Mi legis artikolon de sinjoro Hori pri la ŝovinismaj japanaj partioj. Estis ankoraŭ artikolo pri Goma. Kaj intervjuo de Nicolaso Maduro. Estis artikolo pri la ŝoaho kaj tio kio estas nun en Palestino. Kaj histerio nun pri afta febro. Estis ankaŭ artikolo pri anarksmo kaj alia pri reformi Esperanton (kiu diris ke ne estas sufiĉe da nuna vortaro en Esperanto).
Oni povas diri al mi ke tiuj artikoloj estas tro malnovaj. Sed mi pensas ke ili donas bonan ideon pri unu momento dum la forkuro de la tempo. Ekzemple, estis interese legi la intervjuon de Micolaso Madura antaŭ sia forrabo per usonanoj.
Tits (Belgio)
La aŭtoro rakontas memoraĵojn el sia infana aĝo, en kamparo, ĉe riveretoj kaj sur montoj. Li priskribis pri sia bela amikeco kun knabo...
Mi ne finis la libron sed poste en la venontan Sumoon mi povos skribi pli al vi pri tiu libro...
Guerin (Francio)
La unua ĉapitro nomiĝas "Pri la Esperanta literaturo". Tuj aperas kelkaj demandoj: Kian celon havas literaturo ĝenerale en kiu ajn lingvo?
Al la demando devas respondi ĉiu homo por si mem.
Kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?
La unua originala prozo de beletra karaktero aperis en junio 1891 en "La Esperantisto", eldonita en Nurembergo.
La literaturo - kaj prozo kaj poezio - ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj.
La libro prezentas diversajn aŭtorojn, iliajn originalajn verkojn.
Ĉeĥa aŭtoro Karolo Picx diras: "Verki romanon signifas sondi la plej profundajn ŝaktojn kaj putojn de la lingvo. Ĉar verki ne estas nur skribi. Verki estas ĉion scii, ĉion koni, ĉie esti.... Kaj precipe ĝi estas legi, legi, legi .....".
En la ĉapitro "Dialogo kaj scenigado en prozo" oni povas pripensi ĉu rakonti aŭ scenigi.
Unu ĉapitro rakontas pri Esperantaj krimromanoj.
Temas pri interesa libro, oni povas profundigi proprajn konojn pri Esperanta literaturo.
Sunfloro (Italio)
En 1990 por memori la centjaran jubileon de lia naskiĝtago sur ĵurnaloj kaj gazetoj en Ĉinio aperis kelkaj artikoloj pri Eroŝenko. La eseo de Mine Yositaka en "Esperanto" de UEA,
n-ro 12/1990 estis legata de ĉinaj esperantistoj: oni jam povas pli detale koni la vivon kaj verkojn de la 'rusa blinda poeto', kies kontribuo kaj merito al la ĉina nova literaturo kaj nova kultura movado eternasen la historio. Kaj mi, kiel simpla ĉina samideano, omaĝas mian sincran respekton per ĉi tiu peco peco antaŭ nia poeto Eroŝenko dum la 104-jara jubilejo de lia naskiĝo --- 1994. Bakin (1904--)
Antaŭparolo al "Ŝipo de Feliĉo"
Wu (Kegang) invitis min viziti la Novan Mondon (fama amuzejo en Ŝanhajo) vespere, antaŭ kiam li veturis al la urbo Xiamen, li diris: "Tien mi vizitis antaŭ kelkaj jaroj, kune kun Vasilij Eroŝenko." Menciite Eroŝenkon, li esprimis senliman tenerecon. Mi sciis, ke li sopiras al tiu homo, li deziras, ke tie li trovu iometan spuron pri la vizito de tiu jaro.
Eroŝenko estas amiko konata kaj estimata de ni ĉiuj. Liaj ondoforma lina hararo pendanta ĝis ŝultroj, virineska mieno. Fermitaj du okuloj, tiuj ĉiuj kvazaŭ profunde gravuriĝas sur mia koro. Tiu rusa blinda poeto prenas malĝojon de homaron kiel la sian. Li la homaron pli ol sin mem. Li, kvazaŭ muzikisto, metas amon al la homaro kaj malamon al la nuna socia sistemo en muzikilan kordon;
kun bela kaj malgaja stilo li ludaskaj tuŝas niajn korojn. Kvankam li restis en Ĉinio mallonge, tamen, tamen li jam gravuras neforviŝeblan impreson sur la koroj de la ĉinaj junuloj.
Kacu (Japanio)
Trevor Steele verkis vere magistran libron pri la krueleco de okcidentaj ŝtatoj rilate azilpetantojn. Estas du ĉefrololuj, Musa, hazara viro el Afganio kaj Zaina, rohinĝa virino el Mjanmao. Ambaŭ fuĝis el sia hejmlando, timantaj, ke ili estos murditaj. Cetere la vivkondiĉoj en tiu landoj estas teruraj: hazaroj estas malestimataj en Afganio, rohinĝoj forpelataj el Mjanmao. (Cetere, la tre primirita Aung San Su Kyi nenion iam faris kontraŭ tiu forpelado).
Ili supozis fakte, ke ili iros al Aŭstralio kaj ke ili povus vivi tie normalan vivon, sed tio ne okazis. La afganoj estis transportitaj al iu insulo Manus - post mallonga restado sur Christmas Island; la Mjanmaanoj estis ankaŭ deportitaj al Christmas insulo. Ili havas nenion por fari tie, nur iomete lerni la Anglan, futbali kaj televidi, sed cetere la vivo estas terure enuiga.
Daŭras jaroj, antaŭ ol io okazas. Finfine oni transportas kelkajn homojn al Aŭtralio, sed denove al malliberejo - senkulpaj homoj estas kaptitaj en malliberejoj, ne komprenante kiel.
Nur post proksimume tri jaroj por kelkiuj estas eble ekloĝi en normala domo, kun normala posteno en Aŭstralio.
La registaro de la lando, pri kiu mi antaŭe supozis ke ĝi estas civilizita ŝtato, dehumanigas la malliberulojn. Oni ne uzas iliajn nomojn, sed numeron CEL 049 aŭ BAG 37, laŭ la boatoj kun kiuj ili fuĝis el la hejmlandoj.
Ankaŭ en Aŭstralio oni uzas la saman kaŭzon kiel en multaj landoj (ankaŭ en Nederlando) por agi tiamaniere: la registaro volas batali kontraŭ la kontrabandistoj, por ke ne plu dronu senkulpaj homoj. (Misrezono, kiun oni ofte uzas, sed kiun mi neniam kredis). La riĉaj landoj simple ne volas akcepte azilpetantojn, ĉar tiuj estas danĝero por la komunumo.
Trevor Steele verkis romanon pri temo, pri kiu ĉiuj el la riĉaj, "civilizitaj" landoj devas senti grandan honton. (Kaj ni povas atendi multe pli da fuĝintoj pro la milito en Irano, Israelo ktp.)
La libro laŭ mi estas ege rekomendinda, ankaŭ por komencantoj. La stilo estas tre klara, ne estas multaj neologismoj.
(Mi nur bedaŭras, ke Steele nomas sunaiastojn kaj ŝijastojn sektoj; ne estas sektoj, sed grandaj partoj de la islamo).
Katinjo (Nederlando)
Septembron 1940, kvar junuloj malkovris la faman groton de Lascaux. La sekreto de la arbaro de Lascaux, interesiga albumo, redonas la belegecon de la prahistoriaj pentraĵoj kaj nin lokas okule en la etoson de la epoko.
Testudeto (Francio)
La du salikoj de Nagyenyed, fare de la hungara verkisto Mór Jókai, estas mallonga historia rakonto.
Ĝia lokado estas dum la Sendependenca Milito, al la komenco de la Dekoka jarcento. Ĝi enhavas ĉu verajn historiajn faktojn ĉu fantaziajn eventojn.
La urbo Nagyenyed (kiu nune havas alian nomon: Aiud, kaj ne estas plu en Hungarujo, sed en Rumanujo) havis gravan Kalvinistan Internulejon: ĝiaj lernantoj decidis defendi ĝin kontraŭ la atakoj de la ribeluluj.
Multaj de la aliaj loĝantoj de la urbo forkuris. La lernantoj ne havis pafarmilojn, sed nur salikajn bastonojn. Ili alfrontis heroe la batalon kaj klopodis venki.
Poste la du ĉefoj de la lernantoj enpikiĝis iliajn salikajn bastonojn en la grundo proksime la ponto: tiu estis la loko de la heroa batalo. Mirakle la du bastonoj produktis radikojn, kreskis kaj fariĝis du monumentaj arboj.
Mi ŝatis treege tiun ĉi rakonton, ĉar ĝi pruvas ke ofte la bona volo kaj la persisteco estas venkantaj: ili povas ankaŭ fari miraklojn. Fakte, du salikaj bastonoj estigis du mirindajn salikajn arbojn!
Karla (Italio)
La Ŝtona Urbo estas historia romano en Esperanto verkita de Anna Lowenstein. Ĝi okazas en antikva Romo. Ĉi tiu verko prezentas la konflikton inter socia subpremo kaj individua libereco.
Oazo (Japanio)
Eĉ se vi ne fakas aŭ hobias pri historio tiu 173-paĝa libro-bro?uro de André Cherpillod (1930- ) interesos vin. Eldonita en 2015 ĝi enhavas 33 ĉapitrojn ĉefe dediĉitaj al fascinaj epizodoj (mensogoj? sekretoj?) ne nur de la franca historio sed ankaŭ al temoj kiel:
la prehistoria skribo, Atlantido kaj ties postvivantoj, la konstruado de piramidoj.... Ankaŭ religiaj temoj estas precize kaj serioze pritraktitaj: sur la spuroj de "Sinjorino Jesuo" (jes "sinjorino" !!!). Petro kaj Sankta Paŭlo havas sian interesan ĉapitron. Vi trovos ankaŭ la konatajn temojn jam pritraktitajn de la aŭtoro pri Sankta Johana d'Arko, La Torina Mortotuko kaj la Kataroj, La Templanoj Kaj La Inkvizicio, sangomakulo sur la Roma Eklezio.
Vi legos interesajn sciigojn pri la famkonataj Moliere, Shakespeare, Wagner. Mirinde bone argumentita estas la tuta ĉapitro dediĉita al la Dreyfus-Afero kaj la morto de Emile Zola.
Mi lasas al vi malkovri la trafajn ĉapitrojn pri pluraj sukaj punktoj de la Franca Historio. Vi legos ankaŭ du ĉapitrojn pri la Bulonja-ĉe- maro kongreso: miraklo sen sekvo (1905) sekvata de la pripensoj de la aŭtoro pri la nuna Akademio.
La libro finiĝas per "La Granda Jarcento, tiu de masakroj kaj genocidoj". André Cherpillod uzas tre bone la lingvon sed eble tro ofte la vorton " kretenaĵo! " (Ĉu Humuro?).
Atrebato (Francio)
La speciala literatura numero de Franca Esperantisto de aprilo 1996 enhavas 66 fablojn de la mondfama franca verkisto Jean de la Fontaine (1621-1695). Ĉiuj estas esperantigitaj de Lucien Thevenin (1891-1962). La 84 paĝa libreto enhavas ankaŭ la tre valorajn anta?parolojn de la unua kaj dua eldonoj kaj ĉapitron pri la vivo de la aŭtoro kaj biografion de la tradukinto.
Mi interesiĝis pri fabloj post somera vizito de la belega parko dediĉita al Jean de la Fontaine en la grandioza spektakloj-parko en la vilaĝeto Le Puy du Fou (sude de Angers). Legante la libron mi paralele relegis la francan originalan version de la libro, tio helpis min kompreni ne konatajn vortojn en la du lingvoj. Ekzemple: kanabo, kanabejo (en esperanto) = chanvre kaj cheneviere (franclingve).
Mi tute aparte interesiĝis pri la jam parkeritan dum la lerneja aĝo "Le corbeau et le renard" (Korvo kaj Vulpo), sed ĉiuj fabloj estas oraj perloj. Por plene ilin aprezi, deklamu ilin laŭtvoĉe: "klare kaj elegante!".
Joga (Francio)
Nutrado de Daniel Jesús Araque Acosta
La libro de d-ro Daniel Araque proponas kompletan gvidilon pri la fundamentoj de nutrado, kombinante teoriajn konceptojn kun praktika apliko por sanpromocio.
En sia enkonduka libro, li detaligas la esencan rolon de makronutraĵoj - karbonhidratoj, lipidoj kaj proteinoj - kaj mikronutraĵoj, klarigante kiel la korpo digestas, sorbas kaj metaboligas ilin por akiri energion kaj ripari histojn.
Aldone al biokemiaj aspektoj, la verko prezentas la leĝojn de nutrado, kiuj difinas idealan dieton kiel sufiĉan, kompletan, harmonian kaj adekvatan al individuaj bezonoj.
La aŭtoro ankaŭ diferencigas la biologian agon de nutrado de la libervola konduto de manĝado, influita de sociekonomiaj kaj kulturaj faktoroj.
Fine, la materialo traktas ĉelan metabolon kaj la gravecon de enzimoj, provizante la bazon por ke la leganto faru konsciajn manĝelektojn kaj plibonigu sian bonfarton.
lemosac (Brazilo)
Estas evidente, ke nur la Esperantismo povas esti la movado kapabla por konscie unuigi la homaron. Jam forpais cent jaroj de kiam Zamenhof iniciatis la lingvon kaj aldonis al ĝi INTERNAN IDEON. Tiam la esperantismo estis ideala revo, sed nuntempe pro la ŝanĝiĝo de la historiaj cirkonstancoj, en kiu atommilito povos detrui la homaron, la esperantismo fariĝas devigo.
Tiam en la komenco de la dudeka jarcento la celado de Zamenhof por unuigi la homaron pere de Esperanto kaj la homaranismo, ne sukcesis. Antaŭ la unua kaj la dua mondmilitoj, nek la elitoj nek la amasoj povis kompreni la celadon unuigi la homaron, kaj la esperantismo estis akceptita kiel nura internacia helpa lingvo.
Nuntempe, la esperantismo ankoraŭ restas sen la necesa vigla impulso por ŝanĝi la ĝeneralan pensmanieron kaj alporti la homarunuiĝon. En la unua kongreso de Bulonjo ĉe Maro en 1905 - malsukcesis ne nur la homaranismo, sed eĉ la interna ideo. Hodiaŭ, tiel same la lingvo Esperanto, kiel la esperantismo devas fariĝi la plej grava kaj urĝa faktoro por signali la vojon al nova civilizacio de unuigita homaro.
En nia dudeka jarcento okazis du mondmilitoj, ekestis kaj fiaskis totalismoj; la ideoj de perfortaj revolucioj, kiuj pretendis ŝanĝi la mondon, ekĝermis, disvastiĝis kaj formortis. La esperantismo restas staranta, sed sen sufiĉa impulso por fariĝi historia faktoro. Ankaŭ formortis multaj valoroj, kaj fakte la nuna socio je la fino de la dudeka jarcento drivas sen orientiĝo.
Kelkaj povas konsideri la esperantismon eksmoda, sed ĝi devas esti la ĝermo por naski novan historian epokon. La tasko ŝanĝi la mensostaton kaj la pensmanieron estas pli supera ol kiu ajn materia ŝanĝiĝo de la civilizacio.
La enkonduko de nova universala civilizacio, estas neordinara tasko, sendube la plej grava en nia epoko. La tempo de la esperantismo ĵus alvenis. Ni prenu la torĉon de la homarunuiĝo kaj malsupreniru sur la arenon de la mondo. Ni ne plu restu izolaj revantoj, sed agantoj. Ni faru, ke la esperantismo estu kultura, morala kaj lingva movado por impulsi la mondanojn entrepreni la imponan taskon unuigi la homaron.
Kiel diras LA ESPERO: "LA POPOLOJ; FAROS EN KONSENTO UNU GRANDAN RONDON FAMILIAN."
Kongreso (Meksiko)
La libro rakontas la vivon de militkaptitoj en Rusio post la unua mondmilito, komence de 1918, kiam okazos la revolucio en Rusio.
La militkaptitoj estas hungaraj, germanaj, polaj... ili suferas pro malsato, frosto. En tiu militkaptejo, unu, Johano Bardy, regas teatran trupon por iom diverti la aliajn homojn.
La legado estas sufiĉe facila kaj agrabla. Oni deziras scii pli, fine de ĉiu ĉapitro. Mankas al mi kelkaj vortoj sed tio ne malhelpas la komprenon de la rakonto. Se mi legis ĝin en buso, poste mi reprenis ĝin hejmen por relegi, post kontrolo en la vortaro de la senso de nekonata vorto.
Slogano (Francio)
Ĉi tiu romano, verkita de István Nemere, elstarigas la konflikton inter modernigo kaj naturo, same kiel inter socia evoluo kaj homaj bezonoj.
Jen tre konciza priskribo.
Trankvila rivero fluanta tra valo estos transformita en lagon por funkciigi novan akvo-elektran centralon. Ĉi tiu projekto kaŭzos veran ekologian katastrofon. La tuta vilaĝo estos subakvigita; ĉiuj farmistoj perdos ne nur sian hejmon, sed ankaŭ la rikoltojn, de kiuj ili dependas por sia vivtenado.
Por atingi tiun celon, ambicia inĝeniero nomita Valter estos dungita por kontroli la laboron kaj instigi la loĝantaron forlasi la regionon kontraŭ magra kompenso por trovi alian loĝejon en la urbo.
Nur unu klera viro, Peter, rifuzas submetiĝi kaj furioze rezistas al ĉiaj provoj de manipulado. Sola kaj fidela al sia pasinteco, li trovas plenumiĝon en simpla vivo.
"Kontraŭe Valter, tute nesentema, enfermiĝas en sia rolo, siaj grandiozaj kaj modernaj ideoj. Cetere tiu manko de emocia konduto maltrankviligas lian edzinon kiu poste forlasos lin.
Fakte tiuj du antagonistoj ne kapablos trovi interkonsenton ĉar iliaj pens- kaj vivstilo estas tute malsamaj. Tamen la aŭtoro sukcesos kapti nian atenton ĝis la fino per tre fina analizo de la homa psikologio.
Ekzemple, tiu eltiraĵa pripensado, en kiu Peter esprimas sian intiman penson. " … ĉiam pli malmulte ni pensas pri beleco kiel kondiĉo por la vivo. Hodiaŭ jam ne estas nepra bezono por la homoj ĉiutage vidi kelkajn belajn aĵojn en la propra loĝejo aŭ ekster ĝi. Leviĝon de suno, rozon, arbon, arkon de ĉielo, belformajn nubojn, kuraĝan birdon, lagon, ludon de lumo kaj ombro sur la akvo. Ĉiam pli mankas el ni tiu deziro pri beleco, eĉ la konscio, ke entute io mankas. La amaso - en neniu senco - favoras la belecon"
Konklude, legi ĉi tiu libro estas iomete malfacile, ĉar estas neniu ĉapitro, nur paragrafoj foje iom konfuzantaj, sed mi multe ŝatas legi librojn de Istvan Nemere ĉar li ĉiam elvokas strangajn etosojn.
Pervenche (Belgio)
La plej granda rimedo pour antaŭenigi harmonion kaj civilizacion estas la adopto de internacia helpa lingvo (IHL) kun komuna skribo, kiuj ebligos al la homoj finfine estigi inter si pacon, kromprenon kaj unuecon.
En tiu libro estas kompilitaj tekstoj de la Bahaa Kredo pri la principo de IHL, kiu estas unu el la fundamentaj instruoj de Baha'u'llah (1817-1892), fondinto de tiu religio. Esence la bahaa doktrino pri ĝi postulas:
a) la elekton pere de fake kompetentaj registaraj reprezetantoj,
b) de natura aŭ konstruita, vivanta aŭ klasika, funkcie adekvata homa lingvo,
c) kaj skribo,
d) por libera kaj efika komunikado inter denasklingvuloj de la diversaj mondaj lingvo-komunomoj,
e) instruenda duarange al la denaskaj lingvoj tutmonde,
f) tiel favorante la lingvajn rajtojn de originaj lingvokomunumoj,
g) bezonata pro pli profunde harmonia mondo komunumo kaj
h) la plua evoluigo de ĝia unueco.
Kvankam estas bahaaj tekstoj tre favoraj al Esperanto, la Bahaa Komunumo favoras ne al iu specifa lingvo (angla, araba, persa, esperanto, ktp...) sed al la principo mem de IHL. Bahaanoj tamen emas kunlabori kun esperantistoj, ĉar ili havas komunan senton pri la graveco de la "interna ideo" de esperanto.
Urso (Francio)
Malgraŭ, ke la aŭtoro estis mia samlandano mi ne legis liajn verkojn en junaj jaroj. Simple, ĉar mi iĝis vera leganto nur kiam esperantistiĝis.
La historia romano, kiun mi ankoraŭ ne finis legi al mi plaĉas. Ĝi rakontas pri la virino el Ateno, kiu trairis vivan vojon de hetajro ĝis reĝino de Egiptujo. Ŝi estis bela, riĉa je historiaj, artaj, religiaj- scioj,..
Krome ŝi estis kuraĝa kaj ŝatis amikecon. Ŝi liberigadis siajn sklavinojn kaj tiuj poste iĝadis ŝiaj amikinoj. Sed la romano ne nur pri Tais, ĝi rakontas kaj pri Aleksandro Makedona, kiu post tio, kiel iĝis reĝo de Helenujo strebis orienten,
ĉar li havis revon ekvidi randon de la mondo kaj provis atingi tion per forto. Rezulte de tio estis detruitaj multaj ŝtatoj kaj pereis multaj homoj. Mortis ĉevalo de Aleksandro. Mem li estis multfoje vundita, kaj ne atinginte sian celon sur firmaĵo li intencis poste provi tion fari sur maro, sed ankaŭ mortis pro elĉerpiĝo de fortoj.
Al mi memorfiksiĝis unu frazo de Aleksandro, kiun li diris baldaŭ antaŭ sia morto: "La ĉefa veneno en la koroj de ĉiuj homoj estas la idiota orgojlo de gento, tribo, nacioj kaj religio."
Do la romano estas interesa kaj leginda. Kaj krom tio ne forgesu, ke ĝi havas multegajn paĝojn, ke por Esperanto-sumoo tre taŭgas. Persone al mi sufiĉis de tiu libro por tri sumooj.
Sanĉjo (Rusio)
Bedaŭrata s-ro Lee Chong-Yeong instigis min aĉeti ĉi-tiun libron. Tio ŝajnas al mi eble en Yokohama UK.
La libro traktas la vivadon de koreanoj iamtempe. Ili estis farmuloj en Koreio, kiuj estis forpelitaj de bienuloj pro ne lupago pri takso (rikoltita rizo) aŭ de japana kompanio, kiu estis invadinta tie. Ĝuste nun ĉe mi elvokas la GAZA-problemo.
Samo (Japanio)
Ĉi-foje mi legis ĝis la paĝo 287. En iu sabato Tom kaj Huck iris al la hantanta domo por elfosi kaŝitan trezoron. Kiam ili esploris en la unua etaĝo de la domo, Indiĝeno Joe kaj lia kunulo eniris en la domon. Tom kaj Huck kaŝiĝis kaj aŭskultis iliajn konversaciojn. Poste la du kanajloj forlasis el la domo kun mono, kiun ili ŝtelis. Tom kaj Huck eskapis el la domo.
En sekva tago ili trovis la loĝejon, kie la du kanajloj kaŝiĝis. Huck ekgvatis kaj en la sekvanta sabata nokto li sekvis la kanajlojn. Huck sciigis al la maljuna kimro, ke la du kanajloj volos ataki la vidvinon. La vidvino, Douglas, estis savita, sed pro la timigo kaj laciĝo Huck restis malsana dum ĉirkaŭ kvar tagoj en la domo de la maljuna kimro. Kaj Douglas flegis lin.
Mi pensas, ke Huck estas la sovaĝa vaguleto, sed en tiu ĉi sceno mi admiris la bravan kondukon de Huck. La vortoj de la Douglas impresis min. Ŝi diris, ke ŝi faros la plej bonan por li, ĉar li estas kreitaĵo de Dio, egale, ĉu bone, ĉu malbone aŭ indiferenta, kaj ke neniu, kiu estas infano de Dio, estas neglektebla.
Mateno (Japanio)
Komence mi trovis la libron enuigan kun longa priskribo pri la bela (estonta) bopatrino de la heroino, sed kun daŭra legado, klariĝis la intenco de la aŭtorino, ke tiu parto estis nepre necesa kiel enkonduko de ilia delikata rilato. Kvankam mi neniam legis la originalon en la japana, mi scias pri la disvolviĝo de la rakonto, kaj pro la lerteco de la tradukinto kaj la kapablo de la aŭtoro, mi estis tiom absorbita en ĉiuj paĝoj de la rakonto, kaj mi sentis ke la scenoj en detalo estas sternitaj antaŭ mi.
Majo (Japanio)
La libro konsistas el 9 ĉapitroj kaj mi legis ĝis mezo de la libro.
En apartamento juna virion estis mortigita, ricevite kuglon en la kapon. Komisaro Maigret kaj liaj inspektoroj serĉis pri ŝi. Kaj ili povis ekscii, ke ŝi estis eksprostituitino, ke ŝi havis amanton de muzikisto kiu nun estis malaperinta, ke ŝi fariĝis malsana, poste ricevis operacion de profesoro, specialisto de cerbo, kaj post resaniĝo ŝi loĝis en nuna apartamento, kie la profesoro loĝas super la apartamento. Krome Maigret demandis kolegon de la muzikisto malaperinta, kaj la kolego diris al Maigret "vi eraras".
Mi legis ĝis ĉi tie. Kaj pro vortoj de la kolego mi imagas, kian eraron faris Maigret. La fino estas plezuro por mi.
Granda Kampo (Japanio)