En la Deklaracio de Homarano, Zamenhof konsideris la homaranismon kiel prifortigitan Esperantismon. Li diris en la parto nedirita antaŭ la 2a Esperanto-Kongreso en Ĝenevo: " Mi klarigos al vi, kiamaniere mi persone komprenas la internan ideon de la esperantismo ", kio ne estas alia ol la HOMARANISMO.
La homaranismo de Zamenhof ne alportas novan ideologion, sed novan konduton, ĉiu kun siaj ideoj, kredaĵoj aŭ religio, kaj ke ĉiuj, apartenantaj al diversaj gentoj aŭ etnoj, loĝantaj en sama teritorio, povus pace kunvivi, kaj tiel same la diversaj popoloj loĝantaj sur nia planedo.
Pri la lingva problemo, laŭ lia opinio, ne estas necese, ke ĉiu parolu la saman lingvon, sufiĉas ke ĉiu posedu, krom la gepatra, komunan duan lingvon kun la senco, ke per ĝi oni ne nur interrilatiĝu, multe pli grave interkompreniĝu: "La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian".
Antaŭ preskaŭ cent jaroj, tiu kerna ideo de la Esperantismo ne estis akceptita de la plej gravaj kaj influaj esperantistoj. Ili akceptis en la Unua Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro nur la lingvan flankon de Esperantismo. Al ili ŝajnis, ke la alia idea flanko de la Esperantismo estas romantikisma idealismo de revulo, kio malhelpos la akcepton de la lingvo Esperanto.
La homaranismo de Zamenhof ne prosperis, kaj ekde tiam LA ESPERANTISMO ne sufiĉe kreskis por iom influi la historian disvolviĝon. De tiam forpasis preskaŭ jarcento. La Esperantismo fariĝis nur lingva, kaj neŭtrala pri sociaj aferoj, sed ĝi restas preskaŭ stagna. Ne prosperas!
Se vi interesiĝas pri HOMARANISMO, bonvolu legi la libron: "Esperantismo. Prelegoj kaj eseoj ". Aŭtoro GIORDANO MOYA ESCAYOLA. Eld. Barcelona Esperanto-Centro.
Kongreso (Meksiko)
La libro de Sentencoj konsistas el 31 ĉapitroj. La plej granda parto estas eldonita de Salomono, la reĝo de Izraelo. Dio Jehovo donis al li ekstraordinaran saĝon; tial li skribis konsilojn pri ĉies aspekto de la ĉiutaga vivo por prepari nin al la vivo sub la regno de Dio!
En la naŭ unuaj ĉapitroj la patro admonas sian filon pri la konsekvencoj de malbonagadoj kaj emfazis la bonajn rezultojn kiam oni fidas al la saĝo de Dio. Gepatroj helpu siajn infanojn gajni la prezon de la vivo. Ankaŭ gefiloj estis kuraĝigitaj aŭskulti la instruon kaj ne forĵeti la ordonojn de siaj gepatroj.
Ĉapitroj 10 ĝis 29 parolis pri kontrastoj, kiujn ni devas eviti kaj tiujn, kiuj ni kultivu. Ekzemple ne helpos riĉo en la tago de kolero; sed bonfarema savos de morto. Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
Ĉapitro tridek priparolis malgrandajn bestojn por noti la saĝon de la Kreinto.
La lasta ĉapitro priskribis kapablan edzinon. Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. Ŝiaj kvalitoj multe efikas al la familio. La saĝeco de Dio multe pli valoras ol tiu de oro, ĉar ĝi havas senlacan vivon!!!
Koran dankon pro via kuraĝigo.
Danke (Ganao)
En tiu romano kaj sia ĉefverko, Bertha von SUTTNER (1840-1914) priskribas kiel ŝanĝiĝis siajn vivon kaj opiniojn tra sinsekvaj militoj de la Imperio aŭstra-hungara kontraŭ Italujo kaj Francujo (1859), Danujo (1864), Prusujo (1866) kaj poste dum milito inter Francujo kaj la Nordgermana Konfederacio (1870-1871). Estas bonstila la verkado kaj agrabla la legado sed teruraj la priskriboj de bataloj kaj de epidemioj, kun pluraj kortuŝaj leteroj senditaj inter ŝi kaj ŝia edzo militanta.
Kiel filino de altnobelulo kaj generalo kun edukado en militista medio, ŝi unue sopiris al heroa vivo simile al tiu de la franca virgulino Jeanne d'Arc. (Johanino de Arko 1412-1431), kiu liberigis sian landon de angloj. Ŝi konsideris militon kiel naturan kaj neeviteblan fenomenon, kiu estas necesa por pli grandigi famon kaj potencon de la Imperio kvankam postulanta larmojn kaj sangon de la homoj.
Dum tiuj militoj ŝi vidis por la aliaj kaj spertis por si mem ŝiajn malagrablaĵojn kaj malprofitojn. Angoroj kaj disiĝoj, suferoj kaj turmentoj, monperdoj kaj mizeroj, malsanoj kaj vundoj, funebroj kaj malfeliĉoj, ankaŭ ŝiaj nombraj legaĵoj pri la revolucioj sciencaj kaj sociaj de sia epoko, iom post iom faris ŝin ĝisoste fervora adeptino de pacismo. Ŝia senlaca agado por tiu nobla batalo estis universale agnoskita per la Nobel-Premio pri paco en 1905, kaj ŝi havis la ŝancon ne koni la Unuan Mond-Militon, kiu eksplodis nur kelkajn semajnojn post ŝia morto.
Tiu romano estas vere pensiga en nia nunaj tempoj militemaj. Por ke popolamaso facile konsentu militon kaj eĉ deziru ĝin, ĝi klarigas al ni, ke pormilitaj propagandistoj nepre devas:
1) kaŝi la financajn kaj ekonomiajn interesojn, ĉar neniu volas militi pro nafto aŭ ercoj sed nur por defendo de noblaj kialoj, kiel justeco, libereco, demokratio, homaj rajtoj, honoro, patrolando, ktp.
2) kaŝi aŭ misprezenti la historiajn faktojn, por pli facile trompi kaj manipuli popolamason neklerigitan.
3) estigi etoson de timo, ĉar ŝi sekve estigas obeemon, perfortemon kaj malamikecon.
4) interŝanĝi la rolojn de agresanto kaj agresato, por ke agreso ŝajnu kiel pravigita sindefendo aŭ por ke sindefendo ŝajnu kiel agreso "sen provoko". Trudenda estas nova pensmaniero por ke io farita de "ni" ĉiam estu taksita bona, prava kaj justa, dum la samo farita de "ili" ĉiam estu taksita malbona, malica kaj perfida.
5) priskribi la malamikon kiel nehoman demonon, ĉar malfacile al la plimulto estas mortigi kaj suferigi homan fraton.
Malriĉaj homoj, kiuj sin reciproke ne konas sed tamen mortigas profite al riĉegaj homoj, kiuj tre bone konas sed ne mortigas sin reciproke, jen kio estas milito! Kiuj asertas konsistigi la "imperion de la bono" benitan de Dio, dum la aliaj konsistigas la diablan "imperion de la malbono", tiuj fakte partoprenas la "imperion de mensogo"! La unuaj viktimoj de ĉiuj militoj nomiĝas "vereco" kaj "naiveco" kaj ne povas ekzisti "sankta milito" ĉar nur paco estas sankta...
Urso (Francio)
La libro estis eldonita en Beograd 2012 kaj temas pri memoraĵoj de la verkistino. Komence estas dum tempo kiam ŝi plenumis ŝian revon kaj vogaĝis al Brazilo, en tempo de milito en Jugoslavio, ŝi devenas el Serbio, sed naskiĝis en Hungario. Esperanto helpis al ŝi ĉe vojaĝo kaj instruado.
Ŝi en malgrandaj ĉapitroj rakontas ne nur pri Brazilio, sed pri aliaj landoj el la tuta mondo, el Afriko, Azio, Ameriko, Eŭropo, Aŭstralio, sed ankaŭ pri Serbio, pri sia avo kaj avino.
Lasta ĉapitro "Nekonata mondo" tute plene priskribas interesan vivon de konata esperantistino en mallongaj artikoletoj.
Belegaj estas vortoj en la lasta ĉapitro. Finfine, Esperanto ne estas nur lingvo.
Plumeto (Ĉeĥio)
Post Sepdek jaroj sub la verda stelo kaj El la kara infaneco legitaj dum la du antaŭaj Esperanto-Sumooj, mi nun frandis la trian libreton de Valo (Raymond Laval 1900-1996). La enhavo temas pri la longa periodo de lia laboro ekde de la fino de la studoj en la fama franca inĝeniera lernejo "Artoj kaj metioj" ĝis la emeritiĝo en la jaroj 1980.
La rakonto estas tre interesa, ĉar la aŭtoro okupis plej diversajn postenojn en industriaj fabrikoj ĉefe en suda Francio. Li perfekte scipovas surpaperigi la eventojn, la diversajn renkontojn kaj siajn sentojn. Li komencis labori en la fervojo same kiel la patro kaj la avo kaj sukcesis iĝi kondukisto de vapor-lokomotivoj (sia infana revo kaj sonĝo!).
Poste li plenumis multajn malsamajn inĝenierajn postenojn eĉ en la Pariza Foiro kaj poste en la sepa Arto, sekvis trapaso en optiko kaj en kaŭĉuk-industrio kaj... kaj...(legu la libreton por malkovri!).
,,,Ĉiam li estis tre sportema; 65 jaraĝa li alsupris la plej altan (kaj belan) monton de la francaj okcidentaj Pireneoj, la Ossaŭ-pinton (2885m).
,,,Li ankaŭ bone priskribas la duan filinon de la direktoro Ŝidlowski: "Sonia estas vera bubo, vera mistrafita knabo". Piednoto bone klarigas tiun tradukon de la franca esprimo "garçon manqué" (p. 91).
,,,Fine de la libro kaj fine de la 2-paĝa glosaro vi malkovros la signifon de la vorto "gadzarto" (p.110) kies devizo estis "frateco".
Atrebato (Francio)
La unua volumo de la verko Trezoro, kiun mi parte legis (la 200 unuajn paĝojn) konsistas el 33 rakontoj. Temas pri kolekto da literaturaĵoj kreitaj de verkistoj el diversaj landoj kaj kulturoj tra la una jarcento de la Esperanto-vivo.
La redaktoroj de tiu Esperanta Novel-Arto: Reto Rossetti kaj Henri Vatré, savis el forgeso kelkajn aŭtorojn de rakontoj, kiam la lingvo Esperanto ankoraŭ junis.
Jam de la komenco ne konataj kaj ne talentaj verkistoj komencis verki rakontojn kaj ekzercis sin uzante la lingvon. Tra la legado de la verkoj la lingvo-studentoj kaj la legantoj konscios pri la evoluo de Esperanto.
Mi aparte aprezis kelkajn rakontojn: Ursa servo de Kabe (p. 41), Kiam mi ne ĉeestis la kongreson de Lefebvre (p. 53), Praktika instrumetodo de Baghy (p. 100).
Per tiu libro la redaktoroj celas ne nur konigi nekonatajn verkistojn de nia movado sed ankaŭ inciti verkistojn al daŭra kreado. Pli kaj pli granda nombro da fidelaj legantoj devas ilin kuraĝigi.
La regulaj partoprenantoj al la literatura Esperanto-Sumoo tute plenumas tiujn celojn.
Joga (Francio)
Kiel akvo de l' rivero estas tre longa romano, verkita fare de Raymond Schwartz.
La unua eldonejo estis "Stafeto" kaj la libro vidis la lumon en 1962.
La libro parolas pri PierreTouchard, juna knabo, el Parizo, kiu iras labori al Berlino. Neatendite, la unua monda milito eksplodas. Li sukcesas fuĝi kaj reiras al Francujo, sed devas forlasi lian germanan fianĉinon, Anne Marie.
Nun Pierre pensas esti en sekura loko, sed ankaŭ Francujo estas en milito! Kiam ĝi ĉesas, Pierre komencas labori kiel agento pri asekuroj. Poste, la due mondmilito eksplodas kaj li estas enprizonigita de germanoj, sed Pierre kapablis forkuri.
Li ŝanĝas sian familian nomon kaj iras al Marsejlo. Intertempe, Anne Marie edziniĝis. Ŝi havis filon, Paul, kiu estas konvinkita Nazo: li internigas ŝin en koncentrejo.
La titolo de la libro rilatas la vivon de la personoj: ili estas kiel akva-gutoj, trenitaj senfine de potenca fluo de la rivero. Iliaj vivoj ofte kuras paralele, sed aliaj fojoj, iliaj vivoj sekvas malsamajn kaj malproksimajn vojojn.
La romano havas malĝojan etoson, sed la intrigo estas tre ĉarma, ĉar la situacioj parolas pri la homaj sentoj: la ĝojoj, la suferoj, la funebroj kaj, finfine, la esperoj.
Karla (Italio)
Mi legis du partojn de tiu libro: Ordinara tagmanĝo kaj Alaŭdo kantas.
En la unua, la personoj loĝas en grandegaj turoj kaj neniam eliras el tiuj. En la dua, la infanoj devas pli kaj pli lerni, ĉar la refarita intelekto faras konkuradon al ili kaj ne plu estas sufiĉe da laboro por la homaro.
Tits (Belgio)
Por la 93-a sumoo mi legis la tutan libron, 189 paĝojn. La aŭtoro priskribas la vivon de tri homoj dum la dua mondmilito, la 1940-ajn jarojn, en Skandinavio. Unu estas komunisto, unu estas t.n. vaganta virino, kiujn oni tiutempe malŝatis kaj al kiuj oni proponis steriligon (ŝi akceptis),
unu vendas farbojn en norvega farbobutiko tuttempe pensante pri io pli grava: kiel rezisti al la okupacio de Norvegio fare de nazia Germanio. La vaganta virino havas rilaton kun ĉiu el ili kaj iel kunigas iliajn sortojn. Ŝi ja povas amindumi sen zorgo pri gravediĝo, dankon al la steriligo.
La lingvaĵo de la romano estas flua, korekta, facile legebla. En la malantaŭaj paĝoj de la libro la aŭtoro klarigas la ne-PIV-ajn vortoj uzitajn de li. Aperas ankaŭ longa listo pri aliaj liaj libroj pli frue aperintaj.
Ni demandu, kial la aŭtoro nomas sian libron Neŭtrale.
Mi pensas ke tial, ke li volas priskribi la pli malpli ordinaran vivon de la ĉefroluloj neŭtrale kaj per tio doni neŭtralan bildon pri la la vivo en tiutempa Skandinavio. En malantaŭa paĝo li skribas, ke la tri protagonistoj kaj iliaj rilatoj kaj agoj estas plene fikciaj, tamen en la fono troviĝas aŭtentaj eksplodoj.
Li konsultis amason da fontoj por prezenti ĉion fidele. La kovrilfoto montras la stacion de Krylbo post eksplodo, 1941.
Nebulino (Finnlando)
Mi legis la japanan raporton, kaj la lingvaĵo estas tre inspira kaj instiga. Mi pensas, ke ĝi povas bone servi kiel legan materialon por miaj gestudentoj ankaŭ. Ŝajnas, ke se iu legus la tutan version de la raporto, li aŭ ŝi certe lernus multon pri Japanio.
Bedaŭrinde mi ne havas ĉiujn eldonojn. Tio estis mia kulpo, ĉar li sendis al mi ĉiujn, sed mi iel ne sukcesis konservi ilin.
Obeo (Nepalo)
Tien de Johán Valano (Claude Piron)
La libro priskribas nekutimajn kaj psike mirakle resanigajn travivaŝojn pro restado en stranga "paralela mondo", al kiu troviĝas kaŝa energia enirejo en la alta montaro. Ĉu temis pri realo aŭ halucino?
Atentokapta evoluigo de la rakonto, freŝa lingvostilo subtenanta fantazio, instigaj psikologiaj kaj spiritaj pripensoj, ĉio ĉi estas kvalitoj de la libro, pro kiuj mi forte rekomendas ĝin por legado.
Pavla (Ĉeĥio)
En la revuo de UNESKO Kuriero - 2024 o n-ro 4, la temo estis reimagataj muzeoj, kaj surprizas per la prezentitaj ideoj!
Muzeoj adaptiĝis konforme al teknologiaj kaj sociaj defioj. Por altiri novajn vizitantojn, muzeoj ne hezitis konvertiĝi al ciferecaj teknologioj, foje radikale transformante spertojn de la vizitantoj. Tamen, la adopto de ciferecaj teknologioj postulas multajn financajn rimedojn, kiujn muzeoj ne ĉiam havas.
En tiu senco, rimarkindas la intervjuo kun Nana Oforietta Ayim, el Ganao, kun ĝia movebla muzeo, kiu portas arton al lokoj, kie okazas ĉiutaga vivo, de fiŝkaptaj havenoj ĝis bazarplacoj.
Ankaŭ menciindas la Ĉina Esperanta Muzeo en Zaozhuang, la plej granda Esperanta muzeo en la mondo, komune konstruita de la Ĉina Esperanta Ligo kaj la Universitato de Zaozhuang. La muzeo havas konservaĵojn donacitajn el 26 landoj, inkluzive de 61.784 konservaĵoj transdonitaj de Ĉina Esperantista Ligo.
Fine, sed ne malpli grave, estas la intervjuo kun datuma sciencistino Rumman Chowdhury pri reta ĉikanado kaj perforto bazita sur sekso en la epoko de genera artefarita intelekto (AI). Krome, ĝi avertas kontraŭ la danĝeroj de malica uzo de novaj teknologioj, kiuj trafas la plej vundeblajn homojn, kaj postulas plian atenton pri la diverseco de uzantoj.
lemosac (Brazilo)
Ĝi estas la unua libro de la Nova Testamento, kiu estas ankaŭ la dua parto de la sankta biblio. La libro legita parolas pri Jesuo, kiu naskiĝis kiel reĝo en israelo. La aŭtoro estas nomita sanka Mateo, unu el apostoloj de Jesuo.
La resumo de tiu libro prezentas Jesuon kiel reĝon naskitan en Bet-Lehem de Judujo en tempo de reĝo Herodo. Kiam la saĝuloj el oriento venis por adorkliniĝi al Jesuo, Herodo tion aŭdis kaj maltrankiviliĝas multe. Herodo estis trompita per saĝuloj pri la loko, kie Jesuo naskiĝis.
Poste la naskiĝo, la parencoj forkuris kun la knabeto al Egiptujon, ĉar Horodo pereigis infanojn de la sama aĝo. Baldaŭ venis Johano Baptisto predikante pri Jesuo en dezerto de judujo. La fariseoj kaj sadukeoj proksimiĝas al Johano por la baptado. De tiam, Jesuo komencis prediki kaj diri:
Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝas.
Jesuo-Kristo selektis la apostolojn kaj donis al ili malsamajn laborojn.
Tiu libro klarigas la agadojn de Jesuo ĝis la morto.
Kaze (Demokratia Respublika Kongo)
Kalle Kniivilä denove verkis imponan libron pri Rusio kaj Ukrainio: Lando, kiu vekiĝas, Rakontoj el Ukrainio. Li eksplikas la historion de Rusio kaj Ukrainio, por ke homoj, kiuj ne konas la landojn, iomete komprenu kial la situacio nun estas, kia ĝi estas. Mi certe ne povas diri, ke mi nun ekzakte komprenas la situacion, sed iom pli mi certe scias nun kaj komprenas.
Kalle Kniivilä intervjuis multajn homojn el diversaj regionoj de Ukrainio: Kijivo, Mariupol, Krimeo, Lvivo. La homaj el la orientaj partoj havis komence tute aliajn ideojn ol tiuj en la okcidento, sed kelkfoje tiuj ideoj ŝanĝiĝis. Nur la ideo de Putin, pri sia Rusia Imperio, de la Beringa markolo ĝis Berlino bedaŭrinde restas ĉiam tute sama. Tre rekomendinda libro, ankaŭ rilate la lingvaĵon, kiu estas tute klara. Ankaŭ legebla por komencantoj.
Katinjo (Nederlando)
Mi aĉetis la libron en Strasburgo, dum la Eŭropa Kongreso de Esperanto en 2004. Estas tre korŝira rakontado, temas pri la libro de Kafko: Letero al la Patro.
Por multaj legantoj, Kafko estas nomo ne malkonata, pro tio, ke li estis honorigita kiel unu el influhavaj verkistoj en la 20-a jarcento. Oni kalkulas liajn verkojn kiaj Fortiko kaj Verdikto, kaj la plej faman: La Metamorfozo, malfacile kompreneblaj. Sed la letero, kiun li skribis al la patro montriĝas traŭmata el patra amo, vundas rekte dum la legado.
La letero longas je cent paĝoj. Legantoj povas ellegi neelbuŝigeblan traŭmaton donitan de patro al la filo. De infaneco, Kafko vivis sub la ombro de patro, kiu donis al li judecan edukon, li skribis, ke li vivis en la mondo dividita en tri partojn: "en unu, kiel mi, la sklavo, vivis, sub leĝoj inventitaj nur por mi,..... en duan mondon, senfine fora de la mia, en kiu vivis vi,
okupata de regado, de disdono de ordonoj kaj de la kolero pro ties malobeo, kaj ... la trian mondon, ..." Fakte Kafko dumvive vivas sub la patreca subpremio, baraktante kontraŭ la situacio, sed neniam povus libere esprimi sin laŭ sia propra volo: infanece li neniam havis laŭdon el la patro!
En la libro, la plej dolora kaj plej mirinda esprimo, ja estas sencesa sentado de fiasko kaj depresio. Kiel la unusola preĝado. La skribado tute rilatas al la patro, tio signifas, ke la familia premo lasis lin voli eltrovi sendependecon en literatura verkado, por ke li povu dialogi kun la patro. Estas korŝira intrigo, ke li montris sian libron al la patro,
sed ofte la lasta ĉiam senatente flankenmetis ĝin eĉ ne jetis vidon por la presaĵo. Krome, pri la edziĝo, li ne povis havi el la patro simpation, trifoje, li forlasi sian edziĝintencon, pro tio, ke li opinias, ke familia vivo detruos lian verkadon, al kiu nepre ekzistas la soleco kaj timemo. Ne mire li skribis al la patro, "la honto, kiun vi faris per tio,
estis por vi nenio kompare kun la honto, kiun mi laŭ via opinio faris al via nomo per la edziĝo". Ve la patreca traŭmo estis stampita en la koro.
Li starigis la demandon en la letero, ke infano, ĉu bone aŭ malbone kunekzistu kun la patro?
La kialo probable kuŝas en tio, ke Kafko ĉiam esploris la signifon de ekzisto. Kaze de tio, ke la signifo de morto ne povus estis konfirmita, iasence oni ne scias, kiam venus la lasta sentenco, ni estu en la vojo serĉi la signifon antaŭ la angoro kaj maltrakvilo, ni havigis al ni la simpation en la verkoj de Kafko. Tia pensado trapenetriĝas en ĉiuj liaj verkoj, kaj la simpatio el lia verkoj troviĝas eĉ nuntempe.
Do pensu, kial ni bezonas legi Kafkon post la cent jaroj?
YU Jianchao (Ĉinio)
Bjalistokaj kajeroj aperas unu foje jare okaze de la Zamenhofa tago decembre. Temas pri 2-4 paĝaj rakontoj, eseoj, artikoloj, rememoraĵoj en Esperanto-originaj aŭ tradukitaj el aliaj naciaj lingvoj kun sekva traduko al pola lingvo. La nacio de la aŭtoroj ne estas publikita.
Mi la legadon ĝuis. Mi tre aprezas agadon de polaj samideanoj. Dankon al ili! Dankon al la aŭtoroj!
Flegistino (Ĉeĥio)
Mi legis kun granda plezuro 53 paĝojn (821-874) el la 901 paĝoj de la Festlibro por Humphrey Tonkin: La Arto labori kune, redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, eldonita ĉe UEA en 2010.
Multajn el la kontribuantoj mi renkontis, en kongresoj, okaze de OSIEK, aŭ en Poznan dum miaj Interlingvistikaj Studoj en la jaroj 2005-2008, kaj Humphrey mem kiu gvidis kurson en iu sesio.
Plej multe estis samaĝaj kiel Humphrey kaj elvokas siajn junaĝajn memoraĵojn, ĉefe en TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) aŭ aro da studentoj, membroj de la Esperanto-societo samtempe en la fama brita universitato Kembridĝo: Duncan Charter, John Wells, Victor Sadler, ktp.
La laŭdoj kompreneble estas ĝeneralaj:
-Diccon Masterman (Majoro en la brita aerarmeo 1965-1981) reliefigas "intelektan kaj administran energion, organizemon kaj diplomatecon, kuraĝon kaj bonhumoron, disciplinon kaj demokratecon, tiel ke li kapablas influi, varbi kaj laborigi ne nur komencantojn en lokaj esperanto-kluboj, sed ankaŭ politikistojn, intelektulojn kaj mostulojn".
-Marjorie Boulton estis ŝia dua gastiganto en Filadelfio. Multe pli poste, en 2005, ŝi alvenis en Vilnon "laca kaj nervoza. Jen samtempe Humphrey aperis kun propra bagaĵo, sendube laceco propra, kaj tuj laŭ ĉarma angla esprimo ''prenis min sub sian flugilon'' kaj prizorgis por mi taksion, bagaĵojn, alvenon en la hotelo".
-Hans Bakker (fama nederlandano kiu gvidis la afrikan agadon de UEA, en densa laboro kun Gbeglo Koffi de 1980 ĝis 2001): "éminence grise de la Esperanto-movado. Griza li fariĝis kaj eminenta restis ".
-Syôzi Keiko memoriĝas la viglan debaton inter Ivo Lapenna kaj Humphrey Tonkin en la Universala Kongreso en Hamburgo, 1974. Tiam, komencanto, ŝi ne multe komprenis!
-Mikaelo Bronŝtejn titolas sian artikolon: ''Vizito trans la Feran Kurtenon''. "Streĉitecon provizis la alveno de Tonkin por lokanoj, tiuepoke nekutimiĝintaj al la subita apero de usonano. Poste li - kaj multaj esperantistoj - restas ŝatantoj de liaj brilaj prelegoj, lertaj aŭkcioj kaj prudenta reĝisorado de aranĝoj".
-Stefan MacGill skribas, ke li estas homo difinita per tio, ke li estas rigora kaj ''Ĉiama Esperanto-parolanto''.
-Tan Xiuzhu (iama prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio): ''Al monto sublima, admiro senfina''.
-Orlando E. Raola, diplomito de Havana Universitato pri kemio kaj de Universitato de Kalifornio, ĝuis lian "noblecan sintenon, kunligitan al facile travidebla varmkora malkomplikeco''.
-Jennifer Bishop kiu vivis en kambriĝo/ Usono, Kambriĝo/Anglio, Melburno/ Aŭstralio kopiis longe antaŭe prelegon de Humphrey: "se la angla lingvo, almenaŭ dum potencos la anglalingvaj landoj, restos komuna dialekto de la internacia kapitalista vivo, tamen restas loko por la facila kaj senpartia lingvo Esperanto, ĉar ĝi estas portanto de valoroj daŭraj, esencaj, kaj venkokapablaj en nia suferanta mondo".
-Mikaela Lipari, Wera Blanke, Etsuo Miyoshi, kaj aliaj raportas memoraĵojn, Tiu ĉi lasta rakontas ke li sendis anglanlingvan leteron al Tonkin en 1994 pri la Esperanta kursaro en Hartford. Li rapide ricevis respondon. Sed, prezidanto de internacia firmao, li opiniis ke ne li ne povas liberigi sin dum tri semajnoj. La aliaj tri paĝoj raportas pri si mem!
-Sed la plej kortuŝa por mi estas la linioj de Spomenka Štimec, kiu instruis "en la jaron 1993 kaj1994 Esperanton en Esperanto-Kurso de la Universitato Hartford kiun prezidis Tonkin". Ŝi loĝis en la gastĉambro de lia hejmo. "Dum tiuj jaroj Kroatio militsuferis (pro la balkana milito). La fakto ke mi povis dum semajnoj okupiĝi pri Esperanta literaturo en la trankvilo de bela universitato jam per si mem estis rara avantaĝo".
Mi mem sidis kun alia studentino, germana, en poznana restoracio okaze de Interlingvistikaj Studoj. Ni vidis la ruĝetan kapon de Humphrey kiu trarigardis la salonon, vidante neniun kolegon. Mi iris al li kaj proponis ke li manĝu ĉe nia tablo. Li tutsimple konsentis kaj ni babilis kun nia profesoro en afabla etoso. Li estas ja tute simpla, plena je humuro, vivoplena.
Alteo (Francio)
Enkonduko: la aŭtoro de Pinokjo estas Carlo Lorenzini, kiu loĝis en Collodi (Italia) kaj tial la pseŭdonomo Carlo Collodi. Li estis de humila deveno: lia patro estis kuiristo kaj la patrino kudristino. Iun tagon Lorenzini perdis dum hazardludo 500 lirojn.
Por kompensi tiun perdon li intencis skribi libron por la junuloj. Ĝi fariĝis la historio de ligna pupo, kiun li entute konsideras kiel vivantan estaĵon. Tiel estiĝis tiu ĉi libro: La aventuroj de Pinokjo.
Li sendis la unuan parton de la historio al la eldonisto de infangazeto kaj tiu ĉi donis al li bonan rekompencon, verŝajne por instigi lin pli daŭrigi. Kaj Lorenzini efektive daŭrigis la rakonton de la ligna pupo: ĉiun semajnon aperis Unu parto kaj en 1883 la rakonto estis eldonita kiel libro. Enrico Marzanti faris belajn desegnaĵojn por la libro.
La libro disvastiĝis ne nur en Italio sed ankaŭ en la tuta mondo kaj estas tre ŝatata de junuloj. Lorenzini, kiu tiel bele povis rakonti por infanoj, mem ne havis infanojn kaj eĉ ne estis edziĝinta.
La aventuroj de Pinokjo estas porinfana romano verkita de Carlo Collodi en 1881.
Ĝi rakontas la historion de Pinokjo, ligna pupo kiu viviĝas kaj spertas multajn aventurojn ofte kulpa pri mensogoj kaj mallaboremaj antaŭ ol fine lerni la valoron de laboremo kaj honesteco.
Origino: La romano unue eldoniĝis en itala en 1881, kiel felietono en gazeto.
La ĉefrolulo: Pinokjo estas ligna pupo kreita far Gepetto, ĉarpentisto. Li pelas magion kaj kondutas kiel knabo sed li malfacile kontrolas sian ribeleman naturon kaj impulsojn.
Aventuroj: Pinokjo havas multajn aventurojn, ofte farante petolaĵojn, mensogante kaj estante trompita de la kato kaj vulpo. Li ankaŭ estas transformita en azenon plurfoje por siaj eraroj kaj malobeo.
Moralo: la rakonto havas fortan moralon, kiu instigas onin esti obeema, labori, esti honesta kaj ne fidi ĉiujn.
Sukceso: la libro estis tutmonda sukceso kaj estis tradukita en multajn lingvojn. Ĝi ankaŭ estis adaptita en filmon, televidseriojn, teatraĵon kaj muzikaĵon.
Transformiĝo de Pinokjo: Pinokjo evoluas tra la rakonto li komencis kiel malobeema ligna marioneto sed poste li fariĝas vera knabeto per siaj klopodoj, lernitaj lecionoj kaj la afero de ŝiaj gepatraj.
Temoj kovritaj: la romano traktas temojn kiel homan naturon, moralecon, liberecon, edukadon, kaj la gravecon de familio.
Chatumu (DR Kongo)
Post la pluvo-pluvego skribita de Eddy RAATS, tre afabla viro, kiu vizitis nin en la jaro 2012. Malfeliĉe li forpasis en la jaro 2020. Je tiu epoko, ni skribis pri li:
"Ĉi-tie en la departemento INDRE: Eddy RAATS estis tre afabla kaj agrabla viro, tuj preta por helpi. Li vizitis nin septembre 2012, prelegis pri "La belga kompromiso" kaj prezentis librojn de MAS kaj FEL en la urbo CHATEAUROUX.
Je tiu epoko la Maison des Droits de l'Enfant (Domo de la infanaj rajtoj) havis projekton kun la Domo de Anne Frank en Amsterdamo: fari paperfalditajn florojn por ornami la arbon de Anne Frank, dum pluraj monatoj en diversaj lokoj,
ĉu lernejoj, ĉu publikaj kunvenoj en diversaj urboj de la departemento INDRE. La problemo estis: kiamaniere doni tiujn multnombrajn florojn al Amsterdamo? Eddy proponis tre belan solvon: preni la skatolojn plenplenaj da floroj kaj kunporti ilin en Amsterdamon!
Helpe de gesinjoroj BAKKER, Dennis VAN DER HEIJDEN kiu estris grupon da junuloj en Semajnfina Lernejo en la sudorienta parto de AMSTERDAMO partoprenis kun siaj gejunuloj. Li organizis kunvenon en la Domo de Anne FRANK la 15an de junio 2013. Eddy veturis speciale en AMSTERDAMON por raporti pri la evento! Li sendis al ni Kdon pri tio. Eddy RAATS estos ĉiam en nia memoro! Li ripozu pace!"
Mateno 36 (Francio)
Sub tiu ĉi titolo, Gilbert R. Ledon (1931-2003) klarigas, kial urĝas konsciiĝi pri la prema influo de nia socio sur ĉiuj popoloj, kaj kial necesas reagi per pli taŭga, pli aŭtentika solvo.
La aŭtoro estis inĝeniero kaj komercisto en Brazilo. En 1992, li racie analizis la nacian situacion, la sistemojn kiuj malhelpas homojn kaj sufokas ilian emon labori. Evidentiĝis al li, ke la individuoj fariĝis sklavoj de la ŝtato, kiun ili mem kreis.
Eĉ la edukado kaj trejnado, kiun ili ricevis, kondiĉigis ilin al tiu sistemo. Li ankaŭ ligas tiun subevoluon al pluraj aliaj kaŭzoj: demografia eksplodo, migrado de azilpetantoj, analfabeteco, foruzo kaj poluado de nia planedo.
Gilbert Ledon longe diskutas pri la kaoso en multaj areoj pro diversaj kialoj: ekonomio, monspekulado, korupto, fraŭdo, impostoj, politikaj kaj teknokrataj agadoj, sindikatoj, kaŝita inflacio, ktp.
Li reliefigas multajn absurdaĵojn. Jen pruvo. Dum la teknologia progreso ebligis redukti la produktan laboron, oni devis krei laboreblecojn, por ke homoj ne troviĝu sen salajroj kaj do sen vivrimedoj.
Lia sugesto estas pensi kaj agi konforme al la homa esenco, ne resti en abstraktado. Necesas entrepreni ion, ĉar ne estas mono, kiu gravas, sed laboro. Lia propono estas krei kooperativojn.
Farinte la eksperimenton de "Maĉu Pikĉu", li estis certa, ke reveno al la tero povus esti ne nur realo preter utopio por solvi individuajn kaj sociajn problemojn, sed ankaŭ agado, kiu respektas homojn sen detrui la medion.
En 1983, li aĉetis deklivan, neuzeblan terpecon kun malriĉa vegetalaro kreskanta sur tofa grundo. Dum 6 jaroj, li konstruis longajn murojn por subteni pli da tero, kun la helpo de salajrigitaj familioj. Rapide, grimpantaj fruktarboj kaj floroj kovris la konstrua?ĵojn. Finfine la bieno konsistis inter alie en du domoj, forcejo, kultivejoj, akvocisterno, lago kun trutoj, paŝtejo, kokinejo, ktp. Triono de la surfaco restis dediĉita al la Naturo.
Pro manko de homaj kapabloj en ĉiuj kampoj, la rezulto ne tute kongruis kun la revo. Tamen, li fiere komentis: kia plezuro vidi ĉion kreski, naskiĝi, disvolvi kaj plie ĝui siajn havaĵojn, kiam oni ne plu plenumas devigan taskon kun horloĝo enmane!
Komence, mi tute ne sciis, ke tiu ĉi legado kondukos min al tiaj apartaj kampoj: politiko kaj ekonomio. Tamen, parolis al mi la elvoko de homa libereco kaj la apero de novaj ideoj. Do, interesa libro kun multaj skizoj, statistikoj, grafikaĵoj. Bedaŭrinde, la priskribitaj problemoj, konataj delonge, plimalboniĝas tutmonde.
Pervenche (Belgio)
En la unua artikolo temas pri la agado dum la pasinta 2024 jaro kaj pri la plano por la nova jaro. La revuo Bulgara esperantisto festis 105-jaran jubileon, informas ekde 1919. pri la nacia kaj internacia Esperanto-agado. Daŭras la kunlaboro kun la Pola Kultura Instituto en Sofio. Estas kunvenoj, konkursoj, literaturaj legadoj. Iuj urbaj societoj,
inter kiuj anka$ tiu en Plovdiv, estis kuraĝigitaj pro siaj aktivecoj. La Prezidanto de BEA esprimis siajn novjarajn bondezirojn al la bulgaraj esperantistoj.
Oni priskribas la agadon de kvin gejubileuloj el diversaj urboj, gratulante ilin. Estas publikigitaj belaj fotoj de iliaj festoj.
En la Pola Instituto en Sofio okazis publika legado en pola, bulgara kaj Esperanto jam por 13-a fojo.
Estas informo pri la fervojista Esperanto-Konferenco en urbo Veliko Tarnovo.
Sekvas informoj pri agado de unuopaj esperantistoj: G. Mihajlov kun tradukita poemo, impresoj pri Esperanto-agado dum vizito de M. Gorova en Kroatio, eldonita nova libro de Elena Popova, mencio pri la eminenta pentristo Stojan Venev, pro la Tago de la virinoj - pri la konata Perla Martineli, vizito al la naskiĝloko de la unua bulgara esperantisto - Groznatovci, nun en Serbio, fotoj.
En Razgrad oni festis100 jarojn de la Esperanto-movado tie, oni informis pri la vivo de la forpasiinta aktiva loka esperantistino Radka Stojanova. Sekvas informo pri Petar Danov, kreinto de la instruo de la ''Blanka Frataro''.
Estas anonco pri la rezultoj de la Internacia literatura Esperanto-Konkurso, Hristo Gorov - HRIMA" por eseo kaj por rakonto fine de 2024 kun la nomoj de la gajnintoj.
La Revanto (Bulgario)
Ŝiprompiĝo estas bela vorto por priskribi fantazian rakonton ĉe paradiza aŭ infera perdita insulo. Robinsono Kruso estas mia plej ŝatata rakonto de kiam mi estis infano, kaj nun mi malkovras ĝin danke al internacia lingvo, eĉ pli bela kaj interesa. Mi vojaĝis kaj sentis varmon kaj malvarmon, kaŝita en mia fantazio inter bestoj sovaĝe belaj kaj sendanĝeraj. Mi relegas ĝin por ĝui denove la plezuron perdiĝi en la plej bela senkompara paradizo.
Mi rekomendas ĝin, kaj ne nur pro ĝia beleco, sed pro la abundo de novaj vortoj, kiuj riĉigas niajn konojn.
Karpcio (Hispanio)
Por komenci: 2 kongresoj tiun jaron, unue: SAT Amikara-kongreso en majo 25, due: SAT-tutmonda kongreso en Baugé. Kastelo Greziljono 9-16 aŭgusto -25
Agoj en kvinpetalo - Bouresse (departementoVienne, 86) Francio, poste: Agadraporto de la asocio.
Pri la venonta kongreso - longa klarigo pri historio kaj vizintindaĵoj de la urbo VIGY kaj proksime.
. unu paĝo pri Emergency Live (Kriz Viva) kaj la muzeo de fajrobrigadistoj de Parizo.
. 2 paĝoj pri "la Du Verdaj Aferoj: Vegetarismo kaj Esperanto; kelkaj citaĵoj de la unuaj esperantistoj-vegetaranoj. Tiun artikolon Mireille Giraud diris la pasintan jaron en la bela semajnfino de la Broceljandarbaro. honore de TEVA (Tuutmonda Esperantista Vegetarana Asocio).
. La dua festivalo de La palestinaj filmoj en HENNEBONT (Bretagne) kun ankaŭ bela momento de kontoj, poezioj, muziko, ludoj, ekspozicio ... kaj palestina kuirarto.
.El MALAGASIO: Panoramo de la Granda Insulo (Madagaskario). Oni klarigas pri la mirinda agado de Henriel Fidilalao Firaisana; Mirinda!
.Al Isabelle JACOB: Ho! kara amikino Isabelle, kiu subite forlasis nin ĉiuj. Sendube multaj el ni, el vi, konis ĝin. Jes, ni ploras vin, sed jes Isabelle, pensante al viaj agadoj ni havos ĉiam kuraĝon dank'al vi. Dankon, dankon.
. pri la kongreso de VIGY: listo. Ankaŭ kuirarto irana "bongusta kuirarto kreas komprenon, kompreno kreas pacon "
. la fino de tiu gazeto: 2 korusoj. 1. Sinteza prezento de Revolucia Koruso kaj 2: Voĉoj de l'oriento.
Jen: tiu gazeto indas esti legita. Ĝi estas riĉa. Pluraj artikoloj estas tradukitaj en la francan.
Nikol (Francio)
Fine de la 50-aj kaj komence de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento junaj altlernejanoj, lernintaj Esperanton, amuziĝis en kabaredo Verda Simio, iom plagiatita de la ŝvarca Verda Kato. Post fino de la lernojaroj restis nur manuskriptoj en la tirkestoj.
La retrovitajn Roman Dobrzyñski decidis en la 2021-a publikigi. Li elektis ĉefe monologojn kaj skeĉojn, kiuj koncernis konkretajn eventojn kaj etoson de tiu tempo. Tamen en la lasta parto ''Vivo estas kabaredo" estas priskriboj de realaj, ofte humuraj, okazintaĵoj.
Al mi eble plej plaĉis la Fabelo pri Kokcinelo. El ĝi mi citas: "En tiu ĉi momento la spektakloj de Verda Simio estis rompataj pro laŭta rido. Ridis perfektaj esperantistoj, kiuj malgraŭ diplomoj ne komprenis la facilan fabelon. Jen konkludo: Ne ekzistas perfekta lingvokono."
Alia ĉarma verketo titoliĝas ''Retoriko''. Ĝi montras, kiel bonaj intencoj de realigo de strategia laborplano povas gvidi al praktika malvenko pro la batalo inter du grupoj - la Fina Venko kaj la Venka Finalo. Ĉi tie plaĉis al mi la reagoj de la publiko je la parolantoj, kiuj al liaj vortoj aldonadis amason da similaj vortoj, kiuj tamen tute ne rilatis la temon…
Mi finas per unu el la : Ĉu eblas loĝi en barelo? Ĉu eblas vivi sen viskio? Ĉu eblas lerni tridek lingvojn? Eblas. Sed por kio?
Fejfi (Slovakio)
Sube mi prezentas kelkajn tekstojn preferatajn de mi.
Unue mi devas konfesi mian eraron al la praavo de L. C. Zaleski-Zamenhof pri tio, ke li bruligis la originon de la plano pri "Esperanto" de sia filo, L. L. Zamenhof. Kia kruela kaj fidela cenzuristo li estis, tiel ĝis nun mi pensis. Tamen leginte ĉi tiun libron mi eksciis ke la praavo estis neniel riĉa ke la instruista salajro ne sufiĉis, tial li akceptis oferton cenzuri hebreajn presaĵojn. Ja neniel li estis rigora malvarmsanga.
En konduko de la libro L. C. Zaleski-Zamenhof notis jenan priskribon. Tio koincidas tute perfekte kun mia ideo: la virtuala Zamenhof-strato konduku la homaron al toleremo al kompreno, al frateco. Ĝi konduku la mondon eterne militantan al paca harmonio de la granda familio de popoloj, kies diverseco ne plu estu kaŭzo de reciproka malamo, sed estiĝu la plej valora komuna riĉeco.
La internacia komuna lingvo estas "Esperanto", tion ni pensas evidenta kaj memklara. Tamen kial? La listo de projektoj estas longa, ili abundis aparte en la deknaŭa jarcento. La dudeka jarcento aldonis novajn planlingvojn. Ĉiukaze Esperanto antaŭis pli malpli mil lingvajn projektojn. Kial estas tiel? Tio estis konforma al la volo de L. Zamenhof, kiu en sia Unua Libro deklaris:
"Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi ". Eĉ li subskribis sian verkon nur per la pseŭdonomo "Doktoro Esperanto".Dudek kvin jarojn poste, dum la jubilea kongreso en Krakovo, la Avo konfirmis sian volon ĉi-rilate: "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi vidos min nur inter vi."
Kiagrade L. L. Zamenhof estas polo, litovo, ruso? Aŭ eble la rajton al li havas sole Israelo? Li prefere citis siajn vortojn de la inaŭguro. Gratula parolado dum la Bulonja Kongreso: "..mi en la nuna momento ne estas ia naciano…, sed simpla homo".
Mi scias ke Tolstoj subtenis Esperanton, tamen nur pro ĝia pacifismo. Tamen pli detale mi eksciis laŭ ĉi tiu libro. Leo Tolstoj, kiu en 1894 skribis jene: "La facileco de ĝia lernado estas tiel granda, ke ricevinte antaŭ ses jaroj esperantajn gramatikon, vortaron kaj artikolojn, skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj de okupado povis jam , se ne skribi, almenaŭ libere legi en tiu ĉi lingvo".
L. L. Zamenhof prilaboris la libron Fundamento de Esperanto, en kiu konsistis la dekses regula gramatiko, " Universala Vortaro" kaj la "Ekzercaro". Li konsideris, ke tiuj tri verkoj "laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam delonge fariĝis la fundamento por Esperanto". Ĝi estis do ne "aŭtora dogmo", sed esprimo de la komuna volo de la lingvouzantoj. Tamen ĝi devis esti publike konfirmota.
En la unua Esperanto-kongreso en Boulogne-sur-Mer ĝi estis akceptita jene: "La sola, unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, Fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
Samo (Japanio)
Mi legis La aventuroj de Tom Sawyer, verkitan de Mark Twain, ĝis la 45-a paĝo.
Tom Sawyer estas dekjara petolema knabo. Ĉar lia patrino mortis, li kaj lia inteligenta plijuna frato vivas kun onklino Polly, pliaĝa fratino de sia patrino.
Tom malamas lernadon, sed amas petolaĵon. Li ĉiam volas esti maldiligenta kaj ĉesas labori. Ĉiutage onklino Polly skoldas lin kaj estas multe embarasita de liaj petolaĵo. Sed Tom estas ĉarma bubo.
Nun mia koro batadas pro la estonta aventuro de Tom Sawyer.
Mateno (Japanio)
Sekvante la lastan mi legis la libron Maja pluvo verkitan de Julian Modest kaj mi povis legi ĝis fino.
Mladen kaj Anna konatiĝis en la internacia junulara tendaro en Bulgario, kaj poste ili geedziĝis. Post geedziĝo, Mladen el Bugario loĝis kun gepatroj de Anna en Budapeŝto, ĉar la patrino de Anna estis malsanema.
Kaj jam pasis tri jaroj, nun ili havas infanon de ses monatoj kaj ĉiusabate aŭ dimanĉe ili iris al somera dometo de la bopatro sur Lupa-monteto por akvumi. La dometo havis malgrandan ĝardenon, Mladen ŝatis ripozi tie. Mladen interparolis kun najbaraj ĝardenanoj kaj sciiĝis pri personeco de bopatro klopodinta por kultivado de ĝardeno laŭ la rakontoj de oĉjo Miklos.
En la ardaj sufokaj majaj tagoj Mladen deziris ŝanĝi sian monotonan vivon vidante la vivon de la bopatro. Sed Anna ne deziris tion. Kaj ekpluvis. La torenta maja pluvo donis ĝojon kaj gajecon al homoj. Sed male ankaŭ maltrankviliĝo pro inundo. Kaj dum torenta pluvego ŝtelistoj eniris en la somerajn dometojn kaj priŝtelis aŭ detruis objektojn de ĝardenanoj.
Forpasis majo kaj komenciĝis longa ora somero. Mladen kaj Anna kiel ĉiam iris en la someran dometon.
Mi supozas ke ŝajne la torentaj majaj pluvegoj forprenis doloron de eksedziniĝo de Emola, amikino de Anna, kaj ankaŭ ke la sufero de Mladen iom post iom malmultiĝos.
Granda Kampo (Japanio)
Mi legis po 2 paĝojn tage el la Sepdek ŝlosiloj por la Japana Civilizacio verkita de Umesao Tadao, eldonita de la Japana Komisiono por la Centjara Jubileo de Esperanto, tradukita de Geoffrey Sutton el la angla. Pro la fakto ke la plej parto de la enhavo estas informoj tre familiaraj pri mia hejmlando, legado de la libro iris tre glate. La libro estas celita al nejapanaj legantoj, tamen estas interesa ankaŭ por la japanoj.
La stilo estas tre klara kaj facile legebla, do, kiam mi ellegos ĝin, mi povos akiri bazan scion pri Japanio kaj certe tre utilos por klarigi pri aferoj japanaj al alilandanoj.
La libro estas kompilita de Umesao Tadao, verkisto kaj tiama estro de la Nacia Muzeo de Etnologio kaj artikoloj estas verkitaj de esploristoj kaj universitataj instruistoj.
Majo (Japanio)