La sekreta vivo de miaj najbaroj estas aro de noveloj skribitaj el diversaj lingvoj kaj ĉiuj en Esperanto. Tiu libro estas tre agrabla por legi, ĉar la rakontoj estas tre diversaj dank' al la imago de la verkistoj kaj dank' al la malsameco de la kulturo de tiuj verkistoj. Mi rekomendas la legadon de tiu libro.
Pri la sumoo
Mi ŝatas la ideon de la propra defio, kiun ni povas alfronti. Tiel ni povas mezuri nian kapablecon al la sukceso. Dankon pro la tempo kaj la zorgo, kiujn vi donas al ni
Marcelle (Francio)
La tunelo estas romano, kiu rakontas la projekton de konstruo de tunelo en montaro. Geologo, pro siaj malkovroj, pensas, ke povus esti dan?ere pro la rokformacio. Li provas konvinki sian entreprenon kaj ĉefon. Li dezirus pliajn serĉojn sed tio kostas multe. Li renkontas junulinon, kiu estas ankaŭ verdulinon. Kiel estri profesiajn rilatojn, amajn renkontiĝojn kaj familian vivon? Estas konflikto en la kapo de la geologo. Ĉu la entrepreno akceptos lian demandon? Ĉu mono gajnos?
Tiu libro estis sufiĉe facile legebla. Nur teknikaj vortoj prezentis al mi problemon. Mi devis unue serĉi la tradukon, kaj poste, rigardi en la franca vortaro, kion signifas tiuj teknikaj aŭ fakaj vortoj. Mi ne certas, ke tiuj vortoj restos en mia kapo, kaj mi ne uzas ilin en mia tuttaga vivo.
Slogano (Francio) Redaktita de Katelina Halo kaj Anna Löwenstein
La libreto enhavas 23 rakontojn el Afriko: 7 tekstoj el Nigerio, 7 el Togolando, 3 el Kongo, 1 el Benino, 1 el Tanzanio, 1 el Ebura Bordo, 1 el Zairo, kaj 1 el Kameruno. 9 tekstoj estas tradukoj, 8 tekstoj estas parolaj rakontoj, kaj 5 tekstoj estas verkoj...
Tiuj ĉi rakontoj ofte parolas pri bestoj: fakoĉero, simio, pantero, kato, krokodilo, gorilo, fiŝeto, hundo, rato, leporo, testudo, kapro, ŝafo...
La tekstoj rakontas kiel la mondo ekestis, kial la mondo estas tia, parolas pri ruzuloj kaj malsaĝuloj, kaj temas pri la epoko, kiam bestoj parolis kun homoj.
Vi miros pri ĉi tiuj rakontoj, kiuj kelkfoje klarigos al vi la vivantan mondon...
Mi tre ŝatis la tekston el Nigerio, kiu rakontas, kial la hundoj kaŝas la voston inter siaj kruroj, kiam ili timas! Fine ni scias! Kaj pro tio mi ridetas; kaj mi ŝatis ankaŭ la tekston el Togolando, kiu rakontas, kial gorilo elegante paŝas kvazaŭ reĝo... Sed ĉiu rakonto estas interesa kaj mi deziras al vi, ke vi legu tiujn mirindajn rakontojn el la granda Afriko.
Guerin (Francio)
Ĉi tiu libro gravas por plibonigi vian esperantan vortprovizon. Ĝi enhavas 152 paĝojn da kompleksaj vortoj. Sur ĉiu paĝo, la leganto renkontos almenaŭ du konfuzajn vortojn, kelkfoje pli.
Unuavide, iuj vortoj ŝajnas similaj, sed unu litero diferencas (adapto, adepto, adopto), dum aliaj estas tute konfuzaj (astro, astero, asterio, asterisko). Iafoje ili povas havi malsamajn signifojn (peti, demandi) aŭ similajn sonojn (knari, knali).
Plie ĉiuj vortoj, listigitaj alfabete, estas akompanataj de belaj ilustraĵoj kaj difinoj bazitaj ĉefe sur la PIV.
La aŭtoro verkis tiun specialan libron unue por si mem. Li ankaŭ mencias alian libron, kiu multe helpis lin pri antonimoj, homonimoj, paronimoj kaj sinonimoj de Esperanto: Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje. Ĝi taŭgas por progresantoj.
Pervenche (Belgio)
La Predikanto ĉion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj. Do li konkludis, ke ĉio estas vantaĵo. "Generacio foriras kaj generacioo venas, kaj la tero restas eterne." Do estus pli bone trejni la novan generacion, por ke la novuloj eltenu kaj daŭrigu la laboron de la pasinta generacio. Aliaj veraĵoj estas, ke: "Mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno;
kaj jen estas homoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de aliaj premantoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto.
Tiel homo regas homon por lia malbono. Tial pli bona estus knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion."
"Kiu amas monon, tiu ne satiĝos per mono. Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi. La saĝeco estas ŝirmo tiel sama, kiel mono estas ŝirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la saĝeco donas vivon al sia posedanto. La saĝeco faras la saĝulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo. La saĝulo havas siajn okulojn en la kapo, kaj la malsaĝulo iras en mallumo."
"Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj. Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin! La fino de ĉio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar ĉi tio estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona."
Danke (Ganao)
1) Ĉe tiaj uloj, de la paĝo 134 ĝis la paĝo 146
Kadavro estas trovita en kampara komunumo. Temas pri junulo el tiu ĉi komunumo, kiu translokiĝis al la urbo kaj, fariĝinte drogvendisto, estis batita de aliaj vendistoj. Li poste petis, ke lia korpo estu redonita al lia hejmkomunumo.
Tio permesas al junulino el tiu ĉi komunumo ŝanĝi sian opinion kaj ne plu voli translokiĝi al la urbo.
2) Mila, de la paĝo 147 ĝis la paĝo 150
Dries enamiĝas de jutubo-influanto. Li sendas al ŝi mesaĝojn, al kiuj ŝi respondas. Tiam, iun tagon, li ne plu ricevas novaĵojn de ŝi. Li pagas enketiston por malkovri, ke ŝi estis rolulo inventita per artefarita inteligenteco.
Tits (Belgio))
Ĉi-foje, mi finis legi krimromanon. Unu el la lastaj frazoj estas: la enigmo de la murdo estis solvita! Sed ĉu tio estas la plej grava afero? Tra ĉi tiu krimromano, ni lernas multe pri ĉiu rolulo, ilia fizika kaj psikologia aspektoj, la rilatoj inter ili, kaj pri la ĉefa policisto. Sed ni ankaŭ lerte lernas multe pri Esperanto! Kaj fine okazas malgranda surprizo.
Ciganino (Francio)
Se estus pluraj imperioj iam ajn ili alfrontiĝos kun risko de homarpereiĝo.
Se estus nur unu granda imperio aperos disigaj fortoj, kiuj kiel intercivitanaj militoj aŭ terorismoj ĥaosigos la mondon en novan barbarecon. Estas klare, ke estus preferinda la mondgvidado de granda demokratia potenco al tiu de diktatura, sed por ekzemplo, en la elektado de la prezidento de Usono voĉdonas la usonaj civitanoj,
sen interveno de la civitanoj de aliaj landoj, kvankam tiuj estas kondiĉitaj de la regado de tiu prezidento.
Certe, ne povas flue disvolviĝi vasta planeda ekonomio sen ankaŭ planeda socio, sed riskas, ke tiu planeda socio estu organizita laŭ hierarkia povo. Ankoraŭ ne ekzistas ĝenerala konscio de konkorda interrilatiĝo kaj interdependenco. La nova naskiĝonta planeda organizo devas esti fundamentita sur reciproka interkompreniĝo kaj propa respondeco.
En globa mondo la interrilatiĝoj devas regi ĉie kaj la unika maniero alfronti tiun novan etapon de civilizacio estas leĝaro bazita sur volontaj akordoj, kiuj favoru ĉiujn. Fariĝos necese krei ekonomion, kiu zorgu pri la distribuado de la laboro kaj investu la produktatan riĉecon per favoro de socia solidareco.
Ĝis nun, en mondo disigita en ŝtatoj, la interŝtataj rilatoj estis la konkurado sekve subteni la plej eblajn grandajn armeojn. Nun, jam la afero deflankiĝis al la reciproka timo al danĝeroj. Ankoraŭ ne forpasis la danĝero de pereiga atom-nuklea milito, ne nur kapabla detrui la kontraŭantojn, sed la tutan homaron.
NOVA MONDORGANIZO FARIĜAS NEPRE NECESA.
Kongreso (Meksiko)
Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) nakiĝis en la urbo Bjalistoko, kie malfacile kunvivis diversaj gentoj kun diversaj lingvoj kaj kulturoj. Li elpensis internacian helplingvon por ke ili ĉiuj facile interkompreniĝu kaj plipace kunvivu. Li celis ne nur utilecon sed ankaŭ homfratecon kaj lingvan justecon. En 1887 oficiale naskiĝis "la Internacia Lingvo de D-ro Esperanto", simpla kaj logika, belsona al la oreloj kun ortografio tute fonetika, gramatiko mimimuma kaj vortaro el la plej komunaj vortoj de lingvoj indo-eŭropaj.
Ĝis 1900 en Ruslando, kie malfacile vivis multaj diversaj gentoj parolantaj multajn diversajn lingvojn, tie forte vivis la interna ideo de Esperanto kun homfrateco kaj aperis mirinda literaturo, kiuj nature kreis propran vivadon kaj etoson en popolo esperantista. Ili donis animon al Esperanto.... alie en Eŭropo, Esperanto estis preskaŭ nur skriba. La projekto vekis entuziasmon sed la unuaj jaroj estis malfacilaj kaj danĝeraj pro manko da mono kaj emo al reformado de la lingvo.
Post la tutmonda ekspozicio de 1900 en Parizo, Francujo transprenis la esperantistan torĉon de Rusujo ĝis la unua mondmilito. En tiu periodo oni ĉefe zorgis pri organizado kaj literaturo. Kvankam brila pro la diskonigo de Esperanto kaj la tutmondaj kongresoj ekde 1905, tiu epoko estis ankaŭ malfacila pro la perfido de idistoj kaj la kritiko de la homaranismo.
La unua mondmilito mortigis multajn junajn esperantistojn kaj estigis novajn barojn mensajn aŭ fizikajn inter la popoloj. Post ĝi landoj de Centra Eŭropo transprenis la torĉon de Francujo kaj dum la 1920aj forte disvatigis Esperanton tra la tuta mondo en ĉiuj sociaj medioj kiel instruado eĉ en lernejoj (rezolucio de la Ligo de Nacioj en 1922), laboristaro (S.A.T. kaj Internacia Laboroficejo en 1921), komerco (Venezia konferenco en 1923),
sano (rezolucio de Ruĝa Kruco en 1921), turismo, radiofonio (multaj radioelsendoj kaj "klara" lingvo por la Universala Telegrafa Unio en 1926), sciencoj kaj teknikoj (Pariza internacia konferenco en 1925). En tiu epoko ankaŭ firme unuiĝis ĉiuj fortoj de la movado (kontrakto de Helsinki en 1922) kaj la sinsekvaj tutmondaj kongresoj havis internacie grandan famon kaj sukcesojn.
La mondo neniam ĝuste taksos, kiom da laboro kaj da pacienco necesis al miloj kaj miloj da modestaj homoj sur la tuta terglobo por realigi tiun grandiozan projekton, kiu reprezentas ilian sopiron al homara unueco kaj intergenta egaleco. Tiamaj samideanoj ŝajnas al mi gigantoj sur kies ŝuldoj ni sidas...
Urso (Francio)
LEGINDA KLASIKA LIBRO EL ORIENTA TRADICIO
Religiaj verkoj ne interesas nur religiemajn homojn. Ili povas konsistigi tiel vastan trezoron en literatura formo, ke ili influas kaj muldas la menson de tutaj socioj. La Sankta Biblio estas tipa ekzemplo. Oni povus aserti, ke la okcidenta kulturo estas fortege impresita de tiuj dekoj da kunmetitaj libroj, kiujn kredantoj kaj nekredantoj trovas foje tute strangaj...
La Nobla Korano, Tao-Te-King kaj aliaj ĉefverkoj de la religia literaturo, efikas simile je la menso de koncernaj homoj. Estas interese kaj klerige legi ilin, klopodi kompreni kaj interpreti kun larĝa menso ilian enhavon, ĉar tio helpas koni la homojn mem. Sendepende de tio, ĉu la leganto mem estas kredanto, aŭ ne.
Bhagavad-Ghita estas tiaspeca libro. Oni devas interpreti simbolojn, de la unua ĝis la lasta paĝo, kaj ĉi tiu defio estas mem interesa intelekta ekzerco. La verko komenciĝas per tipa ekzemplo: la princo Arĝuno sin direktas al milito, sed kiam li staras preta por la batalo, li konstatas, ke liaj kontraŭuloj estas ĉiuj liaj familianoj. Memkompreneble, temas pri la bezono batali kontraŭ siaj amataj pasioj, egoismo, troa memamo, avidemo, k.s..
Sekvas dek ok nelongaj ĉapitroj verkitaj laŭ versikloj, en kiuj la plej alta Dio, Kriŝno, instruas pri la vojo al spirita altiĝo, ĝis atingo de perfekteco kaj plena feliĉo. Li instruas pri la grandiozeco de Dio, pri bonfarado, pri meditado, pri liberiĝo de la homaj suferoj, pri la bezono liberiĝi de materiaj deziroj.
En la tria ĉapitro, oni trovas aparte kuriozan instruon, kiu kontraŭas la ĝeneralan antaŭjuĝon de okcidentanoj, ke la orienta jogo rekomendas nur meditadon, spite al materiaj agoj. En ĝi, Kriŝno instruas, ke agado en la mondo estas same grava kiel ĝusta pensado kaj ĝustaj sentoj. Jen la kvara versiklo de la tria ĉapitro:
"Kiu ne komencis agi, ne alvenos al ripozo; ne atingos perfektecon, kiu restadas senaga."
Alia tre impresa ĉapitro estas la dek-unua, en kiu, post peto de Arĝuno, Kriŝno aperas al li ne en homeca formo, sed en sia tuta neimagebla grandiozeco. Arĝuno ricevas spiritan frapon, kaj tremas, kaj petas, ke tia vidaĵo malaperu de antaŭ li...
Bhavagad-Ghita fakte estas fragmento (epizodo) de multe pli ampleksa verko el la hinda teologio, la sanskrita eposo Mahabharata ("La granda milito de la Bharatidoj'). Ĝi enhavas la esencon de la spiritaj instruoj de tiu religio. Ĝiaj nobleco kaj alta moralo certe meritas respekton kaj aprezon de legantoj en la tuta mondo. Jen la kialo kaj oportuneco, ke ĝi estas tradukita en nian Internacian Lingvon, rekte el la sanksrita.
La teksto en Esperanto estas flua, perfekte komprenebla kaj eĉ facile legebla. Bela omaĝo al la eminente tradukinto, unu el la unuaj Esperantistoj vivintaj en Brazilo, estus tio, ke ni legu kaj aprezu ĝin, sendepende de religiaj kredoj aŭ nekredo.
Posovo (Brazilo)
La Ĉashundo de la Baskerviloj de Arthur Conan Doyle
Mi amis Sherlock Holmes ekde mia infano, kaj legis ĉiujn SH-librojn en la angla kaj la hispana.
Kio plaĉas al mi pri legado de La Ĉashundo de la Baskerviloj en Esperanto estas la klareco de la lingvo. Iuj el la pli obtuzaj vortoj de la viktoria Anglio estas pli facile kompreneblaj.
Lajo (Britio)
Mi tre ĝuis legi la verkojn ĉi-libre: la roman(et)on Paŭlo Paal kaj la kolekton de naŭ karikaturoj en La rondo familia. Tra la tuto mi trovis kompreneble - ja de Baghy! - fluan, agrablan stilon kun pluraj interesaj vortumoj, kio en si mem estas plezuriga. La rakontoj tamen neeviteble gustas iom malnovmode, kun fojfoje iom tro da sentimentalo... Leganto Atrebato verkis tute trafan recenzon antaŭ mi, en majo 2021 - ĝin mi rekomendas!
Punkto (Britio)
Mi legis la libron, en kiu estas du noveloj tradukitaj de mi mem. Nun post preskaŭ dek jaroj, releginte la novelojn, mi pensas, ke mi povas plibone fari la tradukon, ĉar en tiuj dek jaroj mi multe legas akompanate de nia Sumoo!
Yu (Ĉinio)
Tiu libro estas esperanta, hungara, dulingva eldono en 2007. La verkistino estas ankaŭ pastro, instruisto, ĵurnalisto kaj esperantisto. La libro parolas pri: Ĉu eblas bone vivi dum politika potenco? Ĉu libere eblas agi?
Testudeto (Francio)
En ĉi tiu libro Chrdle priskibas vivon kaj verkon de Bertha von Suttner. Bertha von Suttner(1843-1914) estas tre diligenta pacistino, kiu vere strebis elradikigi ĉiujn formojn de militoj. Ŝi havis bonan kontakton kun Alfred Nobel, la inventisto de dinamito. Li inventis tiun, esperante, ke la granda forto de la eksplodilo povus preventi militon - samkiel antaŭ 50 jaroj oni "uzis" nukleajn armilojn esperante, ke neniam plu estos militoj (intertempe ni scias pli bone; ne multo ŝanĝiĝis dum tiu tempo - kaj fakte jam dum la ekzisto de la homaro ni daŭre batalas unu la alian).
Bertha ankaŭ alte taksis la lastan Rusan caron, pensante, ke ankaŭ li deziris longdaŭran pacon - pli poste ŝi havis alian opinion. Bertha van Suttner estis la ununura virino, kiu gajnis la Nobelpremion pri paco.
Tre rekomendinda libro, bone legebla, ankaŭ pro relative komencantoj.
Katinjo (Nederlando)
Multe plaĉis al mi la legado de Tien. Mi aldonas komenton pri mia legado.
Tien, verkita de Johán Valano, multe plaĉis al mi. Tiu rakonto pri "paralela mondo" malfermas niajn okulojn sur alia maniero pensi, eĉ vivi. Aktuale, nia vera mondo, taŭge nomata en ĉi tiu rakonto "sufermondo", fariĝas kruela, sen humaneco, sen skrupuloj.
Jen eltiraĵo kiun mi opinias tre elokventa:
"Ni (anoj de la sufermondo) preferas subpremon al komprenon. Kaj nia socio uzas vertikalan dividon: ili (la aĉuloj) kaj ni (la bonuloj).
"Tie" (anoj de la virtuala mondo), oni dividas horizontale: en ĉiu homo tavolo bonsenta, kunsentema, respekta, ama kaj sub ĝi tavolo instinkta, nature memcentra, nekapabla konsideri aliulan bonon. "Tie", forestas alia vertikala elemento, kiu eble estas la plej grava ĉe multaj el niamondanoj: masko! Ili ne bezonas ĝin, ĉar ĉiu sentas sin respektata kaj amata, kia ajn li aŭ ŝi estas, do ekzistas neniu kialo ŝajnigi sin pli bela ol oni estas."
Do, mi instigas vin legi ĉi tiun interesan libron kun ĝiaj psikologiaj kaj filozofiaj facetoj. Ĝuu!
Nadzieja (Francio)
A-26 legis la du volumetojn de la Aŭstria Antologio havantaj (kajeretoj 1-4, 8-10): 48 + 54 paĝojn dulingvajn (Esperanto-aŭstria germana). Pro la dulingveco necesis aldoni: Mi finlegis Afrikaj Proverboj de Adjévi Adjé (30 paĝoj) Kaj Homoj Parolas de Rastko Petrovich, en traduko de Nedeljka Lojhajich, prezidanto de LIBE (87 paĝoj).
A-26 Rob (Nederlando)
Tiu estas eseo de Verda Majo mem kaj tre facile legebla. Ŝia vivo estis 1912-1947 dum 35 jaroj, tre mallonga. Kaj la lingvo Esperanto estis la tutviva kara afero por ŝi. Alie mi mem eksciis Esperanton en studenta tempo, tamen serioze eklernis ĝin ĉ. 35-jaraĝa, do mi eksciis, ke ŝia vivo estis tre mallonga. Tamen ŝi vivadis, bataladis por la homaranismo de Zamenhof, nome kontraŭ faŝismo tutforte ŝi vivadis. Kaj alie nun mi estas jam plene maljuna, tamen ankaŭ por mi la lingvo Esperanto estis la tutviva kara afero. Kaj pli same kiel ŝi ankaŭ mi tutforte batalu kontraŭ la faŝisma tendenco. Jes, "Antifa" (angle, Anti-faŝismo), aŭtentika kontraŭ faŝisama mi estas. Jes, certe kontraŭ Trump, oni diru.
Samo (Japanio)
Mi legis La Aventuroj de Tom Sawyer verkitan de Mark Twain ĝis la paĝo 135.
Iun noktomeze Tom kaj Huckleberry vagis en tombejo. Tie ili kaŝite hazarde vidis, ke Indiĝeno-Joe mortigis la kuraciston. En la sekvanta tago, la terura novaĵo skuis la vilaĝanojn. Tuj Potter estis kaptita. Indiĝeno-Joe atestis, ke Potter ebriiĝinte murdis la kuraciston. Tom kaj Huckleberry ne povis diri la veron, terurite de la venĝo de Indiĝeno-Joe.
Post iom da tempo Tom havis malbonajn fizikajn kondiĉojn, ĉar Becky Thatcher ne plu frekventis la lernejon. Sed kiam ŝi vizitadis lernejon, ŝi diris kruelajn vortojn al Tom kaj li estis tute detruita.
Tuj li decidis forlasi la hejmon kaj fariĝi pirato kun Joe Harper kaj Huckleberry. Fine iliaj agoj estas tre malsaĝaj, mi pensas.
Matano (Japanio)
La libro konsistas el 11 ĉapitroj kaj mi legis ĝis mezo de la libro.
En nokto de ŝtormo, viro eliris el la hotelo Admiralo kaj haltis sur la sojlo por bruligi cigaron, poste ricevis kuglon en la ventron, pafitan tra la leterkesto de neloĝata domo. Komisaro Maigret venis por solvi la aferon en tiun urbon akompanate de inspektoro Leroy per telefonvoko de la urbestro de Concarneau. Kaj ili ekloĝis en la hotelo Admiralo.
La viro mortigita estis eminentulo en la urbo, nokte en kafejo de la hotelo Admiralo ofte faris kartludon kun tri viroj, kiuj estas eminentuloj. Poste du el tri viroj malaperis kaj en Concarneau la loĝantaro sentis fortan maltrankvilon pro la mistera ĉeesto de flava hundo, kiun neniu konis. Tial junuloj atakis la flavan hundon kaj la hundo ne povis plu moviĝi vundita pro iliaj forto.
Mi legis ĝis ĉi tie, supozante kiel Maigret solvas la aferon, sed mi ankoraŭ ne vidas ŝlosilon de solvo.
Granda Kampo (Japanio)
Vage trans la dimensioj edonita en 1976 de la Japana Esperanta Librokooperativo. Ĉar mi konas la aŭtoron persone dum kiam li vigle agadis, mi ĉiam sentis lin proksime legante lian verkon. (tre stranga sento). La libro estas eksterordinare amuza, precipe en la tempo pli facile imagebla estas la okazintaĵoj esprimitaj en la verko, kiel subtera kaduklejo, interŝanĝo de retleteroj per maŝino, ktp. Rimarkinde interesa estas "Sonĝamo" kiu ebligas al homoj havi kian sonĝon li elektas. Por mi la libro estas unu el la plej interasaj kiujn mi legis ĝis nun inter esperante verkitaj. La aŭtoro petas al la legantoj legi la verkon kiel "satiro", tamen tian vidpunkton, mi ne povis dividi.
Majo (Japanio)
La motivoj de la aŭtoro estis plibonigi siajn kapablojn pri Esperanto koncerne la skribadon kaj vortuzadon.
Mi lernis multon de tiuj Raportoj pri diversaj temoj kune kun la opinio de la aŭtoro kaj pri Japanio kun statistiko.
Li skribis pri okazo en Lernejo, pri la ŝatata de ĉiuj ''Naŭa Simfonio'' de Beethoven tre emociiga, pri la Kolero de Terglobo per erupcioj, pri tertremoj, pri rizkultura Krizo.
En septembro en Japanio okazas aŭtuna turniro de sumoo, japana tradicia sporto kun 70 teknikoj por venki. Ĉiujare okazas ses turniroj. Tre ŝatata sporto por japanoj estas ankaŭ la basbolo.
Krome estas informo pri la plialtigitaj prezoj de terenoj kaj apartamentoj en Tokio. Ordinaraj homoj ne havas eblecon aĉeti similajn. Granda parto de la japanoj perdas intereson pri politiko.
Post la dua mondmilito Japanio havas novan konstitucion. Estas traktata la temo pri la religio kaj la fleksebleco de la opinioj, kio verŝajne kontribuas al la prospero.
Ŝajnas, ke la japana jarfino similas al tiu en la aliaj landoj - veturi por reveni hejmen, manĝi kaj trinki sakeon /alkoholaĵon/, rigardi televidprogramojn… Sanktan Valentenon tie oni ankaŭ festas,
printempe organizas bankedojn sub la Sakura-floroj. Estas ankoraŭ multe da informo pri malsanoj kaj kutimoj, pri la insularo Okinaŭa, redonita en majo antaŭ jaroj de Usono al Japanio. Kurioze, ke japanoj inventis karaoke en 1976 kaj ĝi fariĝis internacia.
Kiel multe mia filo Nedelin, instruisto pri franca kaj bulgara lingvojn, ŝatis Japanion! Li kredis, ke iam li estis japano. Laŭ invito de la japana familio de doktoro Harada, kiu partoprenis Esperanto-Medicinan Konferencon, estinte en nia urbo en Bulgario,
li sukcesis partopreni la Nacian Esperanto-Kongreson en Okajama, kie li renkontis la Urbestron, portante al li mesaĝon de la Urbestro de nia Plovdiv - urbo-frato de Okajama. Tie li prelegis pri Bulgario en Esperanto, renkontiĝis kun japanaj lernantoj kaj prezentis lecionon.
Parolante kun mi per telefono li diris: ''Panjo, tiel mi ŝatus resti…" Tamen li revenis, sed vivis nelonge, nur 48 jarojn...
La revanto (Bulgario)