Regularo de Esperanto-Sumoo

  1. Celoj:
    1) Altigi legkapablon de esperantistoj.
    2) Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo.
  2. Luktmaniero:
    1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.
    2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago laŭ via kapablo.
    3) Laŭ la irado de vera Sumoo-konkurso, ni luktadas. Se vi legas pli ol promesitaj paĝoj ĝis la noktomezo de tiu tago, vi akiros "o" venkon, se ne, "x" malvenkon. Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi ne luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem.
    4) Venko estos markita per litero "o", malvenko per litero "x" kaj nepartopreno per signo "-".
  3. Aliĝo:
    Sendu jenajn informojn al HORI Jasuo: hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp
    1) Viaj nomoj (per grandaj literoj familia nomo), sekso, lando, urbo, retadreso
    2) Via luktista nomo
    3) Titolo kaj aŭtoro de la libro, kiun vi legos, kaj kiom da paĝoj tage vi legos
    Ekzemplo:
    Nomo: HORI Jasuo, viro, urbo Maebasi, Japanio: hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp
    Luktista nomo: Horizonto
    Libro: "Gerda malaperis", 2 paĝoj
  4. Raportado pri rezulto:
    Kiam komenciĝos la Esperanto-Sumoo, ĉiun duan tagon (ne nepre) raportu al la prizorgantoj pri via venko aŭ malvenko. Tiuj notos ĝin kaj resendos al vi la raportaron kun rezultoj de aliaj luktistoj.

Iniciatinto de Esperanto-sumoo
HORI Yasuo: hori-zonto@r.water.sannet.ne.jp