, sed iu bonvolulo avertis lin ke, laŭ la dana teksto, temis nur pri iu pli proza forvelki.
Aliaj montras, ke ili estis skribitaj antaŭ tamen longe: kiam Waringhien estis akceptita de Eŭgeno Lanti en lia domo, li surpriziĝis ke tiu ĉi alparolis lin esperante, same kun sia kunulino. "En la unua momento, tio efikis tre strange al mi: en miaj rilatoj kun franclingvaj esperantistoj, mi ĝis tiam kutimis uzadi la francan".
Plej plaĉis al mi la ĉapitroj pri La Familiaj Juveloj, la poemoj kun tradicie fiksa formo: la rondelo, la soneto, kaj en la irana, la robaio kaj la gazalo, en la japana la utao kaj la hajko". Por li, unu rolo de la esperanta literaturo "estas fariĝi kvazaŭ la muzeo de ĉiuj naciaj ĉefverkoj".
Alie, li donas precizigojn pri la longeco de versoj kaj klarigas kial oni devas traduki la francan dek du piedan aleksandron per dek kvar piedojn en esperanto.
Kun granda plezuro mi trovis diversajn tradukojn de iu fama poemo de Heine (1797-1856). Mi citas nur la unuan el la du strofoj, sed tamen en la germana, ĉar poste la diversaj tradukoj klarigas la sencon.
Ein Fichtenbaum steht einsam
Im Norden auf kahler Höh'.
Ihn schläfert; mit weisser Decke
Umhüllen ihn Eis und Schnee

La unua, de Zamenhof, estas laŭ li, kiel ofte, pli adapto ol traduko:
En nord' unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo;
Glacia kaj neĝa tavolo
Ĝin kovras per tomba tolaĵo.

Pro tio, la dua, de iu s-ro Doring jam prezentas pliboniĝojn, li diras:
Abio altleviĝas
Sur norda mont'izola;
Ĝi dormas, dum ĝin kovras
Glaci' kaj neĝo mola.

Tamen, estis erare traduki Fichtenbaum per abio, ĉar en la tempo de Heine la signifo estis pino, kaj izola devus kvalifiki la abion, ne la monton. Plie mola estas neelvokiva kaj neutila kejlo (aldonita nur por la bezono de la rimo aŭ ritmo).
La trian, de iu s-ro Pillah, li taksas pli ekzakta pri ritmo kaj rimo, kaj nete pli supera al la aliaj (do al tiu de Zamenhof):
Pinarbo staras sola
En nordo, sur nuda altaĵ'
Ĝi dormas; el neĝ' kaj glacio
Ĝin kovras blanka litaĵ'

Tamen litaĵ' estas tre malmulte poezia, li diras.
Kaj li prezentas la definitivan solvon de Kalocsay:
Pinarbo staras norde
Sur kalva mont', en sol'
Ĝi dormas; glacio, neĝo
Ĝn kovras per blanka tol'.

"La ritmo estas tiel fidele reproduktita, ke oni povas kanti la tradukon laŭ la muziko komponita por la originalo"!
En la ĉapitro Eterna bukedo, Waringhien donas konsilojn pri la tradukarto. "Koni la ĝustan signifon de la vortoj ne sufiĉas: estas krome rekomendinde kompreni ankaŭ la konstruon de la frazo". Li miregis kiam li vidis, ke du eminentuloj (inter kiuj Grosjean-Maupin kiu verkis du vortarojn en 1910 kaj 1913) en iu Korektado de altradukoj, tradukis la maksimon de La Rochefoucauld (Laroŝfuko, 1613-1680)
Le soleil ni la mort ne se peuvent regarder en face.
per:
La suno kaj la morto ne povas sin rigardi reciproke.
Fakte kuŝŝas kaptilo en la konstruaĵo de tiu frazo, ĉar plej ofte en la franca lingvo la konstruo de frazoj estas: subjekto, verbo, komplemento kaj la loko de la vortoj gravas, ĉar ne ekzistas kazoj. Sed temas pri lingvaĵo el la 17-a jarcento, plie tre beletra. Ĉi tie la verbo estas en la pluralo pro la ŝajnaj du subjektoj, sed la vera subjekto estas nedifina. La maksimo devas esti tradukita per:
Nek sunon nek morton oni povas fikse rigardi.
Do la legado de la libro, kies titolon mi ŝatas pro ĝia senpretendo, ne estas por komencantoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas pli alirebla al parolantoj de latinidaj lingvoj, des pli se ili konas la latinan kaj la francan, sed ĝi estas altvalora por tiuj, kiuj deziras kleriĝi kaj scii pli pri la eminentulo kiu longe laboris por la Plena Vortaro, nun Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Alteo (Francio)

Infero (el La Dia Komedio) de Dante Alighieri

  Mi estas Esperantisto de pluraj jardekoj. Kiam mi eklernis la lingvon, dekunujara, mi   starigis al mi defion: se mi iam vere sukcesos posedi Esperanton, tiam mi tion   devos pruvi al mi mem per legado de la "Dia Komedio". Nu, pasis multaj jaroj, mi   maljuniĝis, kaj en ĉi tiu jaro 2021 alvenis bona tempo por plenumi la defion - kiam   oni memoras la 700-jariĝon de la morto de Dante Alighieri.
  Kaj mi plezure konstatis, ke nia kara lingvo transdonis al mi unu plian estetikan   ĝuon. La "tercinoj" de la poemego plene kaptis miajn orelojn per sia muziko   konstanta, frapanta, ritma, jen medita, jen dolĉa, jen terure severa. La tuta   verkego majeste fluas laŭ 34 kantoj, kiuj komenciĝas per la fama skribaĵo super la   enirejo de la Infero: "Ĉiun esperon lasu ĉe l' enpaŝo".
  Temas pri vizito de Dante al la Infero. Ĝi estas priskribita laŭ naŭ rondoj, kaj kelkaj   rondoj subdividiĝas je ringoj. Al ĉiu "sektoro" destiniĝas aparta speco de pekintoj,   kiuj tien venis por ricevi la koncernan punon: nebaptitoj, kulpuloj de amo, diboĉuloj, koleruloj, k.t.p.. Dum la longa vizitado, Dante estas gvidata de Virgilo, kiu - kurioze - mem estas loĝanto en unu el tiuj rondoj.
Malgraŭ la fantasteca priskribo, oni sentas, ke Dante estis vere sincera en sia detala priskribo. Supozeble li kredis pri la tuto, almenaŭ tion oni rajtas supozi, se oni konsideras, ke li profunde studis siatempan teologion.
Ĉ i tiu bela eldono de Literatura Foiro estas aparte favora al la leganto. La libro enhavas enkondukon, kiu faciligas la legadon. Ĝi konsistas el historiaj notoj pri la tempo kaj cirkonstancoj, en kiuj Dante vivis, kun aldono de objektiva biografio pri la granda Poeto. Kaj eĉ pli grave: antaŭ ĉiu kanto, oni povas legi historiajn informojn pri la homfiguroj kaj aludoj tie troveblaj, tiel ke oni kaptu la signifon de la teksto. Alie, tiuj signifoj restus tute kaŝitaj.
Ne necesas emfazi la gravecon de La Dia Komedio. Ĝi estas ne nur grava por la historio de Italujo, sed fariĝis universala riĉaĵo. En Esperanto troviĝas du kompletaj tradukoj: de Peterlongo (sen rimoj, sen metriko) kaj de Dondi (rafinita eldono de "Fonto", kun perfektaj rimoj kaj metriko). Kalocsay tradukis nur la Inferon, kaj ĉi tiu traduko estas vere impona. En ĝi troviĝas multe da licencoj kaj neologismoj, sed impresas la tuto per sia majesta eluzado de la Esperantaj esprimkapabloj. Certe indas kompari la tradukojn de Dondi kaj Kalocsay - kaj tion mi nun intencas fari.
Infero ne estas verko por komencantoj. Sed se vi jam familiariĝis kun la strukturo kaj spirito de Esperanto, certe vi jam povas ĝui ĝin. Jen bela defio!

Posovo (Brazilo)

Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la "alia flanko" de Detlev Blanke

Dum la 90-a Universala Kongreso en Vilno (2005) je unu julia postagmezo ni diskutis kun Detlev Blanke pri socialisma epoko en mez- kaj orienteŭropaj landoj. Fine de la diskuto li donacis al mi sian broŝuron Esperanto kaj Socialismo? La broŝuron eldonis Mondial, Novjorko en la jaro 2004. Por mi estas "socialisma periodo" unu el celoj de historia esploro, ĉar mi vidas, ke lasttempe sub ideologiaj influoj la historio estas transŝanĝita kaj mi, kiu travivis socialismon, vidas multajn erarajn rezultojn kaj opiniojn. Detlev Blanke (1941 - 2016) estis esperantisto kaj verkisto, kiu multe agadis por Esperanto. Mi konatiĝis kun li dum la 17-a Konsultiĝo de Eo-organizaĵoj de socialismaj landoj (soclandoj), kiu okazis en 1984 en germana Bad Saarow. De tiam ni ofte partoprenis je diversaj esperantaj renkontiĝoj. Nia lasta renkontiĝo kaj "filozofia" diskuto okazis en Nitro en 2016.
La broŝuro Esperanto kaj Socialismo? ne estas dika. Sur 64 paĝoj estas sep ĉapitroj, el kiuj kelkaj estas dividitaj je pluaj subĉapitroj. En Antaŭrimarkoj la aŭtoro klarigas kiel estis verkita la broŝuro. Fundamento de ĝi estis eseo, kiu aperis en "Sennacieca Revuo". Blanke supozis, ke la publiko provokos grandajn polemikojn. Krom personaj komunikoj neniu reagis. En Eŭropo post malapero de socialismaj landoj ĝis nun estas silento. La aŭtoro demandas ĉu jam ĉio estas forgesita, ĉu tiu unika etapo en la historio de la Esperanto-movado ne plu interesas?
La enkonduko konsistas el du subĉapitroj: La temo kaj La aŭtoro. En la unua li klarigas kial la temo estas grava, ĉar post la falo de Berlina Muro kaj la kolapso de la orienteŭropa soclanda sistemo ne mankas provoj dubindigi, misfamigi kaj falsadi aspektojn de la tiuregiona movado. En la dua subĉapitro li priskribas sian por esperantan agadon kaj parolas pri siaj politikaj kaj filozofiaj opinioj rilate al historio de Esperanto-movado. Oni povas diri, ke tiu subĉapitro estas persona konfeso de D. Blanke. Li skribas, ke li plenkreskis en Germana Demokratia Respubliko (GDR) kaj li volonte laboris por tiu ŝtato, ĉar li vidis en ĝi alternativon. Laŭ la vidpunkto de iuj, tio eble estis naiva. Sed li ne hontas pro tio, konante la alian sociordon.
La dua ĉapitro estas dediĉita al la skizo de Laborista Esperanto-movado (LEM). Blanke montras, kiun Esperanto povas ludi kiel politika instrumento kaj al la problemoj, kiuj estas ligitaj kun tio. Poste skribas pri konflikto, kiu gvidis al la skismo de LEM.
Pri persekutoj sub Hitler kaj Stalin li skribas en la tria ĉapitro. Li komparas la motivojn por la persekuto en ambaŭ "regnoj".
Ĉefa ĉapitro estas pri Esperanto en orienteŭropaj landoj, en kiu li priskribas periodon de rekomenco inter la jaroj 1945 - 1949 kaj jaroj ĝis 1989. Li analizas kelkajn faktorojn, kiuj influis al soclanda movado kaj resumas ilin jene:
* efiko de centrismo,
* legitimecaj problemoj de soclandoj eksteren,
* grupiĝo en oficiale akceptitaj organizaj strukturoj,
* niĉo por kreemaj individuoj.
Laŭ la Detlev Blanke tre grava faktoro por stabiligo kaj pluevoluigo de la movadoj en la orienteŭropaj landoj estis la sistemo de regulaj konsultiĝoj. De 1969 ĝis 1989 okazis 22 konsultiĝoj. La konsultiĝojn regule partoprenis ses asocioj kaj tri landaj asocioj partoprenis nur kelkaj. Ankaŭ la ĉefajn celojn de la konsultiĝoj la aŭtoro resumas kaj konstatas, ke la celojn konsultiĝoj atingis. Grava estas parto pri kelkaj problemoj kaj tabuoj. Fine de la ĉapitro priskribas ĉefajn atingojn de socialismaj landoj.
La broŝuron D. Blanke kompletigis per konkludo kaj mallongigoj kun riĉa listo de literaturo. La broŝuron havas grandan valoron por studado de unu periode de evoluo de Esperanto-movado.

Montarano (Slovakio)

Ŝanco por feliĉo de Phil Bosmans

Tiu libro estas unua kaj plej legata libro de Phil Bosmans tradukita en Esperanton, ĝi estis eldonita en pli ol 2000 000 da ekzempleroj kaj ĝi tre plaĉas al mi. Librojn de Phil Bosmans oni eldonis ankaŭ en Ĉeĥio ... "Daruj úsmìv", "Kvìty štìstí" (Donacu ridon, Floroj de feliĉo).
Ĝi estas unika okazo por legantoj konatiĝi kun "kulturo de la koro", kun proverboj de "Movado sen Nomo". Bondo zonadaer Naam. Tiun movadon fondis en Belgio Antverpo en 1957 animdona verkisto, internacie konata Phil Bosmans por "kulturo de la koro,"
Hodiaŭ havas movado pli ol 270 000 aliĝintoj kaj oni disdonas "proverbojn", kiuj ĉiumonate estas senpage dissenditaj. La proverboj volas antaŭ ĉio alporti "homecan mesaĝon", kiu alvokas al nova vivstilo.... iuj titoloj: Saluton, karakunhomo, Eniruenvinmem, Vivu hodiaŭ, Feliĉaj homoj, Parki en la suno, Repaciĝu kun la vivo, Soleco, Kuru al la arbaro,...
Ekde la fondiĝo la movado pligrandiĝis trans limoj, hodiaŭ agadas en 15 landoj tra la tuta mondo kaj verkoj estas tradukataj en 19 lingvojn kaj oni vendas proksime 3 500 000 Bosmans-libroj. En la sino de movado "Bond zonder Naam" estis starigita en 1980 ankaŭ "Movado sen Nomo", ĉar intencoj de Esperanto kaj "Movado sen Nomo" estas paralelaj - kunigi homojn trans limoj kaj diferencoj. Por Esperanto tio estas lingvo, por "Movado sen Nomo" kulturo de la koro -- frateco. amikeco kaj amo, "Movado sen Nomo" volas tiamaniere konstrui ponton por kunigi esperantistoj tra la mondo kaj volas helpi disvastigi Esperanton kiel internacian lingvon.
ĈIU povas senpage aliĝi al "Movado sen Nomo ".
Kaj kelkaj sloganoj de la libro .....

Vivu hodiaŭ!
Ĝoju hodiaŭ!
Feliĉu hodiaŭ!
Liberiĝu vian koron
Ne permesu, ke via vivoĝojo kaj via feliĉo dependu de cent kaj unu bagatelaĵoj
Ne forgesu ke ĉiu tago estas donacita al vi por feliĉi!

Plumeto (Ĉeĥio)

Rakontu, Samideano

En mia libro ŝranko estas kelkaj tre malnovaj kaj malhelaj Esperanto-ibroj, kiujn mi ne legis aŭ por manko de liber-tempo aŭ por manko de bezono. El tiuj libroj mi elektis unu por partopreni en la 69a Sumoo. Elekto de la libro kaj legado dum fiksitaj dekkvin tagoj - ĉio estis mekanikaj al mi en la komenco. Sed iom post iom la libro posedis min kaj postulis profundan atenton.
Titolo de la libro estas Rakontu, Samideano, kiun eldonis Dansk Esperanto -Forlag. Skribis 20 diverslandaj esperantistoj el Nederlando, Anglujo, Francujo, Finnlando, Ĉeĥoslovakio, Portugalujo, Svedujo, Polujo, Bulgario, Aŭstralio kaj Danlando. Ili ĉiuj rakontis pri interesaj okazaĵoj de iliaj Esperantistaj vivoj. La libro publikiĝis en 1966 kaj la spertaĵoj de la verkintoj reflektas la tempon de frua 1900 jarcento.
Preskaŭ dekunu landoj el Eŭropo estas prezentitaj en la libro. Tial diverseco en socio, vivmaniero kaj super ĉio diverstipaj spertoj aldonis gustumon novan en la skribaĵoj. Oni povos senti la tempon de unua kaj dua mondmilio. Oni povos tuŝi la bonkorecon, fidon, doloron, esperon de la samideanoj kaj samtempe povos esti kuraĝiga pri nia lingvo Esperanto, ĉar estas dek kelkaj skribaĵoj kie la verkintoj esprimis, ke la lingvo Esperanto savis ilin el subitaj turmentoj. "Realiĝinta Revo", "Rememoro", "Cxekxo en Oslo" estas menciindaj kie nekonataj Esperantistoj multe helpis la verkintojn. Estas kelkaj spertaĵoj plenaj de humoro - "Savitaj Pantofloj", "Stranga Taksio", "Cxuf-Cxuf-Cxuf", "Strangaj Koincidoj" kaj kelkaj aliaj.
Esperas, la libro povos liveri dokumentojn pri la antaŭaj Esperantistoj -S-ro Gunnar Carlsen el Danlando, S-ro J. Guillaume el Francujo, S-ro G. Henriksson el Svedujo kaj pri aliaj. La libro samtempe portas historian gravecon kune kun literaturan trezoron.

Sova (Barato)

Historio de la esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer

La libro traktas la esperanto-literaturon de la komenco ĝis 2014. Mi legis la ĉapitron 10 (Nia diligenta kolegaro: arbustoj en fekunda grudo: pliaj voĉoj de la unua periodo) kaj la ĉapitron 11 (De Smolensko ĝis fora Siberio: amatoroj kaj frofesiuloj en la unua periodo).

Tits (Belgio)