Recenzoj de legataj libroj dum la marta sumoo 2017

Ultima Thole, Kongresumi kaj vojaĝi en Islando de Jan Vajs

Ultima Thole estas la alia nomo de Islando. Tiu ĉi libro temas pri Islando kaj la 98a UK okazinta en tiu lando en 2013.

La aŭtoro estas esperantisto vojaĝanta pli ol 70 landoj, sed la vojago al tiu lando estis lia unua. Li partoprenis en la antaŭkongreso kaj vizitis diversajn lokojn en la lando kaj en merkredo dum la UK li vizitis eĉ Gronlandon. Li priskribis geografion, geologion, historion ktp. de la lando, kaj en la posta parto li skribis pri la UK. Abundas fotoj koloraj, do mi povis bone kompreni la landon kaj la 98an UK-n.

Ankaŭ mi partoprenis en tiu UK kaj vojaĝis en la lando ankaŭ post la UK, sed mia memoro jam estis nebula, do legante tiun ĉi libron, mi pli kaj pli rememoris tiujn karajn tagojn. Kaj mi trovis artikolon pri mi kun mia foto. Estas mia honoro, ke la aŭtoro altetaksis mian prelegon en la Kleriga Lundo.

La libro estas leginda por ĉiuj kaj precipe por tiuj, kiuj partoprenis en tiu UK.

HORIZONTO

Rememoroj pri la Familio Sugahara de Shigueco Takahasi

Kiam mi renkontis s-inon Takahasi en la kongresejo de la UK en Lille, mi tuj konstatis, ke ŝi estas japandevena brazilanino. Certe ŝia familio jam longe vivas en Brazilo, sed ŝiaj vizaĝo kaj agmaniero estis ĝuste tiuj de la japanoj.
Kiam okazis la UK en Fortarezo, Brazilo, mi ne renkontis japandevenajn homojn, sed kiam mi vojaĝis en Havajo, tie kaj ŝi tie mi renkontis japandevenajn havajanojn. Japanoj komencis elmigri al Havajo jam en 1887, kaj poste al diversaj lokoj en la mondo. La unuaj elmigrintoj atingis Brazilon per la ŝipo Kasato-maru en 1908. Certe ili havis grandan malfacilon, laborante sur la sovaĝa tero same kiel sklavoj. Multe da ili jam antaŭe havis grandan malfacilon en Japanio, do ili elektis elmigradon kiel la lastan rimedon. Kiam mi renkontas japandevenajn homojn, en mia koro fontas tia imago kaj mi ne bone esprimas mian senton al ili. Kiam mi renkontis s-ino Takahaŝi, sama sento fontis en mia koro, do mi ne povis demandi pri la historio de ŝia familio.
Tamen en la lasta jaro ni komencis kontakti ŝin per interreto, kaj mi ricevis de ŝi libron Rememoroj pri la Familio Sugahara. Ĝi estas libro pri ŝia familio Sugahara verkita de ŝi, plejparte en la portugala kaj la finaj 30 paĝoj en Esperanto. Laŭ tiu ĉi libro la familio Sugahara (laŭ la japana kutimo plejparto de virinoj prenas siaedzan familian nomon post edziniĝo, do certe eksa famila nomo de s-ino Takahasi estas Sugahara) venis al Brazilo en 1937, do ŝia familio eble festis 80-jariĝon de enmigrado de sia familio en tiu ĉi jaro. En la libro estas multaj fotoj kaj la genealogia arbo estas preciza, kio signifas, ke la familio kaj ŝiaj ĉirkaŭaj familioj, helpante unu la alian, trabatis la malfacilan vojon en la fremda lando. Tamen ili estas, laŭ ŝi, ankoraŭ fremduloj kaj en Brazilo kaj en Japanio. Tio estas ŝoko al mi. La aŭtoro skribas jene:
"Kvankam ili (japanenrevenantoj) estas akceptitaj en Japanujo, kun iuj esceptoj, ili sentas sin "gaiĵin (ekserlandanoj)", kun japana vizaĝo. En Brazil oni estas identigitaj kiel fremduloj pro la videblaj trajtoj de niaj japanaj vizaĝoj".
Kiam mi kolektis pacajn mesaĝojn en la UK en Lille, brazilanino Cris skribis jene: "Brazilo estas lando de pluraj migrantoj el malsamaj popoloj. Ĝi estas la lando de ĉiuj. Pro tio brazilanoj deziras pacon al la tuta mondo, ĉar niaj geavoj elvenis el tuta mondo".
Mi vere esperas, ke tia mondo aperos, kie ĉiuj homoj estas akceptataj egale kiel homoj, ne kiel eksterlandanoj.

HORIZONTO

Kalevala

Mi legas La libron Kalevala, kiu estas malnova legendo el Finnlando skribita en versaĵo kiel Fausto de fama verkisto Goethe. En Kalevala oni rakontas multe pri la finna naturo kaj pri forta gehomoj, kiuj ofte havas supernaturajn talentojn. Kaj la ege interesa afero estas, ke la traduko al Esperanto vere perfekte funkcias!

Vadim (Danio)

La Belan Pacon de Senzi Yamaguti

Senzi Yamaguri travivis atombombon en la urbo Nagasaki la 9-an de aŭgusto 1945. Li pasigis kelkdek tagojn en hospitalo kaj dume ne povis dormi surdorse. Senzi estis senkonscia dum 40 tagoj. Lia dorso estis forte bruligita.
El la insuleto Gotoo venis lia patro por prizorgi lin. Post la plena sepmonata loĝado en la hospitalo, estis permesite al li forlasi la hospitalon. Li pasigis pli ol tri monatojn en domo kun familio. Poste li revenis al lernejo. Venis marto de 1951, kaj li finis tutan kurson de lernejo, sed li ne povis akiri laborlokon en iu ajn firmao. Li decidis helpi al la gepatroj, laborante en sukerĵfarado.
En majo 1953 estis fondita Konsilantaro por Kuracado de Atombombitoj. Kuracistoj diris al Senzi, ke li plaste reformigos bruligitajn orelojn. Senzi Yamaguti havis kelkajn operaciojn sed ĉiufoje operacio malsukcesis.

Lernantinka

Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj

Mi ŝatas rekomendi la libron Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj al la legantaro de Internacia Sumoo. Laŭ lia vivo mi ne povus diri ke li estis hungaro, aŭstriano, slavo, ĉekio, argentinano, boliviano aŭ iu ajn alia nacio. Li simple estis la monadcivitano kaj bona Esperantisto.
Estas tri famaj esperantaj libroj pri aventuroj aŭ vajaĝoj, nome: Aventuroj de pioniro de Edmond Privat, Vojaĝo en Esperanto-Lando de Boris Kolker, kaj Mondo de travivaĵoj de Tibor Sekelj. La unua libro estas la aventuroj ĉe la civila mondo rilata al esperantujo, persona bibliografio de Edmond Privat, la dua libro estas Esperanta lernolibro, kiu montras la historion kaj geografion rilataj al Esperanto, kaj la tria estas pri la aventuroj en la rekonataj lokoj, kiel vilaĝoj de indiĝenoj, sovaĝa Amazonio, Nepalo, Hindujo, dezertoj kaj afrikaj landoj.
En la Skizo por aŭtobiografio de Sekelj, li donis sian nekutiman aŭtobiografion kiel mondvajaĝanto kaj la kialojn de sia vojaĝoj al diversaj landoj. Li ŝatis eksplori la nekonantajn partojn de la mondo, kaj havis grandan simpation al la indiĝenoj. Li havis respektojn al fremdkulturoj kiel indiĝenaj, inkaj, hindiaj, aŭ japanaj. Dum lia vivo li advokis por Esperanto kaj mem estis foje prezidanto de UEA kaj kvazaŭ Esperanto-ambasadoro al UNESCO. Mi aparte ŝatas legi la ĉapitrojn:
* Renkonto kun kanabaloj
* En la kaptilo de banditoj
* Ĉe la rivero de la mortoj
* Tra subtera rivero
* Kiel mi fariĝis sorĉisto
* Kun sanktulo tra Hindujo
* Ĉasanta gigantajn lacertojn
* Joganto mi estis
* En mongola jurto
* Ĉe la sanktaj riveroj
Je la nomo de hindia registaro li veturis kaj vizitadis unu aŭ du monatojn al surdmutulajn lernejojn, laborejojn kaj aliajn institutojn. Li ŝajne ne elprofitis de ĉi tiu vojaĝo, ĉar li estis ĉiam akompanita de interpretisto kaj li ne havis verajn ŝancojn eksplori Ĉinion. Pro tio mankas al la libro rakontoj pri Ĉinio, bedaŭrinde!
Li en 1960 veturis en Tokio, kiam li nur havis kvin dolarojn en sia poŝo, sed per prelegoj kaj instruado de Esperanto li vojaĝis pagita de sia laboro ekde Sapporo sur la norda insulo Hokkaido ĝis la plej suda parto de la lando. Bedaŭrinde mankas al la libro rakontoj pri liaj japanaj vojaĝoj. Mi nur povas klarigi, ke liaj aferoj en Japanio ne estis pri travivaĵoj tra la danĝeraj rimedoj, sed nur turismo.
En lia libro li ne menciis pri la subpremiito de durangaj popoloj per malmultaj elitoj, la malĝusteco de la societo. Li ankaŭ ne advokis por la ĝenerala edukado al la popoloj, la egalrajtoj de viroj kaj virinoj. Li ne tuŝis pri la bono aŭ malbono de kristana misio al indiĝeno. Li ankaŭ ne kritikis pri naziismo, faŝismo aŭ anakismo kvazaŭ li estu imuna al politiko. Li estis antropologio, etnologio, mondvojaĝanto, sed ne politikisto.
Liaj travivaĵoj estis foje tro danĝeraj, foje kvazaŭ en paradizo, foje tute nekredeblaj. Ĉu li fanfaronis? Mi pensas, ke li bone spicis siajn rakontojn, sed tamen li ĉiam respektis la veron, ke ĉio estu kiel eble plej kredinda por la legantoj.
La malbona kvaliteco de la fotoj en la libro und kovrilo estu evitinda en la estonta eldono.
Por konkludi mian recenzon mi donas lian ĉitaton jene:
Ĉiuj vojoj de la mondo al mi apartenas,
Ne gravas ĉu temas pri nuboj, per kies flugiloj mi rajdadas,
aŭ pri maraj ondoj, kiuj disiĝas antaŭ la pruo de mia goeleto,
aŭ pri reloj perdiĝantaj je l'horizon' senfina,
aŭ pri praarbaro, kiu malfermiĝas antaŭ la klingo de mia tranĉilego.
Ĉiuj vojoj ekestis kun la kaŝita espero,
ke iun tagon miaj plandoj en ili siajn spurojn postlasos.
Kaj vere mi trairos ilin, frue aŭ malfrue,
dum tiu ĉi inspekcia vojaĝo tra la mondo.

Abengo

Fotoalbumo de Trevor Steele

Mi multe ŝatas la libron Fotoalbumo verkitan de Trevor Steele. Li rakontis pere de fotoj la vivon de aŭstraliaj gepatroj kun iliaj 7 infanoj, rilate al karakteroj, pensadoj, vivmanieroj kaj probelemoj de ĉiu inter ili.
Laŭ de mi konsilas la legadon

Erika

Romno pri la tri regnoj de Luo Guanzhong

Temas pri unu el la grandformataj t.n. Kvar Klasikaj Ĉinaj Romanoj. Tiu ĉi temas pri historia romano pri epizodo en relative frua ĉina historio, dum kiu la landego disfalis en tri interbatalantajn regnojn - fine ree fariĝis unueca imperio kun unu imperiestro. Por ne-ĉino estas ege malfacile reteni la amason da nomoj, kiuj pasas. Tial mi rekomendas noti kelkajn nomojn kaj teni ĉe si dumlegade, eble estas bone surpaperigi kelkajn trajtojn de la personoj. Nomo, kiun certe mi ne plu facile forgesos, estas generalo CAO CAO, kiu ege perforte batalas, foje saviĝas el problemoj helpe de herooj, al kiuj foje li donis helpon, foje per ruzo. Mirigas min la grandegaj nombroj da soldatoj - miloj!, kiuj kunbatalas, kaj ilia senkompato: dishaki en pecojn, senkapigi ktp. Tamen foje enestas vere humanecaj scenoj kun kompato, sed malofte. Belaj desegnaĵoj el frua epoko ornamas la verkon. Nepre nur por spertaj legantoj, mirinda traduko. Mi konsilas, ke oni legu minimume po 10 paĝojn tage.

Tradukisto

La revuo "Espero" N2 eld. 1908 j

Antaŭnelonge mi legis internacian revuon Espero, oficiala organo de la kleriga ligo "Vestnik znania", Ruslando (redaktoro-eldonanto V.Bitner, eldono 1908). En ĉi tiu eldono mi trovis la artikolojn laŭ interesoj de abonantoj kaj rakontojn, versaĵojn de la aŭtoroj famaj kaj aŭtoroj ankoraŭ nekonataj. Kun granda intereso mi tralegis skizon pri la vivo de la fama rusa verkisto L.N.Tolstoj en sia bieno Jasnaja Poljana kaj parolon de d-ro L.Zamengofo ĉe la malfermo de IV Kongreso Esperantista en Drezdeno en aŭgusto 1908.
Mi opinias, ke Espero estis la plej interesa kaj populara revuo inter esperantistoj de tiu tempo.

Nordano

La Flambirdo de TEZUKA Osamu

Mi legis la libron titolitan La Flambirdo. Ĝin verkis TEZUKA Osamu. Ĉi tiu libro estas plej granda bildrakonto en Japanio. Kaj TEZUKA Osamu estas la plej granda bildrakontisto en Japanio, mi kredas, ĉar li kaj liaj libroj havas plenecon pri filozofio kaj amo.
La libro temas pri la mondo en la 34a jarcento, sed per tiu libro li sendis mesaĝon al ni vivantaj en la 21a jarcento, ke ni batalu kontraŭ malpaco kaj detruo de la naturo eble okazontaj en nia jarcento.

Ŝimizudani

Dio ne havas eklezion de Trevor Steele

Dio ne havas eklezion de Trevor Steele estas bela romano, tre facile legebla. La nuntempa intrigo alparolas al ĉiuj. Temas pri koruptado de politikistoj far grandaj kapitalistaj entreprenoj pretaj subpremi popolojn je ajna prezo. Mi bedaŭras iomete pri la tro simpla disvolviĝo de la historio facile antaŭvidebla. Tamen, mi vere konsilas la legadon de tiu ĉi romano.

Martine

Mi estas homo de Zamenhof

Zamenhof ne nur elpensis Esperanton por facila interkompreniĝo inter homoj.
Duobla viziulo li estis. Mi miras, ke lia dua elpenso, ankoraŭ pli kara al lia koro ol Esperanto, laŭ lia diro, estis tiel malfacile akceptita, komence de la dudeka jarcento, eĉ ĉe esperantistoj havantaj malferman spiriton. Mi aŭdis pri "Interna Ideo" sed la Interna Ideo estas nur eta restaĵo de la granda ideo de Zamenhof koncernante la pacon inter la religioj kaj pacon ĝenerale.
Unue, Hilelismo por judismo fariĝos Homaranismo por la kredanta mondo, aŭ ne. Ĝi havas sian tutan lokon hodiaŭ: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco".

Ŝanjo

Aidoso, Ege Trans Doloro de Fátima Moura

La verko Aidoso, Ege Trans Doloro (de Fátima Moura - traduko Givanildo Ramos) temas pri la suferoj de dek-ses jaraĝa junulo aidosinfektigita pro transfuzo de sango. Aidoso estas ankoraŭ delikata temo, kaj multaj malkonas la bezonojn de tiuj, kiuj suferas pro tiu malsano. Ĉi tiu malgranda romano enhavas ankaŭ enhavas klarigojn pri Spiritisma doktrino de malpeza maniero.

Kelli

Lito apud la fenestro de Betty Salt

Okaze de via proksima libertempo, kiam vi pasigos kelkajn tagojn sur plaĝo, kuŝante sub agrabla suno, tiam nepre memoru alporti libron. Ĝi estu facila, milda, bontona teksto por ripozigo de via spirito. Por tio, mi rekomendas al vi: pensu pri Lito apud la fenestro, de Betty Salt (eldono UEA, 1999).
Vi havos en la mano tre simpatian volumeton. Ĝi konsistas el etaj rakontoj, poemoj, teatraĵetoj, tradukaĵoj. Pri la aŭtorino (1907-1994), iama aktiva Esperantisto en la kanada movado, oni skribis, ke ŝi estis mecenato por UEA kaj ĝia Honora Membro. Supozeble, la eldono estis esprimo de danko, flanke de la asocio.
La plej granda merito de la libro estas la stilo de la aŭtorino: flua, pura, ĝusta, nuancoplena - kaj precipe facila. Mi riskus aserti, ke eĉ komencanto, kun helpo de vortaro, povus legi ĝin. Kaj nuntempe, kiam iuj verkistoj preferas komplikajn frazkonstruojn kaj amason da neologismoj - kaj nomas tion "moderna stilo" - estas vera plezuro legi la tekstojn de Salt. Al mi ŝajnas, ke ŝi fidele sekvis la Zamenhofan tradicion.
La enhavo mem de la diversaj, nelongaj tekstoj estas foje edifa, foje naiva, foje amuza, foje lirika. Elstaras la amo al la bela Kanado. Unu el la rakontoj, pri tri fratinoj kaj unu kuracisto, estas vere amuza: unu el la fratinoj ricevas vundon je la postaĵo sed hontas montri tiun korpoparton al la doktoro. Ĉu vi povus diveni, kion ŝi faris por solvi la problemon?
Resume: jen libreto, kiu denove montras, ke literaturo estas eliksiro, kiu bonfaras al la animo. Kaj por tio, ĝi ne devas aspekti komplike; simpleco, delikateco kaj homeco sufiĉas.

Paŭlo Sergio Viana

Ŝanco por feliĉo de Phil Bosmans

Bosmans, internacie konata verkisto, estis organizitaj diversaj iniciataj cele al pli bonaj interhomaj rilatoj ĉiueterne kaj al akcepto kaj helpo de eblecomalha. En 1957 en Belgio li organizis 'Movado sen Nomo', kiu volas starigi la pli bonajn interhomajn rilatojn politike, socie kaj ekonomie. Ankaŭ vi povas senpage aliĝi per simpla konigo de viaj nomo kaj adreso. Ĝi estas movado sen nomo, sen flago, kaj sen uniformo, sen membrokarto, kaj sen reglamento.
La verkoj de Phil Bosmans estas tradukitaj en 19 lingvojn, inter kiuj eble ankaŭ via propra lingvo. Ŝanco por feliĉo tradukita en Esperanton estas la plej legata libro. Ĝi estas unika, atendas nenion alian de la homoj ol frateco, amikeco kaj amo.
Paco, ĝojo, amikeco estas ĝiaj rezultoj. Ni kredas je la bono de la homoj same kiel ni kredas je la printempo, kiam la naturo vekiĝos.
Pensu pri malsanuloj, malunuloj, la handikaptuloj, kiuj ege malofte sentas varman manon. Montru vian plej bonan, plej afablan, plej belan vizaĝon kaj ne estos malfacile ami vin.

Luno

Morto de artisto de Anna Löwenstein

Morto de artisto de Anna Löwenstein, same kiel La ŝtona urbo, estas interesa historia romano, kiu priskribas la vivon dum la Romia Imperio, ne de la vidpunkto de povaj altranguloj, sed de tiuj en la plej malaltaj sociaj niveloj. Ambaŭ romanoj estas tre interesaj kaj facile legeblaj (speciale pro tio, ke la verkisto penas uzi kiel eble plej malmulte novajn radikojn, por faciligi la legadon). Mi kore rekomendas ambaŭ verkojn al ĉiuj.

Rafa

La ovala portreto kaj aliaj rakontoj de A. Frank Milward

La tradukita libro La ovala portreto kaj aliaj rakontoj de A. Frank Milward temas pri ses rakontoj de Edgar Allan Poe, skribitaj en malsamaj jaroj, nome:

1842 - La Ovala Portreto - (Ĝenro - Hororo)
La Ovala Portreto estas rakontata per la perspektivo de grave vundita viro kiu serĉas rifuĝon en senhoma kastelo kaj vidas la fotografaĵon de juna virino kies beleco altiras lian atenton.

1838 - Ligeia - (Ĝenro - Hororo)
En Ligeia, la rakontisto estas obsedita kun sia perdita amo kaj Poe donas al li momenton kun lia amatino, kvankam estis eble frukto de la imago, ĉar multaj rakontistoj de Poe estas drogemuloj aŭ paranojuloj.

1846 - La Barelo de Amontilado - (Ĝenro - Hororo)
En tiu rakonto, Poe montras viron kiu deziras venĝon, kaj planas ĉirkaŭmurigi lian kontraŭulon.

1845 - Kelkaj Vortoj kun Mumio - (Ĝenro - Satiro)
Tiu rakonto estas satiro de du temoj. Unue, la populara intereso en Egiptologio kaj la mumioj, en la historia momento kiam tiu rakonto estis skribita. Due, la domina penso ke en la Okcidento, la homaro atingis la pinton de civilizacio kaj scio pro la scienca kaj industria revolucio.

1839 - La Foruzita Viro - (Ĝenro - Satiro)
En tiu rakonto la rakontisto serĉas la faman milito-heroon John A. B. C. Smith. Li suspektas ke Smith havas ion sekretan ĉar aliaj rifuzis aŭ malsukcesis priskribi lin.

1840 - La Silento - (Ĝenro - Fabelo)
En tiu rakonto la rakontisto estas la demono, kiu rakontas la historion kiel li turmentis viron en Libio.

Lemosac

Dormanta hejmaro de Manashi Dasgupta

La rakonto estas laŭ mi ne tiom interesa. Multe okazas en la fono sed malmulte de ĝi la aŭtoro rekte priskribas aŭ diskutas, krom la interna vivo kaj pensoj de unu familio. Tamen mi rekomendus la libron pro la bela kaj interesa lingvouzo. Ĝi estas tute bone komprenebla kaj klara, sed samtempe nekutima

Jessica Grasso

Belarta Rikolto, 2016

Mi multe profitis de la legado de Belarta Rikolto 2016.

Tiu libreto presentas la premiitajn verkojn de la jara Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA), en la branĉoj Poezio, Prozo, Eseo kaj Teatro. Tiujare, mi plej ŝatis la prozojn, precipe "Malbenitaj Skaraboj", de Eva Grochowska. Ĉar mi estas brazilano, mi interesis ankaŭ pri la eseo "La Influo de Esperanto en la Verkaro de Joao Guimaraes Rosa", fama brazila verkisto. Mi rekomendas la jaran legadon de Belarta Rikolto al ĉiuj seriozaj esperantistoj.

Claudio Stehling

Ruĝdoma Sonĝo

Mi opinias ke la traduko estas tre bona entute. Sed neniu traduko estas tute ekzakta. Alivorte, multe da esprimo, precipe tiuj abundaj je kultura enhavo, estas tre malfacilaj eĉ neeblaj trduki. Ekzemple, La nomo de njo-knabo en la Ĉapitro 9 estas en la ĉiina versio kaj "Dolĉo" en la esperanta versio. La origina senco de tiu-ĉi du ideogrsmoj estas "esprimi delikatan afekcion al amata virivo". Evidente "Dolĉo" ne egalas al "esprimi delikatan afekcion al amata virivo". Tiuj, kiuj volas senti la poeziecon de la originala verko, estas devigita legi la originalan tekston. Krome, mi trovis kelkajn kompostadajn erarojn, ekzemple, "de tampo al tempo" devas esti "de tempo al tempo" (P.131).

Diero

Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo de Tibor Sekelj

Ĝi estas la unua esperanta libro kiun mi legas. Dum la unuaj paĝoj, la legado bezonas pensi pri la lingvo. Sed poste, Kumeŭaŭa kaj Nijuĉap atingas, ke oni nur pensi pri la ĝangalo, la rilato inter homoj kaj la naturo, la socio, la amikeco... Kumeŭaŭa kaj la ĝangalo permesas al Nijuĉap multe lerni pri la vivo ĝenerale, la gravaĵoj kaj la malgravaĵoj. Ili kune estas dum tri intensegaj tagoj, sed ili ne bezonas pli por konstrui daŭrantan ligon.

Vicente Manzano-Arrondo

Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn

Mi stelojn jungis al revado, titolo de la vere impona verko de Mikaelo Bronŝtejn. En la libro li priskribas la unuajn jardekojn de la juna Sovetunio, aŭ Sovetio.
Li roligas kvin personojn, en la komence, en 1917, ankoraŭ junajn: Vasilj (el Ukrainio), Talis, (el Latvio), Semjon aŭ Ŝlomo, (judo el Ukrainio), Vera (el Siberio), kaj Francine (el Parizo, Francio). Ĉiuj estas esperantistoj kaj konatiĝas. Ili korespondas, kunlaboras, ktp., ktp. Por mi cetere estis nove, ke ankaŭ eksterlandanoj migris al Sovetio, por konstruigi kaj sperti la novan ŝtaton. Inter la travivaĵoj de tiuj kvin ĉefroluloj, la verkisto plektas cita?ojn en la Rusa (feliĉe kun traduko!) kaj en Esperanto de ofte tre konataj homoj: Lenin, Stalin, kaj de esperantistoj ekzemple Drezen, Laurat, Lanti kaj Miĥalski. Temas ĉi-rilate en kelkaj okazoj pri la Granda Purigo aŭ la Granda Teroro.
Ni vidas tre interesan flankon de la juna Sovetio, nome la esperantan flankon, kiun mi almenaŭ ne konis.
La lasta ĉapitro situas en Israelo, multe pli poste en 2000. Tre interesa kaj originala fino.
La titolo venas el poemo de fama rusa poeto, Puŝkin.
La libro estas bone legebla kaj certe leginda, ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ ne dum jaroj legas la lingvon. La lingvaĵo estas sufiĉe simpla; ne estas multaj neologismoj, kvankam mi miris pri la tre usona vorto mitingo en sovetaj cirkonstancoj! Por junaj generacioj eĉ legenda laŭ mi.
Do, ege rekomendinda libro por homoj, kiuj ne timas grandan kvanton da paĝoj: 564.

Katinjo

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado de Louis Fréchette

La verko estis unue eldonita en 1899, kun la celo konigi kutimojn de la "Franca Kanado" al la najbaraj anglalingvanoj. La belaj tiamaj ilustraĵoj de Frederick Simpson Coburn estas denove prezentitaj kaj la tradukistoj baziĝis sur la anglalingva sed kelkfoje la franclingva originaloj. La malfacilaĵo por ili estis redoni la aromon de la tiama specifa lingvaĵo. Ankoraŭ nun la franca lingvo kaj ĉefe la akĉento en Kebekio ne estas tute la samaj ol tiuj de Francio. Do, ene de ses noveloj, ni eniras en la malfacilan mondon de pioniraj hakistoj, peltokomercistoj, kamparanoj kiuj devis lukti kontraŭ sufoka kirloventego, "gigantaj blokoj de verdeca glacio" (p58), neĝŝtormo por trairi riveregojn per kanuo, aŭ sledi. Oni rezervis tiujn rakontojn por la kristnaska vespero antaŭ la noktomeza meso, do la 24-an de decembro (la popolo estis tre relegiema, sed samtempe kelkaj kredis pri magiaĵoj kaj luphomo). Mapoj kaj piednotoj akompanas la tekston kiu krome estas tre facile komprenebla, kun multe da dialogoj.

Alteo

La Knabo kaj la rivero de Henri BOSCO

La tekston en la franca, kies titolo restas iomete konata sed kiu datumas el 1953, mi ne legis, sed la traduko de Luc Gouverneur estas tre bonstila kaj agrabla. Ni mergiĝas en la medion de la naturo, de marĉoj kaj rivero en la suda franca regiono Provenco. Kampara knabo estas ensekretigata de alia pli sovaĝa pri fiŝkaptado, flosado, malkovro de fiŝoj, birdoj kaj akvoplantoj. Plurajn vortojn mi ne konis, eĉ en la franca, des pli en esperanto, ekzemple pri plantoj: menianto, trolio, lemno, slaŭdo. Kiel skribis al mi finna amikino kiu fotis multe en tiu regonio okaze de la lasta Mediteranea Esperanto-Semajno en marto 2017 kaj petis de francoj la nomojn de floroj sen ricevi kontentigajn respondojn: Vi ne estas intimaj kiel ni kun la naturo. La intrigo malpli interesis min: ĝi supozeble priskribas la vivon de vilaĝanoj je la fino de la 19-a jarcento, sed ili ne plu havas tiajn "simplan menson", ciganoj ne plu forrabas infanojn, kampo-gardisto ne plu alvokas per tamburo ĉiujn enloĝantojn, inkluzive la eminentularon, al naiva spektaklo ekstere. Sed la tagoj priskribitaj "sur la dormanta akvo" konservas por mi poeziecan etoson.

Alteo

La aventuroj de Pinokjo de Carlo Collodi

ĜEPETO estas maljuna lignaĵsto. Iam li kreis marioneton, kaj nomis ĝin "PINOKJO". La aŭtoro de la libro (Carlo Collodi) "ludas" kun la nomoj "GEPETO" kaj "PINOKJO": ambaŭ ili venas de la sama nomo "Giuseppe" (legu: Ĝuzeppe = itala traduko de "Jozefo"). De "Giuseppe" ni havas multajn diminutivojn: Beppe, Peppe, Bepi, Geppino, Pippo, Pino, Geppetto, Beppino, Peppino, Giuseppino, Pinocchio...
Por la virinoj, ni havas: Giuseppa, Giuseppina, Beppa, Peppa, Geppi, Pippa, Geppetta, Beppina, Peppina, Geppina, Pinocchia, Pina, Geppetta....
Sed, itale, "Pino" havas 2 malsamajn signifojn:
1) pinarbo;
2) mallongigo de GIUSEPPINO (= eta Jozefo).
Do: Pinokjo estas jes la diniminutivo de Jozefo, sed ĝi havas ankaŭ alian signifon: la frukto de la pinarbo = pin-semo .
Ni vidas ke Ĝepeto kaj Pinokjo estas kiel patro kaj filo, kun la sama origino, komence de iliaj nomoj.
Ĝepeto, ĉi tie, signifas : "malriĉa, aŭ modesta Jozefo".
Pinokjo estas marioneto kapabla paroli, ridi, danci.... !
Li havas la samajn difektojn de knabojn, ĉar li ne volas studi, sed nur ludi. Tial li havas multajn aventurojn, kun strangaj personojn: la KATO, la VULPO, la parolanta GRILO, la amiko MEĈO, la FAJROMANĜULO, la BLUA FEINO. Finfine, Pinokjo komprenas, ke ni devas ĉiam elekti la bonon kaj li fariĝas vera knabeto. Tiu ĉi libro havas gravajn, moralajn valorojn.
Kelkaj aŭtoroj komparis la personojn, de ĉi tiu rakonto, al la Sankta Familio:
1) Ĝepeto = Sankta Jozefo;
2) la Blua Feino = la Madono;
3) Pinokjo = la juna Jesuo;
4) la malbonaj personoj = la tentoj de la vivo.

Karla

Vintra rikolto de Floriano Pessoa

Vintra rikolto, prezentas al ni vere belegan kulturan, sciencan kaj literaturan rikoltojn zorge faritaj de Floriano Pessoa, nia senlaca kaj sindediĉa brazila samideano, kiu sendube, multe kontribuas favore al la esperanta movado. Valoras la penon akiri tiun verkon kaj ĝin uzi kiel studlibron.

Fonto

La aventuorj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle

Lau mi, Ŝerloloko Holmso estas la plej mondfama detektivo! Ĉi tiuj rakontoj montras la lerteco de iu, kiu povis solvi problemojn kaj misterojn nur per inteligenteo kaj dedukto. Mi legis tri rakontoj el la 13 en la libro - Skandolo en Bohemujo, La Ruĝhara Ligo kaj Kazo de Identigo. La unua kaj la dua estas ekscitaj kaj bonaj, la tria ion perfortita; sed ĉiuj estas distraj kaj legindaj!

Anne

Kredu min, sinjorino de Cesar Rosetti

La libro Kredu min, sinjorino! tre plaĉas al mi. Ĝi estas originala verkaĵo de Cezaro Rossetti kun serena stilo. La libro priskribas la vivon de kolportistoj kun multe da iliaj malfacilaĵoj. Tio okazis en la unua duono de la 20a jarcento. Ilia enspezo estas tre malalta kaj tre malstabila, foje (preskaŭ neniu enspezo entute) la rezulto estas nulo. Por inviti aĉetantojn, ili frapas sur pordojn, kaj ĉiam akceptas la malmildegan rifuzon. Ili devas iri (kelkfoje petveturi) de foiro al foiro por eksponi kaj reklami pri siaj varoj.
Tiu rakonto estas finita hodiaŭ. Nuntempe en la 21-a jarcento, en la epoko de interreto, ili daŭre uzas poŝtelefonon aŭ interreton por fari tion. Por allogi klientojn, kelkfoje ili devas plialtigi, mensogi kaj diri, ke iliaj varoj havas pli altan komercian valoron ol la realeco. Tiu kutimo ne estas nur de certa vendisto sed ankaŭ de preskaŭ ĉiuj diverslandaj kolportistoj.
Mi komprenas ilian malfacilan vivon, kompatas kun ili, sed ĉiuokaze, mi ankoraŭ devas esti inteligenta saĝa kliento aŭdante iliajn anoncojn

Jadluong58

Vivo de Lanti de E. Bosboom

En la antaŭa Sumoo-legado mi legis la biografian parton verkita far Borsboom, nun mi legis la aŭtobiografian parton ekde paĝo 179, verkita originale en Esperanto far Lanti mem. Ĝi nomiĝas Fredo, kaj tre bone legeblas memstare, eĉ sen antaŭaj scioj pri la verkinto.
Lanti, mondvojaĝanto, forlasis Francion, kiam li 57 jaraĝis, kaj daŭre vojaĝis ekde 1936 por vivi inter Esperantistoj. Sen reveni en Francion li vizitis Japanion, Aŭstralion, Nov-Zelandon, Sud-Amerikon kaj Meksikion, kie li mortis en 1947.
En Argentino, Buenos-Ajreso (Bonaero), proksimume en decembro 1939 li komencis verki aŭtobiografian romanon. La apero de "Karlo" de Edmond Privat, eldonita en 1909, donis al li la instigon fari.
Malsana fingro (pro panaricio=paroniĥio) devigis lin halti en januaro 1940, tial la romaneto Fredo nur estas fragmento. Tamen ĝi donas bonan impreson de la junaĝo k adolesko de Lanti, kiajn vivkondiĉojn k kiujn pripensojn li havis.
Rimarkinda estas la lingvo-uzado de Lanti: ĉiam "k" por "kaj", kaj "ci" daŭre uzata anstataŭ la malpli intima, pli ĝenerala "vi". Foje mi trovis "iŝi" por indiki pluralon kiu nur ekzistas el virinoj (komparu kun "ili").
Miaopinie, Fredo estas inter fikcio kaj nefikcio, iu kunfandiĝo de ambaŭ stiloj. Lanti uzas aŭtobiografiajn elementojn en verkado kiu aspektas kiel kutima romano. Ĝi traktas la vivon de iu Fredo, kaj same Lanti uzas tute aliajn nomojn por la personoj ĉirkaŭ li, la regionoj kaj urb(et)oj en kiuj li vivis. Tial oni ne facile malkovras ke temas pri membiografio. Oni bezonas ŝlosilon, metita post la paĝoj en la libro, por rekoni lian veran ĉirkaŭaĵon. Mi ne malkovris kial Lanti faris ĝin tiele, eble tutsimple estis kutimo tiatempa modifi personajn impresojn por plidistancigi, ne vundigi? Por mi ne gravis, mi ĝojas ke Borsboom aldonis la originalan verka?ĵon de Lanti, trovitan en la hereditaj paperoj, kaj ĝuis la pripensojn de iu Fredo....

Mirtelo

Amuza alfabeto de Elena Popova

Estas bonega ideo de Elena krei tiun helpilon por amuze instrui la Esperanto - Alfabeton per trafaj enigmoj. Neniu enuiĝus dume, kreante diversajn ludojn. Ekzemple paralele lerni kaj la numeralojn: "Ni trovu kia estas la enigmo sur paĝ numero ......., aldonu 5 al tiu numero kaj trovu la sekvan...." La lernantoj povas doni novajn ideojn kaj tiel aktive partopreni la lecionon.

La Revanto

La Alaska stafeto de Frantiŝek Omelka

La libron, kiun mi legis dum Esperanto-sumoo estas mia unua libro en Esperanto. Ĝi temas pri difteria epidemio kaj kuracisto Welch. Ĝi estis tre interesa por mi, ĉar mi estas juna kuracisto.

Sakina (Azerbajĝano)

La Rejnoro (laŭ la Wagnero opero); bildrakonto

Se vi ŝatas bildrakontojn, legu, SED tre altnivela signifo de la bildoj: Serge SIRE desegnas humore!!
Mi bezonis legi historion pri la wagnera opero; mi tute ne konis kaj ne komprenis la tutajn desegnojn. WAGBERO estis germana komponisto.

Sanremoise

La saĝaj paŝoj de malsaĝulo de Kamel ZOUAOUI

Origine, la libro estis teatraĵo, en 2013 la aŭtoro publikigis tekston en franca lingvo, poste esperanta acosio tradukis ĝin: la libro simbolas toleremon, amikecon kaj interkulturon: la heroo, ciam sercema, ridetigas nin dank'al lia ruza naiveco; li primokas arogentecon, vantemon, stultecon, orgojlon..... (ne dika libro kaj mallonga libro skribita per dikaj skribkarateroj)

Mamic