Opinioj de luktistoj pri Esperanto-Sumoo

Dua paĝo

antaŭa paĝo  1 2 3  sekva paĝo

Nata
GROCHOCKA Natalia, Zabrze, Pollando

Kara Jasuo!

Mi estas feliĉa, ke mi partoprenas en la Esperanto-sumoo. Dank'al ĝi mi komencis legi librojn, kiuj longe kuŝis sur mia breto. Mi tre dankas pro la diplomoj, kiujn mi ricevis. Partoprenado en la sumoo estas por mi granda plezuro, tial mi volas denove esti luktistino en venontaj sumooj.

Varmajn salutojn el Pollando - Nata

Arase
ARASE Sayuki, Mijazaki, Japanio

Kara s-ro HORI,

Pardonon pro mia malfrua respondo! Dek kvin cirkloj alportis al mi tre agrablan senton. Verdire mi ne estas forta en legado, ĉar mankas al mi povo por koncentriĝi. Sed en ĉi tiu Esperanto-Sumoo mi povis finlegi unu libron bonorde eĉ kun plezuro. Mi tre ĝojis. Mi partoprenos ankaŭ en la venonta sumoo kaj ankaŭ ekster la sumoo-periodo mi daŭrigos mian personan sumoon.

ARASE Sayuki

Feliĉa
Bui Hai Mung, Hanojo, Vjetnamio

Kara Jasuo,

Mi tre kontentas pri la sumoo. Partopreninte ĝin, mia Esperanto verŝajne iomete pliboniĝis, kaj mi tre ĝojas pro tio. Tio estas la unua fojo, kiam mi legis libron pro promeso. Komence de la sumoo, mi pensis, ke "ĉiutage mi klopodos plenumi mian planon kaj estos sufiĉe legi tiom da paĝoj, kiom mi promesis". Sed poste, mi legis pli multe da paĝoj ol mi promesis, ĉar mi sentas ke legi libron estas tre utile por plibonigi lingvokapablon, kaj la enhavo de la libro interesis min. Mi pensas ke homoj agu ne per promeso kun aliaj aŭ reguloj, sed nur amegu la aferon, tio sufiĉas. Por mi, venko en la sumoo estas ankaŭ venko kontraŭ mia pigro (mi estas pigrulino). La sumoo jam finiĝis, sed mi klopodos daŭre legi libron ĉiutage kaj farigos ĝin kiel mian kutimon kaj ŝaton.

Feliĉa

Kora
Bui Thi To TÂM, Hanojo, Vjetnamio

Kara sinjoro Hori,

La Sumoo donis al mi respondecon pri mia promeso, deziron venki min mem kaj pli da amo al Esperanto. Koran dankon pro tio ke vi zorgis Sumoo-n. Mi partoprenos ankaŭ en la sekvanta Sumoo.

Kora

Koboldo
ROHDIN Kerstin, Stockholm, Svedio

Kara Jasuo,

Koran dankon pro la bela diplomo!
Kvankam mi uzas esperanton preskaŭ ĉiun tagon, via sumoo puŝas al serioza legado. Denove dankon pro via granda laboro!

Amike salutas Kerstin

Karakorojama
SANPEI Keiko, Sendai, Mijagi, Japanio

Kara s-ro Hori

Mi tre dankis la grandan laboron. Sumoo legado estas admirinda valora movado por esperantujo. De la rezultaron mi ekspluatas la librojn, kiujn aliaj legintojn legis, ĉar mi deziras scii interesajn librojn por venonta sumoo.

Kun dankego. Karakorojama

Rambutano
Nguyen Xuan Thu, Hanojo, Vjetnamio

Kara Hori

Dankon pri via prizorgo pri mia sano. Legante regule ĉiutage kelkajn paĝojn en Esperanto, eĉ ekster Sumoo Periodo fariĝas por mi kutimo kaj bezono kaj alportas al mi plezuron kaj memfidon, des pli dum Sumoo-periodo. Mi ne scias kiel esprimi mian dankemon al vi, pro tio, ke danke al vi, la kvalito de mia vivo (kaj sano) pliboniĝas.
Ĝuu agrablan tempon en Francujo!

Rambutano

Sileziano
ZDECHLIK Aleksander, Zabrze, Pollando

Varsovio, Hirosima kaj Nagasaki
Ĉernobil kaj Fukushima
Sumoo-legado kaj Amikeco

Mi jam ne memoras kiam mi komecis legi esperantajn librojn laŭ reguloj de sumoo luktado. Al la ludo iam invitis min mia amiko el Japanio sinjoro Hori Yasuo.
Komence mi dubis pri la ideo sed malaprobi la inviton de la amiko estus neĝentile. Post unu fojo mi tute ŝanĝis mian opinion. Ĝi nun estas tre pozitiva, ĉar mi devis esti pli diligenta kaj mi legis dum la sumoo-legado tiom da libroj, kiom mi ne legis pli frue. Mi rimarkis ke mia vortprovizo post ĉiu lukto estas pli riĉa ol antaŭe. La legado estas bona ekzercado por plibonigo de miaj lingvoscioj.
Jen kelkaj ekzemploj el la lasta legita libro: Kvankam mi estas elektroinĝeniero mi ne konis ĝis nun ĝustan vorton per kiu oni difinas kolonon sur kiu oni muntas elektrajn dratojn, ĝi estas fosto. Mi ankaŭ ĝis nun ne konus japandevenan vorton hibakŝo signifantan atombombiton - postvivanton. La du vortojn mi ekkonis legante libron "Hirosima, Nagasaki Bilda Dokumento pri la Atombombado"
Kio kaŭzis ke mi por legado elektis la libron kaj ankaŭ libron "Ĉernobil" de Jurij Ŝĉerbak?
Vidante en televido tragedion de japonoj, batalantaj kontraŭ rezultoj de cunamo mi decidis pli scii pri eventoj en Ĉernobil kaj ankaŭ pri tiuj en Fukushima. Mi volis tiuj du atomkatastrofojn iasence kompari ĉar en Pollando oni nun decidas pri konstruo de la unua atoma elektrofarejo. Mi kiel instruisto pri elektraj lernoobjektoj ofte diskutas kun lernantoj pri atoma elektroenergio kaj mia vidpunkto estis por la energio. Raportojn pri Fukushima mi regule ricevadis de mia korespondanto Hori Yasuo.
Dua faktoro estis tia, ke post eventoj en Japanio mi vere timis pri mia japana amiko kaj pri lia familio. Proksime situas Maebashi de Fukushima. Verŝajne se mi ne estus esperantisto, sorto de la japano neniam interesis min. Tio ilustras kio ŝanĝiĝis en mia vivo, mi nun traktas malproksiman homon vivantan en malproksima lando kiel mian familianon. Do, pli scii kion travivis japanoj nun en Fukushima kaj kompari tion kun plej fruajn travivaĵojn kunligitajn kun atombombaj atakoj estas natura. Por mi, kiel polo, ankaŭ estis interese kompari detruojn de Hirosima kaj de Nagasaki kun tiuj kiuj faris germanoj en Varsovio dum varsovia insurekto.
Dum pli ol 1 monata batalo Varsovio estis tute detruita kaj perdis vivon ĉirkaŭ kelkcentmiloj da loĝantoj. Nur en Varsovio tiam ne estis hibakŝoj.
Sed ĝojinde estas tio, ke post la 2-a mondmilito la tri urboj Varsovio, Hirosima kaj Nagasaki postvivis kaj nun bone prosperas kaj japanaj travivaĵoj kunligitaj kun atom energio kaŭzos, ke la homaro uzos la energion saĝe.

Aleksander Zdechlik

Puntanto
Hämäläinen Sylvia, Tampere, Finnlando

Sinjoro Jasuo, koran dankon pro la iniciato al ĉi tia "deviga" legado.
Oni multe pli volonte legas, kiam estas iu celo, eĉ se mem metita. Mi tre ĝojas pri la partopreno kaj intencas daŭrigi. Ĉiukaze mi ĉiutage daŭre legas mian sumoo-libron, kiu havas entute 480 paĝojn.

Amike, Sylvia Hämäläinen

Axel584
ROUSSEAU Axel, Orléans, Francio

Via ludo estas granda plezuro. Povas okazi kelkfoje ke malfacilas trovi la tempon legi, sed senĉese, sen deflankiĝante, mi plu legis ĉiutage la libron "Princo ĉe la hunoj". Tiun dikan libron mi ne kapablus legi, sed dank' al via motivigo, mi jam legis la du trionojn kaj restas iom pli ol du cent paĝoj kion mi legos venontsumoe.

Dankon al vi, Axel

Helianto
BARRET Chantal, Saint Nazaire, Francio

Mi estas kontenta ĉar mi legis po 1 fablo tage....kiel mi anoncis!
Kiam mi estis lernantino, mi lernis kelkajn el ili.....sed mi malkovris kelkajn fablojn kiujn mi tute ne konis....

Amikajn salutojn, Chantal

Alaŭda
ALESSANDRI Hélene, Turo, Francio

Jen la lasta tago en la maja sumoo. Dank'al Cezaro Rossetti, kiu verkis "Kredu mi sinjorino!", mi finfine legis 160 paĝojn dum la lukto.
Nun mi grandplezure finos la legadon de tiu ĉi libro, en kiu per multaj amuzaj rakontoj la aŭtoro priskribas sian propran vivon kiel "bazarulo", t.e. eksponisto en foiroj, dum la ekonomia krizo antaŭ la dua mondmilito. Mi ĉefe ŝatas lia pentraĵon de la ĉiutaga vivo per riĉaj, koloraj kaj vivplenaj vortoj.

Dankon al ĉiuj, kiuj prizorgas la esperanto-sumoo kaj ĝis la julia lukto.

Abengo
Chaoming Cho, Kaohsiung, Tajvano

La internacia Esperanto-sumoo estas tre bona programo pro komencintaj aŭ progresintaj esperantistoj. Ĝi postulas seriozan legadon de partoprenantoj. La ŝancoj de interŝanĝo de partoprenantaj sperto dum la ludo ŝajne mankas. Ekzemple mi ne scias kiel oni selektas sian libron, kaj kian impreson li gajnis post la legado. Estas landoj de partoprenantoj, pri liaj nomoj mi rare aŭdis, aŭ pri iliaj landoj mi kvazaŭ nenion informiĝis. Mi proponas, ke la zorganto de Esperanto-sumoo povas iom fari por riĉigi la gajnojn de la sumoo.

Martine
DEMOUY Martine, Périgueux, Francio

Mi ĝojis kaj ĝojas por ankoraŭ kelkaj paĝoj legi tiun romanon. Finfine mi legis averaĝe 9 paĝojn ĉiun tagon anstataŭ 5. Mi ĝojas, ke mi kapablas legi esperantan libron post nur tri jaroj de esperanta lernado. Mia japana korespondantino instigis min partopreni la sumuo-luktadon.

Amike Martine

Lasta
PARK Misook, Busan, Koreio

Koran saluton!

Frumatene mi ricevis la diplomon kaj tre ĝojis kun kora dankemo.
Mi tutkonsentite esperas kaj atendas venontan nian renkontiĝon, julian sumoon.
Bonajn sanajn tagojn al niaj karaj legluktantoj de maja sumoo!!
La diplomo tre plaĉas al mi.

Kore kaj amike, Lasta salutas el Busan.

Helianto
BARRET Chantal, Saint Nazaire, Francio

Kara amiko Jasuo!

Miaj gemoj estas koloraj...same kiel mia ĝojo.....ĉar estas vera feliĉo legi....
Mi resendas al vi miajn kolorajn gemojn.....KUN MIA AMIKECO.

Antonio
WALASZEK Jerzy, Sosnowiec, Pollando

Salutataj estu kunorganizantoj de maj-Festivala Sumoo-legado, Karaj Yasuo kaj Renato!

Karaj Inspirantoj al konstanta legado de la verda literaturo. Permesu komence raporti rezulton de mia lasta legado kaj poste komenti kelkfraze la tralegitan romanon.

  1. La romano enhavas 182 paĝoj, sed mi tralegis la romanon ĝis fine.
  2. Komento pri la libro de Istvan NEMERE titolita "Vi povas morti nur dufoje": heroon de la detektiva romano oni povas kompari kun hispana Don-Kihoto serĉanta veron kaj antaŭ ĉio fihomojn kun pistolo en la mano. Li danĝerigas propran vivon por realigi "vendetan peton" de maljustigita italino, kiu perdis edzon murdigitan de fihomo, aspiranta al ministra posteno en Francio.
  3. Konsekvenca kampanjo por la librolegado rajtas esti laŭre kronita kaj eksponita tutmonde.

Verda gloro al Yasuo, Renato kaj aliaj Kunorganizantoj - Antonio.

Horizonto
HORI Jasuo, Maebaŝi, Gunma, Japanio

Ĉi-foja marta sumoo ege progresis. Mi unue dankas al la partoprenantoj, kiuj diligente legis, taksante tiun sumoo-n alte. Due mi multe dankas al Krystyna (Pollando), kiu faris nian TTT-ejon kaj diplomojn, luktante kune kun ni. Precipe por fari la diplomojn, ŝi devis labori multe, ĉar ŝi devis korekte enskribi nomojn kaj librojn de pli ol 70 plenaj venkintoj. Mi elkore dankas ŝin.
Mi dankas ankaŭ al 3 kunlaborantoj: Aleksander (Pollando), Renato (Serbio) kaj Monsano (Japanio), kiuj notis la rezultojn senditajn de la luktistoj kaj respondis al ili per kuraĝigaj vortoj. Per iliaj laboro kaj kuraĝigoj, ni povus lukti tiel diligente kun kontentigaj rezultoj.
Certe en la maja sumoo 150 homoj partoprenos, do por administri ĝin, ni bezonaos pli da kunlaborantoj. Nun unu luktiso promesis kunlabori, sed mi volas havi pli.
La laboro de la prizorgantoj estas:
1. Prizorgi 25 aŭ eble pli da luktistoj
2. Noti la rezultojn en sia listo
3. Sendi tiun liston al mi ĉiun 3, 4, aŭ 5 tagoj.
Do la laboro ne estas tro peza, kaj male vi povos ĝui la sumoo-n pli, kontaktante aliajn sumoo-istojn.

Mi rememoras la lastan marton en 2011. Mi preparis la sumoo-n, sed pro la granda katastrofo en Japanio mi devis nuligi ĝin, do des pli mi estis feliĉa kaj kontenta pri tiu ĉi sumoo. Kaj mi vere antaŭvidas, ke tiu sumoo ŝanĝas/os la movadon.
Ĝis majo!

HORI Jasuo

Hagaberg
EKVALL Birgitta, Oskarshamn, Svedio

Mi kore dankas vin de la afabla ideo kun Esperanto-Sumoo! Estis unua fojo mi partoprenis en Sumoo. Mi tre ĝojis kiam mi havis la diplomon de vi!
Kun ĝojo mi legis "Gerda malaperis" de Claude Piron. Li skribas interese kaj streĉe! Mi havis kelkajn paĝojn reste kiam Esperanto-Sumoo finis, kaj mi kun ĝojo pretlegis la libron. Mi volas nun legi pli da librojn de Claude Piron!
Ĉion bonan mi deziras!

Nadzieja
SCOURZIC Ewa, Berric, Francio

Mi dankas vin ankoraŭ foje pro la sumoo.
Mi deziras klarigi kiel mi legis dum tiu sumoo.
Mi sekvis tian metodon:
- unue, kiam mi ne komprenis vorton, mi notis ĝin por, poste, serĉi la difinon,
- due, mi notis bele verkitajn frazojn, esprimojn aŭ tekspartojn,
- trie, mi notis ne komprenitajn vortojn aŭ esprimojn kiujn mi ne trovis en la vortaron.
Rilate al la du lastaj punktoj, mi deziras partoprenigi esperantistajn geamikojn, ekz. dum la kurso de esperanto en nia klubo.

Mi tutkore salutas vin, Ewa

Dingjiws
JI Ding, Ĉinio

Saluton pro sukcesa aktivado (Sumoo)!
Kaj jam mi kore dankis hieraŭ al vi pro la bela diplomo interesa. Tamen, kiel mia komento por E-legado (Sumoo), aldonataj pluraj vortoj, kiujn esprimis mi en interreto ĉine aŭ esperante antaŭe.
Se esperantistoj ne legus, kiuj legus E- librojn?!
Legu E-librojn, komprenas E-kulturon!
Legu E-librojn, eniru E-komunumon!

Molekula-Orbito
Akijama Ĉiaki, Maebaŝi, Gunma, Japanio

Estimata sinjoro Aleksander Zdechlik,
Mi elkore dankas vin pro belega diplomo! Mi certe akceptis ĝin. Ĝi estas la dua diplomo por mi. Mi presos kaj metos ĝin en dokumentujo. Ĝi kuraĝigis min, do mi klopodos por sukceso ankaŭ en la Maja-Sumoo, kvankam mia libro estas malfacila por mi, komencanto.

Elkore via, Akijama Ĉiaki

Menhiro
AUBRY Armelle, Rennes, Francio

Koran dankon por la bela diplomo. Mi intencas uzi ĝin por konvinki homojn partopreni la venontan sumoon. La pasintan mardon mi laŭte diris en la klubo ke la konkurso ĵus finis kaj ke tio eblis min legi tutan libron. Fakte la homoj tie estis novlernantoj kaj mi klarigis, ke ili povas elekti iun ajn libron kaj legi nur unu paĝon tage; do mi esperas ke ili partoprenos.
Tiu konkurso estas tre bona ideo kaj multaj homoj jam diris al vi kiom ili ŝatis ĝin. Koran dankon por tiu utila kaj agrabla agado favore al Esperanto.

Amike Armelle

HORI respondis:
Kara, dankon por via propagando. Jes, la plej bona punkto de tiu sumoo estas, ke eĉ komencantoj povu partopreni egale al progresintoj. Kaj en ĝi mi povas scii, kia homo mi estas, ĉu diligenta, ĉu maldiligenta, ĉu honesta, ĉu mensogema ktp.

Jasuo

Ena-zakura
HUZIMOTO Hideko, Gihu, Japanio

Kara Krystyna!
Dankon pro via subita bela donaco, kiun mi ricevis pere de Aleksander zorganto de Sumoo.
Ĉu vi povas vidi mian ĝojegan vizaĝon?
Diplomo, desegnita de vi estas tre ŝika, nobla kaj eleganta, kio ege plaĉis al mi.
En venonta fojo mi pene legos libron por ricevi denovan diplomon!

Amike via, kun dankemo Hideko

Lasta
PARK Misook, Busan, Koreio

Estimata!
Tre belege kaj ĉarme! Kaj emocie tre plaĉas la dilomo al mi.
Kun granda ĝojo mi danke ricevas viajn gratulajn vortojn, kiel mia honoro!

Lasta kore salutas.

Chantal
BARRET Chantal, Saint Nazaire, Francio

Kia ĝojo, kia plezuro ricevi tiun, mian diplomon!
Mi dankas vin pro tiu iniciato: Esperanto sumoo!
Mi dankas vin pro ĉio, aparte pro via dinamismo, entreprenemo. Kiam via lando suferegas vi ne malfermiĝas en malfeliĉo, sed resaltas per viaj raportoj al la mondo, elpensas novaĵojn, vivvojojn, tiun Esperanto-Sumoon. Vi instruis al ni multon, kaj per tia vojo savos ne nur Japanion sed ankaŭ la mondon.

Koran dankon! Chantal

Vadim
BUSCK Inna, Hobro, Danio

Mi ege ĝojis partopreni la sumoo, kaj dankas Hori Jasuo por la granda laboro aranĝi tion. Mi legis du ege diferencajn libretojn, kaj precipe povas rekomendi: "Leteroj el mia muelejo" de Alphonse Daŭdet.
Li estis franco kaj vivis en la jarcento 1800, tiel li skribas alia maniero ol pli modernaj verkistoj.
Mi vere ĝuis legi la tekston, ĉar ĝi estas ege "floranta", sed (por mi) ankaŭ sufice malfacila.

Inna el Danio

Koboldo
ROHDIN Kerstin, Stockholm, Svedio

Dankon por la bela diplomo. Ĝi fariĝas pli kaj pli luksa.
La sumoo vere estas grava afero. Grava ke tiom da homoj interesiĝas pri legado, kaj vere legas. Interese ke homoj iom skribas pri la libro, sed eble estos pli granda laboro por vi, kiuj laboras pri la projekto?
La Sumoo - legado estas ankaŭ bona "reklamilo" ke homoj "ĉirkaŭ la mondo" samtempe legas esperantajn tekstojn.
Dankon por via granda laboro!!!

Amike salutas, Kerstin

Horizonto
HORI Jasuo, Maebaŝi, Gunma, Japanio

Vidu mian fieran kaj ĝojan mienon. Jasuo

Vojdan
KOWALSKA Danuta, Nowy S±cz, Pollando

"Elektitaj satiroj" de Efraim Kiŝon.

Esperante 30 noveloj estis tradukitaj de Gerhard Ziegler.
La libreto konsistas el mallongaj kelkaj paĝaj rakontoj. Do oni povas komforte legi ĝin. La enhavo estas sprita, ŝerca, ridinda. La aŭtoro skribas pri komplikaj rilatoj inter homoj kaj inter civitanoj kaj oficistaro. Ĉio okazas en nia jarcento, do estas observata kaj aktuala en ĉiuj landoj.
La humuro de Kiŝon estas specifa. Neniu enuos legante la rakontojn.
38 aliaj rakontoj de Kiŝon estas pole tradukitaj.

Danuta

Ena-zakura
HUZIMOTO Hideko, Gihu, Japanio

Ĉu vi jam finis vian taskon rilate al Sumoo luktado? Nun mi estas tute libera, malkatenite de la sumoo-luktado!! Tamen la kutimo estas terura, ĉar mi ege deziras ion legi aŭ memlerni. Kiel kutime mi ne ŝparis tempon kaj penon por legi la libron "Hieraŭ nokte mi revis pri paco" je la paĝo 14.
Estas nekredebla kaj mirinda afero, nun vi laŭdu min. Mi esperas, ke tiu kutimo daŭros ......

Dingjiws
JI Ding, Ĉinio

Aliaj s-anoj alsendis siajn mesaĝojn, do mia plejdezirrego estas tio, ke mi aŭskultos vidpuktojn el fremdlanda leganto leginta "Mirrakontoj de Liaozhai". Pro tio ke, li (ŝi) haveblas ne saman sentecojn ol ĉinaj legantoj situante en malsama medio.

Kivino
MAINGUY Christiane, Savenay, Francio

"La viro kiu plantis arbojn" de Jean Giono.

Jean Giono, famkonata franca verkisto de la dudeka jarcento, rakontas en tiu libreto (apenaŭ 30 paĝoj) kiel li renkontis dum unu de siaj longdistancaj piediradoj en Alta Provenco, ekstraordinaran paŝiston nomiĝitan Elzeard Bouffier. Tiu paŝisto tage plantas dekduojn da glanoj kaj post kelkaj jaroj milojn da arboj (kverkoj, fagoj, betuloj, ktp) dum preskaŭ kvardek jaroj.
Antaŭ 1913 tiu fora alta regiono estis dezerta, ruda, sovaĝa, ruinigita! La rearborigo tute transformis la regionon kiu devenis agrablan vivejon. La historio estas tre bele rakontita en tia grado ke oni kredas ke la paŝisto vere ekzistis. Sed bedaŭrinde, li estas fiksia persono! Li kvazaŭ iĝis miton kaj modelon en la nomo de multaj ekologoj tra la mondo. Tiun libron mi sincere ŝatos denove legi.

Antari-Hanpan
Nema (PARK Yongsung), Gimhae, Koreio

Ĉifoje, Mi elektis libron "Interpopola konduto", kiun Sinjoro Edmond Privat verkis en 1931.
Antaŭ la libron, mi renkontis unu biografian libron de iu Korea pionira Esperantisto. Li ĉefe emfazis pri 'nacia revolucio' kaj sekve 'homa revolucio'. Li antaŭen metis la revolucion de nacio, ĉar (laŭ mia kompreno) ni bezonas rimarki unue kie kaj kia ni estas. Pro tio, li emfaze prelegis ĉiam pri nacio kaj popolo.
Sekve, mi prenis libron tiun ĉi "Interpopola konduto". Ĝi pritemas kelkajn delikatajn temojn, animo nacia, gento, patriotismo, duobla moralo, naciaj himnoj, grupa egoismo, antaŭjuĝoj, nacia historio k.t.p. Estas nekredeble enlumiga libro! Ĝi tre klare montras al mi ion, pri kio mi ĉiam konfuziĝis. Mi estis ĉiam malfacila kompreni, kial ni facile blindiĝas je problemoj internaciaj najbaraj. Kial oni fariĝas heroa, kvankam li estas kruela aŭ eĉ senlogika sur la vidpunkto de alilandanoj? Kial oni ne povas klare rigardi kiaj ni estas pri tiaj aferoj rilate al nacio, popolo kaj historio.
La libro "Interpopola konduto" estis verkita de Edmond Privat, svisa Esperantisto. Mi daŭre legos ĝin kaj poste planos traduki en mian patrinan lingvon. Espereble, Sinjoro Privat povus scii la respondon al miaj demandoj.

Nadzieja
SCOURZIC Ewa, Berric, Francio

Mi legis "Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko" de Marcel Drlik, libro oferta de mia ĉeĥa amiko Adolfo. Kia bela elmediigito, kia humanista leciono! Dank'al tiu legado, mi vojaĝis kaj malkovris tutan alian vivmanieron ege riĉigantan.
Ĉiumatene, mi pensis, ke pli ol cento da homoj ankaŭ esperante legis, lernis kaj entuziasmiĝis.
Interesa iniciato!

antaŭa paĝo  1 2 3  sekva paĝo