Recenzoj de legataj libroj dum la julia sumoo 2020

Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton

Tiu libro estas tre interesa por progresantoj, ĉar la vortprovizo estas sufiĉe baza sed bezonas rigardi en la vortaron la multajn nomojn de malsamaj bestoj, kvankam estas gloso en la fino de la libro. Mi mem serĉis nur proksimume 170 vortojn, kiam la libro kunportas 100 000. Estas eble ne serĉi neniun vorton en tutan ĉapitron. Ĝi kumportas regule averaĝe ok paĝojn: tio bone konvenas por partopreni en la Sumoo kaj legi po uno ĉapitro tage. Ni trovas en ĝi interesajn fabelojn de landoj de la mondo kaj poemojn, kiuj enhavas gramatikajn regulojn skribitajn kun tre bona senso de humoro. Ni ankoraŭ malkovras parton de esperantista kulturo kaj la historion de la movado. La kvina ĉapitro: "kiel utila esperanto jam estas" donas al ni riĉajn argumentojn por skribi artikolon aŭ por klarigi la lingvon kaj la movadon. Amike.

Legantino (Francio)

Ĉiutaga Vivo tra la Mondo Kompilita de HORI Jasuo

La ĉapitro "Sporto" de Ĉiutaga vivo tra la mondo malfermis al mi multe da sportaj landoj en la mondo. Tamen mi nur intersiĝis pri la Sumoo de Japanio, kvankam nune al la sumoo en Japanio mankas luktistoj. Sed Esperanta Sumoo havas multe de partoprenantoj. Ni penos lukti al si mem kaj neniam faligas teren iun libron aŭ puŝi ĝin eksteren el la luktejo. Ni devas memvole trejnadis laŭ la kapablo de sia forto.

Alta (Vjetnamio)

Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand

Mi legis la tutan libron, kvankam de longe (mi aĉetis ĝin en 2011) mi ne estis allogata de ĝi, sed Moirand estis tre bona esperantisto. La krimromana flanko ne estas tre bona, ĉar tre simplas la intrigo, malmultnombras la rolantoj. Ne necesus la unua paĝo pri la listo de rolantoj, ĉar oni bone komprenas kiu estas kiu, kaj trovi la murdinton ne estas malfacile. Amuzaj kaj ridindaj estas la klubaj esperantistoj kaj la polica leŭtenanto. Abundas la neverŝajnecoj. La romano kaj la kovrilpaĝo, aromas eksmodaj. En la verko, Moirand donas kelkajn bazajn konojn pri Esperanto kaj nomas kelkajn elstarajn Esperanto-verkistojn. Sed se vi flue legas Esperanton tutcerte, vi jam konas tion.
Amuza distraĵo, sed mi pli volonte konsilus al vi la ĉefan verkon de Moirand: Materialoj pri la nuna uzado de la Akuzativo (priesperanta gramatika eseo), FEL 1990. Temas pri kolekto de citaĵoj, kiuj kontraŭdiras unu la aliajn: tiuj verkistoj skribas tiumaniere, kaj aliaj male. Tio en la maniero de Le Bon Usage (La bona uzado) de Maurice Grevisse en la franca lingvo. En la romano tiu aspekto aperas pri la prepozicio "po". Bona argumento por montri, ke Esperanto vere estas vivanta lingvo, ne tiom simpla kiom oni tro ofte asertas. Male al la krimromano, oni ne legas ĝin unu paĝon post la alia, sed ofte povas ĝin konsulti. Moirand, kun kiu mi intersanĝis rilate al la atribuado de la Osiek-Premio okaze de traduko lia de La Libro de la Mirindaĵoj de Marko Polo diris al mi, ke Materialoj estus la plej taŭga kandidato por la premio.
Mi promesis legi nur tri paĝojn en ĉiuj tagoj de la Esperanto-Sumoo, sed vere estis tre facile kaj amuze legi la tuton kaj observi la lingvaĵon.
La libro estis tre severe recenzita far Pascal Dubourg, Sten Johansson, pli milde far József Horváth, ankaŭ far Don Harlow, kaj jam prezentita far Esperanto-Sumoo-istoj en 2014 kaj 2018. Nun ĝi estas rete legebla.

Alteo (Francio)

Tero de la homoj de Antoine de Saint Exupery

Ĝi temas pri travivaĵoj, emocioj kaj meditoj spertitaj de la aŭtoro dum liaj multnombraj flugoj kaj vojaĝoj. La libro estas ankaŭ omaĝo al amikeco kaj plene spegulas la profundan humanecon de Antoine de Saint Exupery.
La esperanto-traduko de Henri Vatré (1985) bone adaptiĝis al la franca originalo.
Jen kelkaj citaĵoj:
"Kion mi faris, mi ĵuras al vi, neniu besto ĝin iam farintus" (p. 32 kaj 37).
"Esti homo signifas precize esti responsa. Eksenti honton fronte al mizero ŝajne sendependa de ni mem. Eksenti fieron pro venko de kamaradoj. Eksenti, alportante sian ŝtonon, ke oni kontribuas al la konstruo de la mondo" (p.38).
"Ami ne signifas rigardi unu la alian, sed kune rigardi en la sama direkto" (p. 139).
Parolante pri infano, kies profunda socia mizero senigos je iu ajn eblecon de disvolviĝo:
"estas (...) Mozart murdita" (p.149).
Sed por ni la plej kortuŝaj paĝoj temas pri la valoro de "akvo" kaj la meditado pri "bedueno" (p. 128-129)). Ni lasas al vi la plezuron mem malkovri kaj ĝui tiujn perlojn kaj ties legadon!

Atrebato kaj Joga (Francio)

La historio de Sidi Numan el la kolekto "1001 noktoj"

SIDI NUMAN ne estis riĉa, sed li havis sufiĉe por vivi. Iam li edzinigis al si belan virinon: AMINA. Ŝi ĉiam manĝis tre malmulte kaj SIDI NUMAN ne komprenis la kialon. Nokte li sekvis ŝin.
AMINA iris al la tombejo, kie ŝi manĝis la viandon ekputritan de la kadavroj. SIDI NUMAN, konfuzegita, revenis hejmen.
AMINA ĉiam tagmanĝs tre malmulte, tial SIDI NUMAN petis al ŝi: "Ĉu la viando de la kadavroj estas pli bona?"
AMINA malbenis lin kaj transformis lin en hundo, ĉar ŝi estis sorĉistino! SIDI NUMAN forkuris kaj trovis bonan mastron, kiu estis bakisto. Iam virino volis pagi la panon kaj ŝi donis malbonan moneron.
La hundo malkovris ke la monero estis malvera, kaj kovris ĝin per la kruro. Ĉiutage multaj personoj venis por kontroli la monerojn, kiujn ili havis.
Iam la hundo decidis sekvi alian virinon. Ili iris hejmen, kie vivis la filino de la virino. Ŝi, tujtuje, komprenis ke la hundo, antaŭe, ne estis hundo, kaj faris magiaĵon. Tujtuje la hundo denove estis viro kaj li rakontis sian historion.
La filino de la virino konis AMINAN, malbonegan virinon: ŝi donis al SIDI NUMAN, boteleton kun akvo kaj diris al li ĵeti ĝin al AMINA. SIDI NUMAN faris tion kaj AMINA fariĝis ĉevalino!
Tiu ĉi historio, riĉega de detaloj, kaj vere tre sugestia, instruas nin ke la malbono okazigita al bonaj personoj, revenas ĉiam malantaŭe al kiuj kaŭzis ŝin!

Karla (Italio)

Libera Teritorio de la Insulo de la Rozoj de G. Bigliardi

  La Insulo de la Rozoj estis la revo, kiun inĝeniero Giorgio   (Esperante: Ĝorĝo) Rosa realigis meze de la Adriatika maro, pere   de platformo konstruita ekster la italaj akvaj teritoriaj, fronte al   Rimini.
  Li estis tenaca kaj decida homo, kiu mem ellaboris la projekton de   la artefarita insulo dum la kvindekaj jaroj kaj konstruis platformon   konvinkite, ke "la volo de homo povas sukcese kreskigi rozojn   ankaŭ meze de la maro".
  Por Giorgio Rosa kaj liaj laboristoj ne ekzistis paŭzoj, ferioj aŭ   festotagoj; la laboroj sur la platformo devis antaŭeniri senĉese.   Do, post dek jaroj de peza laboro, la ideo de la inĝeniero konkretiĝis kaj li povis anonci la naskiĝon de la Libera Teritorio de la Insulo de la Rozoj.
La Insulo en 1968: sur la foto oni vidas la kompletigitan unuan etaĝon el la kvin, kiujn la projekto antaŭvidis.
La unuan de majo 1968 Rosa proklamis la sendependecon de sia insulo por la ŝtato kaj deklaris sin mem ŝtatestro de la "Respubliko de la Insulo de la Rozoj". Rosa, kiu estis esperantisto, elektis precize Esperanton kiel oficiala lingvo, uzis oranĝkoloran flagon kun ŝildo respublikana, eldonis moneron (la milo) kaj poŝtmarkojn kun la blazono de la "Respubliko de la Insulo de la Rozoj", t.e. tri ruĝaj rozoj. La nacia himno estis "Kapitano! Lasu la gardon!" de Richard Wagner el la "Fluganta Nederlandano".
Giorgio Rosa, anarkiisto kaj revoluciulo, sukcesis realigi romantikan revon, kiu estas ankaŭ tiu de multaj liberaj homoj, ne nur grandaj kiel Bakunin, sed ankaŭ normalaj, kiuj ne volas dependi de iu ajna politika aŭ ŝtata organizaĵo.
Bedaŭrinde, la 25an de juno 1968, la itala ŝtato decidis armee okupi la "Insulon de la Rozoj" kaj poste abrupte detrui ĝin pere de 120 kilogramoj da tritolo fare de la ŝtata Doganistaro. Tion pluraj spertulaj pri internacia juro konsideris tiutempe ia speco de milita ago.
La "Insulo de la Rozoj", kvankam ekzistanta nur dum 55 tagoj, estis la sola nacio en la mondo, kiu adoptis Esperanton kiel oficialan lingvon. La "Insulo de la Rozoj", malofta kaso de rara utopio realigita (eĉ se bedaŭrinde nur je mallonga daŭro) igas nin retrovi la kapablon revi, malgraŭ la malfacilaĵoj de la momento.
La poŝtmarko, kun la eldonanto en ekzilo, reprezentanta la eksplodon de la insulo, enhavas la skribaĵon en la latina lingvo "Hostium rabies diruit opus non ideam" (Esperante: La perforto de la malamiko detruis la laboron, ne la ideon).

Mariolina (Italio)

La Sfinkso de Steplando de V.A. Glazunov

La retejo "OLE - Originala Literaturo Esperanta" http://esperanto.net/literaturo/, de la svedo Sten Johansson estas valora esplorejo por amantoj de nia lingvo. Tie troviĝas interalie paĝo, kie oni listigis 25 "klasikajn novelojn". Indas legi tiun kolekton, kaj ĝui plej belajn originalajn rakontojn en Esperanto. Tute hazarde, mi trovis tie mencion al "Belulino Ajsulú", kiu troviĝas en la volumeto "La Sfinkso de Steplando". Mi memoras, ke mi legis tiun libreton antaŭ multaj jaroj, sed mi jam ne bone memoris pri ĝi. Jen bela kialo repreni kaj relegi ĝin! Tion mi faris kun grandega plezuro.
La aŭtoro estis rusa geografiisto, kiu labore vojaĝis en Centra Azio kaj kolektis spertojn pri homoj, pejzaĝoj kaj travivaĵoj - kaj transformis ilin en belan literaturon. Li poezie priskribis la scenejon, la homajn kutimojn, la lokan vivon. La naŭ rakontoj en la simpatia libreto estas al mi, brazilano, ĉiam agrable ekzotikaj, delikataj, noblasentaj. La stilo estas mirinde eleganta kaj sobra. Ĉiu frazo ŝajnas elpensita por flui kiel harmonia rojo, ornamita per meditoj kaj sentemo. Se vi volas legi prozaĵon en perfekta kaj belsona Esperanto, jen ĉi tiu estas indikinda libro.
La aludita rakonto meritas la elekton de Johansson por la antologio. Ĝi estas delikata juvelo pri naiva amo en la kadro de orienta fabelo. La figuro de junulino en vasta, ebena lando, poezie miksiĝas kun la figuro de la legenda Ajsulú, kaj tuŝas la koron de poeto.
Mi forte rekomendas ĉi tiun libron al amantoj de originala altnivela prozo en Esperanto.

Posovo (Brazilo)

La jogo de nutrado de Omraam Mikhael Aivanhov

Mi elektis tiun libron, ĉar mi interesas pri sana nutrado kaj sana vivstilo, Tio ne estas verko pri dietoj sed pri maniero kiel manĝi. Dum manĝado ni bezonas plene koncerniĝi al nia korpo, ĉar ni nutras ne nur fizikan korpon, sed ankaŭ eteran kaj astrecan,) Ni povas koncentrigi nian penson dum manĝado, manĝi en silento sen bruo. La estonteco de la homoj depandas de ilia maniero nutri sin. La kvalito de la nutraĵoj povas ŝanĝi nian aspekton simile kiel pri penso kaj sentoj. La kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero respondas al la kvar statoj de materio, kiuj troviĝas en la nutraĵo, kiun ni ĉiutage akceptas. Per manĝo ni renkontasi kun la Anĝeloj de ĉiuj el tiuj elementoj la Ter-anĝelo,, la Akv-.Anĝelo, la Aer-.Anĝelo kaj la Fajr-Anĝelo. Nuntempe la plimulto el la nutraĵoj estas venenitaj per ĉiaj ĥemiaĵoj, oni troas plu nenion puran kaj freŝan. Tamen, grandparte dependas de ni, ĉu nia organoismo akceptos la nutraĵoj, preĝoj helpas per tio, ĉar Dio jam metis vivon en la nutraĵoj pere de siaj servistoj: suno, vento, steloj, tero, akvo
Libro priskribas ankaŭ vegetarismon, faston, pri komunio.
La verkisto - la Majstro devenas el Makedonio kaj vivis kiel kanta spirita Majstro en Bulgario, en 1937 li alvenis en Francion. Liaj libroj eldoniĝis en multaj lingvoj. Li vivis en jaroj 1900. - 1986.
Mi dankas por ebleco de partopreno en via ludo-legado kaj deziras vin belegan vivon kun Esperanto

Plumeto (Ĉeĥio)

Amo Inter Ruinoj de Trevor Steele

Persona komento: Mi ĝuis la legadon de Amo Inter Ruinoj. La verko estas facile legebla. La frazoj fluas en pura, leĝera Esperanto. Mi amis la rakonton, kie nenio senutilas.
Jam de tre longe Okcidenta Mondo disiĝis de malnova Sovetunio, kaj ankoraŭ hodiaŭe okcidenta Informiloj kaj politikistoj strebas daŭrigi la disiĝon. Tamen, ni estas fratoj, havas saman fundan religion.
La romano situas en 1990, la aŭtoro kuraĝe enirigas nin en ĉiutaga, vera vivo de lokaj homoj, kun respekto, bonvolemo, eĉ amo. Esperanto havas sian lokon en la tuta rakonto, kaj revigas nin pri mondo kie amikeco, komprenemo ĉefos en ĉies vivo prefere al individueco kaj tutliberalismo.
Mi konsilas tiun libron por pasigi agrablan tempon, progresi en la lingvo, kaj esperi pli belan estontecon.

Shanjo (Francio)

Fabeloj - Unua Libro de Hans Christian Andersen

Kiam mi elektis la libro Fabeloj, mi pensis, ke eble ĝi estos tiel simple por ke novaj lernantoj facile eblas legi ĝin. Sed ĉar ĝi estis tradukita de D-ro Zamenhof kaj ĝi estis malnova rakonto, la vortuzado estas kompleksa. Tial mi kaj studentoj sentas, ke estas multe da gramatikaj punktoj kaj ne ĉiutagaj uzadoj. Tamen ĝi estis interesa verko legi la libron.
Mi volas gratuli vi kaj s-ro HORI Jasuo por la Sumoo. Legante librojn, oni mem plibonigas la scion de Esperanto. Mi kore dankas vin ambaŭ.

Nischad (Barato)

Skarabo en formikejo de la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij

La fratoj Arkadij kaj Boris STRUGACKIJ verkis plurajn librojn pri sciencfikciaj aventuroj. Ilia sciencfikcia krimromano "Skarabo en formikejo" estis eldonita en 1979 kaj elrusigita de Mikaelo BRON?TEJN en 2013.
En ĝi denove agas en la estonta "Mondo de l' Tagmezo" la ĉefroluloj de alia romano titolita "Loĝata insulo". Post venko de la Komunismo, nia planedo fariĝis dum la 22a jarcento teknologia mondo de paco kaj abundeco, kiu komunikas kun fremdaj civilizoj ne homaj.
En 2178 Maksim KAMMERER fariĝis "Progresoro" de KOMKON 2. Ĝi estas organizaĵo respondeca pri la tuta sekureco de la tera civilizo, kiu selektas, edukas kaj trejnadas gejunulojn por ke ili fariĝu sekretaj agentoj "progresigantaj" la malpli evoluintajn civilizojn. Li estas plej sekrete komisiita de Rudolf SIKORSKI, la superulo "Ekscelenc" de KOMKON 2, por retrovi kaj kaŝobservi alian "Progresoron" Lev ABALKIN, kiu malaperis dum vojaĝo de la planedo Ŝarakŝ al la Tero kaj iel rilatus al komploto de nekonita kaj praa raso nehoma de la "Vagantoj" kontraŭ la homoj.
La lingvo estas simpla kun neologismoj kaj mi ŝatus, ke estu aldonita leksiko. La rakonto vigle evoluas kaj tenas leganton streĉitan ĝis la lasta paĝo, sed ankaŭ pensigas pri gravaj problemoj etikaj.

Urso (Francio)

Koko krias de Ferenc Szilagyi

Jes la stilo de Ferenc similas tiun de Guy de Maupassant aŭ tiun de Gustave Flaubert sed en versio multe malpli interesa.
La noveloj kiuj plej plaĉis al mi:
*Nila (rakonto pri knabineto) / mi ne komprenas "turture ridanta", kaj en tiu novelo al mi ne plaĉas kliŝo pri la virinoj "ne kontra?diru virinon. atendu 2 minutojn. ŝi kontraŭdiros sin mem"!!!
*la Vekiĝo (du ludemaj junuloj!)
*kaj kompreneble la fama "Koko krias jam" - ekmatenos jam kiu donis la titolon de tiu novelaro. Kiel indikas la recenzo en Vikipedio, temas pri la travivoj de Henriko Dunant (la fondinto de la Ruĝa Kruco) dum la terura milito de Castiglione. Unue la novelo ŝajnas al mi ege intensa kaj intersveka. Sed kiam Henriko skribas al grafino por peti subvenciojn, la rakonto devojiĝas kaj fariĝas teda kiam entrudiĝas epizodoj de lia vivo de prezidanto de societo en la "malhela kontinento" fakte en Alĝerio.
En la recenzo de Vikipedio oni legas pri Henriko Dunant kaj la novelo de Ferenc:
"Mi rerigardis la novelon, kiu donis sian titolon al la libro. "Koko krias jam!" estas biografio de Henriko Dunant, la svisa fondinto de la Internacia Ruĝa Kruco... Dunant, laŭ sia propra priskribo pri si mem, estis malsama homo al tiu imagita de Szilágyi..."
Jes! Sed Ferenc skribis je la fino de la novelo: "Tiu ĉi rakonto tute ne aspiras ian biografian precizecon... ĝi celas en iu maniero rekonstrui la momenton, kiam nobla homo kun virtoj kaj ankaŭ malfortaĵoj staras antaŭ la momento de la decido."
Kaj interese, tuj poste, Ferenc paraleligas la sentojn de Henriko Dunant kun tiuj de Ludoviko Lazaro Zamenhof "Fajron sentas mi interne..."skribis Zamenhof Ankaŭ Dunant sentis tion kaj tio instigis lin al humanismo.

Telemo (Francio)

Kun Diablo en la korpo de Raymond Radiguet

Temas pri malmorala rakonto de junulo kiu profitas la unuan mondmiliton por enamiĝi kaj amori kun sola soldatedzino pro partopreno de ties edzo al la milito. Raymond Radiguet mem spertis tion. Kiam li estis 14jara, li amis virinon edziniĝintan 24jaran. Bedaŭrinde Raymond Radiguet mortis kiam li estis 20jara.
Kion pensi pri tiu traduko kaj lego en Esperanto? Entute ĉu estas interese traduki tiun romanon? Miaopinie ne. Ne pro la amaventuroj de junulo kun edzino sed pro la fakto ke tiu rakonto simple ne estas interesa. Kaj (denove miaopinie) la traduko estas tro peza kaj ĝi ne ebligas agrablan legadon ĉefe pro multe tro ofta uzo de participoj. Pluskvamperfekto ne ekzistas en Esperanto kaj en tiu traduko svarmas tiu tenso. Ekzemple "sinjorino Martin estis vizitinta la urbestron por lin inviti..." p. 82; "mi vagadis rave tra tiu domo, en kiu ŝi estis naskiĝinta kaj disvolviĝinta" p. 107

Telemo (Francio)

Plena Poemaro de Eŭgeno Miĥalski

Laŭdinda poemaro - nepras legi Miĥalski pro liaj tre belaj poemoj de la dekaj kaj dudekaj jaroj de la antaŭa jarcento.
Jen poemo de mi elektita: Komenco de "Torento"
De monto alta, en fal' senhalta,
torento kuras,
perlante fluas, liberon ĝuas,
karesmurmuras.
Tra tuta mondo ŝaŭmadas ondo,
freŝecon spiras,
forlavas ŝlimon kaj la animon al Puro tiras.
La suno ludas en akv' kristala, per helradi'...
Nuancas akvo en stri' vuala kaj flustras ĝi:
"Venu al mi, ĉiuj junaj
kun varma, kun freŝa la kor';
ekfluos ni fortaj kaj kunaj,
la sunon kantante en ĥor'.

Telemo (Francio)

L. L. Zamenhof

Kiel membro de la Esperanto-komunumo, en Brazilo, mi ricevis, dum mia esperantista vivo, iujn informojn pri Homaranismo de Zamenhof, tio estas, mi sciis, ke ĝi ekzistis, sed mi havis dubojn pri tio, kiel bone oni konas Homaranismon.
La legado de ĉi tiuj tri artikoloj (ekzistas multaj aliaj, en aliaj lingvoj), plifortigas en mi percepton, ke la interna ideo de esperantismo perdis sian forton antaŭ longe!
Nuntempe valoras la penso pri praktika utileco ol ĝia ideala karaktero.
Ĝi fariĝis nur lingvo, kiel oni povas konstati el la nombro de partoprenantoj en Duolingo kaj, kiel Zamenhof antaŭvidis okaze de la Dua UK, 1906.
"Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton."

Lemosac (Brazilo)

Ĉirkaŭ la mondo dum okdek jaroj de Jules Verne

Ĝentlemano Fileas Fogg, lia juna franca servisto Trapasul, la mallerta policisto, s-ro Frik (kiu sekvis al Fileas Fogg dum la tuta vojaĝo) kaj Aŭda, bela hinda sinjorino, savita de morto de sur brulanta ŝtiparo, danke al s-ro Fileas Fogg kaj lia servisto. Entute estas kvar personoj, kiujn mi malfacile forgesos, ĉar ili ĝoigis min legante dum 15 tagoj de la komenco ĝis la fino, la perfekte tradukitan verkon Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj. Ĉi verkon mi jam legis de antaŭlonge, sed la legado en Esperanto estis vere agrabla sperto, ne nur pro la bone komponitaj dialogoj, sed pro la riĉa kaj detala vortaro pri vaporŝipoj, belŝipoj, trajnoj kaj orientaj veturiloj, artefaritaĵoj, kutimoj kaj kurioza historio kun riskaj kaj nekredeblaj aventuroj. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj amantoj de vojaĝoj kaj bona literaturo kaj ĉi-kaze pro la lerta tradukado, kiu ege alproksimiĝas al la originalo. Kiel dirite, mi tre ĝuis la aventuron de Fileas Fogg, kiu vetis grandan fortunon kaj kun granda risko kaj memfido sukcese rondiris la mondon dum okdek tagoj kaj ne nur gajnis altiran kvanton da mono, li enamiĝis al s-no Aŭda, kiu reciprokis kaj akceptis geedziĝon kaj kun kiu mi certas estis eterne feliĉaj.

Karpicio (Hispanio)

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker

La libro Vojaĝo en Esperanto-lando, de Boris Kolker, estas bonega lernolibro. Ĝi enhavas multajn informojn pri la esperanta historio kaj tekstojn el diversaj mondregionoj. Estas tre interesa ekzercaron en ĝi, kiu helpas al leganto plibonigi sian lingvokapablon. Mi ŝategis ĝin. Do la libro estas leginda. Mi rekomendas ĉi tiun libron al la gepartoprenantoj de Internacia Esperanto-Sumoo kaj al ĉiuj esperantistoj.

Kuraĝo (Brazilo)

La vundo de Begona Paz

La libro enhavas mallongajn rakontojn pri vivo, plej ofte pri mizero, malbona sorto, nekontentigitaj pasioj kaj malkompreniĝoj en amaferoj. Ĝi ne feliĉigas la leganton sed pli larĝigas ŝian koncepton pri la vivo de aliaj homoj. La rakontoj surprizas, kompatigas, dankemigas. La lingvaĵo estas flua, preciza, korekta. La leganto - almenaŭ mi - sentas, ke ŝia lingvoscio pliriĉiĝas, Mi ĝuis kaj admiris, sed la enhavo de la rakontoj igis min malgaja pro la sortoj de homoj.

Nebulino (Finnlando)

La granda aventuro kaj aliaj noveloj de Ferenc Szilagyi

Interesis min la libro de kiu mi legis. Enhavis mallongajn rakontojn pri diversaj temoj, kaj mi lernis multajn novajn vortojn.

Anne (Britio)

La ŝtona urbo de Anna Lowenstein

Temas pri romano, kiu detale registras la ĉiutagan vivon de ina ?efrolulo, kiu estis prenita kaptito post malvenko en la milito kun Romo kaj konstruita per ŝtono kaj vendita kiel sklavino al la bieno kaj laboris en la kuirejo. Ĝi estas malĝoja, sed ĝi estas interesa legado, ĉar ĝi bone montras la fluon de nia homa historio kaj bildigas la homojn en ĉiu situacio.

Sanulo (Koreio)

Asteriks La Gaŭlo

Asteriks la Gaŭlo estas franca bildrakonto pri la historiaj Gaŭloj, kiuj havas aventurojn samtempe ke ili rezistas al la invado de la Romia Imperio en la tempo de Julio Cezaro. Por mi, kiu estas komencanto en Esperanto, tiu libro estis tre bona elekto por legi. Mi lernis multajn novajn vortojn. Mi ĝuis Asteriks la Gaŭlo.

Nigra Kato (Kanado)

La plej danĝera ludo de Richard Connell

La libro temas pri ŝiprompulo, kiu troviĝis sur stranga insulo. La loĝanto de la insulo estas maljuna veterana generalo, kiu amegis ĉason. La generalo estas tiel fanatika pri ĉaso, ke li forkaptis homojn, liberigis ilin en la ĝangalo sur la insulo kaj ĉasis ilin kiel ĉasaĵojn. Kiam la heroo de la rakonto ŝiprompiĝis sur la islando, li ankaŭ iĝis ĉasaĵon por la generalo. Ĉu la heroo supervivos aŭ ne? ... Tiel estas la intrigo de la libro.
La verkado estas bone tradukita de Eriko Demaro. Demaro uzas riĉan vortprovison. La frazoj estas facile legeblaj kaj la rakonto fluas glate. Mi ĝuis legi La plej danĝera ludo.

Marioo (Kanado)

Trans la flava maro de Dr. Márkus Gábor

Antaŭ proksimume 35 jaroj d-ro. Márkus Gábor el Hungario ricevis stipendion de japana universitato kaj travivis en Japanio pli ol 1,5 jaroj.
En la libro li priskribis diversajn travivajxojn el Japanio. Li ankaŭ strebis ne nur al europanoj pliproksimiĝi japanan kulturon, etiketon kaj vivmanieron. Post 30 jaroj li denove vizitis la saman lokon en Japanio.
La libro plaèis al mi. Ĝi konsistas el nelongaj èapitroj, lingvo ne estas komplika. La libron povas legi esperantistoj kun meza lingvonivelo.

Babiladino (Ĉeĥio)

Mi juna de Manashi Das Gupta

Mi ŝatis kaj ĝuis la legadon. Mi juna estas proza verko. Ĝi estas kajero. Manashi skribis aŭtobiografion kaj rakontas pri sia juneco.
Mi devas ankoraŭ lerni diversajn vortojn kiujn mi ne konis.

Jarka (Kolombio)

Homarano, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof

Estis en 1914. Zamenhof volis iri en la 10a Universala Kongreso de Esperanto en Parizo sed li ne povis, ĉar tiu ne okazis. La doktoro estis en Germanio kaj devis rapide forlasi tiun landon kiel civitano de malamika lando (li estis ruso).
Li kreis ankaŭ religion "Hilelismo" por unuigi la homaron sed la esperatistoj ne estis interesitaj. Estis nun milito kaj la esperantistoj ankaŭ faris militon. Certoj kritikis la doktoron Zamenhof-n ĉar li estis judo.

Tits (Belgio)

Kvazaŭ ĉio dependus de mi de Trevor Steele

Mi legis la romanon Kvazaŭ ĉio dependus de mi verkitan de Trevor Steele, germano, kiu naskiĝis en 1896. Ĉefa enhavo estas lia amika rialto kun Kurt Lenz.
Ĝi komenciĝas ekde ilia elementa-lernejana tempo. En lernejo oni instruis lernejanojn pri tio, ke la plej supera raso estas la arjoj kaj ni germanoj staras absolute pinte de tiu grupo.
Instruisto rikanis, "Ha, vi, Lenz, vi estas judo!"Kurt Lenz respondis, "Mi ne, sed tute ne gravas. Ni ĉiuj estas homoj."
Kurt Lenz estis prizorgata de nur patrino malsanema. Kurt ne havis gefratojn kaj tute ne sciis pri patro foraperinta. Tamen la patrino frue mortis. Kurt estis prizorgata de Onklo, Gustavo.
En 1914 okazis la Unua Mondmilito. Li kaj Kurt iris kune kun centoj da samaĝuloj prezenti sin al armea kuracisto. Li estis deklarita "milit-kapabla" kaj devis prezenti sin ĉe garnizonejo la postan semajnon. Kurt pro sia "iom kurba dorso kaj iom fajfaj pulmoj" estis "milit-nekapabla" kaj devis resti ĉe sia posteno.
Oni metis milit-kapablojn en trajnon kaj ekspedis ilin al Flandorio, kie kontraŭatende la malamikoj. Li vundiĝis jam la unuan tagon, antaŭ ol li sukcesis mortigi eĉ unu malamikon. La kuglo, kiu finis lian personan militon, venis de ie. Ĝi frakasis lian maldekstran kokson kaj ne plu taŭgas kiel soldato.
En 1916 la perdoj de germanaj armeoj estis tiel akutaj, ke viro kun du kruroj kaj du brakoj estis rigardata "mulit-kapabla". Ankaŭ Kurt Lenz ricevis ordonon sin prezenti en la sama garnizonejo. Kurt devis skribi leterojn dum sia tempo ĉe la fronto. Kiel okazis, ke liaj leteroj trairis la militcenzuron, estas al li mistero.
En 1917 kiam li vizitis Kurt en la lazareto, la aspekto de Kurt ŝokis lin: la vizaĝo de Kurt estis pli longa kaj tro maldika, la okuloj retiriĝis, la haroj tiel malabunde kreskis, ke Kurt ŝajnis kalviĝanta. Sed plej konsternis la braĝegriza vizaĝkoloro kaj malfeliĉo en la okuloj. Ke kurt havas krome trapafitan brakon en gipso.
Onklo, Gustavo foje opiniis jene, kaj Kurt mem konsentis kun Onklo: se la soldatoj ambaŭflanke turnus siajn fusilojn kontraŭ siaj generaloj, senpovintus ilin, eĉ se necese mortigus, kaj deklarus pacon laŭ la tuta fronto,--- kiom da homvivoj, kiom da pejzaĝo estus savitaj. Io simila okazis en Ruslando, ĉu ne? Tamen la mondo ne tiel progresis. Tio estis la revo de la socialistoj. Onklo Gustavo estis unu el ili. (daŭros al la venonta Sumoo)

Samo (Japanio)

Winnie-la-Pu de A. A. Milne

En la sepa ĉapitro Kuniklo, kiu antipatiis Kanga kaj Bebo Ruo, iun tagon forportis la bebon Ruo komplice kun Pu kaj Porketo. Sed ilia projekto malsukcesis. Kanga kaj Ruo restis en la Arbaro kiel amiko kaj amikino. Kaj ili ĉiuj vivis feliĉe denove.
En oka ĉapitro Kristoforo Robin kun kamaradoj en la Arbaro piknikis por ekspediciado al la Norda Poluso. Kiam Pu trovis "la Nordan Palison", ĉiuj laŭdis lin.
En la naŭa ĉapitro la Arbaro estis atakita de inundo. Pu savis Porketo per lia kuraĝo kaj spirito.
En la deka ĉapitro Kristoforo Robin okazigis Feston por Pu, kaj donacis al li specialan sortimentan krajonujon.
En tiu ĉi rakonto ĉiuj bestaj pupoj estas ĉarmaj, originalaj kaj aktivaj. Pu estas la plej interesa. Mi rememoris la puran scivolemon de infaneco.

Mateno (Japanio)

Amo kaj malamo de Julian Modest

Ĉi-foje mi legis la libron Amo kaj malamo verkitan de Julian Modest. De titolo mi ne povis supozi kriman romanon. Sed la afero estas, ke post la festo por la kvardekjariĝo ĉefrolulo Plamen Filov trovis la anoniman minacan leteron en la korto de la domo. Li estis riĉulo, posedas du grandajn vendejojn, vinfabrikon kaj hotelojn. Kaj loĝis en "Lazuzo", la plej eleganta kvartalo en la urbo Burgo. Post kelkaj tagoj li estis murdita en aŭto, kaj Komisaro Kalojan Safirov komencis esplori kaj serĉi la murdiston. Li profesie okupiĝas pri krima esploro dudek kvin jarojn. Laŭ la rezulto de liaj esploroj, antaŭa komuna posedanto kun Plamen, Stefan Lambov estis murdisto. Kial li murdis Plamen-n? Ĉio rezultis ke Plamen estis riĉulo, kaj lia rilato kun edzino de Stefan.. Finleginte, mi komprenis ĉi tiun titolon.

Granda Kampo (Japanio)

Fabelojn de la Verda Pigo de Louis Beaucaire

Mi legis Fabelojn de la Verda Pigo kolektitaj de Louis Beaucaire, kiuj verŝajne estis plenaj de fantaziaj imagpovoj.
Ĉiuj rakontoj estas tiel amuzaj, ke mi foje ridis laŭte dum legado. Temas pri humuraj aŭ sensencaj okazintaĵoj en esperantujo kun eksterordinaraj esperantistoj, feinoj kaj UFO-anoj. En iu epizodo, Eĉ d-ro Zamenhof mem aperas, kiam li ĝuus kompletigis la lingvon. Estas avantaĝo de esperantistoj, kiuj longe lernadis Esperanton, ĉar ili povas tuj rimarki la ridindaĵojn kaj foje sarkasmaj aludojn.

Majo (Japanio)

Lagoj en la Mondo

Mi legis la libron Lagoj en la Mondo daŭrigante la antaŭan EP-sumoo. Finfine mi povis tralegi ĉi tiun libron tra la kvinfojaj Esperanto-Sumooj.
Tiu ĉi libro estis eldonita de la Grupo por la Esperanto Eldono de Lagoj en la Mondo. En ili estas tradkisto s-ro Ikemoto Morio, kiu estas pli maljuna frato de edzo de mia fratino.
Li apartenis al Nagahama Esperanto-societo kaj agadis dum longa tempo. Antaŭ kelkaj jaroj mi ricevis tiun ĉi libron pere de mia fratino. Danke al EP-sumoo mi povis tralegi ĝin kaj komprenis pri diversaj problemoj de la lagoj en la mondo.
La enhavo, kiun mi ĉi foje legis, estas "Lagoj en Sud-Ameriko" kaj "Lagoj en la mondo kaj la lago Biŭa".
Lago havas diversajn riĉfontojn valorojn en kampoj de fiŝado, trinkakvo, akvo por agriklulturo kaj industrio, trisumo, refresiĝo ktp. La lago Biŭa estas tipa ekzemplo por diskuti pri akvmalpurigo kaŭzita de diversaj aferoj kaj por ekspluati diversajn industriojn. Japanaj sciencistoj interesiĝis pri akvproblemoj kaj partoprenis en Pinta Konferenco pri Akvo kaj gvidis ĝin.
En ĉi tiu libro aperis multaj terminoj, mi sentis malfacilon en kompreno. Tamen dank'al mia obstina Sumoo mi povis transiri altajn nivelojn. Dankon!

Lumo (Japanio)

La bona mesaĝo de Jesuo, laŭ Johano tradukita de Gerrit Berveling

Tiu libro, La bona mesaĝo de Jesuo, laŭ Johano, tradukita de Gerrit Berveling, el la helena originalo, estas vera gvidilo al tiuj, kiuj deziras studi la Evangeliajn tekstojn, inkluzive kun interesa sinopso en skiza formo, je la fino de la verko kiu ebligas al la studentoj trovi indikojn de la aliaj evangeliistoj, Marko, Mateo kaj Luko. Valoras la penon ĝin legi.

Fonto (Brazilo)

La kormoranoj ankoraŭ ne revenis de Nándor Gion

En tiu romano - La kormoranoj ankoraŭ ne revenis - oni parolas pri grupo de maturiĝantoj kiuj vivis somere en la kamparo. Ili ŝategas la diversajn birdojn, ĉefe la kormoranojn. Ili desegnis sur la muron de la malnova buĉejo, kurigis la ĉevalidojn, helpis pri la kostruado de turon, kion oni uzos pri observado de akvo-birdoj, transiris la marĉon ... Oni parolas ankaŭ pri kelkaj prenkreskuloj, kaj la konfiktoj inter ili. Iu estis murdita, ankaŭ unu el la kormoranoj...
Kiam multe jaroj poste, du el la eks-infanoj revenis tiuloke, ili konstatis, ke la kormoranoj ankoraŭ ne revenis ...

NikoDim (Francio)

La Familio de Bakin

La libro La Familio de Bakin estas impona libro. Por mi, kiel okcidentanino, ankaŭ tute fremda.
La familio Gao loĝas en Cheng-du en Suda Ĉinio. Tri fratoj ĉefrolulas: Juexin, Juemin kaj Juehui. Por mi estas ne eble vidi je la nomoj, ĉu temas pri virino aŭ viro. Ofte oni parolas pri Granda Frato, aŭ Tria fratino, nekutime en niaj socioj. La familio estas strikta feŭda familio en kiu kelkaj ribelas.
Juexin estas cedema kaj obeema, Juehui tute ne kaj Juemin troviĝas en la mezo. La familio loĝas en kortodomaro kaj havas servist(in)ojn kaj servajn knabinojn - la diferencon mi ne komprenis.
Mi tute ne sciis, ke ekzistis tia granda superstiĉo en tiama Ĉinio - antaŭ nur unu jarcento. Kompreneble kelkaj ne plu volas vivi en tia medio. Ankaŭ la pozicio de virinoj estas priplorinda.
Mi bedaŭras, ke la volumoj 2 kaj 3 ne ekzistas en Esperanto.
La libro laŭ mi estas ege rekomendinda. Por komencantoj ankaŭ, sed ĉefe pro la lingvaĵo: preskaŭ ne estas neologismoj en la libro, kaj mi konstatis, ke tio fakte plaĉas al mi. Sed la libro enhavas 580 paĝojn, do pro tio malpli rekomendinda al komencantoj - pli spertaj legantoj nepre legu ĝin.

Katinjo (Nederlando)

Survoje al la Kosma Konscio de Huberto Rohden

En ĉi tiu libreto (Survoje al la Kosma Konscio) la aŭtoro (Huberto Rohden) transdonas korektajn gvidilojn por meti la estulo en perfekta harmonio kun la animo de la Universo (plejsupera racio).
La libro traktas pri aliaj temoj, kiel la meditado: la bona horo por fari tio, kiom da tempo estas sufiĉe, la loko, la muziko, kiu devas faciligi la koncentrigon k.t.p. Do mi rekomendas la legon al tiuj, kiuj volas pli bone koni la aferon, kaj ankaŭ al la komencanto.

Majfloro (Brazilo)

La horoj subteraj de Thórbergur Thórdarson

Mi decidis legi 2 paĝojn tage sed finfine mi legis la tutan libron daŭre la sumoa periodo.
Temas pri virino, Mathilde [matild] kaj viro Thibault [tibo]. Evento transformos la vivon de ĉiu.
La historio okazas dum unu tago sed por komprenigi la legantojn, la verkisto klarigas per antaŭaj eventoj. La etoso estis aparta, premesa. Oni deziras legi por kompreni, por scii kial kaj kiam ĉio finiĝos.

Ludino (Francio)

Popolaj rakontoj islandaj de Thórbergur Thórdarson

En la jaro 2013 okazis en Rejkjaviko (Islando) la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Dum antaŭkongresa ekskurso la partoprenantoj vizitis Centro de Thórbergur en Hali. La Centro estis malkovrita en la jaro 2006 kaj estas dediĉita al Thórbergur Thórdarson. Li estis islanda verkisto kaj esperantisto, kiu vivis en la jaroj 1888 - 1974. Omaĝe al la Rejkjavika UK-o estis eldonita en ROKO (eldonejo de Islanda Esperanto-Asocio) lia verko Popolaj rakontoj islandaj. La aŭtoro popolajn rakontojn registris kaj tradukis. La libreto krom Antaŭparolo, kie la redaktoro Kristján Eiríkson klarigas historion da la verko kaj fontoj el kiu ĉerpis la aŭtoro, enhavas relative kvar memstarajn partojn. En la Unua estas ok rakontoj, kiujn Thórbergur Thórdarson mem kolektis kaj tradukis. Ĉiuj estas interesaj kaj inter ili estas eta klarigo pri profundo de la maro kaj estas priskribita Deveno de elfoj. La plej granda kaj laŭ mi la plej grava parto de la verko estas la dua ĉapitro Pri la pastro Eiríkur en Vogsósar. La pastro estis reala homo vivanta 1667 - 1716, kiu estis sorĉisto. En 20 rakontoj estas priskribitaj liaj instrumetodoj kaj sorĉoj. En la tria parto estas rakonto pri Snorri en Svanshóll, kiu estis stranga kaj malsociema viro. Lasta, kvara ĉapitro, estas la fantomrakonto pri La maŝinisto de Aberdeen, kiun Thórbegur registris en la jaro 1928 kaj tradukis Stefán Sigurdsson. La rakonto havas detektivan karakteron, kiun mem parolas Axel Tulius, kiu estis prefekto en unu el la orientislandaj provincoj.
Eĉ la libreto ne estas multpaĝa, legado ne estas facila. Originalaj islandaj geografiaj kaj personaj nomoj estas por mezeuropano nekutimaj same kiel vortprovizo konsistanta el nekutimaj vortkunmetaĵoj. Sur kelkaj paĝoj estas preseraroj (ekz. p. 19 vortoj vil kaj fer). Redaktoroj lokis en la teksto klarigojn kiel subaj notoj. Dank´ al tio la leganto povas bone orientiĝi en rakontoj. La verketo estas valoraĵo por legantoj, kiuj ŝatas popolrakontojn kaj speciale por tiuj, kiuj interesiĝas pri islanda kulturo.
El la vivo de verkisto estas tre interesa unu okazaĵo, kiu rilatas al lia verko. En la jaro 1934 skribis Thórbergur Thórdarson serion de eseoj Sadista gusto de nazioj, en kiu markis Adolf-on Hitler-on kiel sadisto. La plej alta islanda tribunalo kondamnis la verkiston pro la ofendo de alia nacio. El tio estas klara, ke Thordarson estis antaŭvidisto.

Montarano (Slovakio)

Ĉu vi kuiras ĉine? de Johan Valano

La libro Ĉu vi kuiras ĉine? ne estas pri kuiarto, sed detektiva novelo. Mi ankoraŭ ne legis duonon, sed ĝi estas sufiĉe interesa.
Junulo, kiu estis aktivulo por socialisma politiko, mortis. Ĉu sinmortigo aŭ murdo? Homojn ĉirkaŭ li detektivo enketis unu post alia. Jam ebleco de sinmortigo fariĝis malalta. Kiu estas vera murdisto? Murdito estis ankaŭ lernanto de ĉina kuirarto, kaj ---.

Ibukijama (Japanio)

La vivoskizo pri Georg Dimitrov de Stela Blagoeva

La historia libro pritraktas decidan por la homaro, momento kiam provizore venkis faŝismo en Germanio.
La epoko de tria regno dauris de jaro 1933- 1945. En ĝi grave rolis la protagonisto Dimitrov, gvidanto de komunista "dua Internacio". Dimitrov kun kelkaj bulgaraj komunistoj estis false akuzata pro bruligo de parlamentejo (Reichstag) en Berlino. La procezo estis politika, ĉar ĝi celis misfamigi la komunistan partion en Germanio.
K-do Dimitrov lerte defendis sin kun siaj kamaradoj antau germana tribunalo. Faŝista ministro kaj manipulado kaj torturado de atestantoj, ĉio ĉi finfine ne sufichis por pruvi kulpon de Dimitrov. Li defendis same la laboristan klason en Germanio, kiel li jam gvidis laboristojn en Bulgario.
Dum la procezo estis persekutita kaj eliminita la opozicio de faŝista partio. Multaj komunistoj estis kaptitaj, deportitaj, murditaj.
La venko de ruĝa armeo en jaro 1945 ŝanĝis la politikan mapon de Eŭropo - en Bulgario kaj orienteŭropaj ŝtatoj prenis potencon la komunistaj partioj.
Esperantisto Nikolao Aleksiev estis unu el la konstruintoj de socialisma Bulgario.
La politika situacio ŝanĝiĝis - prenis denove potencon la burgharo kaj kapitalismo - kio certe NE daŭros por eterne.

Ruĝulo (Svisujo)

Nokto de la Galaksia Fervojo de MIYAZAWA Kenzi

Ĉi tiu libro konsistas el kvin rakontoj. La plej granda rakonto estas Nokto de la Galaksia Fervojo, same kiel la titolo de ĉi tiu libro. Kaj la dua granda rakonko estas Biografo de Gusko Budri. Mi legis ĉi tiujn du rakontojn.
Nun mi skribas la impreson pri Nokto de la Galaksia Fervojo.
En la nokta ĉielo troviĝis la fervojo. Kaj knaboj envagoniĝis kaj iris sur la Galaksio. Kaj ili iris al kelkajn konstelacion. Ja, tre interesa! Vi tuj iros en la fantazian mondon.

Osho (Japanio)

Teknikoj de neperforto

Pli multe ampleksigitan vidon oni havas pri konstruo de Paco, ĉu individe, ĉu kolektive, post la legado de tiu ĉi libro, kies enhavon en tri partojn organizas la aŭtoro tra dek-kvin ĉapitroj. En ĝi oni ekkomprenas, ke neperforto ne estas nura pasiva rezistado kiel armilo ĉefe de l' malfortuloj sed taŭgaj kaj seriozaj preparoj pere de luktmetodoj pacaj kaj trejnadado eĉ por alfronti (pace) enprizonigon kaj morton. Ankaŭ eble pro tio, tie kaj tie estas aludo al Gandhi kaj Martin Luther King, majstroj de la vera neperforto. Kompreneble, instruoj trafaj pri dialogo (aŭtenta), honesta kaj klara, tute fremda al minaco trudo kaj mensogo ne mankas.
Aktuala estas la ĉapitro dek-kvina kiu temas pri kontraŭ rasismo en Afriko kaj Ameriko ("Nigrula vivo gravas", ĉu ne?). Legu kaj ĝuu la libron kiu idealisme kongruas kun la zamenhofaj ideoj. Krome, vastan bibliografion oni trovas fine de la libro por tiuj, kiuj kuraĝos fariĝi neperfortaj pacifistoj.

Lima-ko (Brazilo)